Homo, Dio, Profeto
HOMO,
DIO,
PROFETO.
De Lidja Zamenhof,
Varsovio (Polujo).
Bahaa Esperanto-Eldonejo
W e i n h e i m a. d. B. (Germanujo).
1931.
En mallumaj momentoj de krizo, kiam la homaro, kiel aro da blindaj ŝafoj, erarvagas en dezertoj de senvojeco, aperas tiuj, kiuj elkondukas la vojperdintojn el la erarejo, tiuj kiujn ni difinas per la vorto „profeto“. Nevidebla nimbo ĉirkaŭas iliajn kapojn, sonas neaŭdebla muziko, neflareblaj aromoj leviĝas el mistikaj ĝardenoj. Aperas ili en homa formo kaj parolas en la nomo de Dio, admonas en la nomo de Dio, en Lia nomo minacas kaj benas.
Kio estas profeto? Homo, ĉu Dio? Besto el la speco „homo sapiens“, ĉu la Eterna Mistero, enkorpiĝinta en homan formon?
Antaŭe ni pripensu mallonge, kio estas homo kaj kio estas Dio.
Lernante iam biologion, mi eksciis, ke homo konsistas el akvo, karbo, kalko k. t. p. Multaj volas vidi en homo nenion pli, ol pli aŭ malpli perfekte organizitan amason da materio, kiu, kiam difektiĝos io en la organizo, ne pereos vere, ĉar la fiziko instruas, ke la materio ne pereas, sed ensorbiĝos en teron, kreskaĵojn, vermojn, aeron — kaj pereos por ĉiam la konscia homo kun ĉiuj siaj sentoj kaj aspiroj. Malgranda, tre malgranda estus do diferenco inter homo kaj besto, inter Budda kaj vermo, boranta sian vojon sub la tero.
Mi nun rigardas vin kaj vidas personojn diversajn: grandajn kaj malgrandajn. Ĉu mi kredu, ke iu, pezanta, ni diru, 50 kg, estas ekskluzive 35 aŭ proksimume kg. da akvo, proporcia kvanto da karbo kaj aliaj elementoj, ke ni ĉiuj estas nenio, krom tiaspecaj formaĵoj?
Ne — ekzistas io krom materio, io, kio igas nin senti, deziri, suferi, plue io, kio, distingante nin de bestoj, donas al ni intelekton, permesas pensi. „Mi pensas - do mi ekzistas“ - diris la filozofo. Ĉu li parolis nur pri la fizika ekzisto de la materio?
Ekzistas do en homo, krom la fizika korpo, io pli sublima, kion oni ne povas percepti per vido aŭ aŭdo, kio tamen, se nur ni mem tion ne malpermesas, mastras nin, levas super ĉiujn gradojn de ekzisto kaj kvazaŭ faras el ni ponton inter la malsupera mondo de kreitaĵoj kaj la superega mondo de la Kreinto.
Homo estas la plej perfekta en la vico de kreitaĵoj. Ne pro siaj fizikaj ecoj, ĉar kverko vivas pli longe, ol li, leono estas pli forta, ol li, aglo vidas pli bone, ĉevalo kuras pli rapide, hundo havas pli bonan flarsenton. Li superas la regnojn de mineraloj, kreskaĵoj kaj bestoj per io, kion ni ne povas klarigi per matematikaj formuloj nek difini per ĝustaj vortoj, kaj kion ni ĝenerale nomas per la vorto „spirito“.
Homo estas la plej alta, sed nur en la sfero de kreiteco. Kreaĵo estas rezulto de kreo. Kie estas rezulto, devas esti kaŭzo, kie estas kreito, devas esti kreinto. Kaj se eĉ ĉiuj logikaj argumentoj bankrotus, restus ankoraŭ unu — eble la plej forta: tiu sento pri Dio, senkompara en sia ĝeneraleco, tiu senerara, fidela sento, kiun eĉ la materialismo de la lasta epoko ne sukcesis elradikigi.
Kiu Li estas, kaj kie Li estas, tiu Kreinto, kiun ni nomas la Sinjoro de l’ mondo, la Unua Kaŭzo, La Eterna Mistero k. t. p., kia estas Lia naturo, kia estas Lia esenco?
Stariĝu antaŭ bildo de Leonardo da Vinci kaj demandu ĝin, kiu estis lia aŭtoro, kiu lin naskis, el kie li devenis. La bildo, se ĝi eĉ scius paroli, ne respondus. Ĝi povus paroli nur pri la genia talento de l’ artisto, pri la potenco de lia inspiro, pri lia artista fervoro kaj laboremo, sed nenion pri lia persono. Ĝi povus paroli nur pri la ecoj de la kreinto, ne pri li mem. Ĉar kreaĵo ne komprenas kreinton, kiu estas for ekster ĝi; nur la kreinto havas plenan konscion pri la kreaĵo. Se ni eĉ nenion scius pri la personeco de da Vinci kaj konus nur liajn verkojn, tio tute sufiĉus, por nomi lin geniulo. Artisto esprimas sin per arto, kreanto per kreado.
Kaj ni kaj la tuta mondo, kaj la tuta regno de kreiteco estas atesto pri la Kreinto, kiu doninte ekziston al ĉio, restas mem ekster kaj super ĉio. Lian esencon ni ne povas ekkoni, ni povas nur ekkoni Lin per Lia kreaĵo.
Se ni volas ekkoni gradon de genieco de artisto, ni juĝas laŭ lia plej perfekta verko. Prenu ni do, por ekkoni la Kreinton, lian plej subliman kreaĵon — homon. Kaj ni konsideru ne la fizikan parton de homo, ĉar tiurilate superas lin ofte bestoj, ni konsideru lian spiriton, ĉar ĝuste tiun ĉi spiriton Dio kreis laŭ Sia bildo, similan al Si. Tiu spirito estas kvazaŭ akvo, en kiu respegulas sin ĉio, kio estas apude. Se ĝi fluas kviete sian destinitan vojon, tiam ĝia supraĵo estos kiel spegulo, fidele bildanta la vizaĝojn, kiuj klinas sin super ĝi. Sed se fortaj ventoj de teraj pasioj ondigas ĝian supraĵon kaj baraktigas la akvojn, tiam anstataŭ la spegula portreto sur la malkvietaj ondoj aperos iaj formoj malsimilaj al la rigardanto, ŝirataj, kripligitaj, kiuj kune kun la ondomovo volas kvazaŭ kaŝi sin ie for, malaperi.
Por trovi akvon plej klaran, bildon plej perfektan, ni turnu nin al profeto.
Kio estas profeto? Ĉu li estas nur homo, nur iom pli nobla ol aliaj, aŭ Dio — la Eterna Estaĵo, kiu, forlasinte la sferojn de Sia superegeco, enkorpigis sin en homan formon?
Estaĵo, kiu devas simile al ni ĉiuj, manĝi, trinki, dormi, kiu vivas kun ni, suferas kun ni, parolas nian lingvon, kies manoj kunpremas sin en pugnojn je la ekvido de l’blasfema ora bovido, aŭ sangas sur kruco, trabatitaj per najloj, kies piedoj ŝvelas de feraj katenoj, ĉu tia estaĵo ne estas homo?
Sed estaĵo, kiu elkondukas el la lando de mallibero aron da sklavoj kaj fine altigas ilin super ĉiujn tiutempajn naciojn, filo de ĉarpentisto, kiu eĉ, agoniante forlasita sur kruco, sur la ruinoj de malnova civilizacio konstruas novan, simpla, neinstruita kamelisto, kiu, persekutata de ĉiuflankaj malamikoj, instruas, klerigas kaj civilizas siajn sovaĝajn samgentanojn, ekzilito el princa familio, kiu, kondamnita je tutviva mallibereco en unu el la plej teruraj malliberejoj de l’mondo, ne rompiĝas, sed kun majesto kaj potenco de senmorta reĝeco admonas kaj avertas la reĝojn de la tero, kiu el trans dikaj, nepenetreblaj muregoj inspiras siajn malproksimajn disĉiplojn kaj el la mallumejo ĵetas en la mondon radiojn de la Nova Tago — ĉu tiaj estaĵoj ne estas io pli, ol homoj?
En malvarma, malluma spaco rondiras nia planedo. Ie, malproksimege, fajras giganta globo, la suno. La suno restas en sia loko, kaj la tero ne forlasas sian vojon. Nenia kontakto estus inter la du astroj kaj ĉiam restus nia tero malluma kaj malvarma, se tra la mistera etero, tra regionoj de absoluta malvarmo la suno ne sendus al ĝi siajn radiojn. Tiel okazas en la mondo de l’naturo kaj tiel okazas en la mondo de la spirito. La Eterna Fonto de la spirita lumo kaj varmo estas en sferoj neimageblaj por ni, kaj malluma estus nia mondo, se el tiu Fonto ne venus al ni oraj radioj, kiuj varmigas, lumigas kaj donas al ni spiritan vivon. Kiam ni eniras en sunlumigitan ĉambron kaj kontente konstatas, ke la suno estas tie, ĉu ni komprenas per tio, ke la giganta astro forlasis sian lokon kaj transloĝiĝis en nian malgrandan ĉambreton? Ne, ĝi restis, kie ĝi estis, kaj al ni venis nur ĝia sendito — radio. Sed tiu radio alportas al ni tion, kio estas en la suno plej esenca — lumon kaj varmon. Tia suna radio en la spirita mondo estas profeto.
Kaj profeto estas kiel luno. Ĝi ĵetas sur la teron brilon, sed ĝia brilo ne estas de ĝi mem. Ĝi sendas teren nur tion, kion ĝi mem de la suno ricevis. Mi ne povas ne citi ĉi tie la vortojn de Kristo, kiu parolante pri la venonta Spirito de la Vero, diris: „li ne parolos de si mem, sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos“.
Do profeto ne estas Dio, ĉar Dio ne eniras homan korpon, kiel suno el sia altaĵo ne eniras nian ĉambreton. Li estas nur rebrilo de tiu grandega vivodona astro, li estas nur eĥo, portanta al niaj oreloj la sonojn de la muziko de eterno.
Stariĝu en arbaro aŭ montaro kaj ekkriu „mi“. La arboj kaj la rokoj eĥe ripetos: „mi!“ kaj portos vian voĉon tien, kien ĝi mem ne atingus. Ĉu tio signifas, ke la arboj kaj rokoj false vokas, ke ili trouzas ies vorton? Ne, post la ripeto de arboj kaj ŝtonoj estas ĉiam la voĉo de l’ vokinto — ne ili, sed li parolis.
Kaj kiomfoje profeto en sia parolo diras „Mi“ kaj en skribaĵo tiu pronomo komencas sin per majusklo, tiam li ne parolas en sia nomo, nek pretendas esti Dio. Li estas nur obeema eĥo, kiu ripetas, kion ĝi aŭdis.
Tiamaniere en profeto ni distingas du elementojn: la homan kaj la Dian. Profeto-homo naskiĝas, suferas kaj mortas, kaj jarcentojn aŭ jarmilojn post li venas alia profeto-homo. Kaj kvankam tiu alia aperas en alia lando kaj tempo, parolas alian lingvon, tamen nur lia homa elemento estas nova. La Dia Radio, kiu lumis el la malnova torĉo, restas tiu sama, kvankam en nova lampo. Per nova buŝo parolas la Malnova Voĉo, la Eternan Muzikon ludas nova instrumento. Se la voĉo, la melodio estas la samaj, ĉu gravas la alieco de l’ buŝo, de la instrumento? Se la instruo estas tiu sama, ĉu gravas, ke nova instruisto ĝin predikas?
Sed kelkaj riproĉos, ke la instruoj ne ĉiam estas la samaj.
Ni prenu, kiel ekzemplon, lernejon.
En la prepara klaso infano ekscias, ke du kaj du estas kvar. Ĉu en la sekvanta klaso tiu scio estas ŝanĝita? Ne, nur riĉigita. Se anstataŭ longa sumado de samaj nombroj instruisto postulas konforman multiplikon, tio ne estas ŝanĝo, nur progreso. Se anstataŭ malfacila multiplikado de mul ciferaj nombroj, instruisto prezentas sistemon de logaritmoj, ĉu tio ĉi estas kontraŭ la antaŭe ekkonitaj reguloj? Tiel same en la esencaj instruoj de profetoj ne ekzistas kontraŭecoj; unu estas nur progresigo de antaŭaj kaj ĉiu profeto estas edukisto, instruanta laŭ la programo de unu Superega Edukestro Kelkfoje la programoj de diversaj lernejoj povas eĉ iom diferenci inter si, la programo povas esti pli humanista aŭ pli reala, pli teoria aŭ pli praktika. sed tio dependas de kapabloj de la edukatoj. de iliaj postaj profesioj, de la bezonoj de l’ socio, en kiu ili vivas, kaj saĝa estas tiu edukestro, kiu ne senmovigas la programon, sed diversigas ĝin laŭnecese. La celo estas ĉiam la sama: eduki klerajn homojn kaj bonajn socianojn.
Kaj ne ekzistas efektiva diferenco inter la instruoj de diversaj profetoj. Ĉiuj ili estas portantoj de unu evangelio, radioj de unu suno, eĥoj de unu voĉo kaj kantas ĉiam la saman kanton.
La ĉefmotivo de tiu kanto estas Amo. Kristo, demandite, kiu ordono de la leĝoj estas la plej grava, respondis: „Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso“. Kaj li aldonis la duan: „Amu vian proksimulon, kiel vin mem“. Amon instruas Budda, kaj Baha’u’llah prezentas ĝin kiel kialon kaj celon de l’ kreo, ĉar jen Dio diras per lia buŝo: „Vualita en Mia nememorebla esteco kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, mi sciis Mian amon por vi; tial Mi kreis vin, bildis en vi Mian bildon kaj malkaŝis al vi Mian belon.“ La kondiĉo de tiu amo estas reciprokeco kaj Li diras: „Amu Min, por ke Mi vin amu. Se vi Min ne amas, neniam atingos vin Mia amo.“ Kaj perfekta, malegoista devas esti tiu amo: „Se Min vi amas, turnu vin for de vi mem, kaj se Mian kontentecon vi serĉas, ne zorgu la propran, por ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu eterne en vi“. Ĉu ne tiun saman sinoferon instruis Kristo dirante: „Kiu ne prenas sian krucon kaj ne sekvas post Mi, tiu ne estas inda je Mi. Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos, kaj kiu perdas sian vivon pro Mi, tiu ĝin trovos.“
De nia materia mondo jam delonge malaperis la grandaj profetoj de l’pasinteco. Sed nur la profetoj-homoj malaperis. Ĉielo kaj tero forpasos, sed iliaj vortoj ne forpasos. La Dia Inspiro, kiu parolis per la buŝo de ĉiu el ili, ne mortis, sed, kiel Fenikso, renaskiĝas ĉiam el la propraj cindroj. Jen en la hodiaŭa tago denove eksonis ĝia kanto. Kiu havas orelojn, tiu aŭskultu.
Universala Esperanto-Kongreso en Oxford Anglujo), la 8-an
de aŭgusto 1930.)