Germana Esperantisto


Germana Esperantisto estis revuo, kiu aperis inter 1905 kaj 1935 en diversaj formatoj. Laŭ la rememoroj de J. Borel liaj modestaj folioj „Esperantistische Mitteilungen" antaŭis.

Germana Esperantisto estis dulingva (Esperanto/Germana) kaj multaj informoj rilatis al la aktuala evoluo de Esperanto en la germanlingvaj teritorioj (ekz. Aŭstrio) kaj al la progreso de Esperanto en la tuta mondo.

Dum certaj tempoj aperis en du serioj: Serio A ĉefe por la organizaj bezonoj de la Germana Esperanto-Asocio kaj serio B por beletraj kaj sciencaj tekstoj en Esperanto.

La skanitaj paĝoj estas rigardeblaj en la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANNO) (bv. kompari Projekto:Aŭstria Nacia Biblioteko)

Jarkolektoj redakti

Dum la milito aperis propagandiloj de Deutscher Esperanto-DienstGermana Esperanto Servo farataj/tradukitaj de la antaŭaj redaktoroj kaj kunlaborantoj.