Fundamenta Krestomatio (1903)/Nova Dio
Nova dio |
(De S. Frug.) |
Jam plena estas la festeno En silk' brodita envestitaj— Tremante, en salonon brilan La gastoj vidas, antaŭ l' trono Reĝ', rigardinte tre severe Per kies diligent' kaj peno Vin pastrovestojn disŝiritajn, Eksonis laŭte sur la tero |
M. GOLDBERG. |
Cigno, ezoko kaj kankro |
(El Krylov.) |
Se inter kolegoj jam en la komenco |
M. GOLDBERG. |
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
Sur la korton alvokas tri filojn :
"Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l’ mondo
Al ni Vilno trumpetas ordonojn :
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
Kaj princ’ Kejstut atakos Teŭtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila :
Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
En amasoj la rublo sonanta.
Dua devas elfali, sub Princ’ Kejstut batali :
Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
Kaj sukcen’ tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo : bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,
La okuloj—brilantaj steletoj.
El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
Antaŭ jaroj alportis edzinon . . .
Jam ne batas la koro—kun malĝojo, doloro
Rememoras mi vian patrinon."
Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj . . .
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
"Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?"
—"Ne, patreto, filino Pollanda!"
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
"El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
—"Bofilino, patreto, Pollanda!"
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kaŝas sub vesto :
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edziĝa la festo.
Ĉe l' kamen' el pipo ringe,—
Fumon lasas mi . . .
Ĉiuj remomoroj miaj
Flugas for kun ĝi.
Kie estas la esperoj,
La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
Ili flugis for!
Vent' sen celo, mi sen celo
Kun vi, fumo, tri . . .
Tri sen celo en la mondo
Kune flugu ni!
Excelsior |
(El Longfellow.) |
La nokto rapide la ombrojn delasis,
|