Fundamenta Krestomatio (1903)/Mi eliras
MI ELIRAS
(El Lermontov.)
Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt’ trankvila, step’ aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.
En ĉiel’ solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaĵ’ radia…
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?
Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor’ mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi…
Ne per tiu dormo de l’ mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust’ la viva fort’ moviĝu,
Ke spirante mia brust’ leviĝu;
Ke l’orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
G. Janowski.