Historio de Esperanto/Kompleta teksto
Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/5 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/7 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/8
„Multaj el vi konas la historion de lastaj jaroj de la Esperantismo, kiam longe dormintaj semoj komencis doni trunketojn, sed tre malmultaj konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiu konsistis en senfina, ŝajne tute sensukcesa semado”… — diris Zamenhof en sia Cambridge’a parolado.
„La Komenco de nia afero estas kovrita de densaj nebuloj. Hodiaŭ novaj anoj estas akiritaj per metodaj kursoj, per detalaj lernolibroj; ili perfektiĝas per riĉa literaturo. Sed kiel esperantiĝis unuaj apostoloj?”… — demandis Otto Simon en „Lingvo Internacia”.
„Oni facile sukcesas fari el mil Esperantistoj du aŭ tri milojn, sed estis miraklo fari el unu Esperantisto du, el du — tri“… — diris iam Th. Cart.
Detala priskribo de la unua epoko de Esperanta historio trovas en tiuj-ĉi vortoj sufiĉan, mi pensas, bazon. Ĝi respondas verŝajne al deziroj de multaj niaj samideanoj. Mi rimarkos ankoraŭ, ke la materialoj por tiu unua epoko fariĝas de tago al tago pli raraj: estus do nepardoneble plene ilin ne eluzi. Mi konfesas, ke mi multfoje eĉ detenis min de priskribo ankoraŭ pli detala, pli elĉerpanta materialojn kaj montranta tiel mirindan kontinuecon en la disvoviĝado de Esperanto, malgraŭ tiom da kritikaj momentoj en ĝia mallonga vivo. Naskiĝas nevole pripenso, ĉu tio ne estas pruvo de vera genieco de la elpensaĵo!
Kontraŭe, la dua parto de tui ĉi laboro estas jam preskaŭ nur seka kroniko de plej gravaj faktoj, nur skizo por estonta laboro. La aŭtoro petas senkulpigi lin, se iaj meritaj nomoj estas nevole forgesitaj. Li ankaŭ antaŭvidas alian, plene merititan riproĉon: mankas ĉapitro pri historio de Esperanto en apartaj landoj. Sed tio estis tasko neebla en konkursaj kondiĉoj sen helpo de multlandaj kunlaborantoj, ĉar ni ne forgesu, ke
nun en Esperantujo la suno neniam subiras!
Varsovio, Junio 1911.
Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/11 skitaNaskita la 15-an de Decembro 1859 en urbo Białystok, Zamenhof pasis siajn infanajn jarojn en tiu ĉi loko, kie lia parto, Marko Zamenhof, havis lernejon kaj instruis lingvojn francan kaj germanan.
Ĉar la karaktero de la urbo havis, laŭ propra diro de nia Majstro, grandan influon sur liajn pensojn kaj postajn laborojn, ni devas priskribi ĝin en kelkaj vortoj. Białystok de jaro 1806 apartenas al Rusujo; ĝi kuŝas ankoraŭ en pola etnografia teritorio, sed nun jam ekster la limoj de Pola Regno, en lando, nomita Nord-Okcidenta, en Grodna gubernio. Kiel en ĉiuj urboj de grandega regiono inter Polujo kaj Centra Rusujo, de Baltika ĝis Nigra maroj, t. e. en Baltiklando, Litovujo, Blankrusujo, Ukraino, la loĝantaro konsistas el plej diversaj naciaj elementoj, la rilatoj inter kiuj, pro diversaj kaŭzoj, ne estas amikaj. Antaŭ ĉio diverseco de religioj, preskaŭ identa kun nacia: Poloj — katolikoj, Rusoj — ortodoksoj-grekaj, Hebreoj — izraelidoj, Germanoj — protestantoj[1]. Same en profesioj: Rusoj, preskaŭ ekskluzive oficistoj kaj militistoj, estas la reĝanta klaso, privilegiita, tenanta sin aparte, kiel konkirintoj de la lando; Hebreoj — estas precipe komercistoj, Poloj — metiistoj kaj laboristoj, — la plej malriĉaj, senrajtigitaj klasoj, kies lingvoj estis persekutitaj, forigitaj el oficejoj, juĝejoj, lernejoj. Tia divido, subtenita per leĝoj, kreis rilatojn malfacilajn, malamikajn.
La juna Zamenhof vidis tion bone kaj tio turmentis lian noblan koron. Li kvazaŭ antaŭvidis sangan epilogon de tiu malamikeco: en sama urbo Białystok, kelkaj jaroj poste, en 1906, okazis unu el la plej teruraj masakroj de Hebreoj, kiuj iam okazis: sovaĝa amaso ĵetis sin kun hakiloj kaj feraj stangoj kontraŭ senhelpaj homoj, frakasis kraniojn de infanoj, pikis okulojn de maljunaj virinoj. Multaj homoj estis mortigitaj. Terura rezulto de antikva roma principo: divide et impera.
En la infana animo de Ludoviko Zamenhof naskiĝis penso, kiu jam ne forlasis lin dum lia tuta vivo, ke lingvo neŭtra, ne ofendanta naciajn sentojn de neniu, povas fariĝi ligilo inter diversnacianoj kaj plidolĉigi iliajn rilatojn.
Kiam li komencis labori pri la efektivigo de tiu penso, li tute ne sciis, ĉu iu iam okupis sin pri tia problemo. Estas do interese, ke li senkonscie trapasis samajn fazojn, kiujn la historiistoj poste difinis en la evoluado de la ideo de lingvo internacia. La unuaj provoj de Zamenhof estis pure aprioriaj: li elpensis vortojn el plej simplaj, facile pronunceblaj silabojn: ba, ca, da… eb, ec, ed… aba, aca, ada… kaj aljuĝis al ili laŭvolajn signifojn. Tamen li baldaŭ komprenis bone tion, kion neniam povis kompreni Volapukistoj kaj ilia estro, ke tia lingvo estus tro malfacile ellernebla, tro fremda por ĉiuj, ke ĝi neniam estus povonta allogi amasojn. Tiamaniere Zamenhof alvenis al ideo de lingvo, bazita sur elementoj konataj, kiel eble pli internaciaj.
En tiu ĉi tempo (Decembro 1873) Zamenhof kun siaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie lia patro okupis oficon de inspektoro de privata lernejo kaj iom poste de profesoro de germana kaj franca lingvoj en regna reala lernejo. Ludoviko Zamenhof komencis siajn lernejajn studojn jam en Białystok en 1869 en la reala lernejo. En Varsovio, en Aŭgusto 1874, li eniris en la 2-an klasikan gimnazion, en 4-an klason kaj tuj poste fariĝis varma latinisto, ĉar la beleco, la riĉeco de formoj de latina lingvo plene allogis lin. Li kredis, ke lia amata problemo tiamaniere solviĝos pli bone. Sed li baldaŭ eksciis per propra elprovo, kiel lernanto, ke riĉeco de gramatikaj kaj stilaj formoj ne nur ne estas sinonimo de facileco, sed bedaŭrinde, ĝuste kontraŭe. Tiaj kvalitoj estas netolereblaj kaj evitindaj en lingvo, kiu intencas konkiri la mondon. Feliĉe li ekkonis tiam ankaŭ lingvon anglan, kies gramatika simpleco fariĝis modelo por lia projekto. Fine, rimarkinte, ke niaj modernaj eŭropaj lingvoj enhavas jam grandan nombron da komunaj vortoj jam vere internaciaj, ke estus do erare ne eluzi tiun materialon, pretan fundamenton de lingvo internacia, li alvenis al principo de internacieco de lingvaj elementoj.
En jaro 1878 la unua projekto de lingvo arta de Zamenhof estis preta. Li nomis ĝin: Lingwe Uniwersala kaj komencis propagandon inter siaj kolegoj. La 5-an de Decembro 1878 en rondo de varsoviaj gimnazianoj estis entuziasme festita la apero de nova lingvo, simbolo de frata unuiĝo de tuta homaro. Dum tiu festo longe sonis strofoj de nova himno:
- Malamikete de las nacjes
- Kadó, kadó jam temp’eslà!
- La tot’ homoze in familje
- Konunigare so debà.
La lingvo, kiel ni vidas, estis bazita sur elementoj latinaj kaj estis jam prototipo de la nuna Esperanto.
Mokoj de maturaj homoj, konsiloj de amikoj de la familio, — kiuj diris al la patro, ke lia filo estas por ĉiam perdita, car lia fiksa ideo estas simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo, — ĉio tio ĉi decidis Zamenhof promesi al gepatroj, ke li forlasos tiun ideon almenaŭ ĝis fino de siaj universitataj studoj.
En Junio 1879 Zamenhof finis gimnazian kurson kaj en aŭgusto veturis Moskvon por studi medicinon en tiea universitato. Tamen, ne trovinte helpan okupon por gajni siajn vivrimedojn, li post du jaroj revenis ĉe siajn gepatrojn kaj daŭrigis studojn en Varsovia universitato, kies kurson li finis en 1885 kun diplomo de kuracisto. Nun komencas por la juna medicinisto plej malĝoja periodo de lia vivo, dum kiu li veturas de loko al loko por trovi plej modestajn vivrimedojn: ni vidas lin en litova urbeto Vejsieje, poste en Płock (1886), — de kie li veturis Vienon por specialaj kursoj de oftalmologio, kiun li decidis eleketi kiel sian specialaĵon. En aŭtuno 1886 li provis komenci okulistan praktikon en Varsovio en la loĝejo de siaj gepatroj (str. Muranowska, 40). Tie post duonjaro li konatiĝis kaj baldaŭ edziĝis (9-an de Aŭgusto 1887) kun fraŭlino Klaro Zilbernik, al kiu li malkaŝis sian misteron kaj trovis en ŝi fervoran, ofereman, sindoneman helpantinon por sia tuta vivo. Tie ankaŭ li definitive pretigis kaj publikigis unuan esperantan libreton.
Tamen, la kuracista praktiko progresis ĉiam obstine kaj en 1889 Zamenhof decidis transveturi en urbon, en kiu bezono de specialisto por okulaj malsanoj estus pli granda. Lia edzino revenis Kovnon ĉe siajn gepatrojn kaj la juna doktoro rekomencis sian migradon tra urboj Brześć, lia naskejo Białystok, Ĥerson en suda Rusujo, denove Varsovio (majo 1890 strato Nowolipki 21), fine li elektis urbon Grodno, kie li restis dum 4 jaroj (de Oktobro 1893 ĝis Novembro 1897) kaj ree revenis Varsovion, kie li luis loĝejon en malriĉa kvartalo, ĉe strato Dzika N-o 9, kie li loĝas ĝis nun.
Dum ĉiu tiu tempo Zamenhof, malgraŭ promesoj kaj plej fortaj decidoj, ne ĉesis labori pri sia lingvo. En 1885 post multaj provoj kaj tradukoj el plej diversaj lingvoj, la lingvo ŝajnis al li sufiĉe elprovita kaj taŭga pro praktika uzo kaj li decidis publikigi sian unuan lernolibron. Dum du jaroj li vane serĉis eldoniston kaj fine eldonis ĝin mem en Julio 1887.Tiu ĉi libreto, kies titolon ni supre citis, enhavas jam plenan fundamenton de Esperanto, neniel ŝanĝitan ĝis nun, krom unu malgranda detalo. Ĝi donas jam preskaŭ plenan, sisteman teorion de lingvo, kiu hodiaŭ, post dudek kelkaj jaroj, posedas milojn da fervoraj adeptoj en ĉiuj ĉefaj centroj de la homa intelekta movado, en ĉiuj landoj, inter ĉiuj klasoj sociaj, komencante de eminentaj scienculoj ĝis laboristoj, komercistoj k. c.
Mirinda rezulto, belega rekompenco de multjaraj oferplenaj laboroj de la aŭtoro, superanta certe liajn plej kuraĝajn esperojn. Oni vere povas diri, ke neniam doktrino aŭ scienca teorio havis tiel rapidan, senrompan, tutmondan progreson.
Pri tiu broŝuro Zamenhof prave diris: „eĉ se mi tiam estis mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento”.
Ni do devas detale priskribi tiun eksterordinaran libreton, kiu elirinte el malgranda presejo, kaŝita en malluma angulo de Varsovio, trairis kuraĝe kaj rapide tutan teran globon ĝis antipodoj! Ĝi estas hodiaŭ bibliografia raraĵo.
La libreto enhavas: a) Antaŭparolon de 28 paĝoj, en kiu ni trovas unuajn esperantajn tekstojn: I. Patro Nia (preĝo); II. El Biblio; III. Letero; IV. Mia penso (30 versoj de originala poezio); V. El Heine (12 versoj, tradukaĵo); VI. Ho, mia kor, (8 versoj originalaj); b) 8 kartetojn kun deklaro, enhavanta promeson ellerni Esperanton, se dek milionoj de personoj donus publike saman promeson; c) plenan lernolibron de Lingvo Internacia, konsistantan el alfanolibron, 8 gramatikaj reguloj, 8 reguloj ĝeneralaj (6 paĝoj). Krom tio sur granda aparta folio (41,5 × 44,5) estas aldonita Vortaro Internacia-Rusa, enhavanta 917 radikojn kaj klarigojn pri ĝia uzo. Sur la dua paĝo de la broŝuro ni trovas permeson de la rusa cenzuro, ĉiam nepre enpresatan sur ĉiu libro, kun dato: 21-a de Majo (t.e. 2-a de Junio) 1887[2] kaj surskribon en lingvo rusa: „Lingvo Internacia, kiel ĉiu nacia estas komuna propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi”. Sur la antaŭlasta paĝo de la kovrilo estas surskribo: „la rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiajn aliajn lingvojn apartenas al ĉiuj” (ruse); sur la lasta paĝo, ruse kaj esperante: Adreso de la aŭtoro: Al. Sinjoro D-ro L. Zamenhof’ por DRO Esperanto en Varsovio. Ĉefa vendejo de tiu ĉi broŝuro (en rusa lingvo) en librvendejo de V. A. Istomin en Varsovio.
Al tiuj devizoj Zamenhof, kiel ni vidos, restis severe fidela dum sia tuta vivo, eĉ kiam Esperanto fariĝis bona komerca afero. Ni bone scias, ke aliaj aŭtoroj de lingvoj internaciaj havis opinion iom alian kaj konsideris siajn projekton kiel netuŝeblan sian propraĵon.
En la antaŭparolo, post kelkaj vortoj pri utileco kaj neceseco de lingvo internacia, Zamenhof klarigas tri ĉefajn demandojn, de kies solvo, laŭ lia opinio, dependas la definitiva solvo de la problemo. Jen ili estas:
I. facileco de la lingvo;
II. ebleco de tuja uzo, t.e. ke la lingvo povu servi por internaciaj rilatoj tute egale, ĉu ĝi estos akceptita de ĉiuj, aŭ ne;
III. vivigo de la lingvo, t.e. ke ĝi eble plej baldaŭ estu uzata, kiel lingvo viva, de amaso da homoj.
Neniu el lingvoj, proponitaj ĝis nun kiel internaciaj, — diras Zamenhof, — solvis pli ol unu el tiuj tri problemoj kaj eĉ tiun nur parte.
Por solvi unuan postulaĵon Zamenhof simpligis ĝis lima grado la gramatikon kaj plimalgrandigis la vortaron. La nombro da vortoj, kiujn oni bezonas lerni, estas do antaŭ ĉio malgrandigita per helpo de sufiksoj.
Danke, ekzemple, al la sufikso il vortoj hakilo, kombilo, sonorilo, flugilo, glitilo… estas forigitaj el esperanta vortaro, ĉar ili estas kompreneblaj per sia propra konstruo; same, la sufikso in faras nenecesaj ĉiujn substantivojn virinajn: fratino, knabino, avino, bovino; la prefikso mal faras superfluaj ĉiujn vortojn, kun signifoj kontraŭaj al la radiko: malvarma, malnova, malami, malbeni, malriĉeco, malfeliĉeco… k.c. Tio estas efektive potenca rimedo por faciligi la ellernadon de la lingvo kaj ĝia riĉeco de tio ne nur neniel suferas, sed kontraŭe oni akiras en Esperanto multe pli grandan liberecon en vortfarado, ol en iu ajn alia lingvo nacia.
Ankoraŭ unu granda faciligo estis la akcepto de ĉiuj tiel nomitaj fremdaj vortoj, konataj en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj nur nemulte ŝanĝitaj per tiu aŭ alia nacia ortografio. Ili restis en Esperanto, alprenante nur ankaŭ esperantan fonetikan ortografion: lokomotivo, telegrafo, centro, teatro, vagono… nomoj de landoj: Azio, Afriko, Francujo, Anglujo, Japanujo…[3] de sciencoj: filozofio, historio, fiziko, anatomio…
La unua parto de la problemo, estis do solvita de Zamenhof plene, per nekredeble simplaj iloj, vere genie!
Pli malfacile estis plenumi du aliajn kondiĉojn. Por fari la lingvon komprenebla eĉ al tiuj, kiuj ne lernis ĝin, Zamenhof dispartigis vortojn en elementojn neŝanĝeblajn, memstarajn, troveblajn en vortaroj ĉiu aparte: frat, in, o ekzemple, konsistas el tri vortoj: frat — radiko, in — signo de virina sekso, o — signo de substantivo. Ĉar ĉiuj elementoj troviĝas en vortaro, estas do vere, ke ĉiu povas tuj klarigi al si la sencon de ĉiu vorto.
Zamenhof citas bonan ekzemplon por kompari kio okazus se ni farus ion similan en iu ajn lingvo nacia. Li prenas sekvantan frazon germanan: Ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe. Haben Sie ihn nicht gesehen. Prenu vortaron germanan kaj provu traduki. Vi havos: mi blanka (weiss) ne kie mi pensi (meinen) etaĝo (bastono) kvieta bieno. Havi ŝi (vi)? ne? Plena sensencaĵo, ĉar vi devas antaŭe scii, ke weiss estas tempo de la verbo wissen, wusste, gewust ke meinen ne estas la verbo „pensi”, sed akuzativo de mein k. c. El 14 vortoj 6 estas netroveblaj en vortaro, aŭ trovas sin nur pro okaza simileco (meinen, weiss), sed kun alia senco. Tion en sia lingvo neebligis Zamenhof: ĉiun tekston esperantan ĉiu povas legi kun helpo de vortaro kaj ree, ĉiu povas ĉion skribi, ne konante la lingvon.
Ĉar, krom tio, la nombro da gramatikaj finiĝoj estas malgranda (22), kaj la sufiksoj estas ankaŭ nemultenombraj, oni rapide konas ilin ĉiujn kaj la komence uzata analiza dispartigado de vortoj en radikpartoj (inter, naci, a — frat, in, o — profund, aĵ, o — fariĝis baldaŭ nenecesa.
Tamen ĉu la lingvo efektive servis multfoje al personoj, nekonantaj ĝin — kiel supozis la aŭtoro, ĉu multaj Hispanoj skribis al Rusoj, aliĝante al siaj leteroj vortareton esperanto-rusan — pri tio mi dubas: la inercia senmoveco de homa naturo ne estas tiel facile venkebla.
Ankoraŭ pli malfacila estis la tria problemo: interesigi amason da homoj, devigi ilin ellerni la lingvon, venki mokojn, indiferentecon.
Zamenhof petis ĉiujn legantojn de sia libreto sendi al li sciigon, sur kartetoj, donitaj en la libro tute pretaj, kiujn oni devis nur plenumi kaj sendi al la aŭtoro. Tiel facilan taskon, li esperis, neniu rifuzos. La teksto de la deklaracio estis: „Mi subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Subskribo. Sur dua flanko: Nomo, Adreso. Personoj, kiuj estas principe kontraŭaj al ideo de Internacia lingvo aŭ neas eblon de ĝia efektivigo estis petataj resendi la karteton kun surskribo: „kontraŭ”; tiuj, kiuj estas pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de la nombro da adeptoj, devis respondi per vorto: „senkondiĉe”.
Kiam tiamaniere estos atingita 10 000 000 da respondoj favoraj, tiam la nomoj kaj adresoj estos publikigitaj kaj en tiu momento la ekzisto de Esperanta popolo fariĝos fakto. Zamenhof penas konvinki la legantojn, ke malgranda ofero, kiun li de ili postulas, estas ilia sankta devo al la homaro kaj ke rifuzo estus krimo. Se la formo de la lingvo ne plaĉas al iu, tio ankaŭ ne povas malhelpi respondi: ĉiu povas sciigi la aŭtoron, kiaj ŝanĝojn aŭ kompletigojn li trovas necesaj. La formo de la lingvo ne estas definitiva, ĝi povas esti ŝanĝita per kompetenta Akademio, elektota de la lingvanoj.
En sama jaro 1887 Zamenhof eldonis ankoraŭ polan francan kaj germanan broŝurojn, preskaŭ identaj kun la unua [4] kaj decidis trankvile atendi la rezultatozn de sia enketo dum unu jaro.
Tamen, jam en la komenco de 1888, por respondi al multaj demandoj, kiuj li ricevis, Zamenhof skribis novan broŝuron jam nur en Esperanto: D-ro Esperanto. Dua Libro de l’ lingvo Internacia. Kajero N-o 1. Kosto 25 kopekoj. Varsovio. 1888. (Cenzuro 18-an, t. e. 30-an de Januaro 1888). 50 paĝoj.
Tiu ĉi verketo devis esti unua parto de libro, enhavanta ses kajerojn, elirontajn ĉiujn du monatojn, dum jaro 1888. En la antaŭparolo Zamenhof klarigis la kaŭzojn, pro kiuj li interrompis sian intencitan jaran sileton: „Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis — skribis li — la bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas amasoj… Junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo.”
Ne povante respondi aparte al ĉiuj demandoj, proponoj de ŝanĝoj aŭ petoj rapidigi la aferon, li do decidis respondi publike al ĉiuj.
Krom tio, malgraŭ lia intenco komenci eldonadon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de publiko pri lia lingvo, li volis plenumi deziron de multaj personoj — havi libron skribitan jam esperante. Zamenhof anoncis ankaŭ, ke kiam la libro estos finita, la lingvo estos preta, kaj tiam „la aŭtoro tute foriros de la sceno kaj estos forgesita.” Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, — aldonas Zamenhof, — ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de tiu ĉi aŭ alia persono…”
Zamenhof esperis ankaŭ, ke post unu jaro la lingvo estos jam senerara, ĉar ĝi estos trairinta la juĝon de la tuta mondo kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povas esti trovitaj en tiu ĉi laboro de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de la tuta mondo kune… Li do ripetas sian antaŭan peton — montri al li erarojn de lia verko kaj ĉiujn deziritajn plibonigojn.
La alsenditaj respondoj estis tre diversaj. Unuj parolis pri la aŭtoro, anstataŭ paroli pri la afero. Ili aŭ laŭdis lin, aŭ kontraŭe, esprimis konvinkon, ke li estas nesufiĉe instruita. Zamenhof deklaris tiam, ke li efektive ne estas instruita lingvisto, sed senmerita, nekonata homo kaj konkludis: „se la verko estas bona — prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin…”
Aliaj respondintoj skribis filozofiajn, sciencajn raportojn pri historio de lingvoj naciaj, pri leĝoj de bonsoneco, proponis preni sanskritajn aŭ aliajn radikojn. Kelkaj opiniis, ke ĉar dek miljonoj da lingvanoj neniam estos kolektitaj, la afero neniam efektiviĝos. Laŭ ili, tiu projekto estas cetere matematike ne ebla, ĉar supozante, ke por enskribi unu promesanton estas necesa nur unu minuto, tiam laborante eĉ dekkvin horojn ĉiutage, la pretiqo de la listo daŭros 30 jarojn kaj por publikigi ĝin estas necesa riĉeco de Krezo! Similaj serĉuloj estis multenombraj inter la respondantoj.
Restis tamen pli seriozaj kritikistoj. Multaj, videble, pripensis bone la aferon, ekzamenis proponojn de ŝanĝoj, faris rimarkojn, kiujn la aŭtoro juĝis diskuteblaj. Al tiuj li do dediĉis sekvantan saĝan kaj senpartian respondon:
„Mi scias tre bone”, skribis Zamenhof, „ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu! Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’lingvo internacia, kuij estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn naciainternaciajn k. c. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn, sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’publiko. Unu jaro ne estas eterno kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tial ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj estus eĉ la prel seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos finan formon kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de neŝufica pripensado kaj provado de l’afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l’ publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tutan laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’ sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l’ lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l’ proponoj sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l’ publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem, antaŭ la fino de l’ jaro, decidos la finan formon de la lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta” [5].
Okazis tamen en sama jaro grava fakto, rilatanta senpere al la afero de Lingvo Internacia, kiu devigis Zamenhof ankoraŭ unufoje ŝanĝi sian intencon kaj skribi novan verketon.
Jam en la fino de 1887, en Usonio, „The American Philosophical Society” en Philadelphia (Filadelfia) [6] diskutis la problemon pri lingvo internacia kaj elektis specialan komision por esplori kaj decidi tiun demandon. La komisio opiniis, ke la problemo estas solvebla kaj precizigis kondiĉojn, al kiuj devas respondi lingvo arta por atingi sian celon, kiel internacia komprenilo. La ĉefaj estis: simpleco de gramatiko, ortografio kaj fonetiko; vortradikoj kiel eble pli internaciaj; belsoneco. Kiel konkludon ĝeneralan la Komisio esprimis proponon inviti por definitiva solvo de la problemo ĉiujn sciencajn instituciojn en la tuta mondo.
Konforme al tiu ĉi decido, la Filadelfia societo dissendis invitojn al ĉiuj sciencaj societoj, proponante organizon de tutmonde kongreso.
Jam fininte tiujn ĉi preparajn laborojn, la Amerika Societo ricevis la broŝuron de Zamenhof. Henry Phillips, sekretario kaj membro de la Komisio, ekkoninte tiun ĉi verkon, faris detalan kaj plej por ĝi favoran raporton.
La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racia estas, — li diris, — „la Lingvo internacia” kreita de d-ro S.[7] el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’aŭtoro, sed prenita el lingvoj franca, germana kaj angla kaj parte el la latina, kaj ĝi enhavas vortojn, kiuj estas similaj en tiu ĉi lingvoj; estas nur faritaj kelkaj ŝanĝoj pro bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de Volapuk. La gramatiko de tiu lingvo estas el plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo (angla) kaj la reguloj por kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda… D-ro S., kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postulaĵoj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10 000 000 personoj stos donintaj saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de la „Lingvo internacia” kondukos al la la korekto de la eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson”[8].
Phillips proponis nur kelkajn ŝanĝojn.
Kiam Zamenhof vidis, ke aŭtoritata, scienca institucio prenas sur sin efektivigon de lia malnova, dum tiom da jaroj dezirita revo pri internacia kongreso, li juĝis sian rolon — plene finita.
Anstataŭ la projektitaj ses kajeroj li do eldonis malgrandan broŝuron [9] por sciigi „la amikojn”, ke la tuta sorto de la lingvo internacia de nun transiras en la manojn de la kongreso kaj ke la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devos esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de la „Lingvo internacia”, se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. „Mia rolo — li skribis, — nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l’sceno… Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la kongreso post fonda provado trovos necesaj, mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton”.
Pro tio Zamenhof konsideris la eldonadon de la ceteraj kajeroj de la „Dua Libro” jam ne bezona: li anoncis, ke „la nuna kajero estas la lasta kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia”…
La kreinto, aŭtoro de la lingvo, metis sin propravole kiel simpla laboristo en unu rangon kun ĉiuj aliaj. Bela kaj malofta trajto de karaktero!
Siajn lastajn dezirojn, kiel aŭtoro, Zamenhof resumas en 9 sekvantaj punktoj:
1) se malgraŭ ĉio la kongreso ne efektiviĝos, tiam — sel ne antaŭ kvin jaroj — la amikoj de lingvo internacia devas organizi mem internacian Kongreson por decidi ŝanĝojn kaj bonigojn;
2) li enkondukas ŝanĝon, solan en la unua formo de la lingvo, nome: anstataŭigon de adverboj tempaj de la tipo: kian tian, ĉian… per: kiam tiam, ĉiam…, por diferencigi de la akuzativo de kia, tia…
3) li permesas anstataŭigi la signojn de la signitaj literoj ĉ, ŝ, ĝ, per iaj ajn aliaj signoj aŭ per litero h: ch, sh, gh, kaj ŭ per u, se tiuj literoj kreas malfacilaĵojn en presejoj, en telegramoj k. c.; la internaj dividoj povas ankaŭ esti signitaj per apostrofoj aŭ baretoj: frat’ino, verk-et-o…
4) li plena konsentas, ke lia vortaro ne estas plena, nek sufiĉa („se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono”), sed li opinias, ke estas necesa nur unu komuna fundamento (t. e la unua broŝuro); ĉio cetera devas esti kreata de la vivo. Sole kompetentaj devas esti en tio: talento, logiko kaj leĝoj, kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj…
„Se ia vorto — diras Zamenhof — ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, — tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo; ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita klare en mia unua broŝuro, ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo, kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj, enkondukitaj de la plejmulto de l’uzantoj, — estas tute bona; oni devas peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ili estas efektive necesaj, — kaj tiam la vortoj nove kreitaj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin, ne perdiĝante ĝian unuformecon”.
Tiaj novaj vortoj, kreataj de apartaj aŭtoroj, Zamenhof konsideras kiel provincesprimojn en lingvojn naciaj, kaj vidas en tio nenian danĝeron: vortoj, kreitaj malfeliĉe, baldaŭ perdiĝos; vortoj sinonimaj, kreitaj de diversaj aŭtoroj, batalos inter si, ĝis kiam unu formo praktike elpuŝos aliajn. Zamenhof do ne nur ne malpermesas kreon de novaj vortoj, sed eĉ kuraĝigas memstaran iniciativon de ĉiuj lingvanoj. Por faciligi interkompreniĝon li montras simplan rimedon: sufiĉas montri en krampoj signifon de nova vorto en alia lingva, plej bone en franca kiel plej disvastigita. La leganto, eĉ ne sciante lingvon francan, facile trovos signifon de la vorto en sia vortaro nacia-franca. Fine, por eviti riproĉon, ke li ne povas aŭ ne volas ellabori plenan vortaron pro maldiligenteco, Zamenhof klarigas: „por mi persone estus kompreneble multe pli oportune teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj; sed mi deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l'afero. Sed, se la estonteco montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreita de unu persono, la leganto ne forgesu, ke mi ja povos ĝin fari ankaŭ poste. Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efetive necesa“.
5) Al riproĉo, kial li ne prenas sur sin eldonadon de naciaj vortaroj, de sistemaj kaj vastaj lerno-libroj k. c., li respondas per lerta rimarko: ĉiu estas egale morala kaj materiala mastro de la lingvo, kiel mi mem; ĉiu do povas eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis mi tion faros: „mi faris kion mi povis: ke ĉiu amiko de la lingvo faru ankaŭ, kion li povas“...
6) Li promesas komenci baldaŭ eldonadon de adresaroj de la „promesintoj“, kvankam multaj personoj, kiuj laboras pri la afero kaj tute bone korespondas en lingvo internacia, ne sendis „promesojn“.
7) fine Zamenhof turnas sin al siaj lingvanoj kun varma peto, ke ĉiu laboru laŭ povo senbrue, diligente, konstante kaj ne zorgante pri mokoj kaj indiferenteco. Ĉiu en sia lando devas skribi pri la lingvo en plej legataj ĵurnaloj, devas korespondadi, kolekti „promesojn”. Eĉ se ili neniam atingos la esperatan nombron, ili montros konstantan senrompan kreskon de la afero. Zamenhof alvokas speciale ĉiujn samideanojn al literaturaj laboroj, ĉar nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel konstantaj signoj de vivo. Krom tio, ĉiu nova gramatiko kaj vortaro nacia ne nur donos al tiu nacio la eblon aliĝi al la homara afero, sed samtempe per unu fojo donos al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu nacio. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj, ĉar la lernolibroj, kiujn li eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli malpli instruitaj. Fine, kiel eble plej multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj. Ĉiu el la amikoj de l’lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte, sed se ĉiu el ni farus tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l’lingvo internacia rapide vastiĝus. La eldonantojn de verkoj li petas ankaŭ, ke en la fino de ĉiu verko, kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la nomaroj. Tre grava estas ankaŭ diligenta uzado de la lingvo en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj. Ricevinte leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, la adresito vidos praktike la oportunecon de l’lingvo, kaj li komencos ĝin uzadi mem: se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la lingvon, tute ĝin ne lerninte. Estus bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori.
La finaj vortoj de Zamenhof estis: „Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de la lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉiu alia amiko de la sankta ideo. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same, kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj kaj el mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis”.
Ni do vidas, ke Zamenhof, forŝovinte sin mem kun plena ofero de sia propra sinameco, nenion tiom deziris, ol ke la afero de lia lingvo trapasu en manojn de ia aŭtoritata scienca institucio.
Sed la esperoj je la Filadelfia societo baldaŭ disbloviĝis; al la dissenditaj invitoj, post longa atento, alvenis — kvin respondoj! Dana Scienca Akademio en Kjobenhavn, Universitato de Edinburg, Amerika Societo „for advancement of Sciences” kaj Franca Societo Zoologia — promesis kunlaboradon; kvinan respondon, rekte kontraŭan, donis Londona Societo Filologia [10].
Ripetiĝis historio malnova, kiu ofte okazas ĉe la apero de novaj sciencaj teorioj aŭ praktikaj eltrovaĵoj. La sciencaj korporacioj, pro tro granda singardemeco kaj skepticismo, aŭ eĉ simple pro kutima rutino, — montris sin indiferentaj aŭ eĉ rekte kontraŭaj. Kiom da novaĵoj akiris aprobon de universitatanoj nur tiam, kiam ili jam sukcesis per propraj fortoj disrompi ĉiujn barojn kaj antaŭjuĝojn kaj estis jam praktike elprovitaj!
Nur unu cirkunstanco klarigas ĝis certa grado tiaman indiferentecon por la problemo de lingvo internacia. Ni devas memori, ke Esperanto aperis en momento, kiam la ideo de lingvo internacia estis tute senkreditigita en la ĝenerala opinio pro la malfeliĉa pruvo de Volapuk. Eĉ plej sinceraj adeptoj de tiu ĉi ideo ekdubis, kiam ili vidis, kiel rapide estingiĝis unu post alia la unuaj prosperaj rezultatoj de la propagando de tiu ĉi lingvo. Antaŭ kelkaj jaroj oni kalkulis milojn da volapukistoj, — inter kiuj multaj eminentaj scienculoj; ekzistis 283 societoj, — en sola Parizo 14 kursoj inter aliaj en École des hautes études commerciales (proi. Kerkhoffs), 4 kursoj en Wien, aliaj en Madrid, Bordeaux, en Italujo, Hispanujo, Ameriko. Jul. Lott certigis, ke en Aŭstrio almenaŭ 10,000 personoj scias Volapŭkan lingvon. Ekzistis 1,600 diplomituloj; estis eldonitaj 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 ĵurnaloj... kaj el ĉio restis preskaŭ nenio: apenaŭ malmultaj postsignoj — malgrandaj grupetoj de obstinaj entuziasmuloj, precipe en kelkaj germanaj urboj, kaj malamikaj, koleraj rilatoj inter la episkopo Schleyer, aŭtoro de la lingvo, kaj Wladimir Rosenberg, aŭtoro de „Idiom Neutral“, estro de reformistoj! Jes, en tiu momento Lingvo Internacia ŝajnis neatingebla utopio kaj la propaganda laboro de la unuaj esperantistoj renkontis ĉie nur mokojn aŭ kritikeman indiferentecon Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/35 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/36 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/37
Zamenhof prave diris, ke la nomo de Leopold Einstein devas esti enskribita per oraj literoj en historio de Esperanto. Liaj mallongaj, sed gravaj kaj seriozaj laboroj, baldaŭ alportis neatenditan rezultaton, kiun oni povas konsideri, kiel unuan venkan batalon esperantan: en Nurnberg, urbo, kiu estis unu el plej fortaj centroj de Volapukismo, en decembro 1888, la grava germana societo, fondita 18-an de Februaro 1885: „Nurnberger Weltsprache Verein“, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado, decidis per granda plejmulto da voĉoj de siaj anoj — aliĝi al Esperanto!
Tiu societo estas do la unua esperantista organizaĵo. De tiu momento la esperantista afero, kuŝanta ĝis nun sur ŝultroj de unu homo, trovis por sia kresko pli larĝan kaj fortan bazon. Baldaŭ poste efektiviĝis la malnova revo de Zamenhof: en Nurnberg aperis la unua esperanta ĵurnalo.
La ĵurnalo eliradis Ĉiumonate kun malgrandaj interrompoj dum ses jaroj kaj estis en tiu epoko la ĉefa centro de la esperantista movado, ĉirkaŭ kiu kuniĝis kaj proksimiĝis ĉiuj tiamaj esperantistaj laboristoj.
Zamenhof komencis la unuan numeron per deklaracio konforma al ĉiuj liaj antaŭaj vortoj kaj agoj. Li deklaris, ke la lingvo ne estas fermita, nek neŝanĝebla, ke li neniam volis esti leĝdonanto kaj ke la sorto de la lingvo trovas sin en manoj de ĉiuj Esperantistoj. „Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plejmulto, tute egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne“. Tamen, ni tuj vidos, ke lia aŭtoritata opinio estis ankoraŭ multfoje necesa por savi la aferon. Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/39 „La Redakcio“; komencon de artikolo Esperanto kaj Volapük de D-ro L. Zamenhof, germane kaj esperante, sur 4½, paĝoj; poezion: Al la Esperantisto en 16 versoj, subskribitan: Amiko kun ĝia germana traduko de Ein Freund; Bibliografion, germane kaj esperante, enhavantan nomaron de 16 unuaj verkoj, daŭrigotan; anoncojn pri eldonotaj verkoj. La numeron subskribis Fŭr die Redaktion verantwortlich: Chr. Schmidt, Nürnberg. Druck von W. Tümmel in Nürnberg.
La Redakcio anoncas, ke „la ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. L. Zamenhof, — en germana kaj franca tekstoj: Dr. Samenhof) kaj „ke la gazeto estos centra organo por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero“.
Jam en la tria numero de „Esperantisto“ (20 Decembro 1889) Zamenhof revenas al sia antaŭa ideo, kiu ŝajnis al li sola rimedo por definitive solvi ĉiujn dubajn demandojn pri la lingvo.
„La kongreso esperanta laŭ iniciato de la Amerika Filozofia Societo — skribis li, — bedaŭrinde ne efektiviĝis pro indiferenteco de la instruituloj... La afero estas sen kondukanto, kvankam de multaj flankoj oni turnas sin ankoraŭ al mi mem kun diversaj proponoj... Mi ne havas jam privilegion nek akcepti, nek malakcepti tiujn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo... Ni bezonas havi ian Ligon aŭ Akademion, kreitan de la esperantistoj kaj aŭtoritatan de ili.“
Zamenhof klarigas, ke kvankam en la „Aldono al la dua libro“ li proponis fari kongreson aŭ fondi akademion ne pli frue, ol post kvin jaroj, tamen multaj Esperantistoj estas lacaj atendi. Li mem ne volas preni sur sin respondecon por tiel grava afero, li timas ankaŭ, ke oni vidu en lia maniero de laborado aŭtoran obstinecon. Pro tiuj kaŭzoj Zamenhof proponas fondi tutmondan Ligon de Esperantistoj — sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero.
En Marta numero 1890 (Nº 6) la redakcio anoncis, ke la Ligo estas fondita kaj publikigis regularon de la Ligo kaj de Akademio „konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.“ Oni elektis, kiel membrojn de provizora administra komitato: Hugon Barbeck, Christianon Schmidt kaj Josefon Gagel en Nurnberg.
Kvankam tiu ĉi regularo havis subskribon de Zamenhof, tamen en la 11-a Numero de „Esperantisto“ la Majstro deklaris, ke ĝi faris al li grandan surprizon, ĉar la redakcio enkondukis en lian projekton gravajn ŝanĝojn. Ĉar krom tio multaj Esperantistoj, — kaj inter ili: Einstein, Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan — esprimis opiniojn malaprobantajn la Ligon, la tuta projekto estis forlasita. Zamenhof nomis ĝin — infano malvive naskita (Nº 12, decembro 1890).
Tiu incidento estis verŝajne kaŭzo, ke Zamenhof prenis sur sin la redaktadon. Sed tiu ĉi tasko estis por li terure malfacila. En tiu ĉi tempo li ofte transloĝiĝis de urbo en urbon, serĉante vane lokon, en kiu lia kuracista praktiko povus sufiĉi al liaj modestaj bezonoj. Por la eldonado de la gazeto li devis konstante turni sin al helpo de Esperantistoj. Zamenhof eĉ plendas, ke „niaj amikoj estas tiel ekonomiaj, ke anstataŭ aboni 9⁄10 legas ekzempleron de ia konatulo, aŭ tute nian gazeton ne legas.“ „Kun la vivo de centra organo — skribis li — estas ligita vivo de nia afero; ĝi estas trunko kaj tiel longe kiel la trunko vivas, oni povas timi nenian vintron, Se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj foliojn, ni povas atendi printempon kun bona espero. Sed se la trunko Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/42 sekvantaj jaroj: W. H. Trompeter, termezuristo, en urbo Schalke en Vestfalio (Okcid. Germanujo).
Kun novaj esperoj kaj pli trankvila horoskopo la malgranda grupo de tiamaj Esperantistoj komencis la jaron 1892. Trompeter prenis sur sin ne nur ĉiujn eldonajn kostojn por tri jaroj, sed li oferis krom tio monatan pension je 100 markoj por la redaktisto. Li plenumis siajn promesojn sen bruo, sen sinlaŭdo, konscience ĝis la starigita limo, t. e. en la daŭro de jaroj 1892, 1893, ĝis la lasta numero de 1894.
Oni prave skribis en esperantaj kronikoj, ke la nomo de tiu ĉi homo ĉiam brilos, kiel luma stelo en historio de nia afero.
„Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, — skribis Zamenhof post morto de Trompeter (li mortis 7-an de Novembro 1901 en Essen), — tio ĉi estas en tre granda parto merito de Trompeter. Ripozu en paco, kara kaj multmerita amiko de nia afero! la Esperantistoj neniam forgesos vian nomon! En historio de Esperanto al vi apartenos ĉiam plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo!“
La formo de la gazeto estis iom ŝanĝita, la abonkostoj malgrandigitaj de 6 ĝis 2 frankoj jare kaj abonantoj de 10 ekzempleroj ricevis dekunuan senpage.
Ĉar la estonto de la gazeto estis tiamaniere certigita, Zamenhof decidis uzi ĉiujn oferojn, alsendatajn de Esperantistoj por eldonado de lernolibroj en lingvoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistis, oferante al la aŭtoroj ¾ de la nombro da ekzempleroj por vigligi tiamaniere aperon de novaj lernolibroj.
La nombro de Esperantistoj iom kreskis kaj — afero neevitebla — vekiĝis denove reformaj projektoj,
Kaj denove Zamenhof, kiu nenion tiel timis ol suspekton pri aŭtora vaneco, pripensis novajn provojn por kontentigi la reformemulojn. Antaŭ ĉio, li konscience ekzamenis ĉiujn alsenditajn proponojn. Jen liaj interesaj, saĝaj, ankoraŭ nun rekomendindaj konsideraĵoj pri tiu esploro: „Mi analizis la ĉefajn ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo. Ĉiu proponanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed eĉ necesa por nia lingvo, eĉ „demando de vivo“ por ĝi; sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas respondon: ne, ne! tian ŝanĝon neniam permesu, ĉar vi malbonigos la lingvon! Kiel do liberiĝi de la eterna frazo: mian ŝanĝon vi devas necese akcepti kaj vi estos nepardoninde obstinulo, se vi ĝin ne faros; sed lian ŝanĝom neniel akceptu, ĉar vi estos nepardoninde facilanima, se vi ĝin akceptos! Ĉiu diras, ke lia „malgranda paŝeto“ ne povas multe malhelpi, sed se ĉiu komencos fari apartajn paŝetojn, tiam al kio ni venos? La plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝas tute senutilaj. Tion ĉi diras al vi homo, kiu ne sole bone konas la spiriton de nia lingvo kaj faris kun ĝi multajn provojn, sed ankaŭ aŭdis grandegan amason da opinioj, esploris atente grandegan amason da proponoj. La ricevitajn proponojn mi ne sole ne povas akcepti en „Esperantisto“, sed mi ne konsilas provi ilin eĉ en verkoj aŭ leteroj privataj, ĉar ili prezentas nur neelprovitajn personajn opiniojn. Ekzistas tamen ankaŭ aliaj proponoj, kiuj post matura pripenso montriĝas efektive pravaj aŭ kiuj esprimas la opinion jam ne de apartaj personoj, sed de la plejmulto de niaj amikoj. Nur pri tiaj opinioj ni parolos en nia gazeto kaj aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj aŭ leteroj. Al tiu ĉi kategorio de proponoj apartenas :
1) la forigo de la oftaj oj, ojn, aj, ajn.
2) la forigo de iaŭ, aŭi k, c.
3) la forigo de la artikolo la.
Pri kelkaj aliaj proponoj de tiu ĉi kategorio Zamenhof promesis paroli, kiam li havos okazon. Por eviti malkompreniĝojn, li ripetis, ke uzi tiujn ŝanĝojn en la „Esperantisto“ oni komencos nur tiam, kiam ilia sendisputa akcepto de plej multaj amikoj jam «estos tute ekster dubo.
Zamenhof proponis:
1) Finiĝon de akuzativo kaj de multenombro (n, j) alprenos nur substantivoj; adjektivoj kaj pronomoj akceptos ĝin nur tiam, kiam ili staras sen substantivo. Ekzemple: „mi rakontos al vi nova tre interesa historion“; „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“; „donu al mi tiu via bela librojn“; „mi amas la honesta homojn“; „mi amas la honestajn“.
2) Anstataŭ la finiĝo aŭ oni povas uzi apostrofon, ekz. adi” anstataŭ adiaŭ, adi’a anstataŭ adiaŭa. Tio ĉi levos la bonsonecon, ne enkondukante ian konfuzon.
3) La artikolon la oni povas ne uzi; por ĉiuj popoloj slavaj, kiuj ne konas uzon de artikolo, tio estos granda faciligo.
La redakcio petis ĉiujn legantojn sendi al ĝi iliajn opiniojn pri la diritaj 3 ŝanĝoj. Se la proponoj trovos sendisputan komunan aprobon kaj estos uzataj en la leteroj de la plejmulto de la amikoj, tiam ili estos akceptitaj ankaŭ en la „Esperantisto“. Tamen tiuj ĉi novaj formoj, eĉ se ili estos akceptitaj, estos nur permesataj, sed ne devigaj, kaj la uzado de la malnovaj formoj tute ne estos nomata nereguleco. La malnovaj formoj ĉiam restos bonaj, kaj ili estos forigitaj el la lingvo nur tiam, kiam post longa tempo montriĝos, ke jam neniu plu ilin uzas, Ankaŭ ĉiuj aliaj ŝanĝoj, kiuj eble poste montriĝos utilaj, estos enkondukitaj ĉiam tiel same, tre singarde kaj tre malrapide, demandinte antaŭe la opinion de amikoj kaj neniam arbitre forĵetante formojn malnovajn tiel longe, ĝis ili mem mortos de neuzado. „Ne rapide, sed certe kaj sendanĝere!“
Iom poste, Zamenhof aldonis ŝanĝon de la tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj (kiu, tiu, kiam, k.c.). El la diversaj formoj, kiujn oni proponis, li elektis la sekvantan, kiu sola donas la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t.e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en spirito de perfektigoj en ĉiu alia lingvo. Li proponis elĵeti en la dirita tabelo da vortetoj i kaj por ne naskigi ion tute novan, anstataŭigi ĝin per apostrofo: ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am, k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u; ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, č’e, č’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am, nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u, Kvankam la vortoj k’e, ĉ’e, ĉ’u, fariĝas tial similaj je la vortoj ke, ĉe, ĉu, kiuj havas jam aliajn signifojn, Zamenhof konsideris, ke tio ne malhelpas: en la skribado oni ilin facile diferencigos per apostrofoj, en elparolado per pli forta akcento.
En Julia Nº 1891 ni trovas jam rezultaton de tiu ĉi enketo. Pri la tri unuaj demandoj la plej granda parto da voĉoj estis por la ŝanĝoj, pri la 4-a demando — pli ol duono da voĉoj estis kontraŭaj.
Tamen eĉ pri la unuaj proponoj Zamenhof ŝanceliĝis akcepti definitivan solvon. Inter la kontraŭuloj de la ŝanĝoj troviĝis plej eminentaj Esperantistoj, kies leterojn Zamenhof citas: Grabowski, Lundström (laŭ kiu la bela lingvo greka estas plena de aj, oj, kaj neniu mallaŭdis ĝin pro tio), Geoghegan, Trompeter, Ŝmurlo (kiu skribis: se ni akceptus nekonformecon de substantivo kun adjektivo, ĉiuj veraj lingvistoj superĵetos nin per ŝtonoj), Rijkow k.aliaj. La Majstro timis enkonduki malkonsenton kaj malordon, des pli, ke de multaj flankoj alvenis riproĉoj, eĉ „koleraj personaj atakoj.“ Li do decidis nenion kaj konkludis proponante, ke tiuj, kiuj insistas por fari ŝanĝojn, volu proponi tiujn ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata — „eble ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi“ — aldonis Zamenhof.
Laŭ tiu konsilo Trompeter proponis anstataŭigon de kaj per e, de s per z en komenco de silaboj: zama anst. sama, zen anst. sen (Nº 7), saman finiĝon a por adjektivoj kaj adverboj (N° 8) k. c.
Zamenhof do tuj prezentis tiujn ĉi proponojn al la juĝo de „la amikoj“ kun peto sendi opiniojn rekte al la proponantoj — kaj la afero ŝajnis trankviliĝi.
Tamen tiu trankviligo daŭris nelonge. Novaj proponoj, novaj riproĉoj pro „patra blindeco“ incitis Zamenhof reveni al lia projekto de Ligo. En la 1-a (37-a) Numero (Januaro, 1893) ni legas:
„Jam antaŭ 3 jaroj, kiel niaj amikoj memoras, ni sentis la bezonon, ke la kondukado de nia afero sin trovu kun egala rajto en la manoj de ĉiuj niaj amikoj kaj ke la tuta sorto de nia lingvo dependu de la deziroj de tiuj, kiuj ĝin uzas kaj laboras por ĝi. Ni tiam ankaŭ proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan. Sed tiu ĉi propono, per si mem tute natura, justa kaj necesa, ne povis tiam efektiviĝi, ĉar niaj fortoj estis tiam ankoraŭ tro malgrandaj kaj nematuraj por tiu aranĝo. La fondado de Ligo tiam sekve montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita. Sed prokrastita ne estas forĵetita, kaj jam tiam ni promesis, ke en pli oportuna tempo estonta ni al la demando pri Ligo ankoraŭ revenos. Nun la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Nia afero jam ne sole staras tute forte, sed estas jam subtenata de niaj amikoj, ne postulante oferojn de la iniciatoro. Nun sekve venis la tempo transdoni nian tutan aferon al la libera dispono de ĝiaj subtenantoj, sen timo, ke ili lasos ĝin fali. De multaj flankoj oni proponadis al ni: faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion, — kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto de Esperantistoj ilin ne aprobus. Ni tamen povus prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo. La ekzistado de plenaŭtoritata Ligo devus silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata; ni tiam povus diri al ili: aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas prava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la erarojn; se la plejmulto ne akceptos viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona kaj neprava. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havos multajn paragrafojn kaj komplikitan regularon, prezidanton nek komitatojn. Ĝi konsistos el ĉiuj efektivaj Esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto. Ĉiu, kiu deziras fari ian proponon, tuŝantan la konstruon de nia lingvo, sendos sian proponon al Sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“) kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto. Ĉiu abonanto de la gazeto, kiu volos partopreni en la voĉdonado, sendos sian opinion (por aŭ kontraŭ) al la projektanto. Se la ricevitaj rezultatoj montros al la projektanto, ke la plimulto da voĉoj estas kontraŭ lia propono, li forĵetos ĝin, kvankam li havas ĉiam rajton proponi tion samon denove, se li esperas, ke post kelka tempo la rezultatoj de voĉdonado estus aliaj. Se la rezultatoj montros, ke la plimulto estas por la propono, tiam 3 monatoj post la preso de la propono (por doni al la malproksimaj abonantoj tempon alsendi siajn voĉojn) la projektanto sendos al la Sekretario de la Ligo la numerojn de ĉiuj voĉoj por kaj kontraŭ kaj la rezultato tiam estos presita, kiel decido de la Ligo (kun publikigo de la numeroj, kiuj voĉis por kaj kontraŭ), ĝi ricevos leĝan forton kaj la Sekretario zorgos pri ĝia efektivigado. Sekve:
1) Ĉiu decido de la Ligo havas forton nur tiam, se en la voĉdonado aktive partoprenis ne malpli ol ⅓ da ĉiuj abonantoj kaj se el ricevitaj voĉoj ne malpli ol ⅔ estas por la decido.
2) Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi proponojn en la „Esperantisto“, diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus presi centan parton da ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu propono, postulanta voĉdonadon, estos presita ne en la teksto de la gazeto, sed en la parto de anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi por sia propono laŭ la takso de anoncoj.“
Iom poste, ĉar kelkaj personoj plendis, ke la sistemo de voĉdonado estas pli favora al konservatuloj ol al progresistoj, ĉar estus tre malfacile eĉ al la plej bona propono kolekti necesan plimulton da voĉoj, — Zamenhof por kotentigi la malkontentulojn proponis sekvantan aldonon: „se post 3 monatoj la nombro necesa ne estos alsendita, sed pli ol ½ de alsenditaj voĉoj estos favoraj al la propono, tiam la proponanto prezentos denove sian proponon al voĉdonado; post 3 monatoj, kia ajn estus la nombro de alsenditaj respondoj, se pli ol duono estos favoraj, la propono estos akceptita kiel decido de la Ligo. Tiam tiuj, kiuj estas indiferentaj ne povos plendi, se oni decidis sen iliaj voĉoj“. Por eviti ĉiun arbitrecon Zamenhof proponis tiun aldonon al voĉdonado de Liganoj en Nº 1-a 1894 kaj ĝi estis akceptita per plimulto da voĉoj (179 kontraŭ 51); ĉar voĉdonis pli ol ⅓ da ĉiuj Liganoj kaj pli ol ⅔ estis por la propono, tial ĝi fariĝis rajta decido de la Ligo Esperantista. (Aprilo, 1894).[11])
Diversaj projektoj kaj proponoj ne igis sin longe atendi. Jen kelkaj el ili:
anstataŭigo de estas per es (Svann Krikortz);
anstataŭigo de esti, esfas, estis per i, as, is, kaj de la adverba finiĝo aŭ per e (V. Serbin);
uzado de signoj de interpunkcio antaŭ frazo: „? kion vi faras“ (M. Koĉergov);
i antaŭ vokalo fariĝas j: kio — kjo, nenio — nenjo kaj kiel sekvo, uzo de speciala nova signo por konservi al i karakteron de vokalo: krio;
anstataŭigo de esti, estas... per ’sti, ’stas...; de ul, ulin per vir, in: grandviro, grandino(M. Goldberg);
aldono al la gramatiko de paragraĵo 17-a, kiel nova regulo: „anstataŭ ĉiu vorto de la vortaro estas uzebla alia; apostrofo signas la forlasitan elementon; la nova formo devas esti logika, gramatike regula, pli internacia, pli tujkomprenebla; se tiu formo, uzita de unu aŭtoro, estos imitadata de alia, ĝi eniros en vortaron“ (Janovski);
anstataŭigo de kiu, tiu, iu... kio, tio per K’i, t’i, ij’i..., k’o, t’o, K’e (kiel), k’ej (kie), ko (kial), k’and (kiam), k’om (kiom), un (unu), on (oni) — (M. Goldberg);
anstataŭigo de ni, vi, ili, per mij, vij, lij, ŝij, forigo de lî kaj û (V. Serbin)...
A. Grabowski proponis ŝanĝon de la tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj, kiuj prezentas „monotonan ŝablonon de elpensitaj, en nula lingvo ekzistantaj vortoj (volapukismoj) ed malhelpas senperan kompreneblecon de nia lingvo“; li do proponas: „allasi al paralela uzado kun la malnovaj volapukismoj la sube donitajn vortojn, kvaj estos kompreneblaj por totaj popoloj romanaj ed por ĉaka instruita Germano aut Slavo. Nulon detruante, ni donos al ĉaka liberecon uzi formon internacian sen danĝero por la unueco“. Jen la proponitaj vortoj: alor’ (tiam), ĉak’a (ĉiu), ĉi’e (tie ĉi), iv’e (tie), k'a, k’o (kiu, kio), kand’e (kiam), ki (kiu), kom’e (kiel), kval’a (kia), kvalk’a, o, e (iu, io, iel), kvant’e (kiom), kvel’a, o (tiu, tio), kvest’a, o (tiu), kunk’e (ajn), l’o l’a (ĉi), nunk’e (neniam), nul’a, o, e (neniu, nenio, nenie), pok’e (iom), partut’e (ĉie), semp’re (ĉiam), sik (tiel), tal’a (tia), tant’e (tiom), tot’a (ĉia), uv’e (kie), nullok’e (nenie), kvalkatemp’e (iam). (Decembro, 1895).
Grabowski protestis energie kontraŭ opinio, ke nun ne estas tempo oportuna por ŝanĝoj kaj ke oni devas atendi kun reformoj ĝis la lingvo estos akceptita de la mondo. Li skribis: „Ne alor ni perfektigos nian lingvon kande lo estos akceptita de la mondo, sed la mondo akceptos lon alor, kande nia lingvo estos perfekta. („Esperantisto“. 1894, Nº 1 (49)).
Vera dilemo, kiu ĝis nun ne ĉesis maltrankviligi multajn niajn samideanojn! Grabowski dum kelkaj jaroj forlasis pro tio Esperanton.
Samtempe alvenis tamen rekte kontraŭaj leteroj. „Neniu volos lingvon, kiun li devus senĉese relernadi“ — skribis Sino Okromĉedjelova el Moskva; L. E. Meier konsentas kun ŝi; N. Borovko estas ankoraŭ pli radikala: „mi faras — skribis li, — proponon plej gravan ol ĉiuj: fari nenian proponon pri ŝanĝoj, ĉar tio estas tre glita vojo. Ne ekzistas sur la tero lingvo ideala; ĉiuj havas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ ideala. Ni perdas fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el Esperanto vivan lingvon. Disputo pri „e“ aŭ „kaj“ estas vera infanaĵo... Ĉu la problemo de ĉiu lingvo estas fariĝi perfekta lingvo? Kion ni dirus pri homo, kiu aĉetinte belan kaleŝon, anstataŭ veturadi en ĝi, okupus sin per trovado de bagatelajn difektojn? El tiu fakto, diris Voltaire, ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝanĝi. Tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de Esperantisto... Nur sovaĝa pedanto riproĉos nin, ke ni paciĝis kun „nenio“, kiam „neno“ estas pli belsona“...
Ankaŭ L. de Beaufront penis konvinki Esperantistojn, ke nur tiu, kiu faris la lingvon, scias kial plibonigo ŝajnanta estas praktike neebla, danĝera aŭ senutila... Se la legantoj de la gazeto ĉiam renkontos proponojn de ŝanĝoj, ili pensos, ke la lingvo ne estas ankoraŭ preta, finita. Ĉiu diros, ke li konsentas ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. „Mi mem“ li aldonas, „malgraŭ profunda konvinko pri la bonegeco de Esperanto, estus atendinta tempon pli certan por fariĝi partiano militanta por ĝi, se mi konstante estus leginta proponojn pri ŝanĝoj“... Komprenante la delikatecon de la situacio de Zamenhof, de Beaufront komprenas ankaŭ la kreadon de la Ligo, sed li aprobus ĝin nur kondiĉe, se ni uzos ĝin plej malofte kaj nur pro gravaj kaŭzoj „Ĉu en niaj patraj lingvoj — li demandas, se io ne plaĉas al ni, ni ĝin ŝanĝas? Same kun Esperanto: ni akceptu aŭ forĵetu, sed ne aliformigu ĝin“...
Esperante, ke nur publika voĉdonado povas konvinki la reformemulojn pri danĝero de reformoj, Zamenhof daŭris defendi la necesecon de Ligo, kreita ne por ŝanĝadi, sed por administradi kaj reĝi en nia afero, ĉar oni povas esperi, ke ĝi reĝados prudente kaj singarde. Li ne hezitis fari novan cedon plej radikalan, kiun certe neniam faris ia verkisto kun sia verko!
En Nº 1-a 1894 Zamenhof komencis serion da artikoloj, en kiuj li analizis sisteme la lingvon „de la alfabeto ĝis la lasta vorto de la vortaro“ kun ĉiuj proponitaj ŝangoj aŭ aldonoj. Li ellaboris mem tute novan gramatikon kaj vortaron, bazitan sur la proponitaj ŝanĝoj!
Ni ne povas analizi tie ĉi detale la novan projekton de Zamenhof, ni notu nur plej gravajn punktojn, kiuj estis: forigo de sursignitaj literoj, de la sono z (z=c); forigo de la, de akuzativo; i kiel signo de multenombro; adjektivoj ne ŝanĝeblaj; sama finiĝo e por adjektivoj kaj adverboj; an, en, in, on, un — verbaj finiĝoj; mo, to, lo, mi, ti, li,— pronomoj; forigo de je, de la tabelo de pronomoj kaj adverboj (omno — ĉiu, kom — kiel, sik — tiel, semper — ĉiam...); nur unu participo anstataŭ ses nunaj; en vortaro forigo de ĉiuj nelatinaj radikoj „por atingi unuforman karakteron de la lingvo“[12]).
Jen ekzemplo de la nova lingvo: „Patro nue, kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero. Pano nue ommnedie donan al nu hodiu e pardonan al nu debi nue, kom nu anku pardonen al nue debenti; ne kondukan nu in tento, sed liberigan nu de malbono“.
La leganto pardonu, se mi ne povas deteni min de rimarko, iom ne konforma al mia rolo de objektiva esperanta historiisto: kia feliĉo, ke tiuj ĉi reformoj, almenaŭ ilia plej granda parto, estis malakceptitaj kaj forgesitaj!
Al voĉdonado estis prezentitaj jenaj demandoj:
1) Ĉu ni devas konservi senŝanĝe la malnovan ĝisnunan formon de nia lingvo?
2) ĉu ni devas akcepti novan formon, prezentitan al la Liganoj en ĝia tuta pleneco?
3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?
Krom tio, laŭ propono de kapitano Forkarth (Josephstadt), estis aldonita demando:
4) ĉu ni devas akcepti la novan formon sed kun kelkaj ŝanĝoj en ĝiaj apartaj detaloj?
La lasta limtempo por alsendo de voĉoj estis fiksita je 1-a Aŭgusto 1894 kaj la unua rezultato estis: kontraŭaj al ĉiuj reformoj (1-a punkto) — 144; 12 por la nova projekto (2-a punkto); 3 demandis aliajn reformojn (3-a punkto); ŝanĝojn en la nova projekto (4-a punkto) demandis 95 voĉdonantoj.
Krom tio, A. Zinovjev kaj kelkaj aliaj abonantoj alsendis voĉojn neŭtrajn al libera dispono de Zamenhof: sed li tute ne volis kalkuli tiujn ĉi voĉojn nek sian propran „por ne fari ian moralan premon sur la voĉdonantoj ĝis absoluta fino“.
Ni do vidas, ke la plejmulto estis kontraŭ ĉiuj reformoj, sed ĉar la nombro de respondoj ne atingis postulatan trionon de la ĝenerala nombro da Liganoj, laŭ la akceptita regularo la voĉdonado devis esti repetita post 3 monatoj. La fina rezultato estis kalkulita nur en Novembro: 11 novaj Liganoj sendis siajn voĉojn, 7 ŝanĝis siajn unuajn respondojn kaj 6 inter ili voĉdonis nun kontraŭ reformoj; Zamenhof denove ne voĉdonis, nek mem, nek por tiuj, kiuj alsendis voĉojn al lia dispono. La rezultato estis: 157 voĉoj kontraŭ reformoj[13]), 11 por la nova projekto sen ŝanĝoj[14]) kaj 93 kun ŝanĝoj[15]), 3 por aliaj ŝanĝoj [16]), Sekve, la redakcio anoncis, ke la lingvo Esperanto devas tute sen ia ŝanĝo resti en sia ĝisnuna formo.
Zamenhof ne nur ne triumfis, sed por iom dolĉigi tiun rezultaton al malkontentuloj li klarigis: „la plejmulto trovis, ke pro diversaj kaŭzoj en la nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne, pri tio neniu decidis, nek povus decidi“...
Oni povus pensi, ke Zamenhof batalis kontraŭ Zamenhofistoj!
La lingvo estis savita de plena detruo. Eĉ reformistoj kiel Grabowski, Lojko (neniam uzanta artikolon), Janowski, preferis oferi siajn personajn vidpunktojn por ne riski plenan disfalon. Similan provon eltenis ĝis nun nenia alia lingvo: Volapuk pereis danke al malpaca konflikto inter sia obstina kreinto, kiu neniam ĉesis konsideri la lingvon, kiel sian netuŝeblan propraĵon, kaj reformistoj ju pli oponemaj des pli la aŭtoro estis kontraŭa al ĉiuj diskutadoj.
Faktoj montris, ke senpartieco, celanta sole la puran ideon, estas ankaŭ praktike multe pli bona metodo ol persona vaneco!
Jen kiel Zamenhof, regajninte fine liberecon esprimi sian propran personan opinion, karakterizas tiun ĉi momenton: „Nuboj paralizadis dum la lasta jaro la tutan energion de niaj amikoj. Ĉiam pli densigante, ili solviĝis per fulmotondro, kiu minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo, dank' al la novembra decido de la Ligo, purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia afero povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren al senhalta kaj senmalhelpa progresado“.
Bedaŭrinde tiuj ĉi esperoj ankoraŭ ne devis efektiviĝi en tiu epoko. Alproksimiĝis momento, ĝis kiu Trompeter promesis sian helpon. Homo neriĉa, li ne povis daŭrigi siajn oferojn senfine. En decembra Numero 1894 li sciigis, ke li ĉesas eldoni la gazeton, kiu transiros plene en manojn de Zamenhof. Krom tio okazis malfeliĉa en siaj sekvoj afero: en Nº 2-a de 1895 estis enpresita tradukaĵo de malgranda verketo de Lev Tolstoj: „Prudento kaj kredo“ kaj tuj poste la rusa cenzuro malpermesis abonon de „Esperantisto“ en Rusujo. Tiamaniere la ĵurnalo perdis ¾ de siaj abonantoj, restis nur 172 (aprilo). Tio devigis interrompi la eldonadon de la Biblioteko kaj de la gazeto por kelkaj monatoj kaj prokrasti la anoncitan konkurson kun premio de 250 fr. „por Esperantisto, alportinta plejmulton da utilo“.
En la lasta numero, datita: Majo-Junio 1895 (Nº 5-6 (65-66) VI jaro), sed kiu efektive aperis nur en Aŭgusto, Zamenhof anoncis, ke li jam ne havas eblon eldoni gazeton en ĝisnunaj kondiĉoj kaj proponas novajn: duona formato, numeroj dumonataj, la abonantoj, al kiuj la gazeto devos esti sendata en fermitaj kovertoj, t. e. en Rusujon, aldonos 1.25 fr. jare, kaj se iu ne akceptos tiujn kondiĉojn, ¾ de la abonpago, pagita por jaro 1895, estos al li resendita.
Sed post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj devigis Zamenhof forpreni eĉ tiun ĉi proponon; en letero, datita 15-an de Aŭgusto, li skribis: „kun doloro en la koro mi devas diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj... Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikigos kun vi denove!“
Tiel finiĝis historio de la unua kaj dum ses jaroj sola gazeto esperantista (se ni ne kalkulus bulgaran ĵurnalon, aperintan kun interrompoj en jaroj 1890 kaj 1891 en Sofio[17]). Ni povas nur admiri sindonecon kaj energion de tiu malgranda rondo, kiu en plej malfavoraj cirkonstancoj, sukcesis subteni esperantan publikan agadon, krei esperantan centron, alte teni standardon, ĉirkaŭ kiu grupiĝis samideanoj, trapasi venke neeviteblan en ĉiuj similaj okazoj batalon inter reformistoj kaj tiuj, por kiuj la vivo de la lingvo estis celo pli grava ol ĝia perfektigado, — disĵeti en dekon da landoj fruktoportajn semojn, kiuj ĉu pli, ĉu malpli frue, ĉie, kien ili trafis, alportis riĉan rikolton...
Ni fermas tiun ĉi epokon per mallonga revuo de diversaj laboroj, kiuj dum tiu ĉi tempo karakterizis la esperantan movadon.
Societoj laŭ ĥronologia ordo estis fonditaj: 1888. Nurnberg (Chr. Schmidt); 1889. Moskva, Sofia (Bogdanov); 1890. Schalke (Trompeter); Ivanovo-Voznjesensk (Grabowski); 1891. „Societo Esperantistoja“ fondita en Munchen de Ludwig Emil Meyer; Nurnberg (Internacia klubo de korespondado); Upsala (S. Lundström); Murom (W. Brzozowski); Freiburg en Badenujo (D-ro Haas); Peterburg[18]) (Art Florell); 1892. Malaga; Göteborg (G. Backman); Osterby (Ossian Holmquist); Erlangen (Fr. v. Briesen); Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand); Vilno (A. Naumann); 1893. Varsovio. (Al. Blumental, Wil. Rubin, J. Waśniewski); 1894. Steneby (Lindgven); Odessa (Gernet, Borovko); Reims-Soissons (Huisson); Helsingfors (W. Fagerstrom); 1895. Vladimir (V. Solodiĥin).
La libra literaturo kalkulis ĝis januaro 1895 — 75 verkojn, el kiuj: 47 lernolibroj kaj vortaroj[19]), 8 propagandaj broŝuroj (2 de L. Einstein, H. Phillips, A. Demonget, A. Zinovjev, Wl. Brzozowski, V. L. Krawcow, M. S. Bogdanow), 12 literaturaj verkoj: Grabowski (Neĝa blovado, La Gefratoj, La Nova Jaro kaj Janko Mazikanto, Kondukanto, Liro de esperantistoj); E. de Wahl (Princino Mary); V. de Maynov (Renaskita Manfred); Lojko (Fabloj de Ezopo); E. Neumark (La libro Ruth), Zamenhof (Hamleto); Devjatnin (Demono, Boris Godunov); 1 preĝareto (de Beaufront); Alfabefo originala (dr. Klaresino); 1 regularo (Soc. Espero); 1 muzika verko (Adels- kold, Himno esp.); 4 adresaroj.
En „Esperantisto“ ni trovas lingvajn artikolojn de E. de Wahl, A. F. Rundstedt, N. Borovko, Krikortz, V. Serbin, M. Koĉergow, J. Janowski, J. Waśniewski; prozaĵojn originalajn, de V. Devjatnin, Enbe (Borovko); tradukitajn de V. Devjatnin, B. G. Jonson, J. Kaminski, J. Ferreira, L. E. Meier, E. Weilhamer J. Janowski, O. Holmquist, M. Karovina, A. Roswall; poeziojn originalajn de V. Devjatnin, J. Seleznet, Dm. Jegorov, Otto Zeidlitz, A. Olschwang, Joz. Waśniewski, V. Lojko, W. Waher, A. Kofman; tradukitajn de A. Grabowski, E. de Wahl, L. B-al (Blumental), Mozes Goldberg, Hemza, S. Ŝatunovskij, N. Kuŝnir, S. Bskij, L. de B., Lojko, A. Nauman, E. Haller, Enbe, Fez, N. Borovko, V. Devjatnin, L. Sokolov, Em. Smetanka, M. Soloviev, Otto Zeidlitz, G. Janowski, M. Jezerski, W. Waher, A. Olschwang, V. Gernet, M. Ĵerebko, A. Kofman, Dm. Jegorov, Stankeviĉ; diversajn artikolojn de Grabowski, Trompeter, Lojko, N. Borovko, J. Grohn, L. Meier, Fez, K. Hubert, A. Grunfeld, Ŝmurlo, G. Dumpert, M. Soloviev, J. Selesnev, E. Hall, E. Haller, P. Koĉergov, L. Okromĉedjelova, A. Thorn, K. Kildjuŝevskij, E. Neumark, F. Kuschner N. Kuŝnir, Ernrot, M. Jezerski.
Se en tiu ĉi tempo ankoraŭ ne multaj eminentaj scienculoj aliĝis plene al Esperanto, kelkaj tamen jam esprimis favorajn opiniojn. Grava dokumento en nia historio estas letero de Lev Tolstoj, kiun li skribis, respondante al la peto de rusa societo „Posrednik“ kaj kiun ni ne povas tie ĉi ne citi. Jen la opinio de Tolstoj:
„Mi penas, kiel mi povas — skribis Tolstoj — plenumi vian deziron, diri mian opinion pri la ideo de lingvo tutmonda kaj pri tio, ĉu la lingvo Esperanto respondas al tiu ĉi ideo. Ke homoj celas fari unu anaron kun unu paŝtisto de prudento kaj amo kaj ke unu el la kondukantaj ŝtupoj por tio devas esti reciproka komprenado de homoj, pri tio povas ekzisti nenia dubo. Por ke homoj komprenu unu aliajn, estas necese aŭ ke ĉiuj lingvoj per si mem kuniĝu en unu lingvon, aŭ ke la kono de ĉiuj lingvoj tiel vastiĝu, ke ĉiuj homoj sciu multe da lingvoj, aŭ ke ĉiuj elektu unu lingvon nacian, kiun devige lernus ĉiuj popoloj, aŭ, fine, ke ĉiuj homoj akceptu unu artefaritan faciligitan lingvon internacian kaj ĉiuj lernu ĝin. Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi lasta supozo estas la plej prudenta kaj plej facile efektivigebla. En kia grado la lingvo Esperanto kontentigas la postulaĵojn de lingvo internacia, mi ne povas decidi, ĉar mi ne estas kompetenta juĝanto. Sed mi scias, ke Volapuk ŝajnis al mi tre komplikita, Esperanto kontraŭe tre facila, kiel ĝi devas aperi al ĉiu Eŭropano. Ĝia facileco estas tiel granda, ke ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam se ne skribi, almenaŭ libere legi en tiu ĉi lingvo.
La oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas alveni, se ĉiuj — almenaŭ Eŭropanoj, Amerikanoj, ĉiuj kristanoj, — ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. Mi ĉiam pensis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol lingvoscienco, kiu donas la eblon komunikiĝi kaj ligiĝi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur danke al meĥanika malhelpo al reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigado estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, afero, kiu estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo.“ (Jasnaja Polana (Rusujo) 27 aprilo 1894.)
Plej aŭtoritata en tiu ĉi rilato scienculo estis Max Müller, profesoro de Oksforda Universitato, unu el ĉefaj kreintoj de la moderna lingvoscienco, kiu, respondante al simila demando, skribis: „Mi ofte havis okazon esprimi mian opinion pri valoro de diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el ili havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj“.
Henry Phillips, sekretario de la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio, skribis: „Estos por mi granda plezuro servi al disvastigado de la lingvo, kreita de d-ro Zamenhof. Mi vidas en li honoron por lia lando, kiu estas jam plena de grandaj homoj, kaj por la deknaŭa centjaro“. (Filadelfio, 12 septembro, 1894.)
Ni devas citi ankoraŭ kiel scienculojn favorajn al Esperanto; Cl. Adelskold, membron de la Reĝa Scienca Akademio en Stokholm; kardinalon Legagneux, ĉefepiskopon de Reims, kiu aprobis eldonitan de Beaufront preĝareton por katolikoj; Miĥail Mekeŝin, pe- terburgan Akademianon; armenan poeton Sumbat Ŝaĥ-Aziz Kamsarakan k. c.
La nombro de Esperantistoj, enskribitaj en Adresaroj, se ne kreskis rapide, tamen ne malgrandiĝis: la unua serio, enhavanta unuan milon da Esperantistoj, estis publikigita de Zamenhof en 1889 (dato de cenzuro: 18/30 sept. 1889). Tiu ĉi unua milo dispartiĝas laŭ landoj tiel: Anglujo — 7, Bavarujo — 13 (10 en Nurnberg), Bohemujo — 2, Francujo — 6 (5 en Paris) Hamburgo — 2, Hispanujo — 1, Ĥinujo — 1, Italujo — 1, Irlandio — 2, Kroatio — 5, Polujo — 223 (Regno Pola —202, Galicio — 15 (12 en Krakow), Poznanio — 6), Prusujo — 9, Rumanujo — 1, Rusujo — 717 (Okcidenta — 323, Centra — 235, Suda — 78 (Odessa, Ĥerson), Baltiklando — 31, Besarabio — 31, Kaŭkazo — 10, Siberio — 5, Sir-Dario — 4), Svedujo — 4, Turkujo — 2, Un. Ŝtatoj — 4.[20]) Inter tiuj ĉi unuaj milanoj ni trovas jam multajn Esperantistojn, kiujn alportis poste grandajn servojn al nia afero kaj kies nomoj restos neforgesebloj en nia historio: Leopold Einstein kaj Christian Schmidt (Nürnberg), W. H. Trompeter (Schalke), L. de Beaufront (Rumont), Ant. Grabowski (Ivanovo-Voznesensk), Henry Phillips (Philadelphia), Auguste Demonget (Paris), R. Geoghegan (Birkenhead, Ang.), Aleks. Dombrovski (Ustjujna), J. Lojko (Pskov), A. B. Brzostowski, Leopold Blumental, Jan Janowski, H. Neumanowicz (Varsovio), E. de Wahl, V. de Majnov (Peterburg), Marietta Frollo (Bukarest), Rudolf Libek (Riga), Nahum Kuŝnir (Teplik), G. Henriclundquist (Ystad, Sved.), d-ro D. Marignoni (Crema), Fr. Ender (Czepów, Pol.), Evg. Manjkovskaja (Kremenec, Rus.) Stamis. Rodkiewicz (Lubocza, Pol), M. S. Goldberg (Narovlja, Rus.), Ilia Puĉkovskij (Kjalita), Aĥmet Utjamiĉev (Aulie-Ata, Sir-Dario), Viaĉeslav Serbin (Jekaterinodar, Rus.), k.c. En fino de 1892 la adresaro enhavis 2351 nomojn, en Januaro 1893 (Serio XII) — 2054, en Septembro 1895 — 3602.
La „Esperantisto“ havis abonantojn: en Marto 1893—632, en fino de jaro 1894—717, sed post malpermeso de la rusa cenzuro restis nur 172 (44 en Germanujo, 38 — Francujo, 30 — Svedujo, 13 — Finnlando, 12 — Portugalujo, 6 — Un. ŝtatoj, 5 — Bulgarujo, 3 — Italujo, 3 — Aŭstrio, po 1 en Anglujo, Belgujo, Svisujo, Nederlando, Argentinio, Tunizio, Aŭstralio, 11 poŝtaj abonantoj). Ĉiuj loĝantaj en Rusujo estis devigitaj ĉesi aboni: tio estis la multe plej granda parto!
Pro tio oni eĉ nomis tiun ĉi epokon — Rusa epoko en Esperanta historio.
„Kia nacio ĝis nun donis la plej grandan nombron da adeptoj? — demandis A. Kofman (L'Esperantiste, 1898), — el kia anaro aperis ĝis nun la plej granda nombro da esperantaj verkistoj, kie fondiĝis unua klubo esperantista (?), kia naciano efektivigis unua la plej vastan korespondadon kun homoj, apartenantaj al 17 diversaj lingvoj (tio estis ĝuste la skribanto mem), — al tiuj ĉi demandoj oni devas respondi: Rusujo, el Rusujo, en Rusujo, Ruso“...
Certe grandaj estis la meritoj de rusaj Esperantistoj de tiu ĉi epoko. Ni trovas inter ili tiel eminentajn verkistojn, kiel Kofman, Devjatnin, Gernet, de Wahl, Zinoviev, Lojko, Borovko, Seleznev k. a. Gernet en Odessa redaktis la „Bibliotekon,“ kaj poste dum preskaŭ du jaroj la upsalan „Lingvo Internacia“, Ankaŭ en Odessa estis juĝitaj la unuaj literaturaj konkursoj. Ni aldonu ankoraŭ, ke la unua esperanta teatra prezentado (komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj) estis organizita en Smolensk de Aleks. Zakrzewski (15|27 Sept. 1896), kiu ankaŭ organizis unuajn esperantajn kantojn en katolika preĝejo de tiu ĉi urbo (26 Okt. 1896). D-ro Ostrovski en Jalta, Tim. Ŝĉavinskij en Melitopol, Pesockij en Kremenĉug, Jevstifejev kaj Kazigirej en Siberio k. a. estis fervoraj, energiaj propagandistoj. Tamen, pro maloportunaj kondiĉoj, la semoj de ili ĵetitaj dormis, bedaŭrinde, neeldormitan dormon!
Tute do ne malgrandigante la meritojn de Rusaj Esperantistoj, oni devas konsideri plej grava, ke la ĉefaj organizaj centroj en tiu ĉi epoko estis tamen kreitaj en Bavarujo per laboroj kaj rimedoj de GerPaĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/65 nacio kaj al nenia partio — skribis la novaj redaktantoj, difininte por si krom tio pli specialajn problemojn: ellabori detalan gramatikon de Esperanto en Esperanto, specialajn sciencajn vortarojn, fariĝi centra organo kaj ligilo de amikoj de nia lingvo k.c.
Tamen tiuj bonaj intencoj ne estus savintaj la aferon, se ne estus alveninta plipotenca helpo el alia flanko de Eŭropo. Alia lando prenis baldaŭ sur sin rolon de ĉefa kondukanto en la Esperanta afero kaj rapide sukcesis apogi ĝin sur forta kaj larĝa bazo. Ni ne bezonas nomi ĝin: en la homa progreso, jam de jarcentoj, en la ĉefa loko ĉiam troviĝas — Francujo.
1896-1904.
Esperanto komencis penetri Francujon jam de jaro 1888. Unua grupeto aperis en 1894 en Reims-Soissons, fondita de H. Huisson. En Januaro 1897 Gabriel Chavet, Jailles kaj Danemuller organizis klubon en Louhans. Sed ĉefan rolon en franca movado de tiu ĉi epoko oni devas aljuĝi al markizo Louis de Beaufront.
La nomon L. de B. ni trovas en „Esperantisto“ jam en 1891 (Aprilo) tiam li loĝis en St. Sulpice (Tarn), kiel instruisto ĉe grafo de Lavallière. De Beaufront estis mem aŭtoro de lingvo internacia, nomita de li „Ajuvanto“, laŭ lia diro tre simila al Esperanto. Sed li sekvis en tio bonan ekzemplon de Grabowski (aŭtoro de Lingvo Moderna kaj de Anatitic Modern Latin), de Georges Henderson (Lingva), de Bauer el Agram (Spelin), de A. Zakrzewski (LinPaĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/67 manieretiamaniere estas evitebla danĝero de naciaj dialektoj en Esperanto mem[21]). Tion faris la unua de Beaufront kaj tio restos lia granda servo al Esperanto. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li ellaboris kaj sukcesis eldoni tutan serion de lernolibroj, ekzercaroj, vortaroj, inter kiuj lia majstra verko estas sendube „Commentaire sur la grammaire Esperanto“ (1900). Kaj tio ne malhelpis lin skribi kaj eldoni ankoraŭ „Preĝareton por katolikoj“ (1893) kaj „Esperantajn prozaĵojn (1902)“.
Samtempe de Beaufront kondukis energie propagandajn laborojn dum multaj jaroj ĝis la bedaŭrinda momento, en kiu li forlasis Esperanton por alia lingvo. Lia unua propaganda broŝuro aperis en 1895[22]; en jaro 1900 li verkis respondon al latinistoj, kontraŭuloj de Esperanto, en kiu li majstre rifutas iliajn asertojn („La langue internationale peut elle être le latin“). En sama jaro li faras raporton al Association française pour l’avancement des sciences titolitan „L’essence et l’avenir de la langue internationale“, en Januaro 1898 li fondas en Louviers gazeton „L’Esperantiste, organe propagateur et conservateur de la langue internationale Esperanto“, — kiu ĝis jaro 1908 estis fidela al sia devizo.
Flanke de tio, danke al personaj rilatoj, li altiris al nia movado multajn eminentajn kaj influajn personojn en Francujo: la unuan — kardinalon Legagneux ni jam citis supre; grava akiro estis tiu de E. Lombard, redaktoro de ĵurnalo „L’Etranger“, unua, kiu malfermis siajn kolonojn por esperantaj tekstoj kaj enpresis artikoletojn de L. de Beaufront, Langlet, Waśniewski, Ŝmurlo, Janowski k. a.; krom tio aperis artikoloj favoraj al Esperanto en „L’Eclair“, „La Liberté“, „Annales politiques et littéraires“, „La Revue des Beaux-Arts et des Lettres“, — kies redaktoro H. Hamel fariĝis varma Esperantisto; en „Le Grand Sténographe“ kaj „Gazette sténographique“ aperis speciala esperanta rubriko. En tiu ĉi tempo ankoraŭ du gazetoj naciaj akceptadis esperantajn artikolojn: rusa gazeto: „Viestnik opitnoj fiziki i elementarnoj matematiki“ (Odessa) kaj dana: „Nykjöbing Tidning“ (red. P. K. Toksvig).
De Beaufront turnis sin poste al diversaj societoj: unuan, kiun li sukcesis altiri al nia movado, estis „L’union velocipedique de France“, kiu en siaj „Bulletins Officiels“ presigis esperantan terminaron, koncernantan velocipedan sporton. Iom poste, la fama „Association nationale des littérateurs français“ akceptis por sia ĵurnalo artikolon de Beaufront pri Esperanto. La scienca societo „Association française pour l’avenir des sciences“ enpresis raporton de Beaufront en siaj „Comptes Rendus du Congrès de Paris“ 1909.
La propagando inter junuloj ne estis ankaŭ forgesita: unua, la granda kolegio de Juilly malfermis Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/70 d-ron Emile Javal kaj iniciatis eldonon de verkoj laŭ sistemo Braille por blinduloj. ;
Carlo Bourlet, eminenta matematikisto, profesoro en Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj, prezentis Esperanton al „Société des anciens élèves d’arts et métiers“ kaj al „Société de géographie commerciale“, Samuel Meyer faris raporton pri Esperanto en kongreso de Instruantoj de lingvoj vivantaj (1900); prof. Charles Meray, fama matematikisto; generalo Sebert, membro de Franca Scienca Akademio; d-ro Emile Boirac, rektoro de Universitato en Dijon; d-ro Offret, profesoro en Dijon; prof. Adam en Nancy; d-ro Dor; d-ro Javal; prof. Tarbouriech; prof. Lambert; jam nomita Gabriel Chavet, poste sekretario de Centra Oficejo kaj energia sekretario preskaŭ de ĉiuj internaciaj kongresoj.
Abato Peltier propagandis fervore en katolikoj rondoj; fervoraj propagandistoj estis ankaŭ Henri Bel, aŭtoro de serio da artikoloj pri Esperanto en „Journal de la Santé“; M. Pagnier, Paul Fruictier, aŭtoro de unua Esperanta sintakso, poste redaktoro de „Lingvo internacia“; Marissiaux, aŭtoro de Komerca lernolibro Esperanta; profesoro Aymonnier; prof. H. Sentis en Grenoble; F. de Menil, aŭtoro de multaj esperantaj muzikaĵoj kaj de la konata himno esperantista; Charles Lambert, Charles Verax, Guilbeau, Benoist, Guillaume, Charles Lemaire, aŭtoro de broŝuro: „L’Esperanto solution triomphante du probleme de la langue internationale“; Saint-Loup, Laisant, E. Matton, Paul Chappelier, F. Lallement, Beau, Jos. Jamin, Paul Berthelot, P. Tenneson, Fino. Zabilon d'Her, d-ro Saquet, Bricard, Lepine, Pourcines, Merckens, Lallement, Beau, Evrot, Lucien Bernot, esperanta muzikverkisto k. c.
Generalo Sebert prezentis Esperanton al la Franca Akademio de sciencoj en ĝia plena kunsido (aprilo 1901) kaj lia raporto estis presita en la „Comptes rendus de l’Academie des sciences“.
Prof, Charles Meray priparolis esperantan aferon en speciala revuo „L’enseignement des mathématiques“[23]).
Por ebligi eldonadon de aperantaj novaj verkoj de Beaufront decidis la firmon Hachette preni en ĝiajn manojn eldonadon de esperantaj libroj. La kontrakto de la firmo kun Zamenhof estis subskribita en 1901: tiel aperis la fama „Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof“, kiu ĝis jaro 1905 enhavis jam 30 esperantajn verkojn.
Alvenis do tempo por kunigi ĉiujn tiujn laborojn en memstara, apoganta sin nur sur samideanoj, esperantista organizacio. En jaro 1898 estis fondita la fama Societo por propagando de Esperanto. Ĝia unua komitato regule elektita estis (20 Sept. 1898): de Beaufront, prez; Henry Hamel, vicpr.; René Lemaire, sekr.; Demarest, H. Bel, Blanjean.
La Societo baldaŭ fondis kursojn de Esperanto kaj grupojn en diversaj lokoj.
Unua publika kurso estis en Grenoble (1898), poste en Lille (1899), en jaro 1900 en Limoges, La Rochelle, Valence, en „Association polytechnique“; en 1901 — Parizo, Dijon (450 lernantoj); en 1902: liceo Condorcet, liceo Charlemagne.
La unuaj grupoj estis fonditaj en Paris (1900), Besancon, Dijon, Nice, Samoëns (1901). La unua komitato de la Pariza grupo konsistis el: G. Moch, prezidanto; Gabriel Chavet, sekretario; Alice Roux, d'Eyssautier, Frehis.
La societo Touring — Club ne rifuzis al la novaj grupoj monan helpon; en jaro 1902 ĝi dediĉis 400 frankojn al Pariza grupo, 200 fr. al Lyona, 200 al grupo en Le Havre, 100 al grupo en St. Omer, 100 al grupo en Bar sur Seine.
Al „Esperanta Asocio“ aliĝis per oficiala decido de sia urba estraro la urbo Dijon, la societoj: politeĥnika, filomatika, „Société de l’enseignement moderne“, Eĉ en malgrandaj urboj de franca provinco aperis energiaj propagandistoj, kiel Alfred Michaux en Boulogne-sur-Mer, Deligny en St. Omer, Vaillant en Angoulême, prof. H. Sentis en Grenoble, Dargis en Calais.
Baldaŭ Esperanto trapasis de Francujo en najbarajn franclingvajn landojn kaj en francajn koloniojn. En Belgujo la Brusela ĵurnalo „Le Petit Bleu“ akceptis artikolojn esperantajn. Danke al agado de Houzeau de Lahaie, J. Jamin, Ch. Lemaire, J. Coox, D-ro Van Melckebeke, M. Seynaeve, Esperanto komencis disvastiĝadi en tiu ĉi lando; en Alĝerujo faris tion kapitano Montrosier, en Madagaskaro laboris P. Bourdier, en Nova Kaledonio E. Bardoulet, en Kanado — A. P. Beauchemin, fondinto de gazeto „La Lumo“ en Monreal, Saint-Martin k. a.
Krom tio, al la Franca Societo aliĝis multaj alilanduloj. Max Muller akceptis titolon de honora membro (1906). „L'Esperantiste“ aranĝis „Internacian Korespondadon Esperantan“ (I. K. E.) por faciligi kaj reguligi interkomunikadojn de diverslandaj Esperantistoj: je difinitaj, facilaj kondiĉoj ĉiu povis publikigi en la ĵurnalo sian nomon, adreson kaj demandojn, pri kiuj li interesiĝas. La sama gazeto en 1900 aranĝis sian unuan literaturan konkurson esperantan, en kiu estis premiitaj per 1-a premio Samuel Meyer, Hilda Cederblad (Svedujo), S-ino Zabibilon d'Her; per 2-a premio: Paul de Lengyel (Hungarujo), Elber, Magnus Nordensvan, Axel, Hasselrot, Paul Tenneson, K. Boguŝeviĉ, Iv. Ŝirjaev, Feliks Lallement.
Post multaj transloĝiĝoj alvenis ankaŭ Francujon, kie ĝi trovis bazon por trankvila vivo, la malnova esperanta ĵurnalo Lingvo internacia, kiu dum jaroj 1896-1904 estis eldonita en diversaj svedaj kaj hungaraj urboj kaj kiun fine, de jaro 1902, prenis sub sian redaktadon Paul Fruictier en Parizo.
Jen kelkaj detaloj el la historio de tiu ĉi gazeto Fondita, kiel ni jam diris, post la malapero de la Nurnberga Esperantisto, ĝia prova numero aperis en Decembro 1905 en sveda urbo Uppsala, eldonita de la Esperantista Klubo de tiu ĉi urbo kun mona helpo de V. Gernet, konata aŭtoro, loĝanta en Odessa, kiu ankaŭ prenis sur sin eldonadon de la „Biblioteko Esperanta“. Dum jaro 1898 redaktis Paul Nylen, sed en la fino de 1898 la eldonisto anoncis, ke li ne povas jam pli longe daŭrigi sian helpon. Tiam trifoje ripetiĝis konata en Esperanta historio mirinda afero, kiu konsistis ĉiam el du aktoj: unua manko de monaj fondoj kaj malĝojaj adiaŭoj de la redaktoro al la abonantoj, dua— neatendita, neesperita apero de savinto!
V. Gernet, forlasante la gazeton, proponis al Zamenhof, preni la eldonadon. La Majstro tamen absolute ne povis tion fari kaj turnis sin al de Beaufront kun propono kunigi „Lingvon Internacian“ kun „L'Esperantiste“, t, e, aldoni alla franca ĵurnalo apartan esperantan tradukon de ĝiaj francaj artikoloj. Tiam Upsala Klubo decidis kaj anoncis kun bedaŭro pri morto de „Lingvo Internacia“.
Sed en la sama numero (Decembro 1898) aperis sciigo, ke unu amiko en Lulea prenis sur sin eldonajn kostojn kaj petis Paul Nylen daŭrigi redaktadon de la „Lingvo Internacia“. Dum kelkaj monatoj, pro manko de signitaj literoj en Lulea, la eldonado estis interrompita kaj la unua numero de 1899 aperis nur en Julio. La gazeto eliradis duonmonate, po 8-paĝaj numeroj. Tamen en la lasta numero, kiu aperis en Marto 1900, la redakcio sciigis, ke „la nuna redaktoro estas preta preni sur sin eldonadon de „Lingvo Internacia“ dum jaro 1900 nur kun kondiĉo, ke almenaŭ 500 abonantoj por tiu venonta jaro „raportos sin“ antaŭ la fino de tiu ĉi jaro estanta...
Alvenis nur 216 abonoj. Nova lasta adiaŭa numero kaj nova neesperita apero en alia angulo de Eŭropo, en Magyar-Orszag (Hungarujo), de savinto, kiu prenis sur sin la gazeton.
Tiu nova oferanto estis Paul de Lengyel en Szegzard, al kiu Nylen transdonis la eldonadon kaj post unu jaro, en Oktobro 1901, eĉ la redaktadon. Tio daŭris nur 3 monatojn kaj de januaro 1902 fariĝis redaktoro Paul Fruictier en Parizo, kvankam dum kelka tempo la gazeto estis ankoraŭ presita en Szegzard.
El tiu ĉi periodo de „Lingvo Internacia“, kiu ĝis 1898 estis sola gazeto esperantista, ni notas plej gravajn faktojn.
En majo 1897 Zamenhof dissendis ĉirkaŭ 6000 invitojn al gazetoj kaj reprezentantoj de diversaj mondlingvaj sistemoj por organizi „Skriban kongreson por priparolado kaj decidado de la demando pri L. I.“; sed jam en Julio li sciigis, ke la Kongreso ne efektiviĝos, ĉar la reprezentantoj rifuzis malgraŭ lia propono, ke ili mem prenu la kondukadon de la Kongreso, kiun li kun plezuro al ili fordonos. La Majstro aldonis: „Tio estas la lasta provo, kiun mi faris por unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de L. I. Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estis vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiam rekte antaŭen, memorante ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun“.
Kiel ĉefajn plej gravajn kunlaborantojn de „Lingvo Internacia“ en tiu Ĉi tempo 1896-1902 ni notas: F. Postnikov, S. Krikortz, A. Arnold, Paul Nylen, V. Ŝmurlo, V. Gernet, R. Lemaire; gramatikajn artikolojn skribis A. Kofman, L. de Beaufront, M. Rakitski, Paul Fruictier; pri filatelia vortaro — R. Lemaire; pri traduko de Biblio: K. O. Svanbom, V. Tacievski, Homarero. Poezioj originalaj de V. Devjatnin, D. Jegorov, V. Langlet, Amiko, Otto Zeidlitz, A. Kofman, B. Kaplan, J. Lojko, K. Boguŝeviĉ, J. N. Podrabinnikov; tradukitaj de N. Setov, A. Kofman, P. Nylen, Otto Zeidlitz, Karl Wijkstrom, V. Langlet, Mozes Goldberg, Sigurd Agrell, S. Sviridov, Julius Lewik, Albana de Magalhaes, A. Caetano Coutinha, P. de Lengyel, G. Schrower, A. Fiodorov. Prozaĵoj originalaj de Józ. Waśniewski, Aleksandrino Bernstein, N. Sutkovoj, I. Ŝirajev, P. Lengyel, P. Ahlberg, V. Langlet, Nylen, M. Abesgus, K. Boguŝeviĉ, V. Laskin, V. Kurmanajev; tradukaĵoj de V. Langlet, L. E. Meier, A. M. Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/77
Societoj: 1896. Kremenĉug (Pesockij), Melitopol (Ŝĉavinskij), Teplik (Kaminski, Kuŝnir), Krasnojarsk (P. Kadik), Tiflis (Avilov), Smolensk (Al. Zakrzewski); 1897: Louhans (Chavet), Jaroslav, Nykjobing (P. K. Toksvig), Odessa (d-ro Filipoviĉ), Moskva (Federowski), Karlskrona (Asklof), Ranenburg (Ŝapoŝnikov); 1898. Göteborg (E. Borjeson), Sela (H. Cederblad); Gilli Charleroy (Roelandt), Stockholm (P. Ahlberg), Uleaborg (Finl.), Arĥangelsk (Al, Zakrzewski); 1900. Parizo; 1901. Sodertelje (Sussmuth); Dijon; Plovdiv (Bulg.), Vladivostok; Brno (K. Pelant); Louviers, Montréal, Stockholm, Besancon, Nice, Samoëns, Bruxelles; en 1902: 38 (el tio Francaj kaj belgaj 19), en 1903 — 107 (franc. kaj belg. 44), en 1904 — 188 (franc. kaj belg. 92).
Post malapero de la Sofiaj gazetoj („Mondlingvisto“ 1890, „La Espero“ 1891), dum jaroj 1892 ĝis 1897 la solaj gazetoj estis „Esperantisto“ ĝis 1895 kaj „Lingvo Internacia“ de 1895. En 1898 aperis: „L'Esperantiste“ (de Beaufront) kaj „Sciigoj de la estraro de klubo esperantista de Stockholm“ (1898—1900); en 1901: „L'Esperantiste Canadien“ (Montreal, aŭg.-dec. 1901); en 1902: „La Lumo“ (Montreal); „Rondiranto“ (Plovdiv, G. Oreŝkov) „Esperanto“ (Santander); „La Belga Sonorilo“ (Bruxelles, J. Jamin kaj M. Seynaeve); „La Holanda Pioniro“ (Hilversum, D. Uitterdijk); „L' Esperantista“ (Napoli, gr. G. Gallois); 3 gazetoj en Bystrice-Hostyn, red. Th. Ĉejka, J. Krumpholc kaj Fr. Ŝidlo: „Revuo Internacia“, „Der Deutsche Esperantist“, „Bohema Esperantisto“ (de 1903: „Ĉesky Esperantista“); „Kalejdoskopo de Esperantistoj“ (Askersund). En 1903: „Svisa Espero“ (Th. Renard, J. Borel); „Kelkaj Floroj Esperantaj“ (Bruges); „Monata Revuo Esperantista“ (Södertelge), „Antaŭen Esperantistoj“ (Lima, F. Villareal); „Juna Esperantisto“ (Genève, Edm. Privat, H. Hodler); „Ĉilia Esperantisto“ (Santjago, L. Sepulveda Cuadra); „Espero Katolika“ (Tours, ab. Peltier); „La Revue de l’Esperanto“ (Boulogne); „La Suno Hispana“ (Valencia, Vin. Inglada); „The Esperantist“ (London, H. Bolingbroke-Mudie); en 1904: „Revuo Universala“ (Le Hâvre, M. Gasse); „La Meksika Lumturo“ (Mexiko, d-ro A. Vargas); „Revuo Internacia de Stenografio“ (Amsterdam, S. Vries); „Internacia Scienca Revuo“ (Paris, P. Fruictier); „Esperantistiche Mittheilungen“ (Berlin, J. Borel)»; „Trumpetisto“ (Tirnovo); „Munĥena Esperantisto“ (Minchen); „Esperanta Ligilo“ (Paris, Th. Cart); „Bulletin de l’union des Sténographes et des Espérantistes Gapençais“ (Gap); „Unua Paŝo“ (Sofia); „Hungara Esperanto“ (Budapest).
La libra literaturo kalkulis ĉirkaŭ 300 verkojn, el kiuj lernolibroj, ekzercaroj, vortaroj, propagandaj broŝuroj de Zamenhof, L. de Beaufront, P. Berthelot, Ch. Lambert, A. Grabowski, Sudria, T. Cart, Merckens, Pagnier, Procureur, Marissiaux, Lemaire, Jurgensen, J. Borel, Villanueva, Gallois, Gaetano Coutinha, Fruictier, Geoghegan, Henderson, Motteau, Rhodes, O' Connor, Ĉejka, Popov, Oreŝkov, Atanasov, Kanev, Skeel-Giörling, Wacher, Rahamegi, Deligny, Offret, Meier, Fried, prof. P. Christaler, Hopt, Knobel, O. Simon, Zierenberg, Ramon Limones, Dreves Uitterdijk, Lengyel, Marignoni, Libek, Wasniewski, Costa e Almeida, Nylen, Ahlberg, Saint-Loup, Codorniu, Aymonnier, Boirac, G. Moch, L. Couturat, Villareal, prof. Wilhelm Ostwald.
Literaturaj verkoj poeziaj: A. Kofman (Byron, Iliado), V. Devjatnin, Vaillant (fabloj de Lafontaine), Witteryck, N. Kuŝnir (Lermontov).
Literaturaj verkoj prozaj: Zamenhof (Hamleto), de Beaufront (Esp. prozaĵoj), J. Evrot, S. Meyer (X. de Maistre, Molière), Kabe (d-ro Bein) (Sieroŝevski), S-ino Sarpy (Perrault), Seynaeve kaj Van Melkebecke (El Flandra literaturo), Valienne (Eneido), Capé-Monrosier (Coppée), Lallement kaj Beau (Diversaĵoj), Motteau (Shaekespeare), Lojko (Tolstoj), Borovko (Puŝkin) Burenkov (Tolstoj) Kazi-Girej (Garŝin).
Sciencaj verkoj: Boirac (Monadologio de Leibnitz), Al. Dombrovski (Pri kurbaj linioj), S. Poljanskij (Kurioza Sunhorloĝo) L. Gruey (Sunhorloĝo), Kühnl (Jan Hus).
Muzikaĵoj de F. de Ménil, L. Bernot, Adelskold, Deshayes, Fiodorov.
La nombro de Esperantistoj enskribitaj en la Adresaroj estis en fino de ĉiu jaro: 1894 — 3000, 1896 — 3997, 1897 — 4333, 1898 — 4660, 1899— 5025, 1900 — 5567, 1901 — 6578, 1902 — 7699, 1905 — 9260, 1904 — 11199, 1905 — 13103, 1906 — 16382, 1907 — 19197, 1908 — 21915.
Ni ne povas priskribi detale pro manko de materialoj la movadon esperantistan en ĉiuj apartaj landoj, en kiuj ĝi en tiu ĉi epoko naskiĝis. Ni do nur notu plej konatajn nomojn.
En Anglujo la unuaj pioniroj estis Jos. Rhodes kaj John Ellis, fondintoj de la unua grupo en Keighley (1902; en Londono: H. Bolingbroke Mudie, Ĉefeĉ (H. F. Hoveler), aŭtoro de famaj lernolibroj „ŝlosiloj“, Kol. John Pollen, Adela Schafer, F. Moscheles, I. C. O’Connor, E. A. Milidge, A. Motteau, Alf. Wackrill, Dr. Lloyd (Liverpool).
Honoran lokon inter esperantigitaj nacioj okupas du slavaj: Bohemoj kaj Bulgaroj, kiel ni jam vidis el la nomaro de gazetoj. Krom la cititaj tie nomoj de Miloslav Bogdanov, Ĉejka k. a., ni notu ankoraŭ: Ed. Kühnl, Balik, Holub en Bohemujo, St. Atanasov, J. Davidov en Bulgarujo.
Inter Germanoj: plej malnova Ludwig Emil Meier, J. Borel, d-ro Mybs (Altona), K. Wallon, fondinto de agema grupo en Braunschweig; d-ro Ad. Schmidt (Potsdam), prof. P. Christaller (Stutgart), Otto Simon, J. Schröder (Wien), d-ro Ebner (Konigsberg), d-ro Hanauer (Frankfurt) k. a.
En aliaj landoj, krom jam suprecititaj: Fr. Skeel- Giörling (Danujo), dro Runneberg, Aug. Lauren, Gustavson (Finnlando), d-ro Dragumis (Grekujo), Jos. Miletz, J. Süssmuth, P. de Lengyel (Hungarujo), A. Lopez y Villanueva, A. Sabadell, R. Codorniu (Hispanujo), Th. Thorsteinsson (Islando); Clarence Bicknell, nia fama poeto; Rosa Junck, d-ro Marignoni, prof. Meazzini (Italujo) Al. Dombrovski (Litovujo); G. Busutil (Malto); Midthus, J. Allum, Alf. Johnsen (Norv.); A. B. Brzostowski, unua pola esperantisto, Leop. Blumental (Leo Belmont), d-ro K. Bein, Fr. Ender— (Polujo); Costa e Almeida (Portug.); pastro Schneeberger (Svisujo), Fino Cederblad (Sved.) k.a.
En Ameriko: R. Geoghegan, unua amerika esperantisto, d-ro M. Talmey (New-York), Twombly (Brooklin), G. Coutinha (Brazilio), L. E. Sepulveda Cuadra (Ĉilio); en Azio: Adinarajama Chettiar (Dambaran, Hindujo), Gauntlett, Mackensie (Japanujo) k. a.
Priskribante tiun ĉi epokon de esperanta vivo, de Beaufront rakontas anekdoton pri franca elmigrinto, kiu, reveninte hejmen post la revolucio, al demando: „kion li faris dum tiu ĉi terura tempo“ respondis: „Kion mi faris? Mi vivis!“ Jes, aldonas Beaufront, ni vivis, kvankam oni ĉiam anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ĝin. Ni vivis malgraŭ malamikoj kaj persekutantoj, malgraŭ ĵaluzo, envio, mokado, insultoj.
Nun, ŝajnas al mi, ke la suprecitita respondo estis jam tro modesta: en tiu ĉi epoko Esperanto ne nur vivis, sed danke al energia agado en Francujo preparis bonan fundamenton por sia estonta progreso.
Rondoj, grupoj, apartaj Esperantistoj komencis interkomunikiĝi: personaj vojaĝoj kaj vizitoj baldaŭ aliformiĝis en interurbaj kaj regionaj kunvenoj. Kaj kiam en Calais, en jaro 1904, alvenis ne nur Francoj el najbaraj urbetoj, sed ankaŭ kelkaj alilandaj Esperantistoj[24]), la kunveno nomiĝis jam kongreso kaj estis antaŭsigno de la unua, jam vere internacia, brila kaj majesta momento en historio de Esperanto de la Bulonja Kongreso en 1905. Tiun momenton ni devas konsideri kiel komencan punkton de nova epoko en nia historio — epoko de vere internacia vivo.
I. La Bulonja Kongreso.
La 5-a de Aŭgusto 1905 estis granda tago en historio de Esperanto.
El tridek diversaj landoj de la nova kaj malnova kontinentoj alvenis en malgrandan francan urbon Boulogne-sur-Mer al invito de la tiea esperanta grupo ĉirkaŭ milo da diversnaciaj Esperantistoj.
Multaj el ili dum longa vojaĝo certe ne estis liberaj de timo, simila al tiu, kiun devas senti elpensuloj aŭ eltrovistoj, kiam ili unuan fojon faras praktikan provon de maŝino aŭ aparato, rezultato de iliaj longaj penoj kaj laboroj. Kio okazos, se ĝi ne funkcios, se ĝi ne taŭgos por sia difinita celo?
En esperantaj ĵurnaloj oni certe jam de longe legis interesajn rakontojn pri vizitoj, interparoladoj, diskutoj de diverslandaj Esperantistoj. Sed tio estis nur privataj paroladoj, dum kiuj la parolantoj estis certe indulgemaj unu por alia, helpis sin diversmaniere por reciproka kompreniĝo kaj la priskriboj de tiuj renkontoj servis per propaganda celo, en kiu iom da pligrandigo estas permesita. Sed nun, en granda publika kunveno, antaŭ tiom da diverslingvanoj, ĉu Esperanto eltenos tiel seriozan provon? Ĉu ĝi montros sin taŭga por tiu grava tasko? Multaj memoris, ke dum Volapukaj kongresoj oni parolis germane kaj ke ĉiuj aliaj lingvanoj estis devigitaj atendi pacience, ke oni traduku ĉiun proponon en ilian lingvon[25])! Certe ni ĉiuj konvinkiĝis jam delonge, ke Esperanto ne povas esti komparata kun Volapuk... tamen la graveco de la problemo ne ĉesis maltrankviligi multajn kongresanojn.
Sed ĉiuj timoj, ĉiuj duboj malaperis subite kaj plene tuj de la unua momento de la malfermo de la kongreso! Post unuaj vortoj de Ludoviko Zamenhof, potenca ondo de entuziasmo diskuris tra la tuta salo de la Bulonja Urba Teatro, plena da kongresanoj. La ĉeestantoj ne povis atendi finon de la parolado de la Majstro kaj interrompis ĝin ofte per laŭtaj, varmaj aplaŭdoj. Ili ne povis reteni triumfan krion de tiu ideo, kiun ĉiuj profunde portis en siaj koroj, kaŝita eble jam de multaj jaroj. Jes, en tiu ĉi momento triumfe realiĝis ideo de Lingvo Internacia: Francoj, Angloj, Germanoj, Poloj, Kanadanoj, Meksikanoj... eksentis ĉiuj samtempe, ke la lingvo, kiun parolas al ili Zamenhof, estas jam ilia lingvo, kvankam ili ellernis ĝin en plej diversaj kaj malproksimaj anguloj de la tero kaj kvankam multaj eble neniam ankoraŭ aŭdis ĝin parolatan! lli eksentis veran, fortan ligilon inter si ĉiuj! Ili eksentis, ke en tiu momento la mondo, dispartigita en fremdajn, malamikajn, suspektemajn hordojn, faris fortan, kuraĝan paŝon al tuthoma frateco!
En tiu glora festo internacia Zamenhof prave diris, ke: unan fojon en homa historio ni, membroj de plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia, ne kiel fremduloj sed kiel fratoj, ĉar hodiaŭ kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj! Benata estu la Tago! grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!
En tiu tago Zamenhof estis plene rekompencita por siaj longaj, multjaraj laboroj, por la ofero de sia juneco, de sia tuta vivo al tiu nobla ideo!
En Historio de Esperanto devas esti enskribitaj sur honora loko la nomoj de iniciantoj kaj organizintoj de tiu unua esperanta internacia manifestacio: de Alfred Michaux, advokato, prezidanto de esperantista grupo en Boulogne-sur-Mer, — la „Unu por la Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/85 unua infernacia Kongreso, en kiu ĉiuj kunvenantoj komprenas sin reciproke: tio estos fakto memorinda en la historio de civilizacio kaj la urbo Boulogne-sur-Mer povas esti fiera, ke ĝi estas elektita por tiel solena festo“.
En la komitato de la Kongreso estis invititaj de D-ro Zamenhof: Emile Boirac, Michaux, Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert, vicprezidantoj; Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl sekretarioj. Krom tio reprezantantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj estis invititaj sur la scenejon. Efektiva prezidanto estis d-ro Emile Boirac, kiu kun mirinda talento gvidis kaj resumis diskutojn dum kvar longaj kunsidoj.
En la unua (lundo, 7-an de Aŭgusto) d-ro Zamenhof legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la Komitato, estis prezentita al Kongresanoj de D-ro Boirac en la kvara kunsido (9 Aŭg.) en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la Kongreso.
Tiu deklaracio fariĝis kvazaŭ esperantista lingva „Credo“ — jen ĝia teksto:
„Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon.
1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn“, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj, kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj de tiu ĉi lingvo.
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la diuita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto“. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farata en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga“.
En la sekvantaj tri kunsidoj (8-an, 9-an de Aŭg.) estis priparolitaj multaj demandoj interesantaj Esperantistaron: pri akcepto de Esperanto en poŝtaj kaj telegrafaj oficejoj (propono de Ducrocq); pri elparolado de Esperanto (Kühnl, Grabowski, Cart, Pourcines, Lambert, Balik, Saquet); pri propagando inter junuloj (propono de Edm. Privat); pri esperanta standardo[26]; pri signitaj literoj (propono de Saint Martin Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/89 gresoKongreso, ke ĝi sekve decidos demandon pri la loko kaj esploros ankaŭ aliajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ nediskutitajn dum la nuna Kongreso kaj prezentos raportojn pri ili en la venonta. Gen. Sebert laŭ peto de D-ro Zamenhof akceptis esti prezidanto de la Organiza Komitato.
Bela estis momento, kiam dum la solena festo en la urba kazino diverslandaj Esperantistoj alportis al Zamenhof kaj al la internacia Esperantistaro salutojn de siaj landoj: Bohngbroke-Mudie el Anglujo, Grabowski el Polujo, Schneeberger el Svisujo, Ostrovski el Rusujo, Otto Simon el Germanujo, Krikortz el Svedujo, Balik el Bohemujo, Codorniu el Hispanujo, Saint Martin el Kanado, Privat je nomo de junuloj k. a.
Dum sia vojaĝo al Boulogne Zamenhof estis entuziasme akceptita de Berlinaj kaj Parizaj samideanoj. En Parizo li estis invitita kune kun generalo Sebert, d-ro Javal kaj prof. Bourlet, de la ministro de publika instruado, Bienvenu-Martin, kaj de Bellan, sindiko de la pariza urbestraro; li estis nomita kavaliro de la franca „Legio honora“. Post la kongreso, la Majstro kaj ĉirkaŭ 300 kongresanoj vizitis Anglujon: en Folkestone ili estis solene festitaj de la urbestraro, en Dover de la tiea societo.
Washington — Antwerpen — Krakow. 1906 1912.
Por la II-a Kongreso mil Esperantistoj kunvenis en Ĝenevo (Svisujo). La 28-an de aŭgusto 1906 generalo Sebert, prezidanto de la Organiza Komitato, oficiale malfermis la Kongreson en teatra ĉambro de la Amikoj de Instruado. Estis elektita prezidanto Fr. Schneeberger, prezidanto de la svisa Esp. Societo; Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/91 grandaj oferoj kaj, ekzemple, unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto, — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi, alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas ilian korojn. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumataj ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ne, vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigis la interna ideo de Esperantismo, kiun ĉiuj sentis en sia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco! Ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas la fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados. Tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia korpo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo nomos ilin utopiistoj; ili estos fieraj pri tiu nomo! Ĉiu nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la Esperantismo kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco!“
Post tiu solena parolado la naciaj delegitoj salutis la kongreson je nomo de siaj landoj.
La laborojn komencis Gaston Moch, ĝenerala sekretario, kiu konforme al la decido de la Bulonja Kongreso, raportis pri la demandoj, resenditaj al la nuna Kongreso, kiujn la Komitato esploris. El ĉiuj proponoj kaj demandoj, kies nombro estis 54, nur kelkaj estis rekomenditaj al la atento de la Kongreso: pri mona helpo de riĉuloj; pri redaktado en esperanto de ĉiuj avizoj, difinitaj por internacia publiko; pri aldono de esperanta traduko de titoloj sur libroj; pri pligrandigo de niaj adresaroj per utilaj detaloj; pri presigo en ĵurnaloj de raportoj pri niaj kongresoj; pri propagando inter specialistoj, pri internacia poŝtmarko. La projekto pri elekto de esperantaj konsulejoj en diversaj urboj (propono de A. Carles el Béziers kaj de la esp. klubo en Wien) estis diskutita detale kaj la kongreso akceptis ĝin unuanime.
E. Boirac, konsiderante, ke la Lingva Komitato estis kreita en Boulogne nur provizore kaj ke li ankaŭ prezidis ĝin nur provizore laŭ peto de d-ro Zamenhof, nun transdonis siajn povojn al la aŭtoro de Esperanto. Zamenhof tamen petis konsideri la Lingvan Komitaton kiel definitivan ĉefan esperantistan lingvan institucion kun d-ro Boirac, kiel ĝia prezidanto. La kongreso per laŭtaj aplaŭdoj aprobis tiun ĉi proponon.
Demandoj pri novaj vortoj en naciaj vortaroj (Aymonnier), pri esperanta festotago (O. Simon), pri metodo de instruado de Esperanto — estis resenditaj al la Lingva aŭ Organiza komitatoj. La propono de G. Moch pri fondo de Konstanta komitato de Kongresoj estis akceptita kaj oni elektis: Sebert, Michaux, Schneeberger, Mybs, Hanauer, Mudie, Moch; krom tio, speciala por ĉiu kongreso loka komitato, estos elektita inter lokaj Esperantistoj. Kiel sidejo de tiu konstanta komisio estis elektita la Centra Oficejo en Parizo, fondita kaj organizita en tiu ĉi jaro danke al privata helpo de eminenta Esperantisto, kiu deziris resti nekonata. Fine, la Ĝeneva Kongreso elektis Britujon, kiel lokon de la sekvanta kongreso, lasante al anglaj Esperantistoj elekton de plej taŭga por tio urbo.
Oni rakontis pri la Ĝeneva Kongreso, ke la ĝenevanoj komence rigardis Esperantistojn kun iom moka indiferenteco. La urbo eĉ rifuzis urban teatron kaj la universitatajn salojn por la kongresaj kunvenoj. Sed kiam la grandega salo Victoria-Hall pleniĝis de divesnaciaj samlingvanoj, Ĝenevanoj, sidantaj en galerioj, komence grande mirigitaj, post kelkaj momentoj jam entuziasme aplaŭdis la Esperantistaron. De tiu ĉi momento Ĝenevo fariĝis unu el ĉefaj centroj de Esperantismo.
La III-a Cambridge’a Kongreso komenciĝis per granda strata manifestacio. Oni vidis en Cambridge’aj stratoj kvazaŭ bildon de pasintaj tempoj: la urbestro, Stace, en antikva solena robo, antaŭirita de sceptroportisto; la „Aldermen“ en tradiciaj riĉaj kostumoj kaj en malnovaj urbaj kaleŝoj; Rev. Roberts, Vic, Kanceliero de la Cambridge’a Universitato, profesoroj Boirac, Cart, Bourlet en universitataj roboj, gen. Sebert en akademia kostumo, anglaj, francaj, danaj, hispanaj oficiroj — ĉiuj renkontis D-on Zamenhof en stacidomo, ornamita de tapiŝoj kaj standardoj, dum en la korto staris taĉmento de rajdistoj „Frentiersmen“ en paradaj uniformoj. La alveno de Zamenhof estis salutita per esperanta himno, per multenombraj sonoriloj de la Cambridge’aj preĝejoj, per krioj kaj aplaŭdoj (la nombro de kongresanoj estis 1324).
La malfermo de la kongreso okazis vespere en la Cambridge’a Teatro. Al saluta esperanta parolado de la Urbestro, Zamenhof respondis:
„Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. Dudek jaroj de laborado por la Esperantismo! kion tio signifas oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo. Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj semantoj. Nun nia afero staras forte. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton; ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro la utilo, kiu ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homato, pro tiu komunhoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi iliajn manojn, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistas la plei gravaj meritoj de niaj kongresoj. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de Esperantismo; vivu Frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio romPaĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/96 poste, en la lasta kunsido, Mayor jam parolis Esperante[27]).
Dum kvar kunsidoj ĝeneralaj estis legitaj kaj diskutitaj raportoj pri agado de la Lingvo Komitato; pri la movado inter blinduloj (Cart); pri internacia monsistemo (de Saussure); pri tutmorida festo esperantista (O. Simon); pri fondo de Esperantistujo (Wilhaker); pri loko de la sekvanta kongreso, kiun oni decidis organizi en Germanujo.
La Kongreso akceptis regularon, laŭ kiu la celo de esperantaj kongresoj estas esploro de ĉiuj demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de religiaj, politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj kaj de la lingvaj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato. La Kongresa Konstanta Komitato konsistos el: Internacia organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso por prepari la sekvantan, kiu enhavos krom la elektitaj membroj, la prezidantojn de la antaŭaj Kongresoj; Loka Komitato, kiel delegacio de la Organiza Komitato; ĝeneralan sekretarion, elektitan de ĉiu Kongreso por la periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj, se estas necese, sekretariojn-adjunktojn.
Sur la revena vojo atendis d-ron Zamenhof solena entuziasma akcepto de la Londona urbestraro kaj de Londonaj esperantistoj. Sir Vezey Strong, „Alderman“, anstataŭanto de Londona Lord-Major, salutante la Esperantistojn, afable konsentis, ke „se internacia lingvo ne povas fariĝi la angla, ĝi estos Esperanto“!
IV. Belan kongreson organizis unu jaron poste la „Kvaro por Kvara“[28]): d-ro Mybs, d-ro Schramm, Mario Hankel kaj G. Arnhold en Dresdeno (15-22 de Aŭg. 1908). Tiu kongreso ricevis protekton de la Reĝo Frederiko-Aŭgusto de Saksujo; en ĝia honora prezidantaro ni trovas ankaŭ nomojn de D-ro Beck, saksa ministro de publika instruado; Beutler, ĉefurbestro de Dresdeno; Grafo v. Hohenthal und Bergen, ministro de eksteraj aferoj; von Metsch-Reichenbach, ministro de la reĝa domo; von Eriegern, ĉambelano; ĝeneralo v. Hausen, milita ministro, de multaj profesoroj, parlamentanoj, urbaj delegitoj.
Oficialaj reprezentantoj estis: Ŝimura, oficiala delegito de la ministro de Instruado de Japanujo; Straub, oficiala delegito de la Registaro de Usono; Yemans, oficiala reprezentanto de la Filipina registaro; Pujula, oficiala reprezentanto de la Provinca Deputitaro de Barcelono; Adolphe Moynier, oficiala delegito de la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco; Gaston Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/99 poste Zamenhof komencis malferman paroladon, kiun li finis per tiuj ĉi vortoj: „Esperanto estas nenies propraĵo, la Esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente, por gardi nian Lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj; nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan Lingvan Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la Esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre; ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovos, ke ni devas fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro: ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero“.
La laboraj kunsidoj okupis 4 kunvenojn (18, 19, 21, 22 de Aŭg:) en grandega salo de Vereinshaus aŭ en Teknika Lernejo. Post kutimaj salutaj paroladoj de naciaj reprezentantoj je nomo de iliaj landoj (estis reprezentataj 41 nacioj, inter kiuj: Irlando, Islando, Katalunujo, Finnlando, Gruzio, Brazilio, Hindujo, Ĉilio. Tunizio, Meksikio, Urugvajo, Usonio).
La kongreso decidis:
sendi telegramojn al la Germana Imperiestro, al la Reĝo de Saksujo (kiuj respondis per telegramoj), al graio Tolstoj, al Alfred Michaux;
aprobi la raporton de la Konstanta Komitato; la deklaron de la prezidanto de la Lingva Komitato, ke „la tasko de la Komitato estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion, sed neniel la Fundamento, nek la Komitato povas esti baro por normala evoluo de la lingvo“; la projekton pri fondo de Kongresa Kaso, proponitan de la Konstanta Komitato (oni elektis kiel kuratorojn: Mudie, Mybs kaj gen. Sebert).
Ĝi decidis: resendi proponon pri Internacia Atesto pri kapableco al la Internacia Instituto de Esperanto, al U. E. A. kaj al la Asocio de Instruistoj (G. Moch); aprobi fondon de Oficiala Gazeto Esperantista kiel organo de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Kongresa Komitato; resendi al U. E. A. proponon pri fondo de Esperanto-Domoj por junuloj (Privat);
aprobi fondon de Internacia Instituto de Esperanto por organizo de normalaj lernejoj kaj por diplomoj; forigi demandon, diskutitan jam sen rezultato en Geneva Kongreso, sed malfacile solvotan pri esp. festotago (O. Simon) kaj demandon pri esperanta neltra lando (Roy)[29]); aprobi raportojn de la Lingva Komitato, de la Akademio kaj esprimi sian konfidon al ili; aprobi proponon de fondo de speciala societo por helpi al la agado de la Centra Oficejo (Chavet); aprobi proponon, ke la lokaj Kongresanoj portu specialajnspecialajn signojn, kiel interpretistoj (G. C. Moch); akcepti proponon pri reorganizo de la Konstanta Komitato, kiu de nun konsistos el prezidanto, ĝenerala sekretario, 2 membroj de la estraro de ĉiu kongreso estanta, 2 de la antaŭa kaj 2 de la estonta — tiuj ĉi lastaj elektotaj de la loka organiza Komitato (estis elektitaj: gen. Sebert, prezidanto, kol. Pollen, Mudie — por la Cambridge’a Kongreso, Mybs, Schramm por la Dresdena, G. Moch — ĝenerala sekretario).
Oni decidis fine organizi en 1909 du Kongresojn: en Ameriko (laŭ invito de Farman) kaj duan en Hispanujo (invito de Pujula, Kataluno kaj de Perogordo, Hispano)[30]).
Dum la Kongreso la grupo de S-t Etienne sendis al D-ro Zamenhof lian portreton teksitan el silko.
Post la Kongreso multaj Esperantistoj laŭ invito de Bohema Esperantista Unio vizitis belan „oran“ Prahon, ĉefurbon de Bohemujo, kie ili estis kore akceptitaj de bohemaj Esperantistoj. En Berlino la ministro de publika Instruado akceptis, kiel reprezentantojn de Esperanto: d-ron Zamenhof, d-ron Mybs, gen. Sebert, prof. Boirac, d-ron Kroita, Moscheles, kol. Pollen, Van der Biest, Frenkel, Sabadell, d-ron Ostrovski, Sandström, — kaj priparolis kun ili demandon pri Esperanto en lernejoj.
V. La kvina Kongreso estis organizita en Barcelono de la loka Komitato: Fr. Pujula y Valles, prez.; Alf. Sabadell, vicepr.; G. Balsells, kasisto; G. Rebours de Pujula, sekretariino; D-ro B. Masgrau, R. Claramunt, S. Balmes, C. Bourlet.
En la patronaro de la Kongreso estis Alfonso XIII reĝo de Hispanujo, princo Karolo de Bourbon, A. Maura, prezidanto de la Ministraro, ministroj, pro- vinc- kaj urbestroj, profesoroj, redaktoroj k. a.
Krom tio, Manuel Allendè Sallazar, ministro de eksterlandaj aferoj de Hispanujo, invitis per Hispanaj ambasadoroj ĉiujn registarojn sendi oficialajn delegitojn al la Barcelona Kongreso. Al tiu invito respondis favore kelkaj registaroj, kiuj sendis delegitojn: Belgujo, Meksikio, Norvegujo, Usonio. Krom tio ĉeestis oficiala delegito de la konfederacio de komerco kaj industrio de Francujo.
La urbo Barcelona oferis al la Kongreso monan helpon (2500 pesetoj); la Rektoro de la universitato liberan uzon de la universitata palaco, la Komerca Ĉambro — belegan salon de la Borso.
La oficiala malfermo okazis la 6-an de septembro 1909 en la Barcelona Palaco de Belartoj. D-ro Mybs, prezidanto de la antaŭa kongreso, malfermis la kunsidon, proponante elekti kongresan estraron. Estis elektitaj: Pujula y Valles, prezidanto; Perogordo, Alf. Sabadell — vicprezidantoj; G. Chavet, S-ino G. Rebours de Pujula — sekretarioj, kaj 38—naciaj vicprezidantoj kaj delegitoj.[31]) La urbestro de Barcelona, Lairet, salutis la kongreson kaj deziris, ke Esperanto estu baldaŭ ligilo de la popoloj.
Telegramoj estis senditaj al la Reĝo Alfonso XIII[32]), al princo Karolo de Bourbon, al ĉiuj hispanaj Ministroj, al la reĝo de Saksujo, kiel protektanto de la kvara kongreso, al la patrino de Marie Schröder (Kjobenhavn), kiu mortis dum vojaĝo al Barcelona, al Kolonelo Pollen.
La naciaj delegitoj salutis la kongresanojn. Oliciale aliĝis al la Kongreso: urboj Carcagente, Sant-Esteba, Terrasa, Valencia, Vilanova y Geltru; societoj: Institut Catalá de les arts del llibre, Unio Catalanista, Academia de Farmaceutichs, Ateneo enciclopedich popular, Societo Catalanuya Vella de Sabadell, Societat Vegetariania de Barcelona, Societat de atraccio de Foresters, Societat protectora d'animals, Academio de Medicina. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 1300 Esperantistoj.
Dum kvar laboraj kunsidoj (6, 9, 11 de Septembro) estas priparolita demando pri propagando de Esperanto, pri kio Mann, Blaise, Mudie, Cart, Allende, Privat faris interesajn komunikaĵojn. Insignojn esperantajn prezentis Centra Komercejo por Esperanto; la grupo de Godesberg raportis pri sia intenco krei konstantan restadejon por Esperantistoj; pri esperanta gazetaro parolis Beck, Chavet. La Kongreso aprobis proponon de la konstanta komitato, ke esperantistaj diverslandaj societoj elektu per proporcia balotado Internacian Konsilantaron, kies celo estos zorgi pri financaj rimedoj de esp. oficiafaj institucioj; en tiu konsilantaron oni elektos por unu ano por mil societanoj. Krom tio oni esprimis deziron, ke la Biblia Brita Societo eldonu esperantan tradukon de la Sankta Skribo. Laŭ peto de d-ro Zamenhof la kongreso ne diskutis la proponon de d-ro Dor: prezenti d-ron Zamenhof por la premio Nobel de la Paco. La kongreso aprobis la raporton de la Lingva Komitato kaj rekomendis al esperantistaj societoj uzon de metalaj afiŝoj sur la pordoj de iliaj sidejoj.
Por la du sekvantaj kongresoj oni elektis: por 1910 — Usonion, por 1911 — Belgujon. Por tiu ĉi lasta kongreso oni elektis membrojn de la Komitato: Van der Biest kaj Oskar Van Schoor. Por la sekvantaj kongresoj estas ricevitaj invitoj el München, Praha, Gratz, Kraków, Wien. La Kongreso esprimis dankojn al urbaj esperantistaj gvardianoj kaj al ĉiuj Barcelonaj amikoj de Esperanto.
Post la kongreso, Zamenhof kaj multaj kongresanoj, laŭ invito de Inglada, prezidanto de la esper. Societo en Valencia, vizitis tiun ĉi urbon.
VI. En sekvanta jaro, respondante al invito de Usonaj Esperantistoj, niaj plej fervoraj samideanoj enŝipiĝis kuraĝe por trapasi oceanon. Multaj dubis pri la sukceso de Kongreso en Usonio, sed, kiel ni vidos, kvankam ne tiel multenombra, la Kongreso laboris laŭ modelo de eŭropaj kaj atingis plene sian celon.
La solena malfermo de la Kongreso okazis en Washington, 15-an de Aŭg. 1910. Malfermis ĝin, laŭ kutimo, la prezidanto de la antaŭa Kongreso, kapitano Perogordo. En la estraro estis elektitaj: J.J Barrett, prezidanto; d-ro Yemans kaj d-ro Ivy Kellerman-Reed, vicprezidantoj; Gabriel Chavet, Ed. C. Reed, sekretarioj; W. Mann, Rollet de l’Isle, d-ro Mybs, Perogordo, naciaj vicprezidantoj kaj 31 naciaj delegitoj.[33]) La nombro de enskribitaj kongresanoj estis — 357[34]).
Oficialajn reprezentantojn alsendis 16 registaroj: Brazilio, Ekvatorio, Gvatemalio, Ĥinujo, Hispanujo, Honduras, Kosta-Rikio, Meksikio, Persio, Rusa Ministro de komerco, Urugvajo, departamentoj de la tera kaj marista militistaro de Usonio, ŝtatoj: Karolinio, Floridio, Luisianio, Oregonio. Oficiale reprezentitaj estis ankaŭ: la Amerika Ruĝa Kruco, la Internacia Oficejo de Amerikaj Respublikoj. Neoficiale: la departamento de internaj aferoj de Usonio kaj la Rusa ministrejo de komerco kaj industrio, kiu komisiis delegiton raportinton. Salutita per telegramo, la prezidanto de Usonio, Taft, alsendis: „plej bonajn dezirojn por la sukcesoj de la Kongreso“. La Amerika Federacio de Laboro, Katolika Esperantista Unuiĝo, Universala Ligo, Teozofia Asocio, Baha movado — salutis Kongreson per siaj neoficialaj reprezentantoj.
Zamenhof en sia malferma parolado salutis Novan Kontinenton per tiuj ĉi vortoj:
„Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas, Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron! Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo! Ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi, kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reala kaj vivanta. Rigardu nin, aŭskultu nin, konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo! al nia laboro, kiu celas krei unuigitan homaron, ni invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento... Antaŭ vi, praktikaj Amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: Ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana ?... La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua; sed ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve, ĉiu prudenta komitato dirus al si: ni devas esti tre singardaj, por ke anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam... Ni povas labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Al la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos multe da semoj en la teron Amerikan, mi esprimas mian koran saluton!“
Dum tri laboraj kunsidoj (15, 17, 20 de Aŭg.), preziditaj de d-ro Yemans, oni priparolis kaj decidis: resendi al la Lingva Komitato proponon de Hollanda Societo, ke la Lingvkomitatanoj estu elektitaj de la naciaj societoj; aprobi rezolucion de la Usona Kongreso de Paco, nomi internacian komision por celo de universa paco.
Pri la propono de J. Twombly kaj Scott: nomi “la nunan Kongreson — naŭa, ĉar antaŭ niaj kongresoj okazis jam tri kongresoj de volapukistoj, kaj sendi esprimon de respekto al Schleyer, aŭtoro de Volapuk, la Kongreso decidis, ke kvankam Schleyer ĉiam havis estimon de Esperantistoj, tamen ne ekzistas sufiĉa preteksto por akcepti tiujn proponojn.
La raportoj de la Konstanta Komisio, de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, prezentitaj de d-ro Mybs, vicprez. de la Akademio, — estis aprobitaj. La Kongreso esprimis dankon al la prezidanto de Aga Komitato de Universa Ekspozicio en New-York 1913, kiu invitis Esperantistojn interesi pri ilia afero Kongreson de reprezentantoj de ĉiuj parlamentoj, kiu estos organizita en 1913.
La Kongreso esprimis deziron, ke landoj, kiuj ĝis nun ne elektis delegitojn al Internacia Konsilantaro, fondita dum la antaŭa Kongreso, faru tion eble plej frue kaj ke la elektitaj Konsilantoj tuj komencu sian laboron, uzante Oficialan Gazeton por publikigi siajn komunikaĵojn, konsiderante sin kiel unuan rajtigitan kernon de la Internacia Konsilantaro kaj prenante sur sin la taskon faciligi amikajn rilatojn inter naciaj societoj.
La Kongreso ankaŭ memorigas, ke abono al Oficiala Gazeto estas unu el plej bonaj rimedoj por helpi finance la oficialajn esperantajn instituciojn.
Kapitano Postnikov petis sendi al li informojn kaj sciigojn por raporto pri la Kongreso, kiun li devas fari al la ministro de industrio kaj komerco en Rusujo.
Pri loko de estontaj Kongresoj estis prezentitaj diversaj invitoj: el Rusujo, el Kraków por 1912, el Italujo por 1913, el Parizo por 1914, el New-Orleans kaj San-Francisco por 1915: la Kongreso resendis ĉiujn proponojn al esploro de la Konstanta Komitato. La Kongreso sendis telegramojn al prezidanto Roosevelt, generalo Sebert kaj d-ro Boirac kaj esprimis dankojn al la Usona registaro, al registaroj, kiuj sendis delegitojn, al estraro de Washington, al la Loka Komitato de la Kongreso k. a.
La VIl-an Kongreson en Antwerpen malfermis 21-an de Aŭgusto 1911 D-ro Yemans, kiel vicprezidinto de la VI-a Kongreso. Estis elektitaj: A. Van der Biest, prezidanto; Delvaux, I. Kellerman Reed, H. B. Mudie, dro Mybs, Pujula, M. Rollet de l'Isle; de Saussure, von Schoor, J. Schröder — viceprezidantoj; G. Chavet, W. Van der Biest — sekretarioj. Jan de Vos, urbestro de Antwerpen, salutis la kunvenintojn en flandra lingvo je nomo de la urbo.
En sia malferma parolado Zamenhof, okaze de 80-a datreveno de naskiĝo de Johann Schleyer, aŭtoro de Volapuk, faris interesajn rimarkojn pri tiu ĉi lingvo. „Volapuk — diris Zamenhof, ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj erare pensis: ĝi pereis per si mem, kiam ankoraŭ Esperanto estis tro malforta por iun venki. Ĝi pereis pro absoluta manko de natura evoluipovo. Kiel sur bastono, plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Tion oni bedaŭrinde ne povis korekti kaj ĝia kaŭzo estis tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura elprovado“. Tio tamen, aldonis Zamenhof, ne malgrandigas la meritojn de la aŭtoro kaj li proponis sendi al li gratulaĵojn de la Kongreso.
Zamenhof priparolis poste sian projekton de organizo de esperantaj Kongresoj. Li pensas, ke tio donos al Esperantistaro eblon almenaŭ unufoje en jaro solvi regule diversajn demandojn, ĝin koncernantajn. „Diversaj institucioj, kiujn ni kreis, ĉesos havi karakteron de ia privataĵo, kiun neniu subtenas kaj kontraŭe multaj atakas. Estas necese, ke ili povu diri al Esperantistoj: se ni estas bonaj, respektu kaj subtenu nin, se ni estas malbonaj — reorganizu aŭ forigu nin. Se el niaj laboroj rezultos enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la Antwerpena Kongreso estos unu el la plej gravaj!“
Dum kvar laboraj kunsidoj (22, 23, 24, 26-an de Aŭgusto), kiujn prezidis Rollet de l’Isle, d-ro Mybs Van der Biest, Mudie — la kongreso okupis sin pri tiuj ĉi demandoj. En tiu ĉi Kongreso unuafoje voĉdonis nur delegitoj, rajtigitaj de naciaj societoj, kies rajtoj estis kontrolitaj de speciala komisio; ilia nombro estis 395 kun 1073 voĉoj, reprezentantaj 184 grupojn kaj societojn (sekve ĉirkaŭ 26825 anojn). Oni eĉ volis fermi la pordon al ĉiuj aliaj Kongresanoj, kies nombro estis 1712. Tamen laŭ propono de Sergeant, la delegitoj konsentis maltermi la kongresajn kunsidojn por ĉiuj kongresanoj.
Pri principa demando, ĉu la delegitoj estas necesaj kaj utilaj, la delegitoj preskaŭ unuanime (1062 kontraŭ 9) decidis, ke ili estas dezirindaj. Post longa diskuto pri la maniero de voĉdonado, la kongreso priparolis kaj akceptis la aldonon al kongresa Regularo, proponitan de Zamenhof, iom ŝanĝitan: la delegitoj devas prezenti leterojn, subskribitajn de la prezidantoj de iliaj grupoj; ĉiu grupo elektas po unu delegito por 25 anoj; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj enhavas lia grupo (?); la kongresan tagordon preparas la Konstanta komitato kaj publikigas ĝin tri monatojn antaŭ la kongreso kaj se ia propono ne estos akceptita, ĝia aŭtoro devas kolekti subskribojn de 100 delegitoj por ke ĝi estu enskribita en la tagordon; fine, elekti delegitojn povas nur grupanoj, kiuj pagis kotizaĵon por Centra Oficejo.
La propono de A. Michaux: krei unu Centran Komitaton, anstataŭantan ĉiujn nunajn instituciojn, ne estis akceptita kaj por studi la demandon pri internacia organizacio kaj raporti al la VIII-a Kongreso oni elektis Komision: C. Bourlet, Th. Cart, Ĉefeĉ, von Frenckell, H. Hodler, Kandt, A. Michaux, H. Mudie, d-ro Mybs, Reed, Rollet de l’Isle, Perogordo, Pujula, Schmidt, Sebert, V. der Biest, Warden. Oni decidis krei Administran Komitaton, anstataŭ nuna Internacia Konsilantaro, por zorgi pri financaj rimedoj de la Centra Oficejo, fiksi necesan sumon kaj dispartigi ĝin laŭ landoj; la anoj de tiu ĉi komitato estos elektitaj por du jaroj de naciaj societoj po unu por mil anoj. Krom tio oni konfidis al societo „Amikoj de Esperanto“ organizi konstantan internacian monoferadon; la konstanta Kongresa Komitato preparos ankaŭ por la venonta kongreso projekton de regularo por kongresaj diskutoj. La kongreso decidis akcepti ĉiujn decidojn de la antaŭaj kongresoj, se ili ne estis nuligitaj (propono E. Privat), aprobi la raporton de L. K., la regularon de C. O., decidis aldoni al K. K. K. du kuratorojn de la kongresa Kaso, fine — laŭ propono kaj invito de Leono Rosenstock — elektis urbon Kraków por la VIII kongreso.
En Antwerpena Kongreso ĉeestis oficialaj delegitoj de registaroj Belga, Hispana, Hungara, Norvega, Gvatemalia, Ĉilia, Brazilia, de ŝtatoj Massachussets, Norda Karolino, Pensilvanio, Vermontio; de la urbestraroj de Praha, Bruges; de Rusa ministro de komerco kaj industrio, de Rumana ministro de terkulturo, de Milita kaj Labora Ministroj de Usonio, de komercaj ĉambroj de Bucuresti, Galatz, Washington, de ĥina legacio en Bruxelles. La Kongreso esprimis dankojn al Reĝo de Belgujo, kiu akceptis titolon de protektanto de la Kongreso; al Cornet, urbestro de London; al prelato Schleyer; al registaroj kaj institucioj, kiuj alsendis reprezentantojn, al antwerpenaj policistoj por iliaj servoj, al Aŭstralia Kongreso Esperantista, al ĉiuj monoferantoj por Esperanto. Dum la Kongreso kap. Perogordo, delegito de Hispana registaro, alportis al Zamenhof insignojn de Komandoro de ordeno „Izabelo Katolika“ je nomo de Hispana reĝo; la „Kapitola Klubo“ de Washington sendis Esperantan Standardon kaj la loka komitato belan pentraĵon de Antwerpena Haveno de Belga pentristo Stoffels.
VIII. D-ro Leon Rosenstock, invitante en Antwerpen Esperantistojn Krakovon, diris, ke Esperanto, forlasinte Polujon kiel infano, devas revidi ĝin kiel matura homo. La VIll-a Kongreso en Kraków havis do solenan karakteron kiel 25-jara jubilea festo de Esperantismo. Tie ĉi ankaŭ, kiel en Dresden, la urbo oferis al la kongresanoj ĉion, kion ĝi posedas: siajn teatrojn, muzeojn, preĝejojn k. c. ĝis tramveturiloj, Oni ĉie vidis esperantajn standardojn, en multaj magazenoj, restoracioj k. c. „oni parolis esperante“ kaj la kongresanoj renkontis ĉie simpatian akcepton de la loĝantaro.
La 11-an de Aŭgusto, Carlo Bourlet, kiel vicprezidanto de Konstanta Kongresa Komitato maltfermis Kongreson, proponante elekton de d-ro Ŝĉepan Mikotajski, kiel prezidanton; H. Mudie, Rollet de l’Isle, Nedoŝivin, Grabowski, Behrendt kiel vicprezidantojn; Gabriel Chavet, L. Rosenstock, St. Rudnicki kiel sekretariojn.
Post salutoj de la vicurbestro de Kraków, Szarski, je nomo de la urbo; de J. Federowicz, prezidanto de Krakova komerca ĉambro kaj de O. Bujwid, prezidanto de la loka organiza Komitato, Zamenhof, kun kora emocio, komencis sian solenan paroladon. „Ni havas hodiaŭ grandan feston... Finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam aperis la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras, kiu enkorpigas homofratigan ideon, kiu dum 25 jaroj flame instigadis nin labori malgraŭ ĉiuj malhelpoj... Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar neniu kuraĝas fari kun ili iajn eksperimentojn aŭ fleksi laŭ sia gusto: sed pri lingvo arta ĉiu pensas, ke li povas aŭ eĉ devas direkti ĝian sorton laŭ sia kompreno... Ĉio ŝajnas kritikinda, ĉiu bagatelo nekonforma al nia gusto vekas deziron de refarado... Kiom da ventoj nia lingvo devis suferi dum sia 25-jara vivo! Se ĝi ĉion eltenis, se ĝi vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli kaj pli fortikigante sian difinitan spiriton — ni povas pri tio sincere nin gratuli. Antaŭ 25 jaroj mi demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto... Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato, kiu kreis grandan literaturon; kiu havas sian historion, siajn tradiciojn, sian spiriton... tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas“.
En la fino de sia parolado Zamenhof turnis sin al Ia ĉeestantoj kun peto, kiu tute ne mirigis tiujn, kiuj konas proksime la aŭtoron de Esperanto, sed kiu elvokis laŭtajn protestojn: „Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam eksterduba, mi petas — diris Zamenhof, — ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi okupis dum dudek kvin jaroj, ke vi ĉesu vidi en mi „majstron“, ke vi ĉesu honori min per tiu titolo. Tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto[35]), sed ke mi transdonis la tutan mastrecon pri Esperanto al la Esperantistoj mem. Neniam vi aŭdis de mi vortojn: „tion mi postulas“ aŭ „deziras“... Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon, sed permesu, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna Kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi, poste vi min vidos nur inter vi. La ekzistado de ia konstanta ĉefo prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, Ĉar ĝi donas kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, miaj religiaj aŭ politikaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. Tio fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiu mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke fariĝinte Esperantistoj, ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fariĝu absolute libera de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. La Esperantismo kaj la Esperantistoj ne povas esti respondaj pro miaj personaj ideoj kaj aspiroj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de iu el vi, ĉiu havas la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado“...
Neniu certe povus nei severan logikecon de tiuj ĉi vortoj de Zamenhof. Tamen ne estus facile por Esperantistoj plenumi lian deziron, ĉar ĉiuj estis kutimigitaj vidi en li ne nur la ĉefon de la esperanta movado, sed ĉiam sentis por li ankaŭ profundan, koran simpation por liaj noblaj ideoj, por la multjaraj oferoj, kiujn li alportis al tiuj ideoj, kaj ankaŭ ĝuste pro tiu modesteco, kiu karakterizis ĉiujn liajn agojn ĝis tiuj ĉi lastaj vortoj. Ne estas do mirinde, ke kiam H. Fischer lerte proponis, ke „ĉar ni jam estas plenjaraj, ni do povas malobei patron kaj daŭrige nomi lin—patro“, la sentoj de ĉiuj ĉeestantoj esprimiĝis en longaj, laŭtaj aplaŭdoj.
Tamen en la sekvantaj kunsidoj ni jam ne vidis d-ron Zamenhof antaŭ ni, sed inter ni, inter la kongresanoj.
Zamenhof finis sian paroladon per varma alvoko al ordo, unueco, konkordo, ĉar „per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ni zorgu pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ni... En la unuaj jaroj sur nia standardo estis skribitaj vortoj: espero, obstino, pacienco. Nun, transirante en la duan periodon de nia historio, ni skribu novan vorton: konkordo...“
Je la nomo de la Kongreso Zamenhof esprimis dankojn al la urbestraro de la antikva pola ĉefurbo, al la regno kaj la lando, kiuj oferis al la Kongreso moralan kaj materialan subtenon[36]).
En la Kongreso ĉeestis oficialaj delegitoj de Aŭstria Ministro de Milito, de Rusa Ministro de Komerco, de Bulgara Ministro de Instruo, de Rumana Ministro de Terkulturo, de Hungara Ministro de komerco kaj industrio, de Bohema Nacia Konsilantaro, de ŝtato Pensilvanio, de urbo Breslaŭ, de komercaj ĉambroj en Kraków, Galatz, de Popola Universitato kaj de Turista Ligo en Kraków, de Varsovia Societo de Paco, de Centra Oficejo de Naciecoj en Parizo kaj multaj naciaj reprezentantoj. P. Levi je nomo de Elizabeto, reĝino de Rumanujo, oferis al d-ro Zamenhof ŝian portreton kun propra subskribo; A. Sabadell „oficiale sciigis, ke la urboj Terrassa kaj Sabadell donis al stratoj nomon Zamenhof por honori la aŭtoron de Esperanto; Pazelt oferis al li albumon je nomo de German-Bohema kaj Saksa Esp. Ligo kaj V. Devjatnin alian albumon de Esperantistoj, kiujn li vizitis dum sia piedira vojaĝo de Parizo ĝis Kraków.
En kvar laboraj kunsidoj (12, 14, 16, 17-an de Aŭg.) la Kongreso decidis: aprobi la regularon de kongresaj kunsidoj, prezentitan de la Konst. Komitato; aprobi la raporton de la Lingva, de la Kongresa kaj de la Administra Komitatoj. Pro „speciala karaktero de tiu ĉi Jubilea Kongreso, dum kiu ĉiuj koroj devas bati samtakte“ (propono de C. Bourlet) estis decidita doni voĉdonrajtojn al delegitoj, kiuj ne pagis kotizaĵon, difinitan de la VII kongreso, se nur ili prezentos regulajn rajtigilojn. En la grava demando pri Centra Oficejo, laŭ propono de C. Bourlet, kiu prezentis projekton de buĝeto[37]), oni decidis, ke de la 1-a Januaro 1913 la oficialaj fakoj de la Centra Oficejo, faritaj ĝis nun per monoferoj de privataj personoj, estos transdonitaj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la Administra Komitato.
Ĉar la Komisio, elektita en Antwerpen por studi la demandon pri internacia organizacio, ne finis siajn laborojn, oni proponis „prokrasti la demandon sine die“ (H. Mudie), „konsideri la komision kiel eksiĝintan“ (C. Bourlet) k. c. Tamen, post klarigoj de d-ro Kandt, estis akceptita lia propono, ke „la Komisio daŭru funkcii kaj ke ĝi prezentu al la IX-a Kongreso raporton pri la nun ekzistantaj institucioj“, forstrekinte el tiu ĉi propono vortojn: „ke la Komisio proponu pri ĝenerala organizacio“. Tiu ĉi lasta demando estis do prokrastita kaj oni decidis, ke, ĉar „la demando pri unuiĝo de naciaj societoj dependas de la societoj mem“, ke ili „studu la oficialajn raportojn kaj faru ĉion eblan por interkonsiliĝi“. La proponoj: prezenti en elektoj de estraroj de institucioj nombron da kandidatoj, superantan la nombron da oficoj (H. Mudie); nomi la kongresojn — universalaj (M. Laignier), organizi ilin ĉiudujare (Esperanta Unuiĝo en Wien), krei centran bibliotekon por blinduloj (P. Levi), — estis resenditaj al la Komisio. La propono organizi ĉiujare du kongresojn: labora kaj amuza (v. Lidl) ne estis akceptita. Fine el multaj invitoj por la sekvantaj kongresoj (el Paris, Breslaŭ, Genova, Kjobenhavn, Bucureŝti, San-Francisco, Sofia, Edinburg, Bern) — oni elektis: Genova— 1913, Paris — 1914, elektante po du novajn membrojn de Konstanta Kongresa Komitato por tiuj ĉi kongresoj.
La Kongreso sendis salutajn telegramojn al Imperiestro de Aŭstrio, kiu afable respondis, al Carmen Sylva, reĝino de Rumanujo; al gen. Sebert, prof. Boirac; al la estraro de urbo Konstanz por esprimi kondolencojn al la familio de mortinta Johann Martin Schleyer; — esprimis dankojn al Ĥina Ministro de instruado por la enkonduko de Esperanto en lernejojn; al urbestraroj de Terrasa kaj Sabadell en Katalunujo; al la Biblia societo por esperanta eldono de la Biblio; al la internacia Asocio de Ĥemiaj Societoj por ĝia decido esplori la demandon pri lingvo internacia; al la urbestraro de Breslaŭ por ĝia invito; al Aŭstria ministro de fervojoj por faciligoj, faritaj al la Kongresanoj kaj por la eldonita gvidlibro; al S. Michelin, kiu oferis 2,000 fr. por esperantaj konkursoj inter junularo—fine al la urbestraro, la komerca ĉambro, la Komerca Sindikato, la poŝta Direkcio de Kraków kaj al la Loka Komitato, al kiu F-ino (Glück oferis albumon kun subskriboj de la Kongresanoj porbonega kaj sukcesplena organizacio de la Kongreso.
Dum ĉiuj Kongresoj estis organizitaj diservoj, festoj, konkursoj, ekspozicioj esperantaj — bona ilo de Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/119 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/120 burg); en prozaj konkursoj: V. Dufeutrel (Philippeville), G. Chavet (Paris) I.M. Lanaŭ (Lerida), O. Schoor (Antwerpen), C. Hill (St. Leonards), L. Rosenstock (Kraków), F. Blangarin (Paris), L. Rigoir (Marseille), A. Pride (Errol), L. Boistel (Levallois-Perret), J. Schmid (Bern), E. Janoŝkova (Philippeville), J. Lulthuis (s’Gravenhage), L: Briggs (Armley), P. de Lengyel (Paris) P. Christaller (Stuttgart), F. Vejmelka (Beneŝov), V. Inglada (Valencia) Beau (Roanne), C. R. Bracons (Barcelona), J. Morato (Mahon), J. Santamaria (Bilbao). En 14 Konkursoj la premioj ne estis aljuĝitaj.
En Antwerpen (1911) la „Sepo“ organizis ankaŭ grandan konkurson pri 23 temoj. En la 1-a Konkurso de la Organiza Komitato pri „Historio de Esperanto“ la 1-an premion ricevis A. Zakrzewski (Varsovio), 2-an d-ro A. Fiŝer (Tiflis en aliaj: F-ino Flourens (Béziers), B. Beau (Lyon); Sommer (Chemnitz), Broekhuyzen (Haag), E. Dufeutrel (Alger), Baff (Washington), J. Camescasse (Paris), An. Jakeŝ (Budejowice), Clarence Bicknell (Bordighera), Stahl (Mahrenberg), F. Pujula (Barcelona), Alf. Van de Velde (Boom), W. Vogler (Hamburg), R. Hünger (Frankenberg), Vaŝatko (Praha) Baylis (Hartlepool), V. Devjatnin (Kovno), Joh. Schröder (Wien), Momber (Oberdollendorf); en 4 konkursoj neniu partoprenis, en unu neniu estis premiita. La premiojn oferis: la Organiza Komitato, O. van der Schoor, F. Schooffs, P. Ruiz, Prieto, J. P. Nix, E. Reed, F-ino J. E Hamand, Maria Moreau, la Ĉekbanko Esperantista, Tutmonda Esp. Anoncekspedo, diversaj grupoj kaj esp. gazetoj. En Krakovo en konkursoj, organizitaj de „Pola Esperantisto“, ricevis premiojn: por proza verko — Adela Schafer (London), Kurt Sommer (Chemnitz); por poezio: V. N. Devjatnin (Paris), Cz. Kozłowski (Kiev), F-ino C. Doerner (Usonio); por scienca verko: Hugo Dreusicke (Kassel), prof. M. Fréchet (Voitiers).
Diservoj en katolikaj preĝejoj okazis unuafoje dum la Ĝeneva Kongreso, kiam pastro Peltier ricevis permeson de ekleziaj estroj prediki Esperante: en preĝejo St. Frangois pastro Guinart (hispano) celebris meson kaj pastro Peltier havis unuan esperantan predikon[38] ; en protestanta templo „L’Auditoire“ predikis pastroj Fr. Schneeberger kaj Ruth. En Cambridge pastro A. Richardson ricevis ankaŭ permeson de Papo doni lianome papan benon post diservo kaj prediko „se la Episkopo konsentos”; li predikis en katolika preĝejo. Pastroj A. I. Edmonds kaj R. C. Brindley en angla preĝejo predikis laŭ preĝlibro, aprobita de la episkopo de Eby kaj tradukita de C. Rust; pastroj Fr. Schneeberger kaj W. B. Selbie en protestanta preĝejo. En Dresden estis diservoj: katolika de pastro Richardson kun prediko de kanoniko Pichot (Monako); protestanta kun prediko de d-ro Kühn. En Antwerpen pastroj A. Richardson kaj Parker predikis en katolika preĝejo, d-ro W. Van Griethhuysen en protestanta, pastroj Rust kaj Soham en angla. En Krakovo: diservo katolika en Katedralo S. Maria kun prediko de pastro Szurek, protestanta kun prediko de p. Michejda kaj hebrea de rektoro Saphra.
Dum ĉiuj Kongresoj la vesperoj estis dediĉitaj al esperantaj festoj, koncertoj, teatroj k. c. Inter ili la plej gravaj estis teatraj spektakloj, luditaj jam ne de Esperantistoj amatoroj, sed de fakaj aktoroj. La unua okazis en Dresden, kie la fama aktoro Emanuel Reicher, el Lessing-Teatro kun sia unuaranga trupo ludis dramon de Goethe: „Ifigenio en Taŭrido“, tradukitan esperante de d-ro Zamenhof (19-an de Aŭg. 1908); en Antverpen la artistoj de la Reĝa Nederlanda teatro prezentis dufoje dramon „Kaatje“ de flandra aŭtoro Paul Spaak, tradukitan de d-ro W. Van der Biest; en Kraków la artistoj de la urba teatro ludis dramon de J. Slowacki „Mazepa“ kaj operon de St. Moniuszko „Halka“, ambaŭ esperantigitajn de A. Grabowski. Inter la aranĝitaj koncertoj ni devas noti tiujn de „Vagabonda Esperanta Klubo“ kaj inter ekskursoj en ĉirkaŭaĵojn, la vizitadon de Saksa Svisujo apud Dresden kaj de la profundaĵoj de la salminejoj de Wieliczka apud Krakovo, kiu estis certe unu el plej impresantaj.
Ni notu ankoraŭ, ke dum la Dresdena Kongreso eliris ĉiutage „Kongresa Gazeto“, redaktita de d-ro Alb. Schramm, kaj dum la Krakova — „Kongresa Bulteno“, redaktita de L. Kronenberg, E. Pfeffer, A. Czubrynski — bonegaj informiloj por la kongresanoj kaj pri la kongresoj.
Komparante ok ĝisnunajn kongresojn ni povas diri, ke ĉiuj meritis unuajn premiojn ex aequo: Boulogne-sur-Mer restos por ĉiam centra punkto de tiu entuziasma ondo, kiun la kongresanoj disportis en plej malproksimajn landojn kaj kiu daŭras ĝis nun en iliaj koroj; la Ĝeneva Kongreso estis unua venka batalo kontraŭ la indiferenteco de la amasoj; en Cambridge ni vidis solenan manifestacion por Esperanto de granda nacio, kiu ĉiam okupis unu el ĉefaj lokoj en homa civilizacio; la Dresdena Kongreso restos memorinda pro ĝia bonega organizacio, pro la unua teatra triumfo de Esperanto; la Barcelona pro ĝiaj Floraj ludoj; la Washingtonan oni devas konsideri, kiel duan eltrovon de Amerika kontinento per Esperantistoj; la Antwerpena Kongreso tenas rekordon de multnombreco; la Krakova estis solena jubilea festo, perfekte organizita, kiun oni nomis Kongreso de Konkordo kaj Unueco, Ĉar eĉ demandoj, kiuj de kelkaj jaroj vekis kontraŭajn opiniojn, estis priparolitaj kaj deciditaj en plena interkonsento.
En tiu ĉi epoko estis jam kreitaj internaciaj esperantaj institucioj, konstantaj kaj memstaraj. La ĉefa estas la Esperanta Lingva Komitato, fondita, kiel ni vidis, en Boulogne (8-an de Aŭg. 1905) kaj rajtigita, kiel definitiva esperanta lingva reprezentantaro de la Ĝeneva Kongreso (1-an de Sept. 1906). En Boulogne estis elektitaj 98 komitatanoj, dum la jaroj 1906 - 1907 — 9 novaj. D-ro Boirac, invitita de d-ro Zamenhof por prezidi kaj direkti la komitatajn laborojn, kondukis ilin kun granda takto kaj talento kun helpo de Gabriel Chavet, G. Moch, Th. Cart, C. Bourlet, H. Huet k.a. La Komitato konsistis el diversnaciaj membroj, — grava kondiĉo en ĉiu internacia afero kaj des pli en lingva, en kiu multaj demandoj postulas atentan esploron el diversaj nacilingvaj vidpunktoj. Malgraŭ granda nombro de membroj, pri kio oni poste plendis, malgraŭ malfacilaj rilatoj pro malproksimeco, la Komitato laboris regule. Lingvaj aŭ administraciaj demandoj estis komunikataj per cirkuleroj kaj deciditaj per voĉdonado de ĉiuj egalrajtaj Komitatanoj. Dum tiu ĉi tempo el pli ol cent anoj nur kvin ŝajnis indiferentaj aŭ nelaboremaj kaj la praktiko mem montris rimedon por liberigi la institucion de senutila pezo: la Prezidanto proponis simple elstreki la membrojn, kiuj ne donas ian signon de vivo kaj la Komitato aprobis tiun ĉi severan sed necesan metodon. La 1-an de Jan. 1908 la Komitato konsistis nur el 86 membroj,[39]) ĉar krom 5 elstrekitaj, 11 eksiĝis propravole (inter ili L. de Beaufront, R. Lemaire), kaj la morto rabis el iliaj rangoj kvar el plej meritaj: d-ron E. Javal, d-ron Rich. Lloyd, H. Midthus, A. Motteau.
Jen estas pli gravaj demandoj, pri kiuj okupis sin la Komitato dum ĝia trijara memstara vivo (1905 — 1908) :
komparo kaj revizo de ĉiuj movaj radikoj en naciaj vortaroj; preparo de plenigita eldono de Universala Vortaro (Huet); vortoj ne troveblaj en Un. V., sed uzitaj de Zamenhof en liaj verkoj (vortoj el „Hamleto“, kolektitaj de J. Ellis, Millidge, Adela Schafer, Wackrill, publikigitaj en aparta broŝuro) ; revizo de neĝustaj tradukoj naciaj en Un. V.: francaj (Cart, Huet), germanaj (Christaller, Hanauer), anglaj (Ad. Schafer, Ellis, Rhodes, Millidge), polaj (A. Grabowski, Bein, A. Zakrzewski), rusaj (Avilov, Kofman, Devjatnin); pri formoj amantis, amintas... proponitaj de I. F. Twombly, d-ro Lowell, E. K. Harvey (raportoj de G. Moch, A. Zakrzewski, publikigitaj en aparta broŝuro); pri ortografio de propraj nomoj (raporto de G. Moch, kontraŭraporto de A. Zakrzewski) k. c.
Sed en jaro 1908 (14-a cirkulero, 13-an de Aprilo) estis dissendita al la Komitatanoj propono pri grava ŝanĝo: divido de la Komitato en du partojn, el kiuj la unua, nomita „Supera Komisio“ kaj konsistanta el 18 membroj, prenus sur sin esploron kaj decidon de ĉiuj lingvaj demandoj kaj la dua havus rolon nur konsultan. La decidoj de la Komisio estus nur konigotaj al la Komitatanoj por konsulto kaj nur en okazoj, se ia propono estus malaprobita de pli ol ⅓ de la konsultatoj, ĝi devus esti esplorita denove de la Komisio. Demandoj, prezentitaj al la supera Komisio, estos esploritaj nur se ilin subskribos „almenaŭ kvin membroj de la L. K.“
La plejmulto akceptis la projekton[40]) kaj de tiu ĉi tempo la Komitatanoj povis partopreni en la laboroj nur se ili estis pri tio petataj. Ili ne estis jam maltrankviligitaj per iaj ajn demandoj pri lingvaj aferoj. Oni eĉ diris, ke nur la supera komisio „devas esti grupo de lingvistoj“ kaj la Komitato „estas nur kribrilo inter la Akademio kaj la Esperantistaro“[41]), La Komitatanoj servis nur por voĉdonadoj laŭ listoj, preparitaj kaj dissenditaj de la supera Komisio. Laŭ nova aldono, akceptita en 1912, „nur tiuj kandidatoj estos proponitoj al voĉdonado, kiujn la Akademio juĝos indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato“. Krom tio estis starigita 9-jara templimo por la oficoj de Lingvkomitatanoj.
Kontraŭe la nombro da Komitatanoj estis pligrandigita, jam ne atentante la „multpezecon“, kiu estis ĉefa kaŭzo de la reformo. En 1909 estis elektitaj 71 anoj, en 1910 — 20, en 1911 — 4, en — 1912 — 3.
En tiu ĉi tempo mortis kelkaj plej eminentaj Komitatanoj: gen. George Cox, W. F. Gustaffson (13 VI. 1909); Fred. Skeel-Giörling (1910), profesoro Ch. Meray, John Ellis, Horace Huet (28. II. 1911), A. van der Biest, Leopold Elb, D-ro Dor (1912). Multaj eksiĝis, tiel ke la 1-an de Julio 1912 estis 146 Komitatanoj.
La unuaj elektoj de Akademianoj estis organizitaj en 1908. El proponitaj 26 kandidatoj nur 9 ricevis plimulton da voĉoj (voĉdonis 69 Komitatanoj): E. Boirac, K. Bein, T. Cart, A. Grabowski, G. Moch, Mybs, P. Nylen, R. de Saussure, A. Villanueva. En sia kunsido dum la Dresdena Kongreso ili elektis inter si 7 membrojn de Estraro por la supera Komisio kaj samtempe por la Komitato: D-ron Boirac, prez; K. Dein, d-ron Mybs — vicpr.; A. Grabowski, Th. Cart, G. Moch, R. de Saussure — direktorojn de sekcioj. Krom tio, ĉar inter la elektitaj estis nenia Anglo nek Ruso, oni proponis al la ĉeestantaj en Dresdeno Komitatanoj elekti: N. Evstifejeff, J. Ellis, A. E. Wackrill. Dum la Barcelona Kongreso oni decidis pro simila kaŭzo elekti amerikan Akademianon[42]): tamen tio estis prokrastita pro manko da kandidatoj. En 1910 estis elektitaj — V. Inglada, P. de Lengyel; en 1911, por anstataŭi 5 elirantajn membrojn oni elektis: E. Boirac, Nylen, de Saussure — denove, kaj: P. Christaller, F. Hoveler anst. J. Ellis, Villanueva. Ĉar K. Bein, G. Moch eksiĝis, la nombro da Akademianoj estas nun 12.
Inter la lingvaj demandoj, esploritaj en tiu ĉi tempo, ĉefaj estis sekvantaj:
pri uzado de sia (Cl. Hill, Ant. Grabowski); studo de M. J. Evrot pri vortaro, gramatiko kaj stilo en „La Interrompita Kanto“ de K. Bein; kolekto de aprobindaj teĥnikaj vortoj (Ch. Verax, P. Fruictier, Mann); pri verbaj modoj (Aymonnier); pri sufiksoj, prefiksoj kaj akuzativo (Kabanov); listo de propraj nomoj (K. Bein, G. Moch, J. Schröder); pri la prefikso mis (G. Eysel); pri novaj sufiksoj (la plejmulto de Akademianoj aprobis uzon de retro, oz, e anst. aŭ en adverboj, par post pasivaj verboj); pri uzo de ad, iĝ, pri serio: alia, alie... (H. Sentis); pri prep. da (G. W. Lewis); pri akuzativo post tra (E. S. Jelley); detala, vere scienca studo de J. Eggleton kaj de F. Hoveler pri prepozicioj; pri teorio de derivado (R. de Saussure, F. Hoveler, A. Zakrzewski, d-ro Panel, P. Fruictier); pri litero w kaj kelkaj vortoj de la Marista Terminaro (A. Esselin), pri participa substantivo, pri nomoj de landoj, pri akcento, sufiksoj, el parolado, senco de vortoj: ŝati, ambaŭ, certa, ĉi, pri akuz. post anstataŭ k. c. (Zamenhof); kolekto de materialoj por la komuna vortaro de Leop. Elb, por la teĥnika kaj scienca vortaro de Ch. Verax; materialoj kaj rimarkoj por helpi al kritika esplorado de la esp. vortaro de E. Boirac. Dum la Barcelona kun sido d-ro Schramm faris gravan proponon pri neceso de plena kaj detala gramatiko esperanta por klarigi multajn dubajn demandojn; similan proponon faris ankaŭ S-ino Hankel dum la Washingtona kunsido, — sed oni decidis ke la L. K. ne “eŝtas pri tio kompetenta kaj tia laboro eĉ povus esti „malutila „por la normala evoluo de lalingvo“. La Akademio decidis ankaŭ: krei naciajn subkomitatojn por esplori verkojn, aperintajn en ĉiuj landoj (ĝis nun ekzistas tiaj subkomitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rumanujo kaj Rusujo) kaj rekompenci ĉiujare per surskribo: „Kronita de la Akademio“ kvin verkojn, publikigitajn en apartaj libroj, „rimarkindajn laŭ stila rilato“.
Dua oficiala esperanta institucio estas la Konstanta Komitato de Kongresoj.- La Bulonja Kongreso decidis, ke la Kongresa estraro prenu sur sin la taskon organizi la sekvantan kongreson kaj generalo Sebert, laŭ peto de d-ro Zamenhof, prezidis tiun ĉi organizan komitaton. Unu jaron poste, la Ĝeneva Kongreso starigis Konstantan Komitaton, konsistantan el: Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso por fari oficialajn preparajn laborojn, esplori la resenditajn de la Kongreso aŭ novajn proponojn, fiksi la tagordon de la venonta Kongreso k. c.; Loka Komitato por ĉiuj lokaj detalaj aranĝoj; Ĝenerala Sekretario. Por certigi kontinuecon de la kongresaj laboroj la sekvantaj kongresoj ŝanĝis tiun ĉi organizacion; krom tio estis fondita kongresa kaso, administrata de tri diversnaciaj kuratoroj, elektitaj de la Kongresa Komitato kaj reelekteblaj po du ĉiujare (Dresden, 1908)[43]). La estraro de apartaj kongresoj konsistis ĉiam el prezidanto kaj almenaŭ unu vicprezidanto el la lando, en kiu okazas la Kongreso; vicprezidantoj el nacioj, plej multenombre reprezentataj — elektitaj de la Kongreso, kaj naciaj delegitoj, elektitaj en apartaj naciaj kunvenoj po unu (laŭvole kun anstaŭanto) por ĉiu regno aŭ ĉiu lingvo, kies reprezentantoj ĉeestas.
La Konstantan Komitaton direktis de la unua momento kun granda sindonemo gen. Sebert kun helpo de ĝeneralaj sekretarioj G. Moch (ĝis 1908) kaj poste G. Chavet, En la Ĝeneva Kongreso la Komitato prezentis deklaracion, kiun la Kongreso aprobis, nomitan: Deklaracio pri neŭtraleco de la Kongresoj. Ĝia esenca parto estis, ke en esperantaj kongresoj, kies celo estas esploro de demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, ne devas esti tuŝataj politikaj, religiaj kaj sociaj demandoj, pri kiuj diversaj Esperantistoj povas opinii diversmaniere kaj kiuj povus naski nedezirindajn diskutojn kaj malkonsentojn, kaj ankaŭ, — tion aldonis la Cambridge’a Kongreso, — lingvaj demandoj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato. Tamen por ne malhelpi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri tiu aŭ alia demando, priparoli ĝin, la Komitato zorgos por ke ili povu kunveni private. Tiel dum la kongresoj ni vidis katolikojn, diskutantajn en ĉambro najbara de alia, kiun okupis framasonoj, kaj socialistojn apud policanoj: ĉar ĉiuj estis Esperantistoj — nenio malagrabla okazis.
Ni rimarku ankoraŭ, ke ĝis la Antwerpena, la kongresoj povis nur esprimi siajn konsilojn aŭ dezirojn, sed ne decidojn, devigajn por ĉiuj Esperantistoj; sed de kiam voĉdonas nur rajtigitaj delegitoj, la decidoj fariĝis devigaj por la oficialaj esp. institucioj, kreitaj kaj subtenataj de la Esperantistaro.
Ni do vidas, ke la kongresoj kreis diversajn instituciojn, sed forgesis doni al ili vivrimedojn. Tiun ĉi taskon, kiel ĉiam en Esperantujo, prenis sur sin privataj oferemaj personoj kaj inter ili antaŭ ĉio jam multfoje Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/131 rantaesperanta bibliografio, 18 propagandaj verkoj (de E. Boirac, C. Bourlet, d-ro Cuisnier, G. Chavet, generalo Sebert, C. Aymonnier, Rollet de l’Isle, W. Forster, R. Ferter), poŝtkartoj, kantfolioj k. c. Al la Centra Oficejo ni ŝuldas ankaŭ „Oficialan Gazeton Esperantistan“, organon de la Lingva kaj Kongresa Komitatoj kaj de la Centra Oficejo, kiu eliras regule po 11 numeroj ĉiujare (1-a numero: 25 Junio 1908), redaktata de G. Chavet. La Oficejo fariĝis ankaŭ centra sidejo de multaj aliaj esp. societoj: Franca : Esperanto-Ruĝa Kruco, Int. Societo de Juristoj, de la federacio de la Pariza regiono, de la Pariza grupo, de ĝia komerca kaj industria sekcio, de Esp. Mondumaj Kunvenoj, de la Marista Ligo, de la Esp. Asocio de poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj de Francujo...
Por efektivigi tiujn laborojn jam ne povis sufiĉi monaj oferoj de privataj personoj, La demando, kiel ni vidis, estis diskutita dum la kongresoj kaj la oficialaj servoj de la Centra Oficejo estis transdonitaj al la Esperantistaro, kiu subtenos ilin per konstantaj regulaj kotizaĵoj.[44]) La „Konsilantaro“, anstataŭigita poste de „Administra Komitato“, devas zorgi pri tio. Tiu ĉi Komitato konsistas nun el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, du kuratoroj kaj 39 anoj (ĝis Junio 1912 nur el 13 landoj: Aŭstrio kaj Bohemujo, Brazilio, Britujo, Bulgarujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Rusujo, Svisujo, Usonio). La ĉefa tasko de la Komitato estas starigi specialan regularon por finance subteni la oficialajn esp. instituciojn; fiksi sumon, necesan por la funkciado de la Centra Oficejo, dispartigi tiun ĉi sumon inter naciaj societoj kaj kolekti monon. Krom tio la VII-a Kongreso decidis organizi konstantan internacian monoferadon: tiu ĉi tasko estas konfidita al nova „Societo de Amikoj de Esperanto“, fondita apud la Oficejo laŭ deziro de la IV-a Kongreso.
Dum ĉiuj Kongresoj, komencante de la Ĝeneva, diversaj specialistoj aranĝis specialajn kunvenojn privatajn por priparoli siajn fakajn aferojn; en Ĝenevo (1906): ĵurnalistoj, instruistoj, ruĝkruculoj, maristoj, framasonoj, matematikistoj, juristoj, kuracistoj, farmaciistoj, dentistoj, stenografiistoj, oficiroj, komercistoj, scienculoj, diversreligiaj pastroj, katolikoj, filatelistoj, muzikistoj, ŝakludistoj, socialistoj, antialkoholistoj, pacifistoj; en Cambridge (1907) krom tio : tradukistoj de la Biblio, presistoj, publikaj oficistoj, defendantoj de virinaj voĉdonrajtoj, blinduloj, kristanoj, liberpensuloj; en Dresden (1908) krom tio: kolektistoj, ruĝuloj, tradukistoj, vegetaranoj, Slavoj,[45]) pastroj, protektantoj de virinoj, studantoj, kristana junularo, policanoj, teozofoj; en Barcelona (1909): fervojistoj; en Washington (1910): bankistoj, inĝenieroj ; en Antwerpen (1911): psikistoj, malgrandnacianoj, sportistoj, poŝtistoj, verkistoj; en Krakow (1912): Univ. Esp. Asocio, teknikistoj, Intern. libertempa asocio.
Tiuj ĉi kunvenoj ne ĉiam finiĝis per amika babilado. Danke al ili estis fonditaj kelkaj internaciaj fakaj societoj, kiel la Scienca Asocio, la Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, Ligo de esp. Instruistoj, societoj de Bankistoj, Farmaciistoj, Poŝtoficistoj, Tutmonda Amikaro de publikoficistoj, Marista Ligo, "Int. Unuiĝo de verkistoj k.a. Ni ŝuldas al ili gravajn akirojn, kiel vortarojn: amatomian, verkitan de Kuracista grupo, matematikan Terminaron de R. Bricard, maristan — de Rollet de l’Isle, muzikan de F. de Menil k. a. En la kunveno de scienculoj (Genève) laŭ propono de H. Terry estis decidita fondo de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kies celo estas: enkonduki Esperanton em sciencajn kongresojn, ĵurnalojn kaj ĉiujn rilatojn inter scienculoj; ellabori esperantajn sciencajn vortarojn; fondi esperantan sciencan Revuon. Speciala komisio estis do elektita por preparaj laboroj kun Gen. Sebert kiel prezidanto, Carlo Bourlet — vicprezidanto. Unu jaron poste, la 15-an de aŭgusto 1907, dum la Cambridge’a Kongreso, la Asocio estis oficiale fondita. La unua Komitato estis: Prof. Ad. Schmidt, direkt. de Magneta Observejo en Potsdam, prezidanto; J. J. Thomson, profesoro de fiziko en la Universitato de Cambridge kaj R. Benoit, direktoro de la Internacia Oficejo por peziloj kaj mezuriloj en Sèvres, vicprezidantoj; R. de Saussure, C. Bourlet, prof. de matematiko, V. Ŝmurlo, inĝeniero, sekretarioj; D-ro Th. Renard, kasisto; Ed. Huntington, prof. en Harvarda Universitato, prof, R. Codorniu, ĉefinĝeniero de arbaroj en Murcia, prof. H. Pellat, prez. de la franca Societo de fiziko, D-ro K. Bein, J. Meazzoni, prof. de geologio en Arezzo, Villareal, dekano del la scienca Fakultato en Lima-Komitatanoj. Tuj poste estis organizita de R. de Saussure en Ĝenevo Internacia Scienca Oficejo, kiel sidejo kaj sekretariejo de la societo kaj la „Internacia Scienca Revuo“, eldonata de Paul Fruictier em Parizo de 1904, fariĝis oficiala organo de la societo, kun patronado de la Franca Societo Astronomia, de la Franca Societo de Fiziko, de la Internacia. Societo de Elektristoj, de profesoroj Baudouin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Forster, Poincaré, gen. Sebert, k. a. Multaj scienculoj aliĝis al la societo kaj partoprenis en laboroj por krei kaj fiksi specialajn terminarojn por ĉiuj sciencoj. Estas kreitaj specialaj komisioj por teĥinikaj vortaroj, por vortaroj Astronomia, Fizika, de puraj sciencoj k. c. kaj krom tio speciala Kongresa Sekcio por propagandi akcepton de Esperanto kiel oficialan kongresan sciencan lingvon.
El aliaj societoj ni devas nomi: T. E. K. A., t. e. „Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio“, kies organo dum jaroj 1908-1911 estis „Voĉo de Kuracistoj“, redaktata de D-ro S. Mikolajski en Lwów (Galicio); Internacia Esperanta Farmaciista Societo, kiu fondis gazeton „Voĉo de Farmaciistoj“ en Varsovio, redaktitan de Agostino Levanzin kaj Boleslavo Gladiĥ (aperis nur du numeroj: Septembro, 1909 kaj 1—3. 1910).
En Antwerpen, danke al iniciato de S-ino Marie Hankel, estis fondita „Internacia Unuiĝo de esperantaj verkistoj“[46]) (22. VIII. 1911). Unu el ĝiaj ĉefaj, vere utilaj taskoj estas tralegado kaj korektado de aperontaj verkoj kaj fakaj verkistaj aferoj, S-ino M. Hankel estas prezidantino, F-ino Joh. Zschepank sekretariino de tiu ĉi utila societo.
Prof. Henri Sentis, eminenta Esperantisto, fondis en Grenoble monatan revuon: „Esperanta Evoluo“, kiu aperas regule jam pli ol du jaroj (1-a numero: Januaro, 1911) kaj ĉirkaŭ kiu grupiĝis multaj kunlaborantoj por esplori lingvajn demandojn. En tiu ĉi Revuo troviĝas jam riĉa materialo kaj multaj interesaj artikoloj de prof. Sentis, W. Padfield, P. Christaller, de Givry, prof. Boucon, A. Zakrzewski, W. Köppen, G. Kolowrat, Cz. Kozłowski, R. M. Chase, P. Stojan, J. Clifford k. a.
Jam en la Bulonja Kongreso A. Carles (Béziers) prezentis proponon pri elekto de esperantistaj reprezentantoj, konsuloj — en grandaj urboj. Tiu propono estis tiam resendita al la Organiza Komitato, kiu raportis ĝin al la Ĝeneva Kongreso. Multaj timis internacian organizadon de la Esperantistaro, al aliaj ne plaĉis la nomo „konsuloj“, fine la Kongreso decidis simple rekomendi al naciaj societoj fondon de esperantaj informejoj. La afero progresis rapide: jam en la fino de jaro 1906 ekzistis 120 esp. Konsulejoj kaj Oficejoj, en 1907-232, en 1908-303. Tiamaniere estis preparita bazo reala, sur kiu povis jam facile apogi sin organizacio, unuiganta ĉiujn tiujn ĉi ejojn. La 28 de Aprilo 1908 estis fondita „Universala Esperanta Asocio“ por: „faciligi ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, sen distingo de nacio, raso aŭ lingvo, krei praktikan servaron kaj fortan ligilon de solidareco inter siaj membroj“. La Asocio estas absolute neŭtra religie, politike kaj nacie; ĝi konsistas el membroj honoraj, membroj agantaj, esperantaj entreprenoj, membroj aprobantaj kaj societoj aŭ entreprenoj neesperantaj, sed aliĝintaj — tiel nomitaj „Esperantioj“. La societo estas dividita en teritoriajn distriktojn kaj regionojn: en Aŭstrio, ekzemple, estas 5 distriktoj: Adriatiko, Aŭstrio, Bohemujo, Galicio, Hungarujo kun 85 regionoj; en Rusujo 8 distriktoj kaj 71 regionoj. Malgrandaj landoj havas nur l distrikon kun 2 (Serbio) ĝis 32 (Svisujo) regionoj. En ĉiu regiono la membroj de U. E. A. Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/137 disvastigi la asocion S. Sosnowski (Kiev), por la plej bone aranĝita esper. Oficejo: Sino Farges (Lyon), Esp. Oficejo en Le Creusot, Jen kelkaj ciferoj, montrantaj la servojn plenumitajn de la delegitoj de U. E. A. en jaroj 1909 - 1910 - 1911: servoj kaj informoj komercaj, al vojaĝantoj, studantoj k. a. 3558, 7462, 10475; korespondaĵoj: 5754, 38591, 53430; membroj: 4300, 7384, 6760, 1912 — 7816. Elokventaj ciferoj, bone atestantaj utilan agadon.
Al iniciativo de privataj personoj ni ŝuldas ankaŭ: Saksan Esperanto-Instituton, fonditan de A. Schramm en Dresden (oficialigitan 12-an Nov. 1908), por instruado de Esperanto, ekzamenoj, propagando k. c.; Esp. Propagandan Instituton, fonditan de Karlo Steier en Leipzig; Instituton por instruado en Genève; Bibliotekon de Georg Davidov en Saratov, kiu certe estas la plej granda kolekto de esp. verkoj, gazetoj, muzikaĵoj, poŝtkartoj, fotografaĵoj; Ĉek-Bankon esperantan de H. F. Hoveler en London k. c.
Ni ne povas ankoraŭ ne priparoli mallonge aferon iom flankan, tamen rilatantan al Esperanto, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj.
Antaŭ ĉio malgranda historia klarigo.
En jaro 1900 dum la Pariza Ekspozicio estis organizitaj multaj internaciaj kongresoj, dum kiuj okazis konata, neevitebla afero: diverslandaj delegitoj, ne komprenante unu alian, dum longaj kunsidoj estis kvazaŭ surdmutuloj kaj internaciaj kongresoj fariĝis neeviteble naciaj: Francoj parolis por Francoj, Italoj por Italoj k. c., aliaj dormetis aŭ promenis. La okazo estis do oportuna por priparoli la demandon pri lingvo internacia. Tion lerte profitis kelkaj malnovaj amikoj de tiu ĉi ideo kaj proponis al la Kongresoj esplori la demandon kaj solvi ĝin. En Internacia Kongreso de Filozofio parolis prof. Leau kaj Couturat, en Kongreso de la Franca Societo por progreso de Sciencoj prof. Cugnin kaj Laisant, en Kongreso Internacia de Historio de Sciencoj d-ro Lalande.
La kongresoj aprobis tiun ĉi proponon kaj elektis delegitojn, kiuj post kelkaj preparaj kunsidoj fondis la 17-an de Januaro 1901 „Delegacion por elekto de Lingvo Helpa Internacia“ kaj ellaboris por ĝia agado programon, antaŭvidantan ĉiujn eblajn okazintaĵojn. En la unua momento oni povis kredi, ke la afero estas tiel bone kaj forte starigita, ke ĝi ne povas ne alkonduki al la dezirata rezultato.
Laŭ sia programo la Delegacio devis antaŭ ĉio turni sin al ĉiuj sciencaj, industriaj, komercaj k. a. organizitaj societoj, invitante ilin partopreni en tiu laboro per speciale elektitaj Delegitoj, kiuj fariĝus membroj de la Delegacio. Tio donis al ĝi tutmondan, universan karakteron. Al la invito dum jaroj 1901-1907 respondis 307 societoj en dekoj da landoj. Krom tio la Delegacio petis ĉiujn universitatanojn aprobi ĝian agadon kaj 1251 profesoroj, akademianoj, scienculoj donis siajn subskribojn.
Post tiu ĉi prepara laboro, konforme al sia programo la Delegacio, jam apogita sur tiel aŭtoritata aprobo, turnis sin en 1906 al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto kaj propono, ke ĝi prenu sur sin definitivan solvon de la demando pri Lingvo Internacia. Sed la Akademio, en sia kunsido en Wien la 29-an de Majo 1907 decidis, ke tiu demando trapasas la limojn de ĝia kompetenteco. Vole nevole restis do la lasta vojo, ankaŭ antaŭvidata de la programo, t. e. senpera elekto de Komitato por tiu ĉi celo de la Delegacio mem. Estis proponitaj kandidatoj kaj la elekto, en kiu partoprenis 253 delegitoj, okazis en Junio 1907. La elektitoj, aŭ iliaj anstataŭantoj, kunvenis en Parizo kaj post 18 kunsidoj de 15-a ĝis 24-a de Oktobro, ekzameninte detale ĉiujn prezentitajn projektojn, alprenis decidon, kies teksto estis: „La Komitato decidis, ke nenia el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata „bloke“ kaj sen ŝanĝoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia rilata perfekteco kaj pro multaj kaj diversaj aplikoj, kiujn ĝi jam ricevis, sub kondiĉo de iaj ŝanĝoj, efektivigotaj de la konstanta Komisio en direkto, difinita en la Konkludoj de la Raporto de la Sekretarioj kaj en la projekto Ido, penante interkonsenti kun la Esp. Lingva Komitato“ (24 Okt. 1907).
Por tiu ĉi fina laboro estis do elektita speciala Konstanta Komisio, konsistanta el 6 membroj: profesoroj Wilhelm Ostwald (Leipzig), Baudouin de Courtenay (Peterburg)[47]), Jespersen (Kjobenhavn), L. Leau, Couturat (Parizo) kaj L. de Beaufront, invitita pro lia speciala kompetenteco. Ĉiuj esperoj de la Esperantistoj estis fonditaj sur plena konfido al tiu ĉi lasta, tiel fervora, eĉ fanatika ortodoksisto!
Tamen tuj, aŭ tre baldaŭ poste, estis publikigita, kiel fina rezultato de sepjaraj laboroj, „Kompleta Gramatiko di la linguo Internaciona Ido“, bazita sur esperanta fundamento. Kelkaj asertas, ke la Delegacia Komitato neniel estis rajtigita krei novan lingvon, kvankam mi ne vidas bone kial. Cetere, eĉ se ĝi faris ion, forme neregulan, tio estas por Esperantistoj indiferenta. Multe pli mirinde estas, ke la Komisio povis supozi, ke la Esperantistoj konsentos, laŭ simpla invito, akcepti ŝanĝojn, faritajn de ia ekstera, de ili ne rajtigita institucio, kaj ke ili ŝanĝos de tago al tago sian lingvon per alia. Provoj de interkonsento, pli aŭ malpli sinceraj, sed tro rapidaj, — eĉ suspekte rapidigitaj, — estis tamen faritaj[48]). Al ni ne apartenas serĉi tie ĉi, kiu estis kulpa en tiu afero. Neniun juĝante, ni nur notas, ke tiuj ĉi provoj — interkonsenton ne donis[49]). La Esperantistaro suferis kelkajn, certe tre bedaŭrindajn perdojn, — sed la granda plejmulto, restis fidela al sia standardo.
„Ni fosu nian sulkon!“ — diris T. Cart. Ĉiuj baldaŭ trankviliĝis kaj sekvis tiun saĝan konsilon.
Aparta paĝo en Esperanta historio devas esti rezervita al la belaj rezultatoj, kiujn alportis la propagando de Esperanto sur du gravaj kampoj de bonfara agado: en la institucio de Ruĝa - Kruco kaj inter blinduloj.
Danke al gen. Sebert, gen. Priou, kap. Bayol, instruktoro en milita lernejo St. Cyr, Esperanto sukcesis trovi multajn, diverslandajn adeptojn inter oficiroj de la Ruĝa Kruco; kiel ilo de internacia interkompreno ĝi povas alporti grandajn servojn dum la militoj, faciligante interparoladon de Ruĝkrucanoj kun vunditaj aŭ malsanaj militistoj. Esperantaj gvidlibroj, enhavantaj kolekton de plej necesaj frazoj, estis do eldonitaj en multaj lingvoj kun esperantaj tradukoj. Dum la Kongresoj estis organizitaj manovrojn de Ruĝkrucanoj, kiuj tre rapide, post kelkaj semajnoj de instruado, povis plenumi ordonojn, faritajn en Esperanto. Generalo Ruhleman, Germano, — majoro Straub, Usoniano, D-ro Thalwitzer (Dresden), D-ro Kroita, Japano, opiniis pri plena taŭgeco de Esperanto por tiu grava internacia celo.
La dua kampo, pri kiu ni aludis, estas la apliko de Esperanto al la speciala literaturo por blinduloj. Por tiuj ĉi malfeliĉuloj Esperanto havas grandegan signifon pro tiu simpla kaŭzo: la eldonado de libroj, presitaj per reliefaj literoj estas multekosta; la libroj en lingvoj naciaj, kiuj povas trovi nur limigitan nombron da legantoj, estas do karaj kaj sekve nemultenombraj. Sed libroj skribitaj esperante, legitaj en la tuta mondo, povas esti venditaj por malgranda prezo. Tion bone komprenis la interesitoj: kiam dum la Cambridge’a Kongreso, en kiu ĉeestis 17 blinduloj, unu el ili, Ketterer, nomis Esperanton „brila stelo en nia malluma ĉielo”, — li esprimis verajn sentojn de ĉiuj siaj kolegoj.
D-ro Thilander kaj s-ino Zabilon d'Her estis la unuaj propagandistoj de Esperanto inter blinduloj. Thilander skribis artikolojn en svedaj kaj anglaj gazetoj (1901), Ahlberg en „Lingvo Internacia“ (1902), d-ro Javal kaj d-ro Dor parolis pri utileco de Esperanto en Brusela porblindula Kongreso; Th, Cart organizis la unuan kurson por blindaj junulinoj en „Asile Recordon“ (Lausanne, 1902), fine la plej gravan laboron faris Th. Cart, J. J. Monnier kaj Thilander, starigante reliefan esperantan alfabeton. Th. Cart verkis ankaŭ unuan gramatikon kaj vortaron esperantajn por blinduloj kaj en 1902 aperis la unua lernolibro franca-esperanta, eldonita de la Pariza Esp. grupo. Prof. Guilbeau, Fauvart Bastoul, s-ino Poitevin preparis tekstojn kaj danke al energia agado de s-ino Zabilon d'Her estis kreita speciala gazeto: „Esperanta Ligilo“ (de Majo 1904); ĝi eliras nun ĉiumonate en 24-paĝaj numeroj kaj havas ĉirkaŭ 200 abonantojn en 17 landoj. Nun ekzistas en Amiens speciala presejo, en kiu Couillard, profesoro de la Amiena Instituto por blinduloj, enpresis jam multajn lernolibrojn kaj literaturajn verkojn (Hamlet, Kain de Byron. Janko Muzikanto de Sienkiewicz, Srul el Lubartov de Szymański k.a.).[50]) En Anglujo laboras sur tiu ĉi kampo Percy O’ Merrick, en Germanujo Rosa Vogt, en Bohemujo prof. Macan, en Usonio prof. Ed. Harwey, en Belgujo Frato Isidore, direktoro de instituto en Woluwe, kiu raportis pri tiu ĉi afero al Papo Pio X kaj ricevis de li plej favoran respondon (li skribis: „Esperanto havas vere grandan estonton“). Nun Esperanto estas instruata en blindulejoj de Paris, St. Mandé, Dijon, Waluwe apud Bruxelles, Praha, Kjobenhavn, Stockholm, Boston — kaj tiu ĉi agado vekis ĉie ĝeneralan aprobon kaj simpatian subtenon. Kiam dum la Cambrige’a Kongreso iu demandis: kial la blinduloj estas pli interesaj ol aliaj kripluloj, — Th. Cart lerte respondis: „se vi povus elekti inter la perdo de la vido, aŭ de la manoj, kion vi preferus?..“ (Grandaj estas la meritoj de la iniciantoj de tiu ĉi laboro.
En aliaj ne-esperantaj aferoj la utileco de Esperanto estas pli kaj pli komprenata. Multaj societoj akceptis Esperanton, kiel oficialan lingvon apud aliaj: la unua „Ligue francaise de l’enseignement“ (Kongreso de Lyon, 1902); poste la „Ligue francaise de l’automobilisme“ (Paris, 1903); Kongreso Internacia de Libera Penso (Paris, 1905); Kongreso de Instruistoj en Liège (1905); Kongreso de Socialistoj (Châlons s. Saône); Internacia Kongreso de Oficistoj (London, 1906); Union des Sociétés d'activité chrétienne (Genève, 1906); Kongreso de Paco (Lyon, aŭg. 1906); „Fédération dentaire Universelle“ (Ĝenevo, aŭg. 1906), „Kongreso Internacia de Artistoj Muzikaj“ (Milano, 1906); Kongreso de Studantoj (Bordeaux, 1907); XII-a Int. Kongreso de Paco (München, Sept. 1907); XII-a Kongreso „Du repos du dimanche“ (Minchen, 1907); Kongreso Antialkoholisma (Stokholm, 1907); Kongreso de Keramistoj (Firenze, 1909); Kongreso de Kuracistoj (Budapest, 1909); Kongreso de Psiĥlologio (Geneve, 1909[51]).
Pure Esperantistaj estis la Internaciaj Kongresoj de Katolikoj en Parizo (aprilo 1910), Haag (1911), en Budapest (1912), dum kiuj reprezentantoj de multaj diversaj landoj parolis ekskluzive Esperante.
Praktike tamen la ĉefa plej grava tasko de nia esperanta propagando estas la oficialigo de Esperanto: tasko malfacila, ĉar la antaŭjuĝoj en tiu direkto estas certe ankoraŭ pli grandaj, ol en aliaj. Neniu granda registaro volas preni sur sin respondecon por ia pozitiva paŝo: la afero certe komenciĝos per interregistaraj priparoladoj, por kiuj ni devus prepari bazon. Tamen, kiel ni jam vidis, iom post iom eĉ tiu ĉi malfacila afero komenciĝas: en la Cambridge’a Kongreso Ĉeestis unu oficiala delegito (de Belga registaro), en la Dresdena Kongreso 2 delegitoj, en Antwerpen — 6, en Barcelona 4, en Washington 16 oficialaj reprezentantoj de regnoj aŭ ŝtatoj, — la komenco estas do farita!
En Usonio la ŝtato Maryland enkondukis Esperanton en siajn lernejojn, en Universitatoj de Wisconsin, de Massachusets, en Clark University Esperanto estas oficiale instruata. Ekzistas kursoj en la Barcelona Universitato; la angla „Board of education“ oficiale permesis instruadon de Esperanto en urbo Keighley kaj la „London County Council“ malfermis kursojn en 12 lernejoj; tion faris ankaŭ la registaro de la insulo Samos, la ĥina ministro de instruado. Akcepto de esperanto en telegramoj de la angla Postmaster general; lokoj aljuĝitaj al Esperanto en ekspozicioj de Praha, Gent[52]), Mŭnchen, de Bruxelles (1910), — enkonduko de Esperanto flanke de lingvoj franca kaj portugala en oficialajn eldonojn de la Statistika direktejo de Brazilio („Memoriga Bolteno de la Ekspozicio“ 1909); duon-oficialigita Dresdena Polica Societo, kies sidejo estas en la ĉefpolicoficejo, — jen kelkaj akiroj, kiuj ne estas sensignifaj.
Ne mankas ankaŭ al Esperanto altaj protektantoj: jam Edward VII salutis favore la Cambridge’an Kongreson; la reĝo de Saksujo akceptis esti Honora Protektanto de la Dresdena Kongreso, Alfonso XIII kaj la Hispana Reĝino de la Kongreso Barcelona. Ni ne povas ne nomi tie ĉi Elizabeton, Reĝinon de Rumanujo, — eminentan poetinon Carmen Sylva, — kiu estas jam vera Esperantistino[53]).
Eble pli gravaj estas simpatioj, esprimitaj de la ministroj de publika instruado de Francujo, Germanujo, Saksujo — dum vizitoj, kiujn faris al ili niaj delegitoj; la japana ministro de eksteraj aferoj, gr. Hajaŝi, akceptis prezidantecon de la japana esp. societo. Ni citu ankoraŭ projekton de enkonduko de Esperanto en programo de Francaj publikaj lernejoj, kiuj enhavas instruadon de lingvoj vivantaj: laŭ tiu ĉi projekto Esperanto estos enkondukita en ekzamenojn flanke de lingvoj angla, germana, itala, hispana kaj araba. Tiu ĉi projekto estis prezentita al la Franca Ĉambro de Deputatoj de Lucien Cornet kaj subskribita de 68 aliaj Deputatoj. Ĝi estis resendita al la Komisio de Belartoj (Kunsido 1907 N° 791. 28 Febr.[54]).
Pli facile progresas la afero en pli malgrandaj reprezentantaroj: unua la urba konsilantaro de Lille instruis Esperanton en siaj lernejoj; poste venis Amiens, Angoulème, Beaune, Grenoble, Narbonne, Saumur, Thiers, Toulouse; la urbestraro de Le Creusot oferis 500 fr. por la Burgonja Kongreso Esperantista (1909), la urbestraro de St. Etienne 300 fr. por la loka grupo, ĉiuj urbestroj de la Kongresaj urboj estis favoraj al Esperanto. Ni devas nomi speciale la Lord-Mayor de London kaj la urbestron de Antwerpen, Jan de Vos.
Ni do ripetas: la komenco estas farita kaj, bona antaŭsigno, faris ĝin Francujo, lando antaŭiranta en ĉiu progreso, Feliĉa, kiel ĉiam, estu ĝia mano!
Pri esperanta literaturo en tiu ĉi epoko ni jam ne povas paroli tiel detale, kiel ni faris por la unuaj momentoj de esperanta historio; ĝia priskribo postulas nun, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj, apartajn specialajn studojn. Ni kontentiĝu per plej ĝeneralaj bibliografiaj sciigoj.
En la fino de la antaŭa epoko la libra literaturo kalkulis, kiel ni vidis, ĉirkaŭ 300 verkojn. Laŭ la statistiko de C. O. tiu ĉi nombro pligrandiĝis ĝis 1330 en jaro 1909 (31-an Dec.), 1554 en 1910, 1837 en 1912 (31-a Aŭg.[55]). Inter tiuj ĉi verkoj plej multenombraj estas: 456 lernolibroj en 31 lingvoj[56]); literaturaj verkoj: 78 originalaj, 29 antologioj aŭ krestomatioj, 316 tradukaĵoj (el franca lingvo — 75, angla — 37, rusa — 835, germana — 34, pola — 33, hispana — 13, armena — 10 k.c.); vortaroj — 114, sciencaj verkoj, filozofiaj — 26, socialaj — 59, puraj sciencaj —21, filologiaj — 9; jarlibroj, adresaroj — 58 k.c. Eminentajn aŭtorojn estas malfacile nomi, ĉar ni devus nomi ĉiujn...
La nombro da gazetoj en la fino de la antaŭa epoko estis — 36; en 1912 ĝi estas — 94, aperantaj en 31 landoj [57]); inter ili — 26 specialaj gazetoj (Oficiala gazeto, Bulteno de Libera Penso, Belga Katoliko, Esperanta Ligilo en relief-punktoj por blinduloj, Espero Katolika, Pedagogia Revuo, Polica Bulteno, Socia Revuo, Le Travailleur Espérantiste, Scienca Gazeto, Stenografia Gazeto k.c.); ĝeneralaj literaturaj gazetoj — 9, naciaj propagandaj — 59. Tiuj ĉi lastaj dispartiĝas laŭ landoj: Francujo — 22, Germanujo — 16, po 4 en Belgujo, Bohemujo, Nederlando, Britujo (1 en kimra lingvo), Hispanujo, Rusujo; 3 en Svisujo; po 2 en Brazilio, Bulgarujo, Ĉilio, Hungarujo, Katalunujo, Meksikio, Arĝentinio, Usonio; po 1 en Aŭstrio-germana, Danujo, Finnlando, Grekujo, Italujo, Japanujo, Kubo, Norvegujo, Peruvio, Polujo, Rumanujo, Serbujo, Svedujo. Preskaŭ ĉiuj aperas monate, nur 1 dumonate, 2 dusemajne kaj 1 semajne.
La nombro da societoj en tiu ĉi epoko rapide pligrandiĝis. Laŭ statistika tabelo de C.O.[58]) jen ĝia kreskado:
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 |
44 | 113 | 186 | 308 | 474 | 721 | 1266 | 1447 | 1791 |
La ĉefan lokon dum tiu ĉi serio da jaroj okupis Francujo:
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1912 |
18 | 38 | 56 | 102 | 123 | 180 | 222 | 249 | 272 |
En aliaj grandaj landoj Esperanto aperis pli malfrue kaj ĝia disvolviĝado estis komence malrapida. Anglujo kaj Germanujo ŝajnis obstinaj kaj malfavoraj; oni eĉ supozis, ke tiuj ĉi landoj ne prezentas bonan kampon por la esperanta propagando pro la latina karaktero de la lingvo. Sed faktoj baldaŭ pruvis, ke tiu supozo estis erara. La unua societo aperas en Anglujo en 1902 kaj en jaroj 1902 — 1909 la progreso estas:
1 | 18 | 36 | 58 | 96 | 127 | 164 | 175 |
En Germanujo post la unuaj provaj, kiujn oni ŝuldas al grandega fervoreco kaj energio de kelkaj personoj (Einstein, Schmidt, Trompeter), daŭris longa silento. En 1902 ekzistis nenia societo; en 1903 aperas du rondetoj: en Berlin kaj Glatz. Sed de tiu ĉi tempo la nombro kreskas rapide:
1903 | 1909: | 2 | 22 | 32 | 39 | 57 | 170 | 222 |
Ankoraŭ pli mirindan progreson montras Usonio de jaro
1905: | 8 | 18 | 56 | 161 | (1908) |
Inter malgrandaj landoj devas esti cititaj antaŭ aliaj: Bohemujo, Bulgarujo, Rumanujo, Malto. Eĉ Monakio havis sian esperantan societon de 1903. Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/150 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/151 Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/152
- ↑ Laŭ statistiko de jaro 1897 urbo Białystoj kalkulis sen militistoj 61812 loĝantoj, el kiuj: 40759 Hebreoj, 11239 Poloj, 4795 Rusoj, 3616 Germanoj, 1219 Blankrusoj, 184 aliaj. Laŭ religioj (kun militistoj): 41908 izraelidoj, 12519 katolikoj, 7947 ortodoksoj-grekaj, 3516 protestantoj, 72 mahemetanoj, 75 aliaj. El 41903 izraelidoj 836 montris lingvon rusan kiel sian patran, 28 — polan, 64 — germanan, 8 — aliajn, ceteraj — hebrean.
- ↑ Tiun ĉi daton multaj Esperantistoj konsideris kiel tagon de apero de la unua esperanta verko. Sed kiu konas kutimojn en Varsovio, scias, ke tio estas erara. La cenzoro subskribas manskribaĵon kaj sen lia subskribo nenia presejo sub severa respondeco povas komenci presadon. La tago de apero de la presita libro estas do pli malfrua; estas ankoraŭ necesa nova permeso por publikigi la jam presitan libron, tiel nomita „bileto por ellasi” ĝin. Nur tiam ĝi povas aperi en librvendejoj k. c. En malnovaj libroj de la presejo de F-ino Elżbieta Kelter, filino de mortinta Ĥristian Kelter mi trovis la daton de tiu ĉi liberiganta „bileto”: ĝi estis: 14-a (t.e. 26-a) de Julio 1887. Tio estas la vera tago de la apero de la unua esperanta libro.
Oni rakontas, ke la cenzoro estis feliĉe amiko de la patro Zamenhof, li permesis publikigi la broŝuron, konsiderante ĝin nedanĝera sensencaĵo. Pro tio eble la unua broŝuro estis rusa, ĉar pola verkoj estis cenzuritaj pli severe. La dua, pola broŝuro, cenzurita 9-an (21-an) de Julio aperis 25-an de Aŭgusto (6-an de Septembro) kaj la tria franca cenzurita 12-an (24-an) de Septembro kaj la kvara, germana, cenzurita 21-an de Oktobro (2-an de Novembro), aperis ambaŭ 12-an (24-an) de Novembro 1887. - ↑ Komparu, ekzemple, kun Volapukaj nomoj de landoj: Flen — Francujo, Yulop — Eŭropo, Filop — Afriko, Silop — Azio, Lap — Alpoj.
- ↑ La literaturo esperanta estis komence numerigita laŭ ordo de eliro. Jen estas komencaj 10 numeroj (post la priskribita unua):
№ 2. Dr. Esperanto. Język międzynarodowy. Przedmowa i podręcznik kompletny. por Poloj. 1887.
№ 3. Dr. Esperanto. Langue Internationale. Préface et manuel complet. por Francoj. 1887.
№ 4. Dr. Esperanto. Internationale Sprache. Vorrede und vollstandiges Lehrbuch. por Germanoj. 1887.
№ 5. Internacionalno-russkij slovar. Vortaro por Rusoj. 1887.
№ 6. Slownik międzynarodowy polski. Vortaro por Poloj. 1887.
№ 7. Dictionnaire international-français. Vortaro por Francoj. 1887.
№ 8. International-deutsches Worterbuch. Vortaro por Germanoj. 1887.
Dr. Esperanto’s International Tongue. Preface and Complete method edited for English by l. St. Warsaw. 1888
International — English Vocabulary. Vortaro por Angloj. 1888. Tiuj lastaj du verkoj havas subskribon: „Property of the editor”. Pro malbona angla traduko ili ne estis enkondukitaj en la Esperantan verknomaron kaj estis poste anstataŭigitaj de:
№ 9. Dr. Esperanto’s. International Language. Introduction and Complete grammar. por Angloj. English edition by R. H. Geoghegan. 1889. [18-a verko].
№ 10. Dr. Esperanto’s International-english Vocabulary. Vortaro por Angloj 1889. (23 verko laŭ ĥronologia ordo). - ↑ La „Dua libro” krom antaŭparolo (16 paĝoj), enhavis: 16 lingvajn ekzercojn (pp. 16-30); tradukon de „La ombro”, mirrakonto de Andersen (pp. 30-47); Popoldirojn; tradukon de „Kanto de Studentoj” de Hemza (35 ver.) kaj poeziaĵon „El Heine” (8 v.), tradukitan de K. D. (entute 50 paĝojn).
- ↑ Fondita en jaro 1743 de Franklin.
- ↑ En tiu ĉi tempo Zamenhof skribis iafoje sian nomon laŭ germana ortografio: Samenhof. Ni ne bezonas klarigi, ke kvankam multaj Francoj prenis tiun ĉi nomon por rusa, danke al finiĝo of (Kiel Ivanof), etimologie ĝi estas germana.
- ↑ „An attempt towards an International Language by Dr. Esperanto, translated by Henry Phillips Jr. A secretary of the American Philosophical Society, — together with an english — international vocabulary compiled by the translator”. New-York. 1889.
- ↑ „Aldono al la Dua libro de l’Lingvo internacia” Varsovio 1888. 19 paĝoj.
- ↑ Verŝajne pro tio, ke ĝia sekretario, Al. J. Ellis, estis tiam decidita Volapukisto. Laŭ Auguste Demonget krom la cititaj societoj akceptis la inviton ankaŭ: Societo geografia en Halle kaj Batavian Society en Rotterdam.
(Examen critique du Volapuk. Un nouveau système de Langue Internationale: L’Internacia du Dr. Esperanto présenté par Leopold Einstein traduction de Auguste Demonget. Paris. 1889. p. 32). - ↑ En tiu ĉi tempo oni traportis sur la lingvon la pseŭdonomon, uzitan de Zamenhof en liaj unuaj broŝuroj kaj jam ne uzatan, kaj oni komencis nomi ĝin: Lingvo de Esperanto aŭ simple Esperanto. „Esperantisto“ nun ne signifas „Zamenhofisto“, sed, kontraŭe, Zamenhof estas unu el „Esperantistoj“. (Esperantisto, Januaro 1893).
- ↑ En 1907 D-ro Emile Javal eldonis broŝuron: „Pri reformoj en Esperanto“, enhavantan ĉiujn artikolojn de Zamenhof pri tiu ĉi demando en Nurnberga Esperantisto. (Coulommiers, 1907).
- ↑ Inter ili: de Beaufront, Grabowski, Kofman, Ahlberg, A. Blumental, Borovko, Ĉajkovskaja, Devjatnin, Bogdanow, Al. Dombrovski, Feldŝar, Ferreira, Geoghegan, Gernet, Holmquist, Janovski, Kravcov, Kuŝnir, Langlet, Lemaire, Lojko, Nylen, Ostrovski, Puĉkovski, Ŝatunovskij, Ŝmurlo, Waldenberg, Waśniewski, Zeidlitz, Robin, Polikier...
- ↑ M, Goldberg, Husson, Isakov, Olson...
- ↑ Krikortz, Forkarth, Jezerski, Karovina, L. Meier, Chr. Schmidt, W. Trompeter...
- ↑ E. de Wahl, Evstifejev, Leontjev.
- ↑ Eldonadis ĝin Miloslav Bogdanov sub tit. „Mondlingvisto“ (dec. 1889 — febr. 1890), poste „La Espero“ (jan. 1890 — decembro 1891). Al Bulgario apartenas do honoro de la unua esperanta-nacia gazeto.
- ↑ Tiun ĉi unuan oficialigitan societon en Rusujo Zamenhof salutis per telegramo: benitan komencon — kreskantan potencon — en floro kaj gloro — deziras el koro — Zamenhof.
- ↑ Krom la 4 unuaj de Zamenhof: hebrea (Hanez), angla (Geoghegan), sveda (Henriclundquist) hispana (E. de Wahl), germana (Nurnberga Klubo), latva (K. Libek), rumana (Marietta Frollo) sveda (Chr. Nielsen), bulgara (M. S. Bogdanov), itala (D-ro D. Marignoni), portugala (I. Rodriguez Huertas), bohema (Fr. Vl. Lorenc), hebrea (D. Gureviĉ), rusa (Zamenhof), germana (Schmidt kaj Trompeter), germana (Ludwig Meier), litova (Al. Dombrovski), angla (Geoghegan), franca (de Beaufront), sveda (G. H. Backmann), portugala (J. H. Ferreira), vortaro universala (Zamenhof), sveda (B. G. Jonson), sveda (Esp. Klubo), esperanta ekzercaro (Zamenhof), vortaro germana (Zamenhof).
- ↑ En la Adresaro estas 4 facile korekteblaj eraroj: ĉe Nº 342 kaj 785 devas esti Aŭstrio ne R. Nº 364 adreso sama kiel Nº 365; Nº 606 urbo Salanti en Rusujo. Du nomoj (548—554, 756—757) estas verŝajne dufoje enskribitaj.
- ↑ Eĉ en tiu ĉi momento tiaj gramatikoj ekzistas nur por kelkaj lingvoj: la majstra verko de Paul Fruictier „Esperanta Sintakso“ (1904); rusa gramatiko de Tim. Sĉavinskij (1905); pola de Ad. Zakrzewski (1907); germana de Ludwig Mainzer (1907); franca de Camille Aymonnier (1909) k. c. Nia Majstro ne amas dikajn gramatikojn; li timas, ke ili ne timigu lernantojn. Tiujn nemultajn regulojn, kiujn li malgraŭ ĉio estis devigita aldoni al la 16 unuaj, li preferis doni aŭ en siaj „respondoj al amikoj“, aŭ enŝovi en Ekzercaron, kaŝitajn inter ekzercaj frazoj.
- ↑ Ni tamen devas noti, ke la unua propaganda broŝuro en franca lingvo estis: „Internacia aŭ Volapük par Leopold Einstein traduction de Auguste Demonget“ (vidu p. 25).
- ↑ Li skribis en „L'Enseignement Chrétien“ (1901, Majo): „Ekkoninte en Februaro 1900 la ekziston de Esperanto, mi ekhavis scivolon rigardi, en kio ĝi povas konsisti, scivolon tute skeptikan, ĉar mi estis kaptita de antaŭjuĝo, ke la problemo de L. I. estas tiel nesolvebla kiel la problemo de perpetuum mobile. Tiel, farinte min preskaŭ posedanto de la lingvo (trideko da horoj en tri semajnoj sufiĉis por tio), mi komencis ekzamenadon en ĉiuj landoj, kie la lingvo franca ne estas parolata, skribis 132 leterojn pri pli diversaj temoj kaj de ĉie ricevis multajn interesajn respondojn“.
- ↑ Ĝi konsistis el du konsidoj: unua, en Calais (7-an de Aŭg.) kiun post salutoj de d-ro Guyot, prez. de la loka grupo, prezidis Cape (Montrosier); dua, en Dower, kien la partoprenantoj veturis per vaporŝipo (8-an de Aŭig), prezidis H. Mudie. Inter ĉirkaŭ 200 ĉeestantoj estis precipe delegitoj de francaj societoj kaj de London, Dover, Deal, Courtroi, Praha, Berlin. Parolis Kühnl (Praha) Mudie, Michaux, Pourcines pri esperantaj presejoj, signo esperanta, ĉiujaraj kunvenoj k. c.
- ↑ Ludwis Emil Meier rakontas, ke kiam Martin Schleyer estis invitita en München (1883) kaj grandega konata salo de Löwenbräukeller estis plena da Volapükistoj ĝis lasta seĝo, neniu povis paroli Volapukon, eĉ la societestroj nur balbutis.
- ↑ Estis akceptita la Bulonja flago: verda tuko longa de 1,20 metro kun blanka angulo maldekstre je 50 X 50 ctm kun verda stelo.
- ↑ „En tiuj ĉi tagoj — li diris — mi vidis miraklon post miraklo. Miraklon de Kompato: sub patra zorgo de Th. Cart blinduloj legas, vidas per fingroj, per oreloj... miraklon de Jeriho: muroj de malfido falis, dissaltis sub la forta voko de nia Josuo, de niaj Izraelidoj... miraklon de Pentekosto: Partoj, Medoj, Rusoj, Francoj, Germanoj, Poloj, Danoj, Amerikanoj, Angloj „komprenante unu la alian“, riparante la malfeliĉaĵon de Babilono, faras „unu rondon familian“. Tie ĉi, la poeto Ovidius Naso ne bezonus plendi „barbarus hic ego sum quia non intelligor ulli“. Ne, post kelkaj horoj kun esperanta lernolibro li ekkrius ĝojege: „non Sum barbarus, hic inteligor omnibus“! Tial vivu la nove eltrovita lando Esperantujo! kun ĝia nova Kristoforo Kolumbo! Viva/ Esperantimus, crescat, floreat multos in annos!“
- ↑ Altred Michaux, organizinto de la unua Bulonja Kongreso, estis nomita „La Unu por la Unua“. En Ĝenevo la loka Komitato konsistis el Schneeberger kaj Renard: „la duo por la dua“; en Cambridge — „La Trio por la Tria“: Pollen, Cunningham, Mudie, sekve por la Dresdeno Kongreso estis kreita „Kvaro por la Kvara“ k. t. p.
- ↑ S. Roy proponis elekti urbeton Moresnet, malgrandan landon, kuŝantan inter Belgujo, Germanujo kaj Hollando, sed neŭtran, ne enigitan en neniu el tiuj ĉi regnoj, — kiel neǔtran landon por esperantaj komercaj, sciencaj k.a. institucioj. Tiamaniere estus kreita kvazaŭ esperanta ŝtato. Tiu ĉi projekto ŝajnis tamen al multaj Esperantistoj iom danĝera pro sia politika karaktero.
- ↑ Poste, la Konstanta Komitato, interkonsente kun la Amerikanoj, decidis prokrasti la kongreson en Ameriko ĝis 1910.
- ↑ Inter aliaj el Koŝinĥinujo, Peruvio, Argentinio, insulo Samos; el Hispanujo apartaj de Astura, Kataluna, Kastila, Valencia, Vaska lingvoj; el Bosnio, Dalmatio, Gibraltario, Turkujo, Maltio.
- ↑ Jen estas la teksto de la Reĝa respondo: „Komandanto de Halebardistoj al Generalestro de Katalunujo: Moŝto la Reĝo dankas afablecon kaj sendas estiman saluton al d-ro Zamenhof kaj fremdaj Esperantistoj“. Krom tio alve nis dua telegramo de Alfonso XIII: „De la Privata Sekretario de la Reĝo: Moŝto la Reĝo ordonas al mi esprimi al vi kaj al Kongreso sian varman dankon pro afabla telegramo“. La Ministroj de la Reĝo dankis ankaŭ por la salutoj kaj sendis dezirojn por „la efikeco de la kongreso al kulturo kaj paco inter homoj“. Zamenhof estis nomita Kavaliro de la ordeno de Izabelo Katolika.
- ↑ Austrio, Kroatio, Britujo, Skotujo, Irlando, Kimrio, Francujo, Germanujo, Gibraltario, Hispanujo, Maltio, Rusujo, Litovujo, Polujo, Svisujo, Hindujo, Sudafriko, Brazilio, Kanadio, Meksikio, Ĉilio, Porto-Rikio, Peruvio, Urugvajo, Usonio, Filipinaj Insuloj, Australio, Hebrea-Lingvanoj.
- ↑ El 35 ŝtatoj de Usonio — 274, Anglujo — 14, Francujo — 17, Hispanujo — 9, Germanujo — 7 k. c. (22 nacioj).
- ↑ En „La Revue de l’Esperanto“ (1905, 18-an de Majo) ni legas: „Uzante la okazon mi ripetas publike tion, kion mi jam ofte skribis private: mi kore petas ĉiujn Esperantistojn, ke en leteroj aŭ parolado kun mi ili neniam uzu la vorton „majstro“, kiu estas al mi tre malagrabla“ (el letero de Zamenhof al Al. Michaux).
- ↑ La urbo Kraków oferis por la Kongreso 3,000 k., la Komerca Ĉambro — 500, la ministrejo de publikaj laboroj kaj turismo — 1,000.
- ↑ La buĝeto estos efektivigebla kun kotizo de 30,000 Esperantistoj Societanoj po 10 centimoj kaj abonpagoj de 2,000 abonantoj de la Oficiala Gazeto po 5 frankoj, kune 13,000 fr. Elspezoj: oficisto — 3,000, eldonado de la Gazeto — 3,600, luo de ĉambro k. c. — 1200, poŝtaj elspezoj — 1,200, aliaj kaj neantaŭviditaj elspezoj — 1,300, profito (kiel rezervo) — 2,700 frankoj.
- ↑ Luigi Giambene, prez. de Roma esp. grupo, sciigis la Kongreson, ke li ricevis leteron de la privata sekretario de la Papo kun sciigo, ke S. Patro favore akceptis revuon „Espero Katolika“, senditan al li de pastro Peltier, kaj donis sian apostolan benon al la redaktoroj.
- ↑ El tiuj 86 estis: 17 Francoj, 11 Angloj, 8 Germanoj, 5 Poloj, po 4: Rusoj, Hispanoj, Svisoj, po 3: Svedoj, Italoj, Usonanoj, po 2: Bohemoj, Finnlandanoj, Meksikanoj, Belgoj, Irlandanoj, po 1: Dano, Hollandano, Hungaro, Hebreo, Islandano, Litovo, Maltano, Malgrandruso, Norvego, Portugalo, Ĉiliano, Peruviano, Kanadano, Japano. La principo de internacieco estis do plene respektita.
- ↑ En tiu voĉdonado la voĉoj dividiĝis: 9 anoj postulis ŝanĝojn en la projekto, 5 sciigis, ke ili ne volas respondi, 2 eĉ eksiĝis, 11 simple ne respondis; 57 aprobis.
- ↑ H. Matton jam dum unua voĉdonado esprimis timon, ke la Akademio ne fariĝu oligarĥio. Kompreneble, senintence.
- ↑ C. Bourlet prave rimarkis tiam, ke oni devas elekti Akademianojn ne laŭ landoj aŭ lingvoj, sed nur kiam montriĝos iu „akademiinda“. Ĉar ilia nombro estas 18, oni certe povas dubi, ĉu ĉiuj nacioj havos iam reprezentantojn en la Akademio.
- ↑ Vidu la decidojn de la Cambridge’a kaj Dresdena Kongresoj (pp. 89, 93, 94).
- ↑ Vidu la decidojn de Krakova Kongreso p. 109.
- ↑ En la Slava Kunveno, organizita laŭ iniciato de Prohaska (Praha), estis interalie diskutita demando pri interslava lingvo. La multenombra kunveno, en kiu partoprenis. Bohemoj, Poloj, Rusoj, Bulgaroj, Ukrainanoj post parolado de P. Evstifejeff konkludis, ke lingvo interslava estas necesa, sed ke nenia vivanta slava lingvo povus plenumi tiun ĉi rolon. Ĉar provoj, faritaj por krei lingvon artan, bazitan sur slavaj lingvaj elementoj, ne atingis celon, sekve, nur Esperanto povas solvi tiun de ĉiuj Slavoj sentitan bezonon.
- ↑ Nun oni bedaŭrinde ŝanĝis ĝian nomon, kiu estas „Esperanta Literatura Asocio“, ĉar aliĝis personoj, kiuj ne estas verkistoj, sed literaturamantoj.
- ↑ Ni devas rimarki, ke prof. Baudouin de Courtenay tuj eksiĝis el la Komisio: teorie li esprimis opinion, ke rompi unuecon de Esperanto estas riska paŝo, kiu povas havi malbonajn sekvojn: li do preferis eviti tian respondecon. Praktike la projekto „Ido” ŝajnis al li malpli valora, ol Esperanto; ĝi prezentas regreson ne progreson. Al li, kiel Polo, kutimigita al fonetika ortografio, ne povis certe plaĉi jam la unua paĝo de Ida gramatiko kun alfabeto havanta po tri signoj por unu sono (k, q, x.) k. c. (Pola Esperantisto, 1908 N. 6-7).
- ↑ Dum la Cambridge’a Kongreso estis elektita speciala Komisio por konsiliĝi pri la proponoj de la Delegacia Komitato (E. Boirac, de Beaufront, P. Christaller, J. Jamin, Rhodes). Poste, ĉar de Beaufront estis invitita de la Delegacia Komisio „pro sia speciala kompetenteco“ kaj aliaj elektitoj ne ĉiam povis alveni Parizon, la prezidanto E. Boirac proponis elekti aliajn komitatanojn, loĝantajn en Parizo La Komitato ankaŭ konsentis kaj akceptis la proponitajn kandidatojn: C. Bourlet, Th. Cart, P. Fruictier, P. de Lengyel. La Komitato montris sin preta kaj inklina al traktado kun la Delegacio.
- ↑ Dum la fina voĉdonado de tiu ĉi demando en la Lingva Komitato 34 anoj estis kontraŭaj al traktadoj kun la Komisio; 11 esprimis deziron fari kelkajn ŝanĝojn en Esperanto kaj provi interkonsenti, 8 eĉ votis esprimi dankon al la Komisio; 8 ne esprimis klaran opinion. Ni do vidas, ke multaj (27) komprenis gravecon de la konflikto, ŝanceliĝis kaj volis trovi vojon al paco (inter ili la aŭtoro de tiu ĉi verketo). La meritoj de la iniciantoj de la Delegacio, — de la aŭtoroj de tia ĉefverko, kiel „L’Histoire de la Langue Internationale“, — ne povis ne esti ŝatataj de multaj Esperantistoj.
- ↑ Unu lernantino, f-ino Fanny Ducret, kopiis 7 volumojn de esperantaj verkoj.
- ↑ La unua Tutmonda Scienca Kongreso en Santiago (Ĉilio) laŭ propono de Aug. Biaut (14-an Jan. 1909) decidis peti la Usonian Registaron preni sub sian zorgon alvokon de oficialaj reprezentantoj de ĉiuj civilizitaj landoj por solvi demandon pri oficiala akcepto de neŭtra idiomo Internacia.
- ↑ Dum tiu Ekspozicio estis aranĝita speciala Esp. Semajno (22-26 Julio 1910), kun kunvenoj kaj paroladoj de sen. Lafontaine, Richardson, Skeel-Giörling, prof. C. Bourlet k. a. La organiza Komitato de la Praha Ekspozicio eldonis esperantan gvidlibron (1909).
- ↑ Ŝi donacis al la Rumana Esp. Societo ekskluzivan rajton de tradukado de siaj verkoj.
- ↑ Gautherot en sia interesa verko pri Lingvo Internacia diras, ke kandidatoj dum la elektoj por la Franca Ĉambro de Deputatoj enmetas jam: „instruon de Esperanto“ en siajn kandidatajn afiŝojn.
- ↑ Oficiala gazeto 1913. N°9 (53). Informa Bulteno.
- ↑ 57 rusaj, 54 francaj, 49 anglaj, 41 germanaj, 33 hispanaj, 25 bohemaj, 25 polaj, 19 hungaraj, 18 italaj, 11 rumanaj, armenaj, balgaraj, bohemaj, danaj, estaj, finnaj, ĥina, grekaj, hebreaj, hollandaj, islandaj, japanaj, katalunaj, kelta, kroataj, latvaj, litovaj, norvegaj, portugalaj, slovakaj, svedaj. Ekzistas tamen ankaŭ lernolibroj ukrainaj kaj kartvelaj.
- ↑ Tutmonda Jarlibro Esperantista. 1912.
- ↑ Internacia Muzeo. Noto kaj resuma katalogo pri la Int. Muzeo de lingvo Esperanto. 1910.