Fundamenta Krestomatio (1903)/Spirita ŝipo

Spirita ŝipo

   La vento nebulojn peladas kun bruo,
Senstela ĉielo mallumas,
Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la velo
Facile traflugas kaj zumas.

   La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj,
Direktas ĝin mano spirita;
Vivuloj malestas sur ĝi, sed ŝtonegojn
Ne timas la ŝipo sorĉita.

   Jen sur oceano, de ondoj lavita,
Insulo malgaja troviĝas,
La simpla ŝtonego ĉielon sin levas,
En nuboj supraĵo kuŝiĝas.

   Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas,
Nenia birdeto eĉ nestas,
Nur aglo en spaco aera sin portas—
Ĝi tie la reĝo nun estas.

   La sola tombeto de unu regnestro
Troviĝas en loko dezerta,
Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estas
Metitaj sur tombo mallerta.

   Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas,
La mondo lin solan restigis,

Neniu funebre la tombon rigardas . . .
Sed iam li mondon tremigis!

   Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas—
Mortinto ripozas senmove,
Se venas do nokto de kvina la Majo,
Li tiam ektremas denove.

   En tiu ĉi nokt' iam lia animo
Forlasis la mondon mizeran,
En tiu ĉi nokto li ree viviĝas
Kaj venas sur teron malveran.

   Jen ŝipo mistera ĉe l' bordo atendas,
Streĉitaj jam estas la veloj,
Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj
Simile al oraj abeloj.

   La reĝo sin levas kaj flugas kun venta
Rapido al ŝipo sur bordon,
Remiloj silentas, ŝipanoj forestas,
Neniu komandas naĝordon.

   Sur ŝipo la ombro de l' reĝo nur staras,
En nokton sen mov' rigardante,
Li maltrankvilege, turmente sopiras,
Rigardoj brilegas fulmante.

   La ŝipo alvenas al lando konata—
Kaj ĉarme li manojn eltiras,
Kaj lia animo ĝojegas, ĉar propran
Nun landon denove li iras.

   El ŝipo li paŝas sur teron, sur kiu
Li estis antaŭe irinta.
La tero ektremas de l' paŝoj—li iras,
Li—stelo nun estingiĝinta.

   Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas,
Li serĉas naciojn ĉirkaŭe,
Ĉar ili simile al maro bruanta
Ĉirkaŭis lin serve antaŭe.

   Kaj tronon li serĉas—ĝi ankaŭ rompita,
Li levis ĝin en la nubaron,
Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
Mizeran, servutan homaron.

   Li serĉas amindan infanon, por kiu
Li lasis heredimperion;
Heredo pereis, kaj oni al filo
Ne lasis eĉ nomon—nenion.

   "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj
Vi ludis jam en la lulilo,—
Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis,
En kiu mi brakis vin, filo."

   "Plej kara edzino, plej ĉarma fileto,
Ho vi, mia ĝojo kaj savo! . . .
Sur trono nun sidas la sklavo estinta
Kaj reĝo fariĝis nun sklavo!"

WILHELM WAHER.