Gajus Cesar Kaligulo

Indekso : Gajus Cesar Kaligulo
de Viktor Rydberg
Tradukita de Jln
El: "Romaj imperiestroj en marmoro". El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero n-ro 7, aŭgusto 1913.

Se la tempo estus konservinta iun el la palacoj de Kaligulo, mi sus­pektus ke oni tie estus surprizata de diversaj malgrandaj antaŭmontroj de la barok- kaj rokokostiloj. Sed el liaj konstruaĵoj nur restas mult­ampleksaj ruinmuroj de lia palaco sur Palatino kaj apogmuro de tiu ponto, kiun li alte super Forumo konstruigis de tiu altaĵo ĝis unu el la snproj de Kapitolio. La ponto estis vojo inter du eminentaj dioj, kiam ili volis interkonsili pri gravaj aferoj. Unu el la dioj estis Jupitro Kapitolia; la alia - al kiu la im­periestro konstruigis templojn, organizis pastraron, starigis orajn statuojn, kaj elpensis multekostajn oferojn - estis Gajus mem. Iliaj interparoladoj pasis tiamaniere, ke Gajus - ankaŭ nomata Jupitro Latia - flustris en la orelo de la kolegdio, kaj poste metis al lia buŝo sian propran orelon. Jupitro Kapitolia, neniam respondante egale, tamen havis kaŭzon por plendi ­eble ne pro maljustaĵoj kontraŭ si mem, sed des pli je nomo de parencoj - ĉar la imperiestro ven­igis al Romo multon el la plej belaj diostatuoj de Greklando, formetigis de ili la kapojn por doni al ili novajn kun la trajtoj de sia propla vizaĝo, kaj oni diris ke li intencis al la olimpa Zeŭso la saman sorton.

Gajus estis enviema. Li dispece­tigis la statuojn de eminentuloj translokitajn de Aŭgusto el la tro­loĝata Kapitolio al la Kampo de Marso, ĉar unu eminentulo estus sufiĉe al la romaj civitanoj. Se li en la teatro rimarkis, ke bela viro estas rigardata de la virinoj - tiu viro estis kondamnata. Li apartenas al la morto, li ja ŝtelis de Cesar' tiun ovacion, kiun la bela sekso ŝuldas nur al li. La envio montras sin infane malkaŝatan kiam la po­polo aplaŭdas la ĉarbataliston Porio, kiu ĝojante pro venko donas al sklavo la liberecon. Kaligulo sur sia benko krias: "Tiu ĉi popolo honoras gladiatoron pli ol sian reganton", kaj elkuras tiel koler­fervore, ke la togo volviĝas ĉirkaŭ li, kaj igas lin fali malsupren laŭ­longe de la ŝtuparo. Estis ĉe tiu okazo, kiam li deziris al la roma popolo unu kolon, je plifaciligo al la ekzekutisto.

Lia tiraneco estis de tute alia tipo ol tiu de Tiberio. Unu estas sagaca kaj pripensanta en sia krueleco; la alia estas senpensa kaj petola.