Fundamenta Krestomatio (1903)/El la poŝto
La Bremena vaporŝipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon. La kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la ŝipo, la amerika havena komisio ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon, trovinte ĉiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno.
Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraŭ kelkaj kaleŝoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide ĵetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la ŝipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la ŝipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko.
Tiu lasta pakaĵo, kiu venis ankoraŭ en la lasta minuto sur la ŝipon, estis la poŝto. La vaporŝipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-ruĝan, sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al la standardo de la milita ŝiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de poŝto.
Se ni sekvos post la poŝta pakaĵo, kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de la ŝipo, ni venos en sufiĉe grandan salonon, kiu estas aranĝita tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de ĉiuj Lloyd'aj vaporŝipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba plataĵo, apud kiu oportune povas labori kvar homoj, prezentas la ĉefan meblon de tiu ĉi salono, almenaŭ la moveblan. Unu el la muroj laŭlongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj ĉiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu ĉi naĝanta poŝta oficejo. Ŝova pordo kondukas en grandegan ĉambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj; tiuj ĉi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili ĉe ĉiu movo de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen, sed eĉ en granda ventego, kiam la ŝipo saltas kaj batas, ili ne tre multe disŝutiĝas; en alia okazo ne multaj el ili venus Eŭropon.
Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranĝitan ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso. La ĉambro estas difinita por la du poŝtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita apudĉambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj amerika.
De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke ĉiu vaporŝipo devas esti akompanata de amerika kaj germana poŝta oficisto kaj po unu helpanto por ĉiu el ili, por ke oni povu ankoraŭ en la daŭro de la septaga transveturo tiel prepari la poŝton, ke ĝi, veninte Bremenon aŭ Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago aŭ de tuta tago por la specigado. Antaŭe la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton; sub lia observo ĝi estis enportata de la amerikanoj, poste la ĉambroj estis ŝlosataj kaj la ŝipestro prenadis la ŝlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno aŭ en Nov-Jorko al la amerikaj poŝtaj oficistoj.
Per tiu ĉi plej nova poŝta progreso, la aranĝo de naĝantaj poŝtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en la dissendado de la poŝtaĵoj plifruigon de preskaŭ tuta tago. La oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaŭ la germanaj, estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas sufiĉe harditaj kontraŭ la mara malsano. Tiu ĉi cirkonstanco estas tre grava, ĉar en aŭtuno kaj vintro la transveturo de la vaporŝipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta poŝto restus nepreparita, se la poŝtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano.
La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj manĝas kune kun certa grupo da ŝipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj manĝado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter ŝipsoldatoj kaj ŝipoficiroj.
En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La poŝto, kiu estas transveturigata, estas ja amerika propraĵo ĝis la momento, en kiu ĝi en Bremeno estas transdonata al la germana regna poŝto; kontraŭe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo.
Ni rigardu iom pli proksime la poŝton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Ĝi enhavas antaŭ ĉio la tutan poŝton, kiu kolektiĝis en Nov-Jorko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj tio ĉi estas ne malgranda, ĉar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikiĝoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj ĉiujare. Al tio ĉi venas la tuta poŝto de la okcidentaj Unuigitaj Ŝtatoj ĝis San-Francisko kaj plu ankoraŭ parto de la poŝto Azia kaj Aŭstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per ŝipoj al San-Francisko, de tie ĉi iras en la daŭro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, restante ja ĉiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas.
Sed tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaŭ transire por Polujo, Rusujo, Aŭstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, eĉ por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Eŭropon, ne alportante grandan ĝojon al la germanaj poŝtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn ĉi gazetajn sendaĵojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la eŭropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste ĉirkaŭigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj ĉi rulitaj, rondaj, bastonformaj poŝtaĵoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj ĉe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn eĉ kun sufiĉe malklaraj adresoj.
Krom leteroj, banderoloj kaj ĵus nomitaj poŝtaj paketoj, oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj leterojn ŝarĝitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostaĵojn. Ĉiuj pecoj kune, kiujn unu sola naĝanta poŝto transportas, prezentas la nombron de ĉirkaŭ 400 000 poŝtaĵoj de diversaj specoj; sed ofte tiu ĉi nombro altiĝas ĝis pli ol miliono da pecoj. La devo de la poŝtaj oficistoj, kiuj veturas kun la ŝipo, estas dividi la poŝtaĵojn laŭ la apartaj poŝtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la ŝipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo ĉiuj poŝtaĵoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksiĝus inter si, kaj la tuta laboro estus vana.
Krom la transira komunikiĝo, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tuŝas Holandon aŭ Svedo-Norvegujon, devas ja antaŭe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Ĉefa diskruciĝejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana poŝto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie ĉi en la daŭro de kelkaj minutoj, dum la kruciĝo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj poŝtaĵoj devas esti disdividitaj en la poŝtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin laŭ la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskaŭ pri ĉiu loko en Germanujo, kie ĝi sin trovas kaj al kiu poŝta kurso ĝi apartenas. Sako post sako el la amerikaj poŝtaĵoj estas malfermata, la enhavo estas ŝutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aŭ duone plena, tiam oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendaĵojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaŭ portas sur si la surskribojn de la respondaj poŝtaj kursoj.
Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni ĝin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio ĉi ĝuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la deĉifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaŭ la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego.
Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poŝto iras bone, tiam la poŝtaj oficistoj ofte havas ankaŭ tempon, por iri sur la ferdekon kaj ĝui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la manĝado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aŭ en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimiĝas al la kanalo, tiam parto de la poŝto devas esti tute preta, ĉar ja ankaŭ anglaj poŝtaĵoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko.
En la lastaj horoj komenciĝas la fermado de la sakoj da leteroj. Ĉiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Ĉiu sako estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu ĉi sufiĉe dika ŝnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu ĉi pladeto staras la surskribo "U. S. Mail", t. e. poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj. La finojn de la ŝnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la ŝnuron, kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S. German Sea Post" (Mara poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj al Germanujo).
Nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ la germanaj kursoj, sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika propraĵo kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj ĉi objektoj.
La fajra ŝipo en la Weser fariĝas videbla. La vaporŝipo alproksimiĝas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas ĉiuj sakoj, ankaŭ la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laŭ la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporŝipo laŭ la Weser, ĝis ĝi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la ŝipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia poŝto, kiuj tuj iras en la ŝipan oficejon, kaj tie ĉi en la apudesto de la ambaŭ germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendaĵon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn sakojn el la ŝipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kaleŝoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aŭ al la poŝta oficejo en Nordenham, aŭ al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran poŝton portas al Bremeno. Tie ĉi oni disapartigas la poŝtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aliĝas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie ĉe la alveno de la transmara poŝto denove disvolviĝas viva poŝta movado. El la Bremenaj poŝtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas ŝarĝataj en la poŝtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ ĉiuj direktoj la poŝtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando.
La Berlina poŝto sendas ĉiutage Hannoveron specigistojn, por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laŭ la poŝtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara poŝto—kaj tio ĉi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno—tiuj ĉi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la poŝtaĵojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kaleŝetoj al la apartaj poŝtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komenciĝas la disportado de la poŝtaĵoj. La poŝtaĵoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankaŭ la poŝtaĵoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kaleŝoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina ĉefa urba poŝtejo en la Reĝa Strato, tie ĉi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda Germanujo.
En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita sur la poŝton en la tago de forveturo de Lloyda vaporŝipo, la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato eĉ en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poŝtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaŭ letero el Nov-Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis ĉirkaŭ unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poŝto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj.
La komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo, precipe Germanujo, kreskas kun ĉiu tago, tiel ke jam nun fariĝas malfacile pretiĝi kun la poŝta komunikiĝo. Baldaŭ oni devos pensi enporti ankoraŭ plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Ĉikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la poŝtaĵoj inter Ameriko kaj Eŭropo. [El « Das Buch fuer Alle ».]