Fundamenta Krestomatio (1903)/Filino de Iftah

Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Filino de Iftah

Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj
      Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
Sed vane laciĝas herooj la bravaj:
      Pereas Jehovaj standardoj,
Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.

Ben-Jair mortiĝas kun ŝtono en brusto,
      Kaj Gilad droniĝas en sango,
La kapo de Maĥir, nomita "la justa",
      Surstaras sur pinto de stango,
Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo
Ekkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.

Ho ve, ho malĝojo! La ondoj Jordanaj
      Elmetos ĝemegojn sovaĝajn,

Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
      Disgratos al si la vizaĝojn,
Elŝiros la harojn, per cindro la griza
Ekŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo.

Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
      De la elektita popolo,
Li vane penegas bravigi l' animon
      De viroj per laŭta parolo,
Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco
Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.

"Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon,
      Preĝantan al Vi kun doloroj!
Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon,
      Aregon da grandaj trezoroj,
Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
Kaj multon alian, al koro tre karan.

"Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
      El la Egiptujo-fremdlando;
Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
      De l' nuna mizero multgranda,
Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
L'unuavidoton oferos kun pio.

"Kaj kio ajn estos l'unuavidoto,
      Objekto aŭ homo amata,
Ĝi estos al Dio brulig-oferota
      Al Vi, ho Jehovo kompata!"
Kaj jen, elmetante kriegojn sovaĝajn,
Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.

Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj,
      Resonas ekĝemo kaj krio,
Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
      Forkuras de l' idoj de Dio,

Sed la forkurantajn postflugas rapide
La Izraelidoj kaj hakas avide.

Kaj de Aroero ĝis urbo Minito
      Kaj poste ĝis Avel-Kerumo
Triumfas Izrael en sanga milito
      Per glavo, per fajro kaj fumo,
Venkataj pereas sub domoruinoj,
Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.

Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj
      Reiras herooj kantantaj,
Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj
      De la ekkaptitoj plorantaj,
Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj,
Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.

Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara,
      Kaj Iftah rigardas sen ĉeso:
Li devas ekvidi por dia altaro
      Oferon laŭ sia promeso.
Kaj li rigardadas sen laco-enuo:
"Nu, kio do venos al mi la unua?"

Jen el malproksimo eksonas tintiloj,
      Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilaj
      Ĝojdancas en vicoj senordaj
Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
Kaj al la venkintoj gracie aldancas.

De pleja proksimo al la triumfanoj
      Sin movas fraŭlino junaĝa.
Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj,
      Kun flamo en bela vizaĝo;
La harojn serpentajn la vento disblovas,
Ŝin forto interna antaŭen almovas.

Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo:
      "Alvenas la gloraj venkintoj,
Ke estu facila por ili la vojo,
      Sonegu la gloron per tintoj!"
Ŝi dancas, movata de l' kora kontento,
Nenion anoncas al ŝi l' antaŭsento.

Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
      Al sia unuavidato. . . .
Subite . . . ho, tio ĉi estas ne vero. . . .
      Ŝi estas—filino l' amata!
La sola filino! Jehovo ĉiela!
Ho, kia malico de l' sorto kruela!

Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston
      Kaj cindron sur kapon surŝutas,
Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,
      Li vortojn terurajn balbutas. . . .
Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj
La Izraelujon ekprenas doloroj.

"Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon
      Kaj estu do viro ĝis fino.
Vi faris promeson ne malsingardeman,
      Ĉar kion signifas fraŭlino
Kompare je miloj da viroj, savitaj
Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?

"Vi faris promeson glorindan, ĉar savo
      De miloj per unu ofero
Eterne estados faraĵo multbrava,
      Belega, mirinda afero,
Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.

"Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
      Sciigu l' amatan popolon,

Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,
      Ke mi ne bezonas konsolon.
Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias,
Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.

"Nur unu malĝojo min pikas en koro—
      Ke vi nun izola ekrestos,
Ke en maljuneca kruela doloro
      Ĉe vi parenculo malestos,
Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.

"Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
      De Iftah en ĉiu nacio,
Sed Iftah ekmortos, kun li—lia domo:
      Mi iras senfrukta al Dio.
Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.

"Nun, patro amata, kun la amikinoj
      Mi iros sur montojn najbarajn,
Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj
      Sonigos malĝojajn gitarojn
Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
Ni kantos pri miaj animaj doloroj:

"Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,
      Ne portis infanon sub koro,
Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
      Per filoj, kovritaj de gloro,
Ke mortas nun mia virgeco floranta
Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta."

Ne trono altega sin levas sur placo,—
      Sin levas altega lignaro;
Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco,—
      Bruadas kaj ĝemas viraro,

Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino,
Silente sursidas palega fraŭlino.

La viroj ĝemegas, la viroj sopiras,
      Virinoj en larmoj plendronas,
Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras
      Kaj fajron al lignoj aldonas,
La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas,
Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.

Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,
      Kaj eĥo eksonis en valo.
Bruliĝis subite la aro tremola
      Leviĝis fumega vualo,
Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
L' oferon alprenis al si la ĉielo.—

Kaj jen ĉiujare la izraelinoj
      Kunvenas por plori sur montoj
Kaj tie ĉi brilas la fajr'-iluminoj,
      Sonadas malgajaj rakontoj,
Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj.
L'aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj

La izraelinoj parolas pri l'bela
      Fraŭlino brulig-oferita
Kaj dankas fervore al sankta ĉielo
      Por venko de ĝi donacita,
Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
Forigi de l'lando terurojn similajn.

A. KOFMAN.