Fundamenta Krestomatio (1903)/Arturo

Arturo ()
Tradukita de L.L. Zamenhof
Fundamenta Krestomatio (p. 122-138)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Arturo
I

Sinjorino Anneto, kvankam sufiĉe matura en sia aĝo (ŝi havis preskaŭ 50 jarojn), tre bone ankoraŭ sin konservis, almenaŭ laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino : la koloro de ŝia vizaĝo estis ĉiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje eĉ nevole naskiĝadis tre ofenda por ŝi suspekto. Sinjorino Anneto, laŭ la volo de la sorto, ĝis nun ankoraŭ estas fraŭlino, sed . . . ŝi estas jam vidvino! . . . Ŝi mem rakontis al mi (mi ĝis nun estas ŝia amiko), ke ŝi perdis sian junan belan edzon tuj post la edziniĝo; apenaŭ la junaj geedzoj revenis el la preĝejo, ŝia edzo falis kaj mortis! Al li fariĝis kredeble disŝiro de koro, tro multe plenigita de amo. Dank' al tiu ĉi okazo la malfeliĉa sinjorino restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmiĝi, sed edziniĝo entute tiom ŝin timigis, ke ŝi decidis senrefare jam eterno resti fraŭlino kaj eĉ ĵuris sankte plenumi tiun ĉi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis ŝin ankoraŭ unu fojon facile tuŝi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.

II

Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, ŝi volis ekdormi, dezirante almenaŭ per tio ĉi sin liberigi de ŝin premanta ŝarĝa impreso de morto,—sed subite, rigardinte okaze la plankon, ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis ĝin kaj malfermis : tio ĉi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto". Ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo kaj komencis avide legi paĝon post paĝo. La romano estis tre interesa : en ĝi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfeliĉa amo, per unu vorto, en ĝi estis ĉio, kio devas esti en ĝusta romano,—kaj entute en la romano estis tia miksaĵo, ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. Tiu ĉi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfeliĉan legantinon, kaj ŝi ekdormis . . .

Jen ŝi sonĝas, kvazaŭ ŝi estas ankoraŭ tre juna knabino. Ŝi senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie ŝin amas. Sed la kruela patro elektis por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de ŝia patro kaj per tio ĉi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimiĝas : jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono . . . La patro ŝin enŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj alstarigis al ŝi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente ŝin gardas kaj ne permesas al ŝi eĉ paŝon fari libere,—kaj ŝi, malfeliĉa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas eĉ sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero ŝi ŝiras siajn harojn, sin ĵetadas en la ĉambro, kaj fine, tute freneziĝinte, ŝi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho mirindaĵo! . . . ŝi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo, al plej feliĉa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al ŝi jam blovetis feliĉo . . . Sed subite post ili fariĝis forta bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila ĉevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antaŭen . . . Lia forta ĉevalo flugas kun rapideco de sago, distranĉante kun fajfo la aeron per sia larĝa fortika brusto . . . Ankoraŭ unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna fraŭlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, ĉirkaŭprenis lin, li forte, dolĉe ŝin kisis kaj . . . ŝi vekiĝis.

En la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraŭ brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn veturantojn.

Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas ŝian manon, kaj nur nun ŝi ekvidis starantan antaŭ ŝi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun ŝi, mem ne komprenante per kia maniero, forte ĉirkaŭprenis per la maldekstra libera mano . . . Ŝi eksaltis, kvazaŭ pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis ĉirkaŭen : en la vagono estis tute silente.

—Kion vi volas, sinjoro?

La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al ŝi la manojn.

—Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . . Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho, pardonu, pardonu min! . . .

Kaj li ree stariĝis sur la genuoj, kaptis ŝian manon kaj alpremis ĝin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto ŝajnis, ke tio ĉi estas ankoraŭ sonĝo . . . Fine ŝi mallaŭte liberigis de li sian manon.

—Levu vin, pro Dio! kion vi faras? ŝi diris al la nekonato : ni ja povas fariĝi objekto de atento por ĉiuj veturantoj!

Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviliĝadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por ŝi danĝera, sed, kontraŭe, li mem timas ion, ŝi tute trankviliĝis kaj eĉ ekinteresiĝis je tiu ĉi neatendita aventuro kaj ankaŭ je la mistera nekonato, kiu silente sidis antaŭ ŝi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forŝovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank' al ĝia lumo, ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la aĝo de ĉirkaŭ 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizaĝo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,—sed tiu ĉi sento havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke ŝi sufiĉe ofte renkontadis tiun ĉi belulon sur la strato en K.,— kaj sekve li estas al ŝi iom konata. Ŝi decidis ekparoli kun li.

—Pardonu, ŝi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi ŝajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizaĝo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?

La nekonato ekĝemis.

—Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos sufiĉe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,—sekve oni ne devas eĉ komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo, mi estas de ĉiuj pelata, de ĉiuj malamata kaj de neniu amata . . . Ĉiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . . Kaj la nekonato, kaŝinte la vizaĝon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto tropleniĝis per kompato al tiu ĉi malfeliĉa homo : ŝi jam estis preta ekplori.

—Rakontu al mi vian malĝojon, ŝi diris kore : per tio ĉi vi eble faciligos vian animon.

La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.

—Ho, kiel mi estas feliĉa! li ekkriis kun profunda sento : Mi aŭdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . .

—Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciiĝu! rigardu min : ĉu oni povas enamiĝi en tielan maljunulinon?

—Mi ne diris, ke mi enamiĝis, rediris la nekonato, denove prenante ŝian manon : ne, mi jam longe ĉesis enamiĝadi, sed mi ne perdis ankoraŭ la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . .

—De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu vi estas?

—Vi min ne konas kaj kredeble neniam aŭdis mian nomon. Mi estas Arturo de . . .

—Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!

Sinjorino Anneto rememoris, ke la ĉefa heroo de la romano, kiun ŝi trovis antaŭ nelonge tie ĉi en la vagono, ankaŭ estas "Arturo". Ŝi kredis je diversaj antaŭsignoj, kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte ekfrapis : ŝi vidis en ĝi ian antaŭsignon de la ĉielo mem.

—Jes, daŭrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj (per kia maniero—mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti vin, kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne kuraĝas paroli, mi ne volis konatiĝi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun ĉi danĝeran por mi paŝon kaj . . . nun mi jam tute ne bedaŭras tion ĉi, ĉar mi estas multe rekompencita!

Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro aŭskultis liajn flamajn parolojn.

—Mi ne volas lacigi, li daŭrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo,—kaj tio ĉi eĉ ne estas necesa : nia okaza konateco finiĝos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas ĝustatempe eĉ komenci! . . .

—Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malĝojon! . . .

En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al ŝi la manon.—Adiaŭ! li diris kun tremo en la voĉo : ankoraŭ unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!

—Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi finiĝos? kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon.

—Tio ĉi dependas de vi, respondis Arturo.

—Sed kion do mi devas fari? Mi ne loĝas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .

—Tio ĉi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi loĝas. Sed se vi deziras fari min senfine feliĉa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malriĉa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . .

Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,—ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian,—kaj ili disiĝis amike.

III

Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaŭ forgesis sian vojan aventuron, kaj eĉ la vizaĝo mem de ŝia voja kolego komencis iel mallumiĝi en ŝia memoro,—kaj jen subite ŝi ricevis leteron. Ŝian koron kvazaŭ io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitiĝo ŝi disŝiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, ŝia antaŭsento ne trompis ŝin : la letero estis de li! Ŝi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan leĝon. Sed mi korege petas pardonon, mia anĝelo, se tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi—lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega riĉeco. Li ekiris vojaĝadi kaj prenis kun si ankaŭ min, tiam ankoraŭ dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamiĝis en unu belan kantistinon, edziĝis je ŝi kaj aĉetis por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, kie ni ankaŭ enlokiĝis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami kaj baldaŭ ekscitis kontraŭ min mian patron, kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel ŝi kondutis, estante ankoraŭ kantistino, en li do ŝi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas ŝin provizadi : ŝi senĉese postuladis de li monon, kiun ŝi elspezadis eksterordinare rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis por si ĉiam novajn ornamojn kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia riĉeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,—sed ŝi tiel bone lin renkontis, ke li por ĉiam forlasis la deziron interparoli kun ŝi kaj, eksilentinte tute, humiliĝis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta riĉeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfeliĉa patro flnis la vivon per memmortigo,—kaj lia edzino fariĝis kromvirino de iu bankiero.—Post la morto de la patro mi, dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraŭ unu nia genta bieno, en kiu mi enlokiĝis kaj komencis min okupi per vilaĝa mastraĵo. Tiel pasis du jaroj, en la daŭro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis ĉiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo, mi fariĝis preskaŭ almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la aĝon de dudek du jaroj, mi edziĝis je unu bela juna fraŭlino . . . Ho, kiel doloras mia malfeliĉa koro ĉe tiu ĉi ŝarĝa rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe ĝui tiun ĉi feliĉon . . . Post du monatoj de nia edziĝo (per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu ĉi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton daŭrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun ĉi teruran pentraĵon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu ĉi malnobla virino, kvazaŭ de pesto, kaj de tiu tempo mi jam ŝin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de ŝia amanto, kiun ŝi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo.—Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da feliĉo. Varmege vin amanta via Arturo."

Traleginte tiun ĉi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povis kompreni. Tiu ĉi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ĝi ne estis ankaŭ sento de kompato al malfeliĉa homo,—ne, ĝi estis io multe pli forta : ĝi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraŭ sia propra volo en la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis. Ŝi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun ŝi ricevis, kiel heredon, ankoraŭ de sia avino. Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, ŝi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke eĉ ŝi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio,—kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo, kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo estis forportitaj en la poŝtan oficejon,—kaj post tri aŭ kvar tagoj matene ŝi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj,—sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por "per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . Traleginte tiun ĉi leteron, ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo ŝi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu ŝin renkonti. IV

Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro : timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo,—kaj, enirinte fine en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj, ĉiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laŭ ŝia opinio, iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke ŝia Arturo ankaŭ servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el la vagono,—kaj ŝi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaŭ ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte. Li ŝin ĉirkaŭprenis kaj karese kisis.

—Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ĝoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli. Ŝi aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kaleŝon, li mem sidiĝis kaj delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna ĉevalo uzis ĉiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn,—ĝi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kaleŝo kun laŭta krakado ruliĝadis sur la malbona pavimo kaj fine, laŭ la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume "iel" lokiĝi en flankaĵo.

—Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale, kie ajn mi loĝas,—vi do min ne mallaŭdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo— viro aŭ virino, tre malfacile estis ekkoni—malpurigita, ĉifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko—seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen.

—Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis Arturo.

—Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.

—Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun ĝemo diris Arturo : almenaŭ mi plivolus esti riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.

Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno :

—Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto! . . .

—Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion ĉi spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.

—Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro, ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?

—Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .

—Kial do nun estas alia afero?

—Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi.

—Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte,—tial mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre! . . .

—Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.

—Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi.

—Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.

—Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne forlasas.

—Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.

—Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.

—Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.

—Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon : almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon. Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .

Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.

—Karulo mia, ŝi diris : plenumu mian unuan peton!

—Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta ĉion fari,—nur ordonu!

—Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas?

 Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaŭe

doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas respondi.

—Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .

—Sed via vorto?

—Pardonu, mia amiko, mi donis ĝin en rapideco, mi eĉ ne povis pensi, ke vi min petos pri tio ĉi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . .

—Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon, mi ĝin pruntas. Ĉu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine—ĉu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaŭ por vi mem,—tiu ĉi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, kiom vi bezonas?

Arturo ankoraŭ ŝanceliĝis, sed post kelka tempo, cedante al ŝiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis aŭdi pri tia tre granda por ŝi sumo, tamen, vidante, ke ŝia Arturo sendube gajnos la aferon, ŝi tute ne domaĝis la monon,—kontraŭe, ŝi estis eĉ ĝoja, ke ŝi povas helpi al Arturo, kiun ŝi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco,—sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n.

En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poŝto mil rublojn, kaj de ĝojo li eĉ iom pli, ol ordinare, diboĉis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj. V

Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kaŭzon de tiel longedaŭra silento kaj forte maltrankviliĝis. Fine Arturo skribis al ŝi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antaŭen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kaŭzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis eĉ unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian "belan anĝelon" alsendi al li ankoraŭ mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesaĵon por la edziĝo.—Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke ŝia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate ŝin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio ĉi plej aman, plej karesan leteron,—kaj ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke ŝi jam estas fianĉino. Ĉiuj ŝin gratulis, ĉiuj tre ekinteresiĝis kaj demandis ŝin, kiu estas ŝia fianĉo, kie ŝi konatiĝis kun li, kie li loĝas k. t. p. Ĉiujn tiujn ĉi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio ĉi estas ŝia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la feliĉa, gaja sinjorino Anneto komencis pretiĝadi al la edziniĝo. Ŝi kuradis de unu magazeno al alia, ŝi aĉetadis ŝtofon por vestoj, tolon; ŝi mendis edziĝofestan veston, aĉetis edziĝofestajn kandelojn. Post du semajnoj ŝi jam ĉion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianĉon. Sed la stranga fianĉo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio ĉi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraŭ unu monato, pasis dua,—sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Ŝi jam forte maltrankviliĝis. En ŝia imago sin prezentis plej teruraj pentraĵoj : jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana —eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi kaj ekamis alian virinon. Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn, kaj ĉiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al ŝi, aŭ eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj, en la daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, ŝi mem forveturis en B-n.—Alveturinte tien, ŝi venis al la konata dometo. Kia do estis ŝia mirego, kiam ŝi ekvidis, ke la fenestroj en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : "tiu ĉi domo estas vendata". Ŝi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun ĉi mallongan anoncon. Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento :

—Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu.

Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaŭ ŝi staris ia hebreo, li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton.—Ĉu iu loĝas en la flankoparto? ŝi demandis la hebreon.

—Ne, nun tie loĝas nur la gardisto, sed antaŭ du aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro . . .

—Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .

—Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li eĉ ne estas sinjoro, sed fripono, ŝtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .

Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Ŝi staris, kvazaŭ frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Ŝia Arturo . . . Dio, Dio! . . . Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.

—Ĉu vi povas al mi priskribi lian eksteraĵon?

—Eksteraĵon? Malbonan eksteraĵon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj ŝtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . .

La hebreo rakontis al ŝi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien.

En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Ŝi multe kaj longe suferis : en la daŭro de kelkaj monatoj ŝi preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis ŝian amon, kaj bedaŭrante sian senrevene perditan monon.

Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre ŝanĝiĝis : ŝi fariĝis pli maljuna, ŝia vizaĝo flaviĝis, kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la buŝo mankis multaj dentoj; ŝi ĝibiĝis; ŝia kapo kaj manoj ĉiam tremadis, la okuloj malfortiĝis. Du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco. Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi.

Unu fojon ŝi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforĝitaj per katenoj kaj ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon :—Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edziĝo? Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon! . . .

Sin mem ne komprenante de tumulto, ŝi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo ŝi jam por ĉiam ĉesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuziĝadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.