Gvinevero, kaj aliaj poemoj/Inono

INONO.

En Ido estas valo, pli belega
Ol iaj en la Ioniaj montoj.
Tra la valeto la nebul' naĝanta
Etendas sin, de pin' al pin' rampante,
Kaj malrapide pasas. Ĉiaflanke
Herbejoj kaj deklivoj riĉe brilas
Per floroj, kaj malsupre, malproksime,
Tra la fendego la river' muĝanta
Per kaskadaro saltas ĝis la maro.
Malantaŭ ĝi, Gargaro, l' alta pinto,
Atendas la tagiĝon, sed antaŭe
La val' plilarĝiĝanta, aperigas
Troason, kaj la fortikaĵ-kolonojn
De ĝia kron', Ilio.
Tien venis
Inono la malĝoja, je l' tagmezo,
Ŝi vagis, forlasite de Pariso
Kunulo ŝia foje sur la montoj.
Ne plu la vangoj estis rozkoloraj;
Hararo ŝia sur la kolo kuŝis:
Kaj, ripozante sur fragmento kiun

La branĉoj de la vinberuj' ĉirkaŭis,
En la silento kantis ŝi, ĝis l' ombro
De la krutaĵo monta ŝin atingis.

“Ho! Ido, Ido! de l' fontar' patrino,
Kaj mia! Ho! patrino kara Ido!
Aŭskultu min antaŭ la mia morto.
Ĉar nun tagmez-kviet' la montojn tenas;
En la herbejo la akrid' silentas;
Lacertoj kiel ombroj sur la ŝtono
Ripozas, kaj dormadas la cigalo.
La ruĝaj floroj velkas, la lilio
L'abelon lulas; mi mem nur vekiĝas!
Larmplenaj estas la okuloj miaj
Mallumaj; amoplena mia koro;
Rompiĝas ĝi; la viv' min enuigas.

Ho! Ido, Ido! de l' fontar' patrino,
Kaj mia! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ho! tero! Ho! montetoj! Ho' kavernoj
En kiuj la serpent' malvarma kuŝas;
Ho! montaj riveretoj, min aŭskultu!
Filino de Rivero-Di' mi estas.
Aŭskultu, ĉar mi devas nun paroli,
Kaj per kantad' ĉagrenon mian tute
Esprimi, kiel tiuj muroj, kiuj
Leviĝis per muziko malrapida —
— Ekformiĝanta nubo — tial, eble
Dum mi parolas, mia koro iom
Forgesos la doloron plej ekstreman,

Ho! Ido, Ido; de l fontar' patrino
Kaj mia, antaŭ mia mort' aŭskultu!
Mi sub la montoj, je l' tagiĝ' atendis.
La rosa supro de l' herbej' mallumis;
Malluma estis la mont-pino rosa.
Pariso bela, sed de kor' malbona,
Kaprinon kondukante (nigran, sed
Kun kornoj kaj piedoj blankaj) sola
De l' marĉo Simoisa suprenvenis.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
El la fendego la torent' min vokis;
Kaj malproksime la matena lumo
La puran neĝon tuŝis. Kun okuloj
Malsupren rigardante, sidis mi;
Kaj li, kun brusto tiel blanka kiel
La stelo de' l' tagiĝo, movis sin,
De liaj ŝultroj leopardo-felo
Pendiĝis, sed hararo lia hela
Ĉirkaŭis lian frunton kvazaŭ Dian.
Kaj liaj vangoj estis brilaj kiel
La ĉielarko sur blovita ŝaŭmo.
Eksaltis tuta mia koro por
Karesi lin, antaŭ ol li alvenis.
Ho' Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Li ridis, kaj en sia blanka mano
Orfrukton Hesperian montris, kiu
Odoris kiel ambrosio. Dum
Rigardis kaj aŭskultis mi, ekfluas
Ĝis mia koro lia parolado.

“Inono mia, bela! Ho! Inono!
Animo mia! tiu frukto kies
Brilanta ŝelo portas surskribaĵon
‘Por la plej bela’, por vi, ŝajne, estas.
Vi, pli ol ia ajn arbaro-nimfo,
El la montetoj Idaj, bela estas,
Pro gracieco kaj pro ĉiuj ĉarmoj”.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Per lipoj florsimilaj li min kisis,
Dirante, “Tiu estis sur la tablon
Ĵetita, ĉe l' salon' de Peleuso,
Kie la Dioj estis kunvenintaj.
Disputis ili, ‘Kiu ĝin meritas?’
Iriso tamen, la piedrapida,
Al mi hieraŭ portis ĝin, dirante
Ke al mi, unuvoĉe elektita
Por juĝi, Hero, Afrodit', Palaso,
Hodiaŭ venos; ĉiu la premion
‘Por la plej bela’ deziregas; Vi
En la kaveg' malantaŭ la tufbranĉo
De l' murmuranta pino, neaŭdite
Aŭskultos, nevidite ĉion vidos,
Kaj min, Parison, Deinar-juĝanto.”
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Tagmezo estis! unu nub' arĝenta
Vagadis tra la pinoj de l' valflankoj;
Alvenis ili tiam al la laŭbo,
La verda laŭbo; Nudaj ili estis,
Kaj apud ili, kiel fajr', krokusoj

Ekfloris, amarakoj, asfodeloj,
Violoj kun lotosoj kaj lilioj.
Venteto spiris, kaj malsupre ĉie
Girlandoj de heder' kaj vinberujo
Surrampis ĝoje sur la tordan trunkon
Kaj kovris ĝin per beroj kaj per floroj.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' auskŭltu!
Sur arbo-pinton pavo flugis; supre
Nur ĝi sin klinis ora nub', el kiu
Odora roso malrapide gutis.
Tiam l' unuan fojon mi la voĉon
De Ŝi ekaŭdis, antaŭ kiu Dioj
Stariĝas riverence, kiam ŝi
Tra la ĉielo paŝas kiel lumo
Iĝanta pli brilega kaj pli hela.
Ŝi al Paris' proponis reĝpotencon,
Regadon eĉ sen kontraŭaĵ', riĉecon
Plenegan por beligi reĝ-etaton,
El valoj kaj kamparoj grenoplenaj,
Kaj el minejoj de valor' senfina.
“Honoron, servon” diris ŝi, “depagojn
El multaj urboj kaj havenoj grandaj
Kun ŝipoj sur trankvila mar' kuŝantaj
Apud la fortikaĵoj kaj turegoj”.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ankoraŭ ŝi parolis pri potenco;
Potenco, la premio post agado;
Potenco, al okazoj plej konvena,
Naskita kaj kronita per saĝeco, —

“Kun la najbaraj reĝoj interligo
Kaj fideleco, ĝis la via mano
De l' skeptro falos — kaj, de mi, Reĝino
Ĉiela, devus esti akceptinda
Donaco tia, ho! Paris'! al vi
La fil' de reĝo kvankam nur paŝtisto.
Ĉar nur la potencul' similas Diojn
Kiuj atingis ripozejon dolĉan,
Kaj trankvilecon super la tondrado,
Kaj nemorteman ĝojon pro la scio
De sia propra povo superega”.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ŝi ĉesis, kaj Pariso sian brakon
Forstreĉis kun la multekosta frukto,
Tiom la revo pri potenc' lin flatis.
Palaso tamen, atendante staris,
Kun bronza lanco kontraŭ sia ŝultro,
Kaj per okulo sia serioza
Rigardis super sia blanka brusto
Kaj vango kolerema; tiam diris:
“Memfido, memsciado, memkontrolo,
Nur tiuj-ĉi kondukas al potenco.
Potenco nevokite venas; sed,
Vivadi laŭ regulo, ĝin obei
Sen timo, kaj, ĉar bono bono estas,
Sekvadi bonon sen pripensoj pri
La konsekvencoj, jen saĝeco estas!”
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ankoraŭ diris ŝi: “Mi per donacoj

Ne amindumas vin; donacoj ne
Min plibeligus; Vi, pri mi decidu,
Pro tio kio estas mi; kaj tiel
Vi scios, ke mi estas la plej bela.
Tamen, se vi, mortema, rigardante
Diinon senvestitan, povas juĝj
Pri l' belo, ne per memprofit' logite;
Certiĝu, ke mi amos vin fidele,
Kaj mia fortegec', al via sango
Ligita, vin fortigos, kiel Dion,
Kaj puŝos vin antaŭen dum vivado
De agoj, de konfliktoj, de danĝeroj,
Ĝis per agad' kapablo pligrandiĝos,
Kaj la volad', per spertoj kaj reguloj,
Atingos la perfekton liberecon”.
Ŝi ĉesis kaj Pariso ŝanceliĝis.
Ekkriis mi, “Ho! donu ĝin al ŝi”.
Sed li ne aŭdis, aŭ ne volis aŭdi.
Ho! Ido! de l' fontaro la patrino,
Kaj mia, antaŭ mia mort' aŭskultu!
La Idalia Afrodito, bela
Kiel la ŝaŭmo, freŝe baniĝinta
En Pafaj fontoj, per fingretoj rozaj
Hararon sian, oran, ambrozian,
De sia brust' kaj varma frunt' retiris
Sur siajn ŝultrojn kaj brilantan kolon.
Piedoj ŝiaj inter la violoj
Aperis rozkoloraj; ĉirkaŭ ŝi
Tra l' ombroj de la vinberujaj branĉoj

La lumo flirtis, dum ŝi movis sin.
Ho! Ido! antaŭ mia mort' aŭskultu!
Ŝi, kun rideto ruza en l' okuloj,
Kiel la antaŭsigno de triumfo,
Alproksimiĝis, dolĉe mumurante
“Edzinon la plej belan mi promesas,
Kaj eĉ la plej amantan en Grekujo”.
Ŝi ridis, kaj mi fermis la okulojn
Pro timo; tiam, rigardante, vidis
Parison kun la brako forstreĉita,
Kaj Heron kun okul' koleroplena
Sin retirantan en la oran nubon.
Kaj mi nur sola restis en la laŭbo,
Kaj mi de tiu tempo sola restas
Kaj sola estos ĝis la mia morto.
Patrino! antaŭ mia mort' aŭskultu!
‘Edzinon la plej belan?’ kial ‘belan?’
Ĉu mi ne estas bela? ĉar milfoje
Aminto mia al mi tion diris.
Mi, ŝajne, estas bela, ĉar hieraŭ
Sovaĝa leopardo kun okulo
Simila al la stelo de l' vespero
Kaj vost' ludema, en la herb' kuŝiĝis
Dum mi trapaŝis. Kial ‘plej amantan?’
Ho! ve! paŝtisto mia! se mi povus
Per miaj brakoj ĉirkaŭpreni vin,
Kaj premi miajn lipojn sur la viajn
Kun kisoj kiel fruktoportaj gutoj
De roso, aŭ pluveroj de l' aŭtuno

Falantaj en la Simoisajn akvojn!
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Oni alvenis kaj dehakis miajn
Tre altajn pinojn, kiuj kiel plumoj
La krutajn flankojn de l' fendego blua
Ornamis, kaj protektis la aglidojn
Inter la neĝa pinto kaj la blanka
Kaskado; kaj el kies densaj branĉoj
Aŭdiĝis je l' maten' la voĉ' neklara
De la panter' blekanta, dum mi sidis
Malsupre en la valo. Plu neniam
Inono, sola, vidos la nebulon
Vagantan inter ili; plu neniam
L'arĝentajn nubojn en la lunradioj
Kaŝantajn ilin, inter la rivero
Bruega kaj la tremetantaj steloj.
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Mi volus, ie ajn en la ŝafejoj
Ruinigitaj de l' ŝtoneg-fragmentoj
Falintaj el la montoj, ŝin renkonti,
L'Abomenindan, kiu seninvite
Alvenis al la bela festenejo
De Peleuso, kaj la oran frukton
Deĵetis sur la tablon, kaj la sangon
Elfaris; por ke mi l' animon mian
Malkaŝu, kaj al ŝi libere diru
Ke mi ŝin abomenas tute, — ŝin
De Dioj kaj de homoj malamitan.
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!

Ĉu li ne ĵuris ke li amas min?
Milfoje, en ĉi-tiu verda valo,
Sub tiu-ĉi monteto verda, eĉ
Sidante tie-ĉi kaj min tenante?
Ĉu li la sian ĵuron ne sigelis
Per kisoj, kaj per larmoj ĝin konfirmis?
Ho! ĝojaj larmoj, ne al tiuj-ĉi
Similaj! Ho! ĉiel' feliĉa! kial
Vi povas min rigardi? Kial vi
Ho! ter' feliĉa! povas min toleri?
Ho! morto! morto! vagadanta nubo,
Iro multe da malfeliĉuloj estas
Sur nia tero; La feliĉajn kiuj
Deziras vivi, lasu; mi petegas
Ke vi de mia viv' la lumon kaŝu,
Kaj mallumigu la animon mian
Por ke mi mortu; ĉar vi nun subpremas
La mian koron, la palpebrojn miajn
Subpremu ankaŭ, kaj min lasu morti!
Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Sed morti sola mi ne volas; pli
Kaj pli en mi formiĝas fajraj pensoj
Kies signifon mi divenas, kiam
Mi aŭdas nokte la mallaŭtajn sonojn
El montaj internaĵoj, alvenantajn
Kiel la paŝoj de pied' sur lano.
La malproksiman celon mi malklare
Ekvidas, kiel la patrin' konjektas
Pri la vizaĝ' de l' ido naskiĝonta.

De l'ido! — mi tremetas — ĉar neniam
Mi, malbenita, naskos idon kiu
Ĉagrenus min pro patro-simileco.
  Ho! antaŭ mia mort', patrin', aŭskultu!
Ho! ter' aŭskultu! Morti sola mi
Ne volas, pro la timo ke al mi
Ilia akre ĝoja rido venu,
Dum mi malgaje paŝas la senstelan
Malvarman vojon de la mort', lasinte
L'aminton mian kun virino Greka.
Leviĝos mi ; al Trojo nun mi iros,
Kaj, antaŭ ol la steloj ekaperos,
Mi kun Kasandro stranga parolados.
Ŝi diras ke, apude, fajr' saltadas,
Kaj ĉiam ŝi armitajn virojn aŭdas.
Pri tio mi ne scias, sed mi scias
Ke, kie ajn mi estas, nokte, tage,
La tero kaj l'aer' nur fajro ŝajnas.