Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Sesa

(p. 107-125)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Sesa Ĉapitro

Mi imitas filozofon — Mi klopodas "kuiri miajn pizojn" — Mia lito malaperas — Nova dormejo — La kvar strangaj "kestoj" — Mi serĉas laboron, sed ne ĝin trovas — La nova "kesto" — Miaj piedoj estas malsekaj — Nova hejmo — Mi estas lavata — La familio Romeskaŭ — Kiel mi silabas — Mi aŭdas muzikon — Kio mi volas fariĝi.

La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. Mi memoris, ke Johano sin nomis "filozofo", ĉar li ĉiam agis laŭ cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris eksterdomen.

Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed ĉar en mia nuna dormeto sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same bone povus aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn vojetojn, ĝi kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.

Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti miajn panetojn en tiu butiko. Returnante min laŭ la samaj stratoj, kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko[**] en unu el la belaj parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis bongustaj.

Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. —Nu— mi pensis, —aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri resintajn panetojn por manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tabolo da ŝmiraĵo. Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun la knabineto.

Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al mi, ke estas malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.

Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus auskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed antaŭe mi devus studadi, sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis "kuiri miajn pizojn" kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en la kvina vespero mi revenis en mian dormejon, mi tuj vidis, ke la du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis dormi nur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis "kuiri miajn pizojn", ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eliĝis la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli la malkvietiĝanton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭriĝadis turmentadi min per la samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno fermis tiun pordon, sed aperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian unuan parieton, kiam preteriris viro kun ĉareto plena je fruktoj. Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj mi vole nevole pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: "mi kuiros miajn pizojn" kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan foson, kvin paŝojn malsupren. Ili malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj "kestoj", el kiuj tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, ĝi sekve estis al mi tute senvalora.

Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filosofo ol mi, ĉar li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar "kestoj", sed intertempe mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la noktojn inter la kvar "kestoj". La malbona vetero fariĝis ankoraŭ pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ ĉiam "mi kuiradis miajn pizojn"; mi esperis, ke la sorto fine iel helpus al mi.

Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? Mi pripensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, sed mi ja devus manĝi.

Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel eble plej rapide en mian dometon.

Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn; el kiuj fuis la akvo, kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.

Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da glacio frostkunigis miajn fingrojn.

—Ho Dio!— ekkriis mi. —Kial mi forkuris de mia domo?

Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe povis dormi kun la kato sur la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie... kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! —La filozofio de Johano tute ne taŭgas—, diris mi, —ĉar neniu povas kuiri siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.

Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis... kaj revadis... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, kiu diris: —Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona!— Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same kiel tiuj de l' patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis... kaj ion similantan la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta..., vipo klakis..., mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...


Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.

—Johano!— ekkriis mi.

Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna virino. Ni rigardis nin reciproke.

—Johano!?— ekkriis mi denove; —Vor is Johano? [1 Kie estas Johano?]

La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn vortojn.

Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole nevole mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: —Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona—, mi devis konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.

En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj per la vortoj: —Ken ju najt verston—[1 Mi ne povas vin kompreni.] li fine eksilentis kaj ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus. La viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan tagon kaj pri la diraĵo de Johano: —Ĉio fariĝos bona!— Nu, ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.

Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du viroj eniris la apudan salonon, kaj post kvarono da horo ili revenis kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.

Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi esteren, ĉar kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi do studadis kaj mi... faris nenion krom rigardi el la fenestro.

La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.

Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.

La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi rigardis min kun rideto.

Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.

Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, samtempe ŝi penis klarigi kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute malsimilaj al tiuj de "Mil kaj unu noktoj", kaj montrante la al mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Si komprenis, iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Si elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q...

Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston "piano"), staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Sia buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al ĉi tion. Si kapjesis kaj rigardis min malĝoje.

Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En "Mil kaj unu noktoj" mi vidis bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.

Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo estas "Jafet", sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.

Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi eksciis per tio, ke li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis, rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave brunan objekton el ligno, sur kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la mentono, kaj per la alia mano skrekadis sur la kordoj per la harhava bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano.

Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis miajn okulojn.

Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege rigardis la ludinton. Li premis min en la trunkoj: mia tuta teniĝo estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn okulojn al la tunelo. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.