Helpo:Statuso de provlegado

La provlegado konsistas el kvin niveloj:

Sen teksto
malplena paĝo Ne provlegita Provlegita Validigita
Problema

La unuaj tri niveloj estas la normala vojo provlegi kaj korekti la tekston:

  • Ne provlegita estas la defaŭlta statuso, per kiu ni markas novajn, transskribitajn kaj ne provlegitajn paĝojn (vidu ĉiujn ne provlegitajn paĝojn).
  • Provlegita signifas paĝon, kiu estis kontrolita[1] de unu redaktanto, alia ol tiu, kiu ĝin transskribis (vidu ĉiujn provlegitajn paĝojn).
  • Validigita signifas paĝon, kiu estis kontrolita[1] de du redaktantoj (aliaj ol tiu, kiu ĝin transskribis. Atentu: La butono, per kiu oni povas marki la paĝon validigita estas videbla nur por tiu redaktanto, kiu redaktas la paĝon jam provlegitan de iu alia (vidu ĉiujn validigitajn paĝojn).

La statuso Problema signifas paĝon kun problemoj, kiuj postulas diskuton inter la redaktantoj. Per ĉi tiu statuso ni markas ekz. paĝon, en kiuj mankas parto de la teksto aŭ estas nelegebla (vidu ĉiujn problemajn paĝojn). Krome la statuso problema povas signifi, ke la paĝo enhavas nur optike signorekonitan tekston, ne kontrolitan de redaktanto.

La statuso Sen teksto signifas paĝojn, kiuj estas tute malplenaj aŭ enhavas nur reklamojn. Se la paĝo enhavas nur grafikaĵon sen subskribo, ni metas en ĝin {{Skanaĵo kun bildo}} kaj ankaŭ ĝin ni markas sen teksto, ĉar la paĝo ne bezonas korekton (vidu ĉiujn paĝojn sen teksto).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La kontrolo estas komparo de la teksto kun la skanaĵo. Oni ne nur korektas mistajpojn substrekitajn de la redaktilo, sed ankaŭ kontrolas erarajn vortojn, kio devigas la korektanton atente legi la enhavon.

Vidu ankaŭ redakti