Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Sesa

(p. 332-346)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Sesa Ĉapitro==

Neinvititaj aŭskultantoj — Sinjoro Klajn — Stanislas akompanas novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado — Unua leciono — Stranga klakado — Pri libroj — Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj ĉeestas — Kion Stanislas deziras fariĝi.

Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn kriante:

—Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.

—Ha, ha, ha!!— ridis la bonhumora doktoro, tio estis vere belega rakonto—, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

—Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?

—Eĉ tre bela—, respondis la fremda viro.

Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du ne invititajn aŭskultintojn.

—Kaj jen via nova lernanto—, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

—Nu, la konatiĝo estas tre agrabla—, li diris.

Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: —Kiu li estas? ... kion li devas fari kun mi?— kaj liaj demandantaj okuloj sin direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

—Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

—Ke mi lernos, doktoro?

—Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas signo, ke la promeso plaĉis al vi.

—Ho jes, doktoro!

—Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ komenciĝos la unua leciono—; tiam etendante la manon al sinjoro Klajn, li diris plue:

—Do, kiel interkonsentite! Ĝis renkontiĝo!— Tiam li iris paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, kien li iros.

—Mi kuniros ankaŭ!— ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom severtone:

—Ne, mia knabeto vi ne kuniros, vi restos hejme; Stanislas revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel efikis sur lin, ke li ne kuraĝis malobei. lom surprizite li restis staranta, postrigardis sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, tamen tute ne rigardante lin:

—Cu mi marŝas tro rapide?

—Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas min.

—Via nomo estas Stanislas, ne vere?

—Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per la unua al li adresita demando, diris plue:

—Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

—Kial vi demandas tion?

—Car la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

—Hm! ... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

—Cu tiu Mareau estis via patro?

—Jes, sinjoro.

—Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

—Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ lerni tre multe.

—Jes, sinjoro.

—Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto kaj pro via bonfaranto, la doktoro.

—Mi faros mian eblon, sinjoro.

—Ni vidos.

Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu dometaro apartenis plejparte al laboristoj.

Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu el ili estis la domo de Klajn, apud kiu staris la publika lernejo. La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de l' instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al li seĝon por eksidi.

—Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis?— demandis la instruisto.

—Ne ankoraŭ—, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:

—Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo.

Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne sciante kion diri, li tusetis.

—Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko—, diris plue, la instruist-edzino... —Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?

—Jes, sinjorino, tre multe.

—Ĉu vi jam studadis muzikon?

Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis ankoraŭ tute nenion.

—Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan talenton—, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en kiu sin trovis la knabo.

—Volonte, sinjoro.

—Kial li ne havos talenton?— demandis la sinjorino, —ĉar li amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.

—Ni vidos—, mallonge respondis Klajn.

La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris semove sur la teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar la instruisto jam daŭrigis la lecionon.

Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:

—Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?

—Librojn, sinjoro.

—Jes, sed kio estas libro?

—Oni legas ilin, sinjoro.

—Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al tio simila al libroj.

Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel decas. Estas hodiaŭ sabato; kaj ĉar ĉiusabate. mia lernejo estas fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.

Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj diris:

—Ĝis revido, mia amiko.

Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis post li. En tiu sama tempo aŭdiĝis refoje la sama antaŭa klaketado en la koridoro.

Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li memoris, ke la doktoro estis dirinta: —Do forĵetu, neniu povas legi tion—. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis la kajeron.


Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ la doktoro. Malkontenta tamen estis Teodoro, ĉar de post kiam Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi sin al sia studado.

Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l' instruisto, kiu ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi kun Stanislas.

La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj. Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de la fianĉino tuj diris: —Mi petas, ĉesu do paroli pri muziko, tiu temo tute ne interesas min.— La bonkora sinjorino tamen, ne rimarkante tion, diris plue: —Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas.

Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li diris;

—Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.

Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, timante esti malagrabla al Berta.

Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por Oskar.

Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian leteron.

—De kiu?— demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por vidi, kiu sendis la leteron.

—De Schulze, panjo—, kaj li eklegis.

—De Schulze, la orkestestro de l' opero?

—Jes—, kaj Oskar legis plue; tiam li diris;

—La okan mi devos partopreni en Lohengrin.

Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la orkestro.

—Lohengrin estas belega—, ŝi diris plue, —mi ĝin vidis jam trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, Stanislas?

—Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.

—Oni tamen muzikadas tie.

—Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, kiuj ludis laŭtege, sed malbele.

—Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?

—Ho jes, sinjorino.

—Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero.

—Kun plezuro—, diris Oskar.

—Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona—, mallaŭte diris la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.

Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li respondis:

—Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.

—Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn—, diris la sinjorino.

—Vi pravas, ĝi vere pliaobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.

Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.

—Oj, miaj dentoj!— ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per unu sola movo remetis ilin en la buŝon.

—Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.

Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.

Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis promesinta al Stanislas, ke li ludos.

—Kion vi elektis, Oskar?

Un Orage—, panjo.

—Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke Stanislas pli bone komprenu.

Oskar klarigis:

"Un Orage", aŭ "Uragano", estas bela sed simpla salona muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la naturo.

La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel fulmo la fingroj de l' artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu lia ektuŝo naskis temon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia patrino kun mieno, kiu esprimis feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la plej famaj profesoroj de la konservatorio.

Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, ekzamenis la mienon de Stanislas.

—Li amas la muzikon—, li diris al si mem, —tion mi klare vidas, la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo sekvu la kursojn de la muzika lernejo.

Fine "la Uragano" kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.

La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis "la Kalifo de Bagdado". Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis silente atendi ĝis la fino. Kiam post "la Kalifo de Bagdado" Oskar estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin al la iama cirka knabo kaj demandis:

—Ĉu vere vi amas muzikon?

—Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.

—Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto?— subite demandis Oskar, turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.

—Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.

Oskar rigardis al sia patro, ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:

—Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.

La instruistedzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo klaketante la blankajn dentojn, ŝi verŝis kafon, prezentis kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn diris:

—Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro alproksimiĝis.

Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.

Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.