For la Neŭtralismon!/II. Por-esperanta organizo


II
POR-ESPERANTA ORGANIZADO

Varbado. – En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, ke konsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri la poresperantan propagandon kiel celon; ke logike nur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restas nun esplorende, kia estas la plej trafa maniero por nin organizi.

Firme konvinkite, ke lingvo universala estas nepre necesa por atingi nian celon, ni devas varbi al esperanto niajn samcelanojn. Por tiu varbado, ni bezonas nacilingve presitajn propagandilojn kaj lernilojn. Estas do necese grupiĝi loke por organizi kursojn, regione eĉ nacie[1], por havigi al ni bonkondiĉe la varban materialon necesan.

Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ esti konsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estas eble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantaj ĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi, por ke ĉiuj laboristaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvo internacia, samkiel tio jam okazas pri kooperativismo, feminismo aŭ sporto.

Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese, ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al la interklasa batalado. Ĉe redakcia komitato de revolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori pri sukcesa kongreso de esperanto, honore prezidita de reĝo, aŭ de alia moŝtaĉo, kaj benita de la papo?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke la ĝisnuna esperanta movado estis prilaborata en burĝaj medioj estas tiom pli necese nin montri tre nekompromisemaj. Ni devas nin organizi tiel, ke iel ajn oni ne povos riproĉi al ni pri eksterklasa, kvazaŭ perfida agado.

La sinceruloj helpos nin. – Meze de la t.n. burĝaj esperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi la triumfon de esperanto. Estas ja de multaj konsentite, ke la Internaciistaro estas la plej bona grundo por semi la ideon pri lingvo internacia. Se sinceraj neŭtraluloj ne helpos, ni rajtos demandi ilin: "Kion vi opinias pri terkulturisto havanta du kampojn, unu ne- kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamen prisemas prefere la unuan?" Ili devos konsenti, ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havas nekonfesindajn motivojn por tiel agi.
La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate la propagandon tute similas tiun de la supre parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtos diri: "Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed tre certe ne sinceraj esperantistoj".

Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sin arminte per bonaj, trafaj[2] propagandiloj, la varbistoj povos sukcese almiliti la indiferentecon de la revolucianaro pri esperanto. Klopodante ĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar ili parolos je la nomo de organizo.

Rilate al la oficialaj rondoj. – Mi liveris jam sufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de la neŭtrala propagandmaniero kaj la nepran necesecon de laŭpartia organizado. Sed estas ankaŭ aliaj pli konvinkaj.

Jam en multaj urboj la estraro estas ĉu socialista, ĉu komunista. Povos okazi – jam okazis – ke subvencioj estus voĉdonataj por la esperanta propagando. Se ne ekzistas laborista organizo, la mono estos donacata al burĝa societo, kiu ĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj, komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’ kapitalismo. Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiu monhelpo estu enkasigota de niaj organizoj[3].

Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindan nekapablecon por labori al nia liberiĝo.

Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estus ja nur revo se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laboras por tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longe pripensadi por konkludi el tio, ke sciencaj rimedoj estas ju pli revoluciigaj, des pli ili estas en la manoj de konsciaj revoluciuloj. Nia poresperanta agado estu do inspirita de tiu evidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion al propagando ĉe niaj klasaj organizoj.

La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj medioj, ktp. – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton.

Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumoj voĉdonataj de komunumoj aŭ de parlamentoj devas esti disdonataj inter ĉiuj esperantaj organizoj proporcie je la nombro de la membroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi la monon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.

Piednotoj redakti

  1. Estus pli ĝuste diri: laŭ la komuna nacia lingvo parolata. Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝi kune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.
  2. Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito. La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.
  3. La fakto, ke la urbestraroj de Lyon kaj Göteborg subvenciis SAT-kongresojn, montras la pravecon de tiu vidpunkto. (Rimarko al la 3-a eldono.)