Florvazo
verkita de Masao NIŜIMURA

De flor’ rompita vazo
kuŝadas sur tablet’,
malnova kaj malpura,
sed bela siluet’,
nenio al ĝi venas
en tiu ĉi aŭtun’,
konsola tra fenestro
:|: parolas eĉ ne lun’. :|:

Ŝtelmetas mi dalion
blankan kun purpur’,
apogas en la vazo
velkonta floro nur
al lando la rompita
trankvila en silent’,
fidela tuton donas
:|: al ĝi la amosent’. :|:

Naskiĝas nova vivo
el tiu kuno du,
al tiu harmonio
aldonas mi ne plu,
sur tablo en mallumo
ilia vivas kun’,
konsola tra fenestro
:|: parolas eĉ ne lun’. :|:


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Masao Niŝimura.