Fundamenta Krestomatio (1903)/Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia

Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia

Raporte-verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900).

I

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/275 diradis al tiuj kritikantoj: « sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo! »? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas! »

Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p. k. t. p. Ĉie tute tio sama. « Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu ». La lumo aperas kiel necesa bezonataĵo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin. La ideo de Kolumbo, ke « devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon », ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj lando. Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne povos returne leviĝadi supren… k. t. p., — ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne ebla, ke ĝi estas malutila k. t. p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn, privolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, « pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla », devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj.

Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, — al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/278 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/279 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/280 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/281 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/282 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/283 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/284 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/285 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/286 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/287 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/288 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/289 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/290 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/291 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/292 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/293 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/294 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/295 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/296 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/297 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/298 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/299 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/300 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/301 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/302 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/303 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/304 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/305 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/306 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/307 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/308 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/309 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/310 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/311 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/312 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/313 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/314 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/315 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/316 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/317 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/318 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/319 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/320 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/321 Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/322