Han Ryner pri Esperanto
Mia kara E. LANTY.
Konfuzita mi estas pro tio ke, de post tiom da monatoj mi ŝuldas al vi ĉi-tiun leteron. Longe mi esperis skribi al vi alion ol la konfeson je kiu fine mi rezignas. Mi ŝatus laŭdi min pro definitiva esperantistiĝo. Ve! dek fojojn mi kredis scipovi la lingvon; dek fojojn ĝin mi forgesis. Sed eble, mia aventuro, simple rakontata, vekos ĉe kelkiuj utilajn pripensojn.
Ĉiufoje kiam mi povis dediĉi unu horon potage por lerni esperanton, mi sentis min, post unu semajno, en stato skribi per la helpa lingvo, ne nur al miaj amikoj, sed ankaŭ por malsevera publiko. Ĉiufoje kiam postulantaj okupoj senigis min, dum unu semajno, je la facila kaj ĝoja laboro, ĉio estis rekomencenda. Dumonatan persistadon, se mi ne eraras, estus sufiĉa por definitiva konkero. Sed en la densa arbaro el miaj laboroj kaj taksoj, ĉu mi povis videsperi tiel larĝan maldensejon?…
La malsukceseto de la tro okupata sesdekjarulo kia mi estas, konsilas, ŝajnas al mi, ke junaĝe oni lernu esperanton. Krom tio ke dum la juneco, la libertempoj estas pli longaj kaj la atakantaro de la okupegoj malpli granda kaj blekanta, la memoro tiam estas duoble oportuna: facile penetrebla, fidela por konservi tion, kion al ĝi oni donas garde.
Estus tamen maljuste senkuraĝigi niajn samtempulojn. Ĉiuj ekzistoj ne estas troplenecaj kiel la mia. Multaj senpene trovos la necesan tempon kaj kontinuecon. Malpli izolitaj ol mi, ili parolos en esperanto. Cetere raraj estas la individuoj tiom netaŭgaj kiel mi por la de mi provita eksperimento.
Oni scias, ke ni ne havas unikan memoron, sed multajn memorojn, diversaj kaj ne egale bonaj. Dum mia tuta vivo mi kulturis mian priidean memoron, malzorgis mian privortan memoron. Mi facile memoras serion da pensoj kaj iliaj flekseblaj kaj rigidaj koneksoj. Malfacile mi daŭre kunigas novan vorton, ĉu kun la objekto kiun ĝi signas, ĉu kun la vorto kiu en mia lingvo ĝin signas. Mi akiris bonan memoron de filozofo kaj de oratoro. Mi lasis malfortiĝi, preskaŭ neniiĝi en mi tion, kion mi nomos poliglotan memoron. Eĉ ĉi-tie estus necese distingi. De la lingvoj, kiujn mi lernis, mi rekonas la vortojn legante; ilin mi ne retrovas por skribi. Mi estus eble lertulo por traduki francen; certe mi estus mallertulo por traduki el la franca alilingven. Sur tiu kampo mi faris gravajn perdojn, ne nur pro malzorgemo, sed pro ia aktiva komplikeco de mia volo. Dum mia juneco mi skribis latine, provence kaj itale. Formalaperintaj kapabloj. La kaŭzo estas, ke depost longa tempo, mi diligenta penas fariĝi artisto je franca lingvo, kaj, prave malprave, mi opinias, ke plej bone sukcesas la muzikisto, kiu ĉiam ludas per la sama instrumento. Diligentante verki en esperanto, mi malplenumis iun el la larĝaj antaŭdecidoj de mia vivo kaj mia subkonscio (duonkonscio) malhelpis, mi kredas, mian konscian penson, malgrandigante tiel terure ties povon.
Mi do rezignas, kara amiko, resti malverkema esperantisto, kiu legas kun ĝojo, sed ne sukcesas skribi, krom nur dum subitaj kaj mallongaj intermitoj.
Povu mia ekzemplo kuraĝigi la junulojn, kaj tiujn, kiuj havas libertempojn, kaj tiujn, kiuj ne devas venki la samajn obstaklojn kiel mi. Ti-kiuj havas morgaŭon antaŭ si rapidu akiri la organon, kiu morgaŭ estos necesa por ĉiuj.
Kaj mia mezbona kelkdimanĉa esperanto, kiel mia ĉiutaga franclingvo, utilu al mi por diri, mia kara Lanty, tutan mian simpation por via persono kaj por via fratiga verko.
La Satanoj de Barcelono: 46,30 fr.fr — Grupo de Frankfurt a. M.: 140 mk. G. — Kdo KELLER (Breslau): 8 mk. G. — Kdo M. HERRMANN (Looz, Polio): 200 mk. P. kun la antaŭaj listoj = fr.fr. 271,30, mk. G. 314, mk. P. 200.
- ↑
Eksciinte, ke Han Ryner lernas esp.on, multaj el niaj
legantoj senpacience demandis: »Kiam do aperos originale
verkitaj artikoloj de la eminenta lernanto?« Pasis la tempo; venis
la dubo. La ĉi-apuda sincera konfeso montras al la senpacienculoj,
ke ili estis tro postulemaj.
Ni konsente komprenas la pravigajn motivojn de la famiĝonta aŭtoro de l’»Kvina Evangelio«. Ni estas tre danka al li pro lia meritplena provo, kaj pro liaj kuraĝigaj vortoj. Se ni ne povas esperi Ryneran ĉefverkon legi en originala esp.o, ni devas tamen tre ĝoji, ke la aŭtoro de tiom da saĝ- kaj talentplenaj verkoj komprene legas nian lingvon kaj okaze uzas ĝin skribe.
Aldone mi ne forgesu sciigi pri la ekzisto de »Societo de Amikoj de Han Ryner« (Adreso de l’Prezidanto: Sro Florian Parmentier, 74, rue Vasco de Gama, Paris [XV]), societo kies celo estas konigi al la publiko la ampleksan verkaron de nobla homo, kiun nuntempe nur elita areto da personoj admiras kaj amas. Se en nia legantaro troviĝas franclingvanoj dezirantaj konatiĝi kun la Rynera saĝo ni tre konsilas al ili sin turni al la supra adreso. — Red.