Gvinevero, kaj aliaj poemoj/Gvinevero

GVINEVERO


EL LA IDILIOJ PRI LA REĜO


ARTURO,

la Rego de Anglujo, en la sesa aŭ sepa centjaro.

GVINEVERO,

la Regino.

LANCELOTO MODREDO TRISTRAMO

Kavaliroj de la Ronda Tablo,

ENID VIVJEN ISOLT

Sinjorinoj de la Kortego,

HENGISTO,

Rego Saksa de Anglujo en la sesa centjaro,

GORLOIS,

la Duko de Kornvalo.

AMSBURIO KAMELOTO USKO TINTAGILO

Lokoj en Anglujo.

BUDO BOSO LIONESO KORNVALO,

Angla provinco.

La Augla Rego Arturo fondis la Kolegaron de la Ronda Tablo, kies kavaliroj deyas esti viroj de nobla karaktero kaj de tre pura vivo, ¢iam pretaj por bataladi kontrati la nekristanaj malamikoj, kaj laboradi por la bono de la regno. Sed Gvine- vero, la belega edzino de Arturo, amis Lanceloton, la plej estimatan el la kavaliroj, kaj ilia peko ruinigis la altan celon de Arturo. Kiam la peko e:tis malkovrita, $i forkuris kaj kagis sin en la monahinejo de Amsburio. Tie la Rego trovis sin, kaj reroĉinte sin pro sia malfideleco, diris adiaii. Si, pentinte,

poste estis elektita kiel abatino, kaj mortis,
GVINEVERO

El la kortego Gvinever’, reĝino,
Jam estis forkurinta. Ĉe l’sanktejo
De Amsburio ŝi, plorante, sidis;
Kun ŝi nur fraŭlineto, novicino.
Lumeto unu inter ili brilis
Malheligita pro l’ nebul’ rampanta;
Ĉar ĝi, sub luno plena sed kaŝita,
Ekstere la senvivan teron kovris,
Simile al morttuko sur vizaĝo;
Kaj jen la tuta land’ kvieta estis.
Ŝi, pro la Kavalir’ Modredo, tien
Forkuris; ĉar li, kiel ruza besto
Kuŝante, kun l’okuloj al la trono,
Ŝanceton nur atendis por eksalti.
Por tia celo, li malvarmetigis
La popularajn laŭdoln pri la reĝo,
Per malaltigo aŭ ridet’ silenta.
Kun Kavaliroj de l’Ĉevalo Blanka,
La nekristana gento kiun lasis
Hengisto, li intrigis; kaj li penis
La Rondan Tablon de Artur’ disrompi

Kaj fendatigi ĝin per malpacegoj
Por sia cel’ perfida; kaj malamo
Al Lancelot’ akrigis ĉian agon.
Okazis tiel. En mateno Maja,
El la kortego ĉiuj, verdaveste,
Kun plumoj kiel floroj de kratago,
Revenis de l’ kutima Maja festo:
Tiam, ankoraŭ en la verda vesto,
Modredo, nur okulo kaj orelo,
Surrampis l’altan muron de l’ĝardeno
Ian skandalon eble por spioni,
Kaj vidis la reĝinon kiu sidas
Kun Enid la korteganin’ plej bona,
Kaj Vivjen la plej ruza kaj malbona;
Sed tion nur li vidis; Lanceloto
Trairis, kaj ekvidis lin kuŝantan,
Kaj, kiel ĝardenisto de l’ brasiko
Forprenas ian verdan raŭpon, tiel
De l’muro kaj floranta herbetaĵo
Lin, je l’talon’ kalkan’, fortiris Lanceloto
Kaj lin deĵetis teren, kiel vermon.
Sed eksciinte ke li estas princo
Kvankam malpurigita per la polvo,
Li, en malbona homo honorante
La reĝan sangon, kiel eble sin
Plej multe senkulpigis; kaj nobele
Li faris tion, sen malŝato ia.
Ĉar tiam estis kavalir’ neniu
El la plej noblaj de Arturo, kiu

Okupis sin je malŝatado. Tamen,
Se iu estus ĝiba aŭ lamulo,
La homoj kiujn Dio kreis altaj
Kaj sanamembraj, al li malŝatadon
Permesis, kvazaŭ de difektoj liaj
Alian parton; kaj respondis dolĉe
Al li la Reĝ’, kaj same sia Tablo.
Do Lancelot’ la Princon helpis levi,
Kaj tiu-ĉi sin levis multefoje,
Genuojn siajn batis eĉ fortege,
Kaj tiam ekridetis kaj foriris.
Sed ĉiam poste, la perfort’ malgranda
Al li farita, lin maltrankviligis,
Kaj mordis lian koron, kiel vento
Akrega kiu, dum la tuta tago,
Sulkigas la lageton apud ŝtono
Sur la dezerta bordo de la maro.
Sed kiam Lancelot’ rakontis tion
Al la Reĝino, ŝi ekridis iom
Pro la enpolva falo de Modredo;
Sed poste tremis, kiel la vilaĝa
Edzino kiu kriis “Mi ektremas,
Ĉar iu nun surpaŝas mian tombon”.
Tiam ankoraŭ ridis pli malmulte:
Ŝi preskaŭ antaŭvidis ke Modredo,
La ruza besto, ŝian kulpiĝecon
Nun serĉos ĝis li trovos ĝin, kaj ĉiam
Malestimata estos ŝia nomo.
De tiam ŝi malofte kuraĝiĝis

En la manĝejo aŭ en alilokoj
Rigardi la mallarĝan vulpsimilan
Vizaĝon de Modred’, aŭ la rideton
Kiu la koron kaŝas, aŭ l’okulojn
Neŝanceliĝajn, grizajn; kaj, de tiam
La Potenculoj kiuj pri l’animo
Zorgadas por difendi ĝin de l’morto
Senmorta, kaj ĝin savi en la horoj
Teruraj, ŝin ĉagrenis kaj turmentis.
Tre ofte, dum kvietaj noktaj horoj
Apud la Reĝo pace elspiranta,
Vizaĝoj tre malbelaj venis kontraŭ
Kaj malaperis; aŭ la konfuziga
Anima tim’, simile al la bruo
Malcerta de krakantaj pordoj, kiun
Gardant’ en fantomplena domo aŭdas,
(Kie postsignoj de mortigo restas)
Sendorman tenis ŝin: kiam ŝi dormus
Ŝi tre terure sonĝus, Tiam ŝajnis
Ke je la sunkuŝiĝo ŝi staradas
Sur vasta ebenaĵo, kaj de l’suno
Al ŝi rapidas io malbelega,
Kaj ĝia ombro antaŭiras, fine
Tuŝante ŝin: kaj tiam ŝi sin turnis,
Kaj jen! eĉ ŝia ombro, larĝiĝinta
El la piedoj, ankaŭ nigriĝinta,
La tutan landon glutas, kaj ekbrulas
La malproksimaj urboj. Kaj, kriante,
Vekiĝis ŝi. Sed tiuj turmentegoj

Ne ŝin forlasis, sed ja plimultiĝis,
Ĝis la vizaĝo klara de la Reĝo
Senkulpa, kaj fidemaj ĝentilecoj
De la vivado hejma, veneniĝis.
Do, fine, diris ŝi al Lanceloto,
“De tie-ĉi foiru vian landon,
Ĉar se vi restos, ni kunvenos ree,
Kaj se ni rekunvenos, tiam ia
Malbona sort’ malkaŝos la skandalon
Nun fumetantan, kaj ĝin ekbruligos
Antaŭ la Reĝ’, kaj antaŭ la popolo.”
Kaj ĉiam li promesis, sed restadis.
Kaj ofte ili rekunvenis. Tiam
Ŝi diris “Lancelot’, se vi min amas,
De tie-ĉe foriru.” Tial ili
Decidis ke en ĝusta nokto, kiam
La bona Reĝo ne ĉeestos tie,
Kunvenos ili por adiaŭ fina.
Kaj ili, je pasio palaj, venis,
Salutis, kaj kun manoj kunplektitaj,
Kaj kun okulo al okul’, sidiĝis
Sur la randet’ malalta de l’ kuŝejo,
Rigardegante ambaŭ, balbutante.
Adiaŭ fina kaj freneza estis!
Sed apud la piedo de la turo,
Modredo siajn atestontajn homojn
Kondukis, kaj kriante plenavoĉe,
“Elvenu, perfidulo, ĉar vi fine
Kaptita estas,” vekis Lanceloton.

Kaj tiu-ĉi, simile al leono,
Ekkuris kaj eksaltis sur Modredon,
Kaj lin forĵetis teren, senkoscian.
Kaj la servistoj lin ekprenis venis kaj forportis,
Kaj ĉio kvietiĝis. Ŝi ekkriis,
“Jen, nun finita estas;” sed li diris,
“Kiel la peko estas mia, tiel
La honto mia estos; sed leviĝu,
Kaj tuj forkuru kastelegon mian
Transmaran, kaj mi tie vin kaŝados
Ĝis mia vivo estos finiĝinta,
Kaj vin protektos per vivado mia
Kontraŭ la tuta mondo” — Ŝi respondis,
“Ho! Lanceloto, ĉu vi tion faros?
Sed ne, amik’; ni jam adiaŭ diris:
Ho! Dio volu, ke mi povu kaŝi
Min de mi mem; la honto estas mia;
Edzino estis mi, sed vi nur fraŭlo.
Sed nun leviĝu; ambaŭ ni forkuros:
Sanktejon iros mi, kaj mian sorton
Atendos.” Tial Lancelot’, trovinte
Ĉevalon, sur ĝin metis ŝin, kaj prenis
La sian. Ili tiam al disiĝa vojo
Forrajdis, kisis unu la alian,
Kaj plore apartiĝis. Li, pro amo
Fidela al deziroj eĉ malgrandaj
De la Reĝin’, al sia land’ reiris.
Sed ŝi, al Amsburi’, la tutan nokton
Tra stepoj kaj kamparo dubeklaraj

Vojaĝis, kaj la ĝemojn de spiritoj
El la kamparo kaj la stepoj aŭdis,
Aŭ opiniis ke ŝi aŭdas ilin.
Kaj al si mem ŝi ĝemis “Tro malfrue!”
Tiam, simile al ĉiel-makulo,
En la malvarma vento de l’tagiĝo,
Fluganta korvo kriis, kaj ŝi pensis,
“Ĝi nun ekvidas kampon de mortigo:
La nekristanoj de la norda maro,
Logitaj per la krimoj kaj la pekoj
En la korteg’, la landon dezertigas,
Kaj ankaŭ la popolon ekmortigas”.
Kaj kiam ŝi alvenis Amsburion,
Ŝi diris al la monaĥinoj tie,
“Min sekvas malamikoj! min akceptu
Ho! paca fratinaro, en sanktejon.
Ne ekdemandu de la venintino
La nomon, ĝis ŝi volos diri ĝin.”
Kaj ŝiaj ĉarmo, povo, kaj beleco
Al ili estis kiel talismano,
Kaj pri nenio ili ŝin demandis.
Do la Reĝin’ majesta tie vivis
Semajnojn multajn kun la monaĥinoj
Sed nekonata, kaj en aparteco.
Ŝi, plena je doloro, nek malkaŝis
La sian nomon, nek de ili petis
Aŭ komunion, aŭ konfesodonon.
Sed kun la fraŭlinet’ parolis, kies
Tre babilema senatento plaĉis,

Pro kiu ofte ŝi sin mem forgesis.
Sed, iun nokton, disblovita famo
Alvenis, ke la kavalir’ Modredo
Uzurpis la reĝecon, kaj sin ligis
Kun l'aro nekristana, dum la Reĝo
Kun Lancelot’ batalas; kaj ŝi pensis,
“Ho! kie! la popolo kaj la Reĝo
Deviĝas min malami,” kaj sin klinis
Sur siaj manoj kaj silentis. Tiam,
La fraŭlineto, fine, la silenton
Ne tolerante, diris "Ho! malfrue!
Kioma horo estas?” Kaj respondon
Nenian ricevante, post momento
Kantetis ion kion Si ellernis
De l'monaĥinoj. “Ne, ne, tro malfrue”.
Kaj, kiam la Reĝin’ l' arion aŭ lis
Ŝi suprenrigardante, tuj parolis
"Ho! Virgulino, se vi volas kanti,
Nun kantu, kaj malligu mian koron
Por ke mi ploru”. Tial, tre volonte
Ekkantis la malgranda novicino.

Malfrue, ha! malfrue! Kaj ni la nokton trovas
Malluma kaj senvarma: Ĉu ni eniri povas?
Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri.

Ni ĉiuj vere pentas, la lampojn forgesinte,
Sed l’ Edzo nin perdonos, pri tio sciiĝinte.
Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri,

Sen lamp’! malfrue! Nokto malvarma kaj malhela,
Eniron ho! permesu, por lumo tiel bela.
Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri.

Al l’ Edzo tiel doléa, eniron, ho permesu,
Por ke piedojn Liajn — malfrue — ni karesu,
Ne, tro malfrue, ne! Ne povas vi eniri.

Kaj, dum Si kantis, la Regin’ malgaja
Kun kapo en la manoj, memorante
J.a pensojn kiam Si unue venis,
Pasie ploris: do, la babilema
Malgranda novicino al Si diris
"Ne ploru plu, mi petas, noblulino!
La parolad’ de simplulino, kiu
Obei lernis, sed nenion plu,
— Kaj se Si ne obeas, pentofaras —
Konsolu viajn doloregojn; ili
De peko ne devenas, mi certig£<as,
Koninte viajn ¢armon kaj noblecon.
Komparu ilin je la Regcagrenoj,
Kaj tiel pli malgrandaj ili Sajnos.
Car nun la Reo foririnta estas
Batali kontrati Lanceloto, kies
Kastelo forta la Reginon cenas,
Kaj kontratt li, Modred’ — la perfidulo —
Kiun li lasis por prizorgi Cion.
Ha! doléa Sinjorino, la doloro
De l’Rego pri li mem, pri lia propra

Regino kaj la regno, ja trioble
Pli granda ol la nia devas esti.
Mi dankas la sanktulojn ke mi mem
Ne estas nobla. Kiam ajn alvenas
Al mi @aygreno, mi silente ploras,
Kaj gi finigas. Scias gin nenin,
Kaj miaj larmoj al mi bone faris.
Sed eĉ se la Gagrenoj de I’malgrandaj
Egalus tiujn-ĉi de l’ grandaj, tamen
Al grandaj aldonita estas nova
Doloro, kiu estas, ke ne povas
Nubokasite ili plori, kiel
Ajn multe ili volus silentigi.
Jen tie-@i en Amsburio oni
Nun babiladas pri la bona rego,
Kaj pri edzino lia malbonega.
Kaj se mi estus tia rego, tian
Reginon ja havante, tre volonte
Dezirus mi vuali Sian krimon,
Sed, se mi estus Rego, mi ne povus”.
Kaj tiam la Regino ekmurmuris
Al sia propra kaj malgoja koro,
“Cu nun mortigos min la infanino
Per Siaj simplaj vortoj?” Sed i latte
Respondis “Cu mi mem ne devus ankat,
Se tiu perfidulo efektive
Okupis nun la lokon de la Rego,
Je la dolor’ komuna partopreni?”
“Hal! jes!” la virgulino diris, "Tiu

Doloro estas por virinoj ĉiuj,
Ke estas Si virin’, kies vivado
Tre malfidela konfuzajon kaŭzis
En la Artura Ronda Tablo, kiun
La bona Rego de tre longaj jaro}
En Kameloto fondis, e¢ kun signoj
Kun mirindajoj, ankatt kun miraklo},
Antati ol la Re@ino tien venis”.
Tiam denove la Re@ino pensis
"Ĉu min mortigi volas I infanino,
Per sia malsagega babili ido?”
ed latite diris, "Ho! novicineto,
Cirkatfermita per nonahinejaj
Muregoj, kion scias vi pri Rego}
Kaj Rondaj Tabloj? Kion pri mirakloj
Kaj signoj oe la mirandajoj simpla}
Kaj la mirakloj de l’ monahinejo?"
La babilema novicino diris
“Sed ja mi scias, ke la lando estis
Tre plena je mirakloj kaj je signo}
Antait l’alveno de l' Reĝino. Tion
Rakontis mia patro, kaj li estis
Mem kavaliro de la glora Tablo,
Eé kiam i apenati ekfondigis.
Car li de Liones’ vojaĝis tien,
Kaj li rakontis ke, irante apud
la bordo de la maro, je l’ unua
Aw dua horo post la sunkusigo,
Muzikon strangan aiidis li; li haltis,

Sin turnis; kaj latilonge la dezerta
Marbordo Lionesa li ekvidis
La promontorojn, unu post alia,
Ekflami, gis la ri¢a okcidento ;
Kaj ¢ciu supre fajron kiel stelon,
Kaj sube strangan maran lumon havis.
Kaj en la lumo blankaj marvirinoj
Nagadis, kaj de l' maro iris fortaj
Estaĵoj, kiuj havis virajn brustojn,
Kaj tra la tuta lando kriegadis
Per forta mara voco. Feinetoj
Respondis el kavetoj kaj kavegoj,
Per yocoj, al trumpeto malproksima
simile. Tion diris mia patro,
Kj plu: Car kiam li eliris frue
Matene, tra I’ arbaro duonhela,
Li mem ekvidis tri spiritojn gaje
Frenezajn, kiuj en la flanka vojo
Surjetis sin sur altan floron, kiu
Sub ili tremis tiel kiel tremas
La kardo, kiam tri kardeloj grizaj
Batalas pro la semoj. Ciutage
En la vespero, antati la ¢evalo,
Ekdancis kaj diskuris la feina
Lumanta bandg, reunigis sin
Kaj tiam redancadis kaj diskuris;
Car vivoplena la tutmondo estis.
Kaj kiam li alvenis Kameloton,
Aera rondo da dancantoj, kiuj

Unuigintaj per la manoj estis
Cirkau la brileganta lampo saltis
En la salono, kaj festeno tia
Okazis, kiel ja neniu sonĝis ;
Car ĉiu Kavaliro la manéajojn,
Ké kiujn ajn dezirts li, ricevis
Per manoj nevideblaj ; kaj, malsupre,
Estajoj grasaj en la kelo gaj
La kranojn portis, | uur la barel
Sidigis, dum Ja vino forfluadis,
Car homoj kaj spiritoj Ciuj gojis
Antati lalveno de I'INe¢ pekonta”,
Respondis tom al la NReoin ia
"Ĉu estis ii ojaj? Tre neindaj .
Profetoj estis homo) kaj spir
Ne povis it antaiividt tion
Nun okazantan en la regoland
Eĉ via patro per 1 \daj signoj
Tiam la babilema novicino
“Jes, unu povis | kantist
Rakontis mia patro, ke tre ofte
Li kantis ian noblan batalkanton,
Eĉ apud la Ssiparo malamika
Inter la ondo i la landkri
Ankaŭ misterajn kantojn pri la vivo
Kaj pri la morto li tre ofte kantis
Sur la nebulaj suproj de la montoj.
Spiritoj apud hi sin klinis, kies
Harar’ rosplena estis radianta

Simile al la flamo en la vento.
Plu diris mia patro. Unu nokton,
Pri I’ gloraj bataladoj de Arturo
Kantadis la kantisto, kaj pri h,
Ke la homaron preskat li superas,
Kaj ridis li je tiuj kinj diras
Li estas fil’ bastarda de Gorlois.
El kie venis li, neniu scias,
Sed post ventego, kiam ondoj longej
Latilonge la marbord’ de Bud’ kaj Boso
Tondradis, tago tiel paca kiel
Ciel’ okazis: tiam oni trovis
Infanon nudan sur la sablo apud
Malbrila Tintagilo kaj la maro
Kornvala. Tio-ĉi Arturo estas.
Kaj oni tiam nutris lin, ĝis poste
Per mirindajoj li pruvita estis
La Rego, Ankatt lia morto esto
Tiel mistera kiel la niuskigo.
Sed se li povos trovi la vilinon
Kia, pro sia virineco, estos
Al li egala, pro vireco lia,
la mondon ili ambat reformigos!
Sed, je la kantomezo, la kantisto
Balbutis; lia mano de la harpo
Ekfalis; li paligis, Sanceligis
Kaj estus ja falinta, se ali2j
Ne estus tie subtenintaj lin.
Vidajon sian li ne yolis dir,

Sed ki: dubos ke li antatividis
La pekon de I’ Regin kun Lanceloto?”
Ekpensis tiam la Regino; Jen!
La abatin’, Sajnanta simplulino,
Kun siaj monaĥinoj, sin iol
Turmenti min; kaj &$!
Sed ne parolis. Kaj
Kun siaj manoj kunt
Pro sia babilado:
Dirante ke la monahinoj ofte
Haltigis Sian babileman langon;
“Ho dolĉa Sinjorin’“, si diri
L’ orelon kiu pro dolor ne
Aiuskulti, mi Cagrenas ne¢entile,
Per mia parolad kaj pet
Kiujn al mi rakontis mia patro,
Vi ankati min haltigu nek permesu
Ke mi pri mia patro la memoron
Hontigu; car li noblaj
Kvankam li diris ja ke
El ¢iuj havis la plej
Kvin jaroj li mortigis, m¢
En armil-ludo, kaj min
El laCateraj kinj res
ik] du pro centil c p 4
- Haltigu min, mi pet
Demandas mi - kiu plej nobla
Kiam vi mem kunvivis inter ili,
Ĉu Lancelot’, éu nia Rega Estro?"

Kaj tiam Ja Regino paliginta
Suprenrigardis kaj respondis, “Kiel
Noblega Kavaliro, Lanceloto
Je ¢iu Sinjorino tre gentile
Kondutis, kaj en kampo de batalo
At en la armilludo ne rigardis
Profiton propran sian: kaj la Reĝo
En batalkampo aii en armilludo
La sian ne rigardis. Tial ambaŭ
Egale havis la plej noblajn morojn
Ne sen deveno estas noblaj moro},
Sed fruktoj de natur’ fidela, kaj
Animo nobla. Tiam la knabino,
“Cu estas ili tia bela frukto?
Milfoje malpli noblaj devas esti
De Lancelot’ Ja moroj, ¢ar li estas
L’ amiko, kiel cia famo diras,
Plej malfidela el la tuta mondo”.
Al tio la Reĝin’ malgoje diris
“Ilo! vi, per la muregoj enfermantaj
De la monahinejo, Cirkauita,
Kion vi scias, vi, pri nia mondo,
Pri £iaj ombroj, ati per giaj lume),
Pri giaj malbonajoj ati bonajoj?
Se iam Lancelot’, la Kavaliro
Plej’ nobla, montris sin dum unu horo
Malpli noblega ol si mem, pregadu
Ke de la fajra sorto li savigu,
Kaj pro Si, kiu logis lin, ploradu”’,

"Por ambaŭ preĝas mi,” la novicino
Respondis, ‘‘sed mi mem neniam kredos
Ke Lanceloto nob ee morojn havis,
Simile al la Regaj’, ati ke vi
Mem havus tiajn kiajn nun vi havas
Se vi mem estus la Reĝin’ malbona”.
Simile do al multaj babiluloj
Anstataii trankviligi, Si turmentis
Kaj vundis kiun §i sanigi volis.
Car aa elfluo de kolero varma
Rugigis la palecon de Il’ Reĝino,
WNaj kris si, “Ne estu, je eterne,
Fraŭlino tia Mia estas vi,
Ilia senditino nur por moki
Kaj enuigi kaj turmenti min,
Ho! spionino kaj perfidulino!”
Kiam eksplodis tiu kolerego
Fl Gvinevero, la fraiilin’ levigis,
Terurigita, tiel blanka kiel
Vualo sia; antati la Redgino
Si treme staris, kiel, en la vento,
La maroborda Satimo sis imonta
Kaj forflugonta. Kiam do "foriru”
Aldonis la ReGino, Si forflugis.
Tiam l' alia, sola, ekĝemetis
Kaj, rekuragiginte, al si diris
“Nenion ja knabin’ timema, simpla,
Signifis: mia propra kulpigeco
Pli simpla ol infano, sin malkaŝas,

Sed, ho Gielo, helpu min, ĉar certe
Mi pentas. Cu ne estas vera pento,
En pensoj plej internaj ne repensi
Pri pekoj kiuj al ni plezuradis
En tempoj jam pasintaj? Kaj mi juris
Neniam plu lin vidi - plu lin vidi”.
Sed dum ŝi tion diris, el malnova
Kutimo de 1’ animo, la memoro
Ŝia reglitis al la oraj tagoj
En kiuj Si unue lin ekvidis.
Ĉar Lancelot’. l'ambasadoro, venis
La kavalir’ plej bona, kaj la viro
Plej bela en la mondo, por ke Sin
Al sia éef’ Arturo li konduku.
Kaj tiam li kondukis Sin antatten
Tre malproksimen de la sekvantaro.
Per doléa kaj vivada parolado
Ravitaj, pri plezuroj, armilludoj
Kaj amo (Maja tempo estis, tamen
Pri ia peko ili ne ekrevis)
Rajdadis ili tra Varbaroj kiuj
Sajnadis vera paradiz’ floranta,
Kaj sur tapisoj de la hiacintoj
Kvazatt la teron la Ciel’ trarompis.
Antatien Giam ili vojagadis,
De unu monta supro al alia,
Kaj Giutage vidis, je tagmezo,
La silkajn tendojn de Arturo Rego,
En ia bela valo ordigitajn

De la senditej antatienirintaj,
At por mallonga tagmanĝet’, aii por
Ripozo posttagmeze; kaj ankorati
Antatien gis la sunkuSigo, kiam
Revidis ili la flamantan drakon
De la Pendrako
[1]
 granda, kiu kronis
La éeftendegon de la Rego, apud
River’ rapida aii silenta fonto,
Sed kiam la Regino en profunda
Revado, tra la tempoj jam pasintaj
Vagante senkonscie, tiun punkton
Atingis, kie $1 unue vidis
La Regon sur éeval’ proksimigantan
De l’urbo; pri l’ voja&o finiginta
Sopiris Si, rigardis, kaj lin jugis
Malvarma kaj fiera, senpasia
Kaj sintenema, ne al la alia
Simila, ‘ne al mia Lanceloto’ —
— Dum &i revadis tiel, kaj denove
Duonkulpigis Siaj pensoj, venis
Armita militisto al la pordoj.
Tra la monshinejo paroleto
Murmure kuris; poste la subita
Ekkrio “ Jen! la Rego!" Si sidigis,
Priatiskultanta kaj rigidiginta.

Sed kiam sonis tra la galerio
El la eksteraj pordoj, armobruaj
Piedoj, $i malsupren de la sego
Falinte teren, kun vizago sia
Sur la pavim’ kuSigis, kie per
L.’ombriga har’ kaj laktoblankaj brakoj
Si tute kagis Gin de l’ Reĝa vido.
Kaj $i, en la mallumo, la piedojn
Armitajn aiidis, kie haltis li.
Tiam silento estis; poste voéo
Malplena, unutona, eĉ simile
Al voĉo de fantomo kondamnanta,
Sed kvankam sangiginta, voc’ de l’ Reĝo,
“Cu keŝas vi malalte, vi, I’ idino
De I viro honorita, sed, feliée,
Jam formortinta antati via peko?
Ke vi ne naskis filojn, kiel bone!
La viaj idoj estas glavoj, fajro,
Ruino sanga, legoj disrompitaj,
Parenca perfideco, kaj sendiaj
Nekristanaroj de la norda maro,
Mi tiujn-ci, dum Lancelot’ restadis
Kun mi, plej forta el la kavaliroj
Kaj mia brako dekstra, dekdufoje
En nia Krista land’ plenege venkis.
Cu scias vi de kie nun mi venis?
De li, de tre kruela batalado,
Kaj kvankam li ne timis min ekvundi
Pli grave, tamen tian gentilecon

Li havis, ke la manon li ne levis
Kontraŭ la Reĝo lin nobeliginta;
Sed da nobeloj estis mortigitaj
Tre multe; koj kun li sin unuiĝis
“Parencoj ĉiuj kaj aliaj, kiuj
En lia propra lando kun li vivas.
Tiam Modred' ribelis, kaj plimultaj
“Ekforgesinte fidelecon sian
Kaj ĵuron sian, kun li unuiĝis.
Sed kelkaj kun mi restas, kaj el ili
Parteton lasos mi kun vi, fidelajn
“Amikojn kiuj amas min — pro kiuj
Mi ankaŭ vivas nun — por vin gardadi
En la estontaj kaj teruraj horoj,
Por ke nenia har' el via kapo
Ekinsultata estu. Ne timiĝu!
Gardata estos vi ĝis mia morto.
Mi tamen scias, se profetoj vere
“Parolis, ke mi marŝas al la morto.
Vi mian vivon ne dolĉigis tiel
Por ke mi, Reĝo, plideziru vivi.
Ĉar vi de l'viv' la celon ruinigis.
Permesu do, ke mi, la finan fojon,
Eĉ por vi mem, klarigu vian pekon.
Kiam foriris la Roman', malmulte
Kunligis lia leĝo nin; la vojoj
Je krimoj estis plenigitaj, kvankam
Agadoj noblaj tie-ĉi kaj tie
Rajtigis iom da la malbonaĵoj,

Sed el la reĝoj mi l'unua estis
Kunligi la nobelojn nialandajn
Kaj Giulandajn kun mi, kiel estro,
En tiu Societo d2 la Ronda Tablo;
Kolegojn gloraju, viroja el-ktitajn
Kiel modelon por la mond’ potenca,
Komeneon belan por centjaroj novaj.
Mi igis ilin meti ‘siajn manojn
En miajn, kaj ekjuri honoradi
La Reĝon kiel konsciencon sian,
Kaj konsciencon kiel sian Reĝon;
Dispeli 1’ idolanojn, sed la Kriston
Subteni; malproksimen forrajdadi
Por rebonigi homajn malbonaĵojn;
Nenian kalumnion diri, nek
AuSkulti ∈ parolon sian propran
Honori, kiel Dian; en ĉasteco
Purega dolĉe vivi; ami nur
Fratilinon unu, kaj al ŝi sin ligi
Per noblaj agoj kaj dum longaj jaroj
Gis ili gajnos din. Ĉar mi certigis
Ke ne ekzistas, sub ĉielo nia,
Potenco ia ajn pli forta, ol
Pasio de virgul’ por virgulino,
Ne nur por subpremadi la malbonon,
Sed por is istrui noblajn pensojn, doĉajn
Paroloja, gentilecon, kaj dezirojn
Por gloro, kaj la amon al vereco,
Kaj ĉion kio faras veran viron,

Kaj cio prosperadis is la tago
En kiu mi edzigis, kun la kredo
“Jen helpantino, kiu sentos mian
Celadon, kaj pri mia gojo gojos”.
Tiam okazis via honta peko
Kun Lanceloto; tiam poste venis
La peko de Tristramo kun Isolto;
Tiam aliaj, tiujn-ci plj noblajn
EL miaj kavaliroj imitante,
Kaj el ilia bela fam’ ekzemplojn
Maltbonajn eltirante, ankai pekis;
Gis nur la malaminda koatrattajo
Al @o kion mia kor’ intencis
Okazis. Ha! Kaj per vi Cio estis.
Tial la perdo de la vivo, kiun
Mi gardas de dangero kaj de peko,
Kiel al mi la altan Di-donacon,
Ne estus grava. Mi prefere pensas
Kiel malgoje estus - se Arturo
Ankorati vivus - ke li resiligus
En sia forlasita hejmo, kaj
Ne vidus tie la kutiman nombron
De siaj Kavaliroj, nek atiskultus
La altan paroladon pri agadoj
Noblegaj, kiel en la oraj tagoj
Antatt la peko. Car el ni, restantaj,
Cu estus iu, kiu paroladus
Pri senmakula koro, ne Sajnante
Ke li memoras vin. Kaj ĉe la latiboj

De Usk' aŭ Kameloto, via ombro
El unu ĉambro al alia glitus,
Kaj per brodaĵ' pendanta, aŭ per ĉia
Lasita ornamaj', aŭ ĉia eĥo
Sur la ŝtuparo, de l' fantom-piedoj,
Mi estus de ĝi ĉiam vizitata.
Ne pensu, tamen, kvankam vi ne volis
Amadi“ vian edzon, ke li estas
Perdinta tute por vi sian amon.
El tiaj malfortikaj elementoj
Ne estas mi farita. Sed mi devas
Vin lasi, ho! virin”! al via honto!
Mi kredas ke, el ĉiuj malamikoj
Publikaj, li la plej malbona estas,
Kiu, pro siaj idoj, aŭ si mem,
Por savi sian nomon de skandalo,
Permesas al l'edzino malhonesta
Ke ŝi en lia hejmo plu vivadu
Kaj regu: Ĉar. pro lia malkuraĝo,
Ŝi, kiun ĉiuj kredas esti pura,
Simile al malsano ia nova
Kaj nekonata, rampas tra l' amaso
Ne singardema ; per okuloj siaj
La plej malbonajn fulmojn ŝi disĵetas,
1”amikan fidelecon ŝi sekigas,
Ekscitas en la sang' diablajn saltojn,
Kaj la duonon el la junularo
Venenas. Se do tia viro regus,
Li el malbonaj estus plej malbona.

Pli bonaj estus la dezerta hejmo
De 1’ Rego, kaj Gagrena koro lia,
Ol vi residiginta en lumejo ;
Malbeno, mokobjekto al popolo!”
Li haltis; kaj Si, dum la paiizo, iom
Ekrampis pli proksime, gis Si tuSis
Per siaj manoj la piedojn liajn.
Trumpeto sola malproksime sonis :
Kaj tiam, kvazati pro amika veco,
Bataléevalo lia ée la pordoj
Ekblekis ; kaj ankorati li parolis.
“Ne pensu, tamen, ke mi nun alvenis
Proklami viajn krimojn, Gvinevero!
Mi ne alvenis por malbeni vin:
Kompato mia vasta preskatt min
Mortigas, kiam mi rigardas tie
La oran kapon, kiu mia gojo
En la someroj pli feliéaj estis,
Nun kuSigintan je piedoj miaj.
Jen, la kolero kiu min devigis
Pripensi pri la tre krucla lego —
— La sort’ pro perfidec’ kaj flammortigo —
(Kiam mi sciis kie vi kaSigas)
Pasinta estas. La doloro, kiu,
Dum mi komparis vian propran koron
Kun kor’ alia tiel fidelega
Ke gi ne povis kredi vin malvera,
Bruligis miajn larmojn, estas iom
Pasinta; kaj pasinta estas ĉio;

La peko jam pekita! Kaj mi mem,
Jen, kiel la eterna Di' pardonas,
Tiel mi vin pardonas; la ceteron
Por la animo propra via faru !
Sed kiel diros mi la finan fojon
Al ĉio kion amis mi, adiaŭ?
Ha! ora har' kun kiu alifoje
Mi ofte ludis, nesciante! Ho!
Skulptura imperia formo! Ho!
Beleco tia kian antaŭhavis
Virin' nenia, ĝis kun vi alvenis
Malbeno al la reĝolando. Mi
Ne povas tuŝi viajn lipojn: ili
Ne estas miaj, sed por Lanceloto:
Neniam ili estis por la Reĝo.
Ne povas mi ekpreni vian manon;
Ĝi ankaŭ estas korpo; per la korpo
Pekadis vi; kaj mia propra korpo,
Malsupren rigardante tie-ĉi,
Sur vian malpuregiĝintan, krias
“Mi tute abomenas vin”. Sed tamen
Ho! Gvinevero (ĉar mi ĉiam estis
Virgulo krom por vi) amego mia
Tiele sin enteksis per la korpo
En mian vivon, ke - ha! sorto mia
Fatala! - mi nun amas vin ankoraŭ.
Ke mi ne amas plu, neniu sonĝu!
Sed eble, se purigos vi l'animon,
Kaj vin apogos sur la nian Patron,

La Kriston; tiam, en alia mondo,
En kiu ĉiuj estos purigitaj,
“Ni ambaŭ antaŭ l'alta Di' kunvenos,
Kaj vi al mi eksaltos, nomos min,
Akceptus min la via propra edzo:
Ne ian ajn animon pli malgrandan,
Sed min, ne Lanceloton, ne alian.
Mi petas ke vi lasu al mi tian
Esperon finan. Nun mi devas iri.
Trumpeto sonas en la densa nokto!
Oni alvokas, por ke mi, la Reĝo,
Nun forkonduku miajn militistojn
Al granda batalado malproksime
En Tokcidento. Tie nun mi devos
“Militi kontraŭ li, la vir nomita
La mia nevo - Sed neniu estas
Parenco mia, kiu sin alligis
Al la nobeloj de l' Ĉevalo Blanka,
La nekristanoj, kaj al kavaliroj,
La perfiduloj, — kaj mortigi lin,
Kaj mi mem morton trovi, aŭ alian
Misteran sorton, kian mi ne scias.
Sed tie-ĉi restante, vi pri ĉio
Sciiĝos: sed neniam mi revenos:
Neniam kuŝos plu je via flanko,
Neniam plu revidos vin: - Adiaŭ- ”.
Kaj dum ŝi kuŝis sur la ter' ĉe liaj
Piedoj, Velspiraĵon de la Reĝo
Ŝi. sentis sur la kolo, kaj ekvidis

La manmovadojn kiuj benas ŝin.
Poste, ne plu aŭdante la piedojn
Armitajn, la Reĝin' sin levis, pala,
Kaj, pro malĝojo, al finestron iris.
“Se eble, ne vidite, mi nur povus
Vizaĝon lian vidi”, ŝi ekpensis.
Kaj jen! ĉe la pordego, sur ĉevalo
Li sidis, kaj la monaĥinoj ĉiuj
Kun lumoj, apud li malgaje staris.
Kaj tiam li, pri la Reĝin' ordonis
Ke ili gardu ŝin, kaj je eterne
Pri ŝi zorgadu. Kaj dum li parolis
Al ili, li mallevas sian kaskon
Sur kiu l' ora drako de Britujo
Fiksita estis: tial ŝi ne vidis
Vizaĝon lian, al anĝel' similan,
Sed vidis, de l' nebul malsekegitan
Kaj de la torĉoj tie lumigitan,
La fajran drakon de l' Pendrako granda,
Kaj eĉ la nokto fajrvaporo ŝajnis.
Li turnis sin; kaj la nebul' lunbrila
En kiu grandegul-fantom' li ŝajnis
Iom post iom lin envolvis, kaj
Lin pli grizigis ĝis li mem similis[2]
Nebulo antaŭ ŝi, fantom' iranta
Al sia sort' fatala. Tiam ŝi
Etendis siajn brakojn, kaj tre laŭte
Ekkriis: “Ho! Arturo! ”Sed la voĉo
Al ŝi subite mankis; tiam, kiel

La rivereto, kiu, ekfalante
El la ŝtonego alta en l'aeron
Sin interrompis, sed en malsupraĵo
Sin rekunigas eĉ pli forte, kaj
Brilante fluas tra la valo, tiel
Pasie ŝi komencis reparoli.
“Irinta, foririnta! Edzo mia!
Mortigi nun, kaj esti mortigota!
Per mia peko: kaj li min pardonis,
Sed mi ne povas iom ekparoli.
Adiaŭ? al adiaŭ' devis mi
Respondi ion, sed kompato lia
Sufokis min: la Reĝ', Sinjoro mia,
Fidela edzo mia foririnta!
Ĉu mi kuraĝas nomi lin 'la mia'?
La ombro de alia ligas sin
Al mi, kaj malpurigas min. Li mem,
La Reĝo, nomis min malpurigita!
Ĉu mi mortigos min? Ĉu tio helpos?
Mortigi mian pekon mi ne povas
Se la anim' animo estas; nek
Mortigi mian honton, nek finigi
Ĝin kune kun la vivo. El la tagoj
Semajnoj kreskos, kaj el la semajnoj
Monatoj venos; poste la monatoj
Sin multobligos kaj la jarojn igos;
La jaroj kune ruliĝintaj estos,
Kaj la centjaroj iĝos, sed eterne
La mia nomo estos nom' hontinda,

Ne devas mi tro pensi pri la venko
De l'fam'. La monda estu. Tio estas
Nur de la mondo. Ĉu pretere io
Ekzistas? Ĉu espero ia estas?
Mi kredas ke espero estas; se
Li, parolante pri esper', ne mokis.
“Espero mia” li ĝin nomis. Tamen,
Li mem neniam mokis, ĉar la moko
Nur estas la kolero de koretoj
Kaj ho! benita estu li, la Reĝo,
Kiu, la pekon al mi pardoninte,
Al mi Vesperon donis ke mi povos
En mia propra kor” estingi ĝin,
Kaj antaŭ alta Dio en ĉielo
Edzino lia esti. Ha! ĝentila
Kaj nobla Edzo, kiu ĉiam estis
Por viaj kavaliroj, kiel estas
La konscienco por la batalantaj
Sentaĵoj de sanktulo. Mia falsa
Volupta fiereco, ricevinta
Impreson ĉian de malsupre tiel
Facile, ne suprenrigardi volis,
Aŭ duonmalestimis tian supron
Kiun mi ne deziris aŭ ne volis
Atingi. Ĉar mi kredis ke en tia
Aer' maldensa mi ne povus spiri,
|” alta pureco de perfekta lumo.
Varmecon kaj koloron mi deziris
Kiuj en Lancelot' trovitaj estis,

Nun, kiel estas vi, mi konas vin:
La vir' plej nobla, ankaŭ la plej homa,
Nek Lanceloto, nek alia. - Ha!
Ĉu estas ja neniu, kiu diros
Nun al la Reĝo ke mi amas lin,
Kvankam malfrue? - antaŭ ol li iros
Al la terura batalado? Ne,
Neniu! mi mem en la ekzistado
Pli pura devos diri ĝin, ĉar estas
Hodiaŭ tro kuraĝe! Dio mia,
De via bela mondo kiom mi
Nun estus profitinta, se imi estus
Aminta la estaĵon la plej noblan?
Ĉar mia devo estis la plej altan
Amadi; certe, ĝin sciinte, estus
Benita mi, kaj ĝin vidinte, mi
Feliĉigita estus. La plej altan
Vidante, ni necese devas ami
Nur ĝin, nek Lanceloton, nek alian”.
Tiam sentinte ke la ŝiajn manojn
lu ektuŝis, ŝi lokulojn kovris;
Poste rigardis; kaj la novicinon
Plorantan kaj preĝantan ŝi ekvidis,
Kaj diris; “Ĉu mi mem, ho fraŭlineto,
Ne estas pardonita?” Kaj ĉirkaŭe,
La sanktaj monaĥinoj ĉiuj staris
Plorantaj; kaj kor” ŝia malligiĝis,
Kaj ankaŭ ŝi kun ili ploris. Tiam
Ŝi diris; “Ho! dolĉegaj virgulinoj,

Enfermu min per muroj Ĉirkaŭantaj
De la monaĥinejo, de la voĉoj
Kriantaj, “ honto, honto! ”; mi ne devas
Min mem malŝati, ĉar li min amadas.
Ke li ne amas plu, neniu pensu.
Permesu tial, se vi ne tremegos
Pro mi, kaj ne malvole nomos min
Jratino, ke mi tie-ĉi nun vivu,
Min vestu en la nigrablankan veston,
Kaj, kiel vi mem, monaĥino estu;
Ke mi je viaj fastoj fastu; sed
Ne festu viajn festojn; ne malĝoju
Pri viaj ĝojoj, tamen ne ĝojegu;
Je la Diservoj viaj partoprenu,
Kaj preĝu, kaj ricevu viajn preĝojn;
Kuŝiĝu antaŭ la sanktejoj; faru
La plej humilajn devojn de la domo;
Promenu en kiostro la mafMela ;
Donacu al mizeraj malsanuloj,
Kiuj pli riĉaj estas je l' okuloj
De la Elaĉetinto, kaj pli sanaj
Ol mi; kuracu la iliajn vundojn,
Kaj miajn proprajn resanigu; Tiel,
Per preĝoj kaj almozoj, mi atingos
La finon de l' volupta tago, kiu
La Reĝon, mian Edzon, ruinigis ”.
Tiel ŝi diris: ili ŝin akceptis.
Kaj ĉiam esperante, sed timante
“Ĉu estas tro malfrue?” ŝi kun ili

Loĝadis, ĝis la mort’ de 1’Abatino.
Kaj tiam ŝi, pro siaj bonagadoj.
l.a pura vivo, kaj regadkapablo,
Kaj ankatt pro la sia alta rango,
Por Abatino estis elektata.
Kaj tie Si, la Abatino, vivis
Dum tri jaretoj; tiam, Abatino
Ankoraŭ, iris tien kie preter
La niaj teraj voĉoj estas paco.


  1. Pondrako ostis la titolo doaita al la antikvaj Britaj
    princoj, kaj drako estis la devizo sur iliaj standardoj, La Rego
    Arturo estis Pendrako, (Angle, Pendragon).

  2. similisnur estis?