Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Kvara

(p. 420-435)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Kvara Ĉapitro==

Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas — Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la "novulo" — La ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout — La nova Don Kiĥoto kaj lia servisto — Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro Van Elshout — Reciproka konatiĝo — Du kvarpieduloj aperas sur la scenejo — La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.

En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de Sinjoro Van Elshout[1]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: "Ŝtata Oficisto ĉe la Financa Ministrejo". Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.

Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ sufiĉan salajron por loĝi en "meble provizitaj ĉambroj", ĉar ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre malalta por persono kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta kvartalo, kie loĝis la patro, kiu estis bakistservisto ĉe la granda Haga koopera societo "Volharding"[2].

Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj "apartamentoj" konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris preskaŭ nenio.

Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout vekiĝas.

Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj tre regula.

Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.

Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.

Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige varmegaj[**] dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco sian purigitan personon en la spegulo, li almetas sinsekve ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas preskaŭ tute vestita. Mi diras "preskaŭ" tute vestita, ĉar sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la "apartamentojn", kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.

Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje, montrinte al si la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn kaj aliras al sia "ĉambro", kie la matenmanĝo lin atendas.

Van Elshout ne bezonas mantuŝi la segon ĉe la tablo per timantaj fingroj, ĉar la sego staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.

Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan knabinon kaj la aliaj prezentas ĉiuj sinjoron Van Elshout mem en diferencaj sintenadoj.

Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.

Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li atendas la alvenon de sinjorino Bus.

Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.

La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj: lipoj dispartiĝas kaj ellasas mallaŭtan "Jes", elparolitan laŭ demanda, maniero.

Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.

—Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi somorigis?

—Jes, sinjorino... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por demandi vin...; por informiĝi..., hm!

Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.

—Sinjorino Bus... hm!

Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la mallaŭta "hm", li diras plue:

—Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom mi scias, longa sinjoro..., hm!... mi ne scias lian nomon; mi tre dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen... hm!... antaŭe mi volas informiĝi pri tio, kio li fakte estas.

—Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.

—Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?

—En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas Dusburg.

—Hm!... Kio fakte li estas?

—Li diris al mi, ke li estas aktoro.

—Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?

Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Vim Elshout ne parolas al sinjorino Bus.

—Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en "Vilhelma Tell".

—Povas esti... hm!... Tamen "Vilhelmo Tell" estas opero; mi neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraj "Vilhelmo Tell".

Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pii tiu teatraĵo, ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.

—Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.

—Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?

—Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.

—Sufiĉe, sinjorino,..; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo... hm!... je la kvina horo kaj duono.

Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras.

Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj de la statistiko.

Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.

Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.

Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.

Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas legi ĝin de granda distanco.

Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.

Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:

"Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas certigi, "ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!" "

—Al kio utilos tio?—fine demandas la kuiristo.

—Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.

—Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.

—Kaj kio estas tio?—demandas plue Ivan, direktante la okulojn al la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.

—Artefarita ventrego.

—Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?

Johano ridas kaj respondas:

—Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.

—Por Sanĉo Panza? ... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?

—Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas tiujn objektojn.

—Sed kion mi do devas fari kun tiu ventrego?

—Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.

—Ĉirkaŭ...!?

—Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.

Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de malproksime; tiam li diras al Ivan:

—Ĉu tio estas sufiĉe legebla?

Ivan rigardas la invitajon konfuzite kaj respondas:

—Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.

—Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.

—Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la preterirantoj?

—Kiel malsaĝa vi estas; ni Ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.

—Ni do rajdos?

—Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa long- orela grizulo.

—Grizulo!?

—Jes, sur azeno.

Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:

—Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?

—Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas—, kaj kaptante la ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras plue:

—Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.

Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.

—Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian amikon.

Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.

—Kio estas?—li demandas.—Tiu ventrego espereble ne ĝenas vin?

—Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj—. Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.

—Nu, do, kamarado, kuraĝon!... Kuiru viajn pizojn...! vi ja nur rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono de Jafet.

—Ho jes... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.

—Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol multaj aliaj, ĉar dank' al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.

Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.

Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange vestitajn virojn.

Johano ridas kaj demandas:

—Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

—Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro?—fine ŝi demandas.

—Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj—, lakone respondas la filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.

—He!... vi rajdos en tiuj kostumoj?

—Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.

Ivan honte kaj konfuzite ruĝigas kaj sinjorino Bus, ne povante jam ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same rugigas.

—Pardonu al mi, sinjoroj—, ŝi fine diras,... pardonu al mi, ke mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos ĉiuj buboj de la urbo.

—Nu!—diras Johano al Ivan—, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi rediras: La sukceso estos giganta.

—Sinjoro—, diras sinjorino Bus,—mi devas enmanigi al vi ĉi tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi povos akcepti lin je la kvina kaj duono.

Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin metas sur la tablon kaj diras:

—Kial li volas konatiĝi kun mi?

—Mi ne scias.

—Nu, li venu.

—Ĉu vi povas akcepti lin tuj... en tiuj kostumoj?

—Li atendas?

—Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian respondon.

—Li estos bonvena, sinjorino.

La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.

—Eniru!—vokas Johano.

—Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.

—Pardonu!—li diras balbute... Pardonu!... hm!.., ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Dusburg?

Johano ekstaras.

—Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.

Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al li tuj ekstari.

—Tre agrable, sinjoroj... hm!

—Eksidu sinjoro—, diras Johano, montrante segon tuj apud la tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:

—Mi do ne venas malĝustatempe?... hm!

—Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras fari mian konon, estas bonvena.

—Mi dankas... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere de sinjorino Bus.

—Mi ĝin ricevis.

—Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo.

—Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.

—Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?

—Nur malmultajn semajnojn.

—Vi estas aktoro, ĉu ne vere?

—Mi estis aktoro.

—He!... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn rolojn.

—Vi trafis, ni estis studantaj.

—Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre ŝatas la teatron... hm! ... hm!

—Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.

—He!... hm!

—Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj vestaĵoj kaj cetere.

Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:

—Kion!?... hm!.., Reklam...!?

—Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...

—Pardonu!... hm!... hm!... Vi estas reklamilo!?

La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke li estas tuj forkuronta el la ĉambro.

Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:

—Jes, ni estas reklamiloj,... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo ŝajnas malplaĉi al via moŝto.

—Verdire... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas... hm!... reklamilo, tiam mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.

Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la konduto de la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete demandas:

—Kial?

—Nu,... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne povas konatiĝi kun... hm!...

—Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!

Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:

—Se sinjorino Bus ne estus trompintamin, tiam...hm!

—Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.

—Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta... hm!

—Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin retenos.

—Hm!

Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.

Johano kviete refermas la pordon, dirante:

—Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.

Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan interparoladon de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li ĉeestis.

Johano ridetas kaj diras:

—Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj homoj!

—Mi ne komprenas...

—Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.

Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras persono.

—Jen la viro kun niaj bestoj—, diras Johano, kaptante la kaskon kaj metante ĝin sur la kapon—. Nun ni povos rajdi, Ivan.

Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari al Johano[**], kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton "kun kelkaj homoj".

En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras al Ivan:

—Antaŭen, kamarado, sekvu min!

Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.

—Ki... ki... ki...?—balbutas[**] Bus.

La silabo "ki"—sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.

—Mi mendis ilin—, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du kvarpieduloj.

Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:

—Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.

Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la ekspozicio.

Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio konsistas la nekonata reklamilo.

Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj, alvenas ĉe la enirejo de la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj. Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio la kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojagon al Patersburgo per la unua klaso de la vagonaro.

Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.



  1. elparolu: Van Elshaŭt.
  2. "Persistado".