Forta impreso
— Ne, ne!… Milfoje ne, mia kara Nikodim Ivaniĉ… Kion ajn vi parolus por via senkulpiĝo, mi ĉiam ripetados al vi la saman… ke vivo familia estas preferinda! — parolis bankoficisto Zaznobin al sia kolego — jam maljuna fraŭlo, malsupreniĝante de ŝtuparo larĝa de la banko. — Nu, imagu jen tion: vi tuj revenos hejmen kaj neniu tie renkontos vin kore, neniu karesos, prizorgos vin lacan. Tute alian afero esti homo familia… Mi, ekzemple, ĵus revenos el la banko — renkontos min la edzino, satigos per tagmanĝo bongusta… ĉirkaŭos min l’ infanoj — petoluloj blankbuklaj, en kies apudesto oni kontraŭvole kaj nerimarkeble forgesas lacecon, ĉiujn malagrablaĵojn de la vivo kaj infektiĝas je ilia bonanimeco, senzorgeco… Vi estas homo ankoraŭ ne maljuna, sed, malsanoj, kiel vi mem atestas tion, ĉiam pli ofte vizitas vin. Se vi estus edziĝinta — vi havus amikinon fidelan, kiu sindoneme flegadus vin, liveradus al vi trankvilecon kaj vi post kelkaj tagoj reviviĝus, vere!…
— Ĉu vi, karulo, konas fianĉinon konvenan? — La kolego ekridis. — Viaj filinoj estas, ŝajne, ankoraŭ tro junaj…
— Certe vi povas pensi pri mi kion vi volas, sed mi atentigas vin je tiu ĉi cirkonstanco serioze. Vi tute ne konas vivon familian kun ĝia ĉarmeco kaj volu ne kontraŭdiri al mi spertulo. Mi konas nenian fianĉinon por vi, ankaŭ mi ne estas svatisto — nur pro amo kaj kompato, kiujn mi sentas je vi, mi permesis al mi tiun ĉi sincerecon… Adiaŭ!… Se vi dubas je vereco de miaj vortoj, vizitu min iam vespere por observi veran vivon homan… familian…
Kaj la kolegoj disiĝis.
Zaznobin, ordinare homo tre nervema, incitema kaj severa, je tiu ĉi fojo revenis hejmen en bonega humoro. Li longe kisis en la antaŭĉambro l’ edzinon — altan maldikan, tamen konservintan postsignojn de iama beleco, virinon kaj dum atendo de la tagmanĝo, forgesinte sian aĝon, petolis kun la infanoj, kiuj jam de longe ne ĝuis tian plezuron. L’edzino kaj infanoj hodiaŭ ŝajnis al li tiaj allogaj, senfine bonaj kaj anĝelsimilaj ekzistaĵoj, ke li ne unu fojon en si mem nomis malsaĝulo Nikodim’on Ivaniĉ’on, kiu, evitante edziĝon sin senigis je tiaj nekompareblaj bonaĵoj.
Post la tagmanĝo satiga li pasigis iom da tempo en la infanĉambro ruliĝadante kun infanoj sur la tapiŝo malmola, kiel tabulo, kaj perdinta la koloron pro longa uzado kaj, forirante, daŭre admonis ilin:
— Sufiĉe! Hodiaŭ mi estas tre laca, miaj karaj… Mi iros dormi unu—du horojn. Dum tiu ĉi tempo vi ne kriu, ne ploru, ne piedfrapu kurante preter mia kabineto! Ĉu vi estos obeemaj?…
— Jes!… Jes, paĉjo!… — la infanoj ekkriis.
— Kiam mi leviĝos, mi ankoraŭ ludos kun vi kaj donacos al vi po unu piro…
Pro ĝojo l’infanoj ekfrapis la manplatojn kaj Borĉjo — lia favorato, dikulo beleta kun vangoj skuiĝantaj — ankoraŭ demandis:
— Ĉu vi ankaŭ veturigos min sur via dorso?…
Plene certigita je la dormo nemalhelpota, Zaznobin venis la kabineton. Tie jam atendis lin la edzino.
Mia kara! — ŝi diris karese alpremiĝante al la edzo. — Vi volas dormi?… Kuŝiĝu… mi kovros vin, ke vi ne malvarmiĝu… Jen tiel!…
— Ho ĉielo, kiel mi estas feliĉa, — li murmuretis, kisante l’ edzinon kliniĝintan. — Kaj ankoraŭ ekzistas en la mondo azenoj, similaj al Nikodim, kiuj evitas vivon familian kaj kuraĝas moki je ĝi:
Kaj li rakontis detale al la edzino pri la interparolado okazinta sur la bankŝtuparo.
— Ni penu, fari bonan kaj fortan impreson je tiu ĉi strangulo. Vi scias bonege aranĝi ĉion, — penu, ke unu impreso estu eble plej… jes… plej forta! — li aldonis post paŭzo nelonga.
— Dormu! Neniu malhelpos vin: l’infanojn mi mem observos, ke ili nek kriu, nek bruu… Ĉu mi ne tedos al vi, se iom laboros je la kudrmaŝino? Baldaŭ alveturos al ni la panjo kaj antaŭ ŝia apero mi intencas fari al la knabetoj novajn jakojn… Agrablan sonĝon!…
— Ne!… Ne foriru! — li ekpetis. — Bonajn sonĝojn mi vidas ĉiam post kiam vi iom sidas kun mi…
— Bonan sonĝon?… Mi sonĝis hodiaŭ beletan knabinon novenaskitan…
— Nu?… — li ekmiris. — Kio estis plu?…
— Plu estis nenio. Dormu-do!… kaj ŝi forkuris senbrue.
Kovriĝinte kun la kapo per kovrilo mola, Zaznobin ekrevis. Li ne estis filozofo, sed amis iom ekrevi kuŝante en lito post tagmanĝo.
— Hodiaŭ mi neniun insultis, je neniu koleris kaj trovas ĉirkaŭe veran paradizon… Kial?… Ĉar mi volis tion!… Nur estas necese ĉiam pli severe kontroli min mem en ĉiuj agoj kaj esti pli proksime al la infanoj… kaj tiam… Dio, kiel feliĉa mi estas hodiaŭ!… Mia Manjo… ŝi hodiaŭ estas anĝelo, sed ne virino, ankaŭ la infanoj… eĉ la servistino estas nerekonebla… Mi konsiliĝos kun la kuracisto… Miĥail Fedoroviĉ estas bonega kuracisto, li scias ĉion… Eble miaj nervoj estas kuracotaj… Sendube li scias ian tian mnemonikon… ian kuracilon… Ja estas homoj, kiuj neniam koleras aŭ incitiĝas… Ĉu mi ne povas fariĝi tia por ĉiam?…
Kaj subite rememorinte iaj Nikodimon, li ekridis ekpensinte:
— Malfeliĉulo!… Jen mi kuŝas satigita, trankviligita, varmigita per kareso de la edzino, kaj vi?…
Pensoj komencis iom post iom miksiĝi en la kapo kaj agrabla antaŭdorma varmeco disverŝiĝis laŭ lia korpo. Bruado de la kudrmaŝino en ĉambro najbara kaj voĉoj infanaj ĉiam plimallaŭtiĝadis kaj plimalproksimiĝadis de li kaj, ŝajnis, ke li fornaĝas ien balanciĝante en ŝipeto sur iaj facilaj ondoj nevidataj.
Subite io ekfrapis en la ĉambro najbara kaj poste ekaŭdiĝis sono de vitraĵo disbatiĝanta. Li ektremis kaj la dormo, jam ekposedinta lin, tuj forflugis malproksimen.
— Kiom da fojoj mi parolis al vi, Evgenia, ke vi estu pli akurata kun lampoj!… — Al liaj oreloj alflugis la voĉo kolerema de la edzino. — Ĉu viaj manoj rigidiĝis?… Nu, kial vi staras kiel ia malsaĝulino, — relevu la vitropecojn!…
— Kio okazis?…
— Oni disbatis la lampon grandan!…
— Kiu disbatis ĉi tiun lampon, panjo?… — ekaŭdiĝis laŭtaj voĉoj kriantaj de la infanoj, alkurintaj el la infanĉambro.
Zaznobin formetis la kovrilon de la kapo kaj kolereme ekspiris. Poste, turniĝinte sur la dekstran flankon, li ree fermis la okulojn kaj penis aŭskulti nenion aŭdatan de najbare.
— Ree novaj elspezoj!… — li ekpensis. — Elspezoj neantaŭviditaj… Oni rompas, difektas, disbatas kaj mi… sola mi devas anstataŭadi la rompitajn kaj difektitajn objektojn je novajn!… Kial?… Kvazaŭ mi estas riĉegulo ia aŭ monfabrikisto… Mi laboras kiel punlaboranto, sciante ripozon nek tage, nek nokte… mi penas perlabori ion kaj oni, kiel intence…
En la ĉambro najbara infankriado kaj voĉo de la mastrino ne silentiĝis, sed kontraŭe plilaŭtiĝis kaj apartaj vortoj fragmentaj persiste penetris lian orelon permesante nek daŭrigi la revadon, nek ekdormi. En lia brusto jam ekmoviĝis io simila al indigno, sed li venkis ĝin, kovrinte la orelon per la kovrilo kaj mano.
— …Kiel intence oni turmetas min, elsuĉas miajn plej bonajn… jes, plej bonajn, eble jam lastajn sukojn vivecajn… Ĝi estas ne vivo!… Diablo scias al kio similas mia ekzistado…
La kovrilo, alpremita al la orelo per la mano, jam komencis maltrankviligi lin kaj en la kapo jam estis sentata doloro. Formentite la kovrilon kaj turniĝinte sur la dorson, Zaznobin penis nenion aŭskulti kaj eĉ pensi por ekdormi. Kvankam la provo postulis grandan penon de volo kaj kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj, tamen ĝi, ŝajne, estis prospera, ĉar baldaŭ ekaŭdiĝis trankvila spirado egalmezura, interrompata, per mallaŭta ronkado dolĉa.
— A… a!… A… a!… — la sono akrelaŭta subite tratranĉis aeron. — El mia fingreto fluas la sango!… A… a… a…
— Kio tie ree okazis?… — li ekmurmuris, kontraŭvole malfermante okulojn. — Ĉu oni mortigis iun?…
— Silentu!… Ĉu vi aŭdas, ke mi ordonas silenti?… La paĉjo dormas kaj se li ekaŭdos…
— Jes, li dormas!… — li mokimitis mallaŭte la edzinon kaj kun ĉagreno ekkraĉis sur la plankon, tamen restinte ankoraŭ en la lito — Se diablo, ĉefdiablo estus anstataŭ mi, eĉ li ne povus toleri similan. Ne nervojn, sed ŝnurojn, ŝnuregojn oni devas posedi por resti trankvila dum tia tumulto… Ĉiujn fortojn mi uzis por ekdormi, sed ĉu oni povas ekdormi?…
Li kolereme ekfumis cigaredon kaj longe senparole observis la tabakfumon, sterniĝintan super li en groteska fantazia nubo. La krio silentiĝis; dolĉaĵoj donitaj al la infanoj de la patrino sukcesis bonege tuj kuracante sangovundojn kaj pacigante pasiojn infanajn. La fumado efikis: iom post iom la incitiĝo foriĝis kune kun la tabakfumo kaj la koro moliĝis. Jam plena trankviliĝo estis proksima, sed, paro da piedetoj infanaj subite trakurintaj proksime kun laŭta frapado kaj ia bruo nekutima ree ektremigis la dormanton.
— Pyĵik!… Ne piedfrapu — la paĉjo dormas tie! — admonis laŭtvoĉe la plej maljuna knabino sian fratinon plej junan.
— Ĉu li ne vekiĝis ankoraŭ? — same laŭte ekdemandis Borĉjo, haltinte antaŭ pordoj de la kabineto.
— Ne, ne kriu!…
— Li promesis al mi unu piron!… — ankoraŭ pli laŭte diris li responde kaj ial laŭte ekploris.
Zaznobin furioze forsaltis de la lito kaj kun laŭtaj insultoj ekkuris laŭlonge de la ĉambro. Borĉjo, ekaŭdinte iliajn paŝojn, silentiĝis kaj, malferminte la pordon, etendis al li siajn manetojn:
— Paĉjo, donu piron!… Vi promesis al mi dolĉan piron…
Ceteraj infanoj ankaŭ amasiĝis apud la pordo, observante scivole la paĉjon kurantan kun haroj hirtaj kaj ĉemizkolumo malbutonumita. Feliĉe la vartistino ĝustatempe fortiris ilin kaj antaŭforigis danĝeron minacintan.
— Turmentistoj! — li kriis kurante. — Kion vi volas?… Ĉu mortigi min — nur ĉi tio mankas!… Nu, prenu min kaj tranĉu, piku, disŝiru sed… lasu trankvila!…
— Mia kara! Kio okazis? — parolis la edzino, penante haltigi lian kuradon kaj kutime alpremigante sian kapon al lia brusto. — Ĉu oni malhelpis al vi dormi? Mi tuj forkondukos ĉiujn infanojn kaj neniu plu malhelpos al vi. Nu, estu obeema, mia kara, altvalora, trankviliĝu!…
— Foriru!… ĉu mi vokis vin, ruzulino? — Zaznobin ekkriis renversante la seĝon — Mi delonge scias ĉion… sufiĉe!… Nur trompo kaj mensogo estas en viaj vortoj kaj agoj… Foriru, ĉu vi aŭdis, maljuna diabl…
— Ŝajne sinjoro Zaznobin estas hejme… Ĉu mi povas eniri? — ekaŭdiĝis ies voĉo modesta kaj sur sojlo de la pordo nefermita aperis Nikodim Ivaniĉ.
Zaznobin surprizita malespere eksvingis per la mano kaj distrite sidiĝis la seĝon renversitan.