Gentoj kaj Lingvo Internacia

Gentoj kaj Lingvo Internacia.[1]


Estimataj Sinjoroj! — Kvankam la nomo de Via kongreso estas „Kongreso de Rasoj,“ tamen permesu al mi, ke mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aŭ malpli granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj tre ofte estas malfacile diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas rason aŭ genton.

La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro. Se la Kongreso de Rasoj povus trovi ian rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi la reciprokan malamon kaj bataladon inter la homaj gentoj, ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis. Sed, por tion atingi, la kongreso devas ne kontentigi sin per teoria rezonado, kiu forflugas sencele, kiel vento, ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon, krevigante alian; ĝi devas antaŭ ĉio esplori kaj trovi la kaŭzon de la ekzistanta malbono kaj serĉi rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi tiun kaŭzon.

Kio estas la ĉefa, eble eĉ la sola kaŭzo de la malamo inter la gentoj?

Ĉu cirkonstancoj politikaj, t. e. konkurado inter tiuj homaj grupoj, kiujn ni nomas regnoj? Ne! ĉar oni ja scias, ke ekzemple germano el Germanujo ne sentas ian naturan malamon kontraŭ germano el Aŭstrujo, germanoj naskitaj kaj loĝantaj en pli diversaj regnoj havas inter si reciprokan simpation, dum ekzemple germanoj kaj slavoj, naskitaj kaj loĝantaj en la sama regno, rigardas sin reciproke kiel fremdulojn kaj — se la homeco ne superas en ili la grupan egoismon — ili sin reciproke malamas kaj interbatalas. Sekve ne la ekzistado de regnoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la konkurado ekonomia? Ne! Ofte efektive ni aŭdas la krion: „Danĝero! Tiu aŭ alia gento nin ekonomie englutos! Ni malamu ĝin, ni premu ĝin, ni batalu kontraŭ ĝi!“ Sed ĉiu homo, kiun ne blindigas ŝovinismo, facile povas kompreni, ke tiuj krioj estas tute sensencaj, ke ni malamas fremdajn gentojn, ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas. Ĉar se efektive ekonomia timo estus kaŭzo de nia malamo, tiam en ĉiu lando ĉiuj provincoj kaj urboj devus ja tiel same reciproke sin malami kaj kontraŭbatali. Ĉu efektive pro kaŭzoj ekonomiaj ekzemple la milionoj da rusaj malriĉuloj malamas la milionojn da ĥinaj malriĉuloj dum, por defendi siajn rusajn premantojn kontraŭ fremduloj ili tiel volonte verŝas sian sangon? Kompreneble ne, ĉar la rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton, scias tre bone, ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da malbono, kiom lia samgenta „pugno“. Sekve ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la reciproka malproksimeco, la malsameco de la geografiaj, klimataj kaj aliaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzas ian naturan fremdecon kaj antipation inter la gentoj? Ne! Malproksimeco kaj malsameco de lokaj klimataj cirkonstancoj efektive kaŭzas kelkan malsamecon de la eksteraĵo kaj de la karaktero de homoj, sed ne kaŭzas gentojn nek intergentan malamon. La geografia kaj loknatura diferenco inter Peterburgano kaj Odesano aŭ inter Kievano kaj Krasnojarskano estas senkompare multe pli granda, ol ekzemple inter Berlinano kaj Varsoviano, kaj tamen inter la unuaj regas la sento de plena samgenteco kaj frateco, dum inter la lastaj ĉiam regas la sento de plena reciproka fremdeco kaj plej fanatika intergenta malamo. Sekve ne la malsameco de la geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj kreas la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la fakto, ke malsamaj rasoj kaj gentoj dife­rencas inter si per la ecoj de korpo? Ne! Interne de ĉiu gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple meza japano de meza franco; kaj tamen al neniu iam venas en la kapon eĉ la plej malgranda ideo, dividi la membrojn de ia popolo en apartajn grupojn laŭ la korpaj formoj, kaj supozi, ke tiaj grupoj devas sin reciproke malami kaj kontraŭbatali. Pri la plimulto da fremdaj gentoj jam nun neniu el ni dubas, ke la malsimileco inter iliaj korpoj kaj niaj estas por ni tute indiferenta, ni plejparte ĝin eĉ tute ne povas distingi, ofte ĝi eĉ rekte nin allogas, dank’ al nekonscia leĝo de la naturo, kiu fiziologie favoras intermikson de la gentoj.

Nur pri unu sola raso at multaj el ni ŝajnas, ke ni havas kaj ĉiam havos kontraŭ ĝi antipation naturan, tio estas la raso nigra. Sed pli atenta primedito facile montros al ni, ke la kaŭzo de tiu antipatio estas tute alia: la nigruloj, kun kiuj ni, blankuloj, kunpuŝiĝas, antaŭ tre nelonge estis ankoraŭ sovaĝuloj kaj poste sklavoj, kaj la plimulto el ili konservas ankoraŭ la karakterajn trajtojn aŭ la sekvojn de longa barbareco kaj sklaveco, kaj tio nin, homojn liberajn kaj jam de longe civilizitajn, pure instinkte forpuŝas. La sentoj de blankulo koncerne nigrulon—tiu sento, kiu ŝajnas al ni in rasa antipatio—estas en efektiveco tute la sama, kiel la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon, kiu estas malagrabla al li pro sin neinteligenteco kaj malelegantaj manieroj. Sed kiam post kelka tempo ĉe la nigruloj malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj sklaveco, kiam ili atingos potencan gradon da kulturo, elŝovos el sia mezo multe da grandaj homoj—tiam tute sendube la nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto, kaj tiam nin jam certe ne forpuŝos ilia nigra haŭto au dikaj lipoj. Ĉiu el ni povas vidi en sin propra popolo multajn personojn, kies korpoj multe pli malplaĉas al ni, ol la korpo de ia alirasano; se iliaj korpoj estas por ni tro malagrablaj, ni eble ilin evitas; sed ĉu pro la formo de ilia korpo ni ilin malamas aŭ persekutas? Ne! Ne la malsameco de la korpaj formoj kreas la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la malsameco de la mensoj? Ne! La cerboj kaj la koroj de la homoj el ĉiuj gentoj estas laŭ sia naturo tute egalaj; kaj se ni tiel ofte vidas malsamecon de mensoj, tio estas ne propraĵo genta, sed propraĵo individua, aŭ dependas nur de la cirkonstancoj, en kiuj la individuo aŭ la tuta gento vivas. Se ni vidas grandegan diferencon inter la mensoj de ia interne‑afrika gento kaj la mensoj de ia eŭropa popolo, la kaŭzo konsistas ne en la malsameco de la gentaj ecoj, sed en la malsameco de la civilizacio aŭ de la politikaj aranĝoj. Donu al la afrikanoj sen premado kaj malamo altan homan civilizacion, kaj tiam iliaj mensoj neniom diferencos de niaj. Forprenu de ni nian tutan civilizacion, kaj tiam niaj mensoj neniom diferencos de la mensoj de afrikanaj hommanĝantoj. Sekve ni havas ĉi tie ne diferencon de gentaj mensoj, sed diferencon de klereco, kiun ni en pli au malpli granda mezuro povas vidi ankaŭ inter la diversaj klasoj aŭ diversaj historiaj periodoj de la sama gento.

Ke la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenaĵon gentan, tion pruvas ne sole la fakto, ke egalmaniere edukitaj homoj el ĉiuj europaj gentoj havas tute egalajn mensojn, sed tion ankoraŭ pli bone pruvas la komparo ekzemple inter civilizita antikva egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano: ili tri apartenas ne sole al malsamaj gentoj, sed eĉ al tute malsamaj rasoj kaj kontinentoj, kaj tamen—se ni apartigos la cirkonstancojn de tempo, loko kaj religio—ĉu la mensoj de tiuj afrikano, aziano kaj eŭropano ne aperos al ni tute egalaj? Ĉu ekzemple la menso de tute alirasa japana scienculo ne estas la sama, kiel la menso de eŭropa scienculo, malgraŭ ke ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco?

Se unu homa grupo havas aŭ ŝajnas havi iom alian karakteron, ol alia grupo, tio venas ne de ia aparta genta menso, sed nur de apartaj cirkonstancoj, en kiuj la grupo vivas: grupo, edukita en sklaveco, ne povas havi tian kuraĝan kaj liberan teniĝon, kiel grupo, edukita en libereco; grupo, kiu ne havis la eblon ion lerni, ne povas havi tian larĝan spiritan horizonton, kiel grupo, kiu multe lernis, grupo, al kiu estas malpermesite havi aliajn laborenspezojn krom komerco, ne povas havi tian karakteron, kiel grupo, kiu ĉiam vivas kun la tero kaj naturo. Ŝanĝu la cirkonstancojn de la grupa vivo, kaj tiam—kion ni jam ofte vidis en la historio—morgaŭ la grupo A havos karakteron de la grupo B kaj la grupo B la karakteron de la grupo A. Ne, ne ia malsameco de la naturaj mensoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la malsameco de la deveno? Efektive, en la unua momento ŝajnas, ke tio estas la plej ĉefa kaŭzo de la intergenta malamo. Ni scias, ke ĉiu el ni amas “sian sangon”, ke ĉiu el ni multe pli amas sian fraton aŭ samfamilianon, ol ĉiun “fremdulon”. La interne altira kaj ekstere forpuŝa apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen, kvankam samgentanoj nomas sin “samsanguloj” kaj "fratoj", estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj; sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj, kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias tute precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj? Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu au alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio. Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia religio estas la rusa (grek‑ortodoksa), tiam—kia ajn estus lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksterelon li havus—li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe, iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj, sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu au alia popolo, sed nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en la dirita gento.

Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio, des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se ekzemple en la centra Afriko vivus ia popolo, kiu (ne de hieraŭ, sed jam de cent jaroj, ne en la instruitaj klasoj, sed en la tuta popolo) parolus la lingvon francan (ne kripligitan, sed tute puran) kaj havus tiun saman religion kaj morojn, kiel la plimulto de la metropolaj francoj,—ĉu tiam la francaj naciistoj-ŝovinistoj ne vidus en ili verajn francojn? Multe pli rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia proksimeco. Ekzemple prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hungaroj forgesis por ĉiam la lingvon hungaran kaj komencis paroli nur la lingvon de la germanoj: ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus inter ambaŭ gentoj ia diferenco aŭ genta malamo? Certe ne, ĉar ili por ĉiam fariĝus unu gento. Prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hebreoj decidis forĵeti por ĉiam la hebrean religion kaj akceptis la religion de la popoloj, kiuj ilin ĉirkaŭas; ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus ankoraŭ ia diferenco inter hebreoj kaj ne‑hebreoj, ia “hebrea problemo”, ia antisemitismo aŭ filosemitismo? Certe ne, ĉar per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata “hebrea raso” por ĉiam malaperus. Sekve ne la malsameco de la deveno, kiu estas nur preteksto, sed ne kaŭzo, kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Kio do estas la vera kaŭzo de la intergenta diseco kaj malamo? El ĉio, kion mi supre montris, oni povas jam vidi, ke, malgraŭ ĉiaj kvazaŭsciencaj teoriojI pri rasaj apartaĵoj, klimatoj, hereda sango k.t.p., la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la malsameco de la lingvoj kaj religioj. Precipe la lingvo havas tian grandegan kaj preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado de la gentoj, ke en kelkaj lingvoj la vortoj "lingvo" kaj “gento” estas plenaj sinonimoj. Se du homoj parolas la saman lingvon, sen reciproka humiligo, kun egalaj rajtoj pri tiu lingvo, kaj dank' al ĝi ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la saman literaturon (buŝan aŭ skriban), la saman edukon, la samajn idealojn, la saman homan dignon kaj rajtojn; se ili krom tio havas la saman “Dion”, la samajn festojn, la samajn morojn, la samajn tradiciojn, la saman vivaranĝon: tiam ili sentas sin tute frataj unu rilate al la alia, tiam ili sentas, ke ili apartenas al unu gento. Se du homoj reciproke sin ne komprenas, se ĉiu el ili krom tio havas tute aliajn morojn kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn, kiel mutulojn, barbarojn, instinkte evitas sin reciproke kaj reciproke al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio kaŝiĝas por ni en mallumo.

Estas vere, ke multaj el ni povas interkompreniĝi kun aligentanoj, kaj tio estas la kaŭzo, ke en la plej kleraj klasoj la intergentaj muroj estas malpli dikaj; estas vere, ke multaj el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj, kaj tio estas la kaŭzo, ke homoj vere pensantaj neniam malamas aligentanon pro la alieco de lia religio; sed por ke reciproka sinkomprenado efektive interligu du homojn, estas necese, ke pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj; por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ ne sole estu reciproke toleremaj en principoj de interna kredo, kiu de inteligentaj homoj estas afero individua kaj ne dependas de la gento, sed ke ankau diversaj eksteraj religiaj vivaranĝoj ilin ne disigu.

Ĉio supre dirita alkondukas nin al la sekvanta konkludo principa: La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj, la malamo intergenta, tute malaperos.

Principe ĉiu amanto de la homaro sekve devas celi al tio, ke la tuta homaro havu unu lingvon kaj unu religion. Sed ĉu praktike tio estas necesa? Ne! Malfeliĉiga por la homaro estas ne la ekzistado de la gentoj, sed ilia ĝis nun tute neevitebla reciproka altrudiĝado. Ĉiufoje, kiam mi volas interrilati kun aligentano, estas nepre necese, ke aŭ mi altrudu al li mian lingvon kaj morojn, aŭ li altrudu al mi siajn. Kiam malaperos tiu bedaŭrinda neceseco de altrudado, tiam malaperos la intergenta malamo.

Tute same, kiel por interna paco en ia lando ne estas necese, ke la familioj kun siaj familiaj moroj kaj tradicioj malaperu, sed estas nur necese, ke ili ne bezonu altrudi siajn familiajn apartaĵojn al aliaj familioj kaj ke por ĉiuj ekster­ familiaj aferoj ekzistu leĝoj kaj moroj neŭtralelandaj, tiel same por la paco de la homaro ne estas necese, ke la gentoj nepre malaperu, sed estas nur necese, ke ili trovu tian “modus vivendi 1,” kiu permesus al ili forigi siajn eksterajn pikilojn kaj ne altrudi al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Estas necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale‑homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale‑homaj. Kiamaniere oni povas tion atingi pri aferoj religiaj, pri tio mi nun ne parolas, ĉar: (1) tio ne estas la temo de mia memuaro kaj postulas priparolon tute specialan kaj vastan; (2) ĉar la religio ne estas io nature genta, sed dependas de la volo de la homoj kaj prezentas parton de la homa civilizacio, tial la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis per si mem, kaj ĝin malhelpas nur cirkonstancoj tute flankaj, kiuj baldaŭ pasos: kiam unuflanke en ĉiuj landoj malaperos la privilegiiteco de tiu au alia religio kaj sekve ĉiu povos ŝanĝi sian denaskiĝan religion sen perfido kontraŭ siaj suferantaj samgentanoj, kaj kiam aliflanke ekzistos religio, kies dogmojn ĉiu homo povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco, tiam tre rapide la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en egala maniero.

Cetere la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo lingva. Estas afero tute senduba, ke ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale‑lingva fundamento, ju pli per tiu egalrajta kaj sengenta lingvo ilia literaturo, ideoj kaj idealoj unuiĝos, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos. La tuta problemo de la unuiĝo de la homaro kaj de la malapero de intergenta malamo koncentriĝas sekve en unu afero, en unu sola afero; kaj tiun ĉi aferon mi plej insiste rekomendas al via atento, vi, kiuj kunvenis, por pripensi la problemon de amikeco kaj justeco inter la gentoj kaj la rasoj. Tiu afero estas: por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon neŭtralan, por ĉiu facile akireblan, al ĉiu egalrajte apartenantan. Al ĉiu kiu ne volas paroli kun ni en nia lingvo, ni parolu en lingvo neŭtrala, kaj tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de intergenta malamo kaj humiligo; ĉiu gento, kiu ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj malamikoj aŭ de fieraj najbaroj, havu la eblon akcepti ĝin en nehumiliga lingvo neŭtrale‑homa,—kaj tiam baldaŭ ne ekzistos plu gentoj senkulturaj.

Ĉu tia neŭtrala lingvo povas ekzisti? Jes, ĉar gi jam de longe ekzistas, bonege funkcias, havas grandegan multon da uzantoj kaj riĉan, potence kreskantan literaturon. Tiu lingvo, kiu havas neniun materialan aŭ moralan mastron, sed estas plene libera kaj egalrajta, apartenaĵo de ĉiuj siaj uzantoj kaj postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento,—tiu lingvo ne sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun per­fekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio, kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj, kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta lingvo, tiu ne agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo; li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn barojn kaj fremdecon inter la gentoj—kaj tiam li komprenos, kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.

Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun plie deziri, ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi ĝian kreadon—ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.

Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas nur restaĵo el la tempoj barbaraj. El tiu neŭtrala fundamento, kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de ĉiuj gentoj kaj tempoj.

Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.

  1. Memuaro verkita de D-ro L. L. Zamenhof por la Kongreso de Rasoj, okazinta de la 26-a ĝis 29-a de julio 1911 en Londono.