Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Unua

(p. 363-385)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Unua Ĉapitro==

La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj — La geedzoj Bus — La nova pensionulo — Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj — Du strataj buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio — Filozofo kaj ludantaj buboj — La ĝibulo — Filozofo, kiu rehejmiĝas kun stranga kamarado — Bus estis surprizata same kiel lia edzino — Pri acidaj haringoj — Etiko de Spinoza — Antaŭzorgoj de filozofo.

La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.

En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, loĝis en la jaro 1912-a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.

Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva kapo kaj jam pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia parol—malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe geedziĝi, ĉar li havis belan pension kaj ŝi posedis renton da kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune sufiĉan ricevotaĵon por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.

La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Haguerrestraat, prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj tre zorgema por la enloĝantoj. Sia edzo ne postulis tro multe da mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn alla poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur malofte unu el ili transpensioniĝis.

Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.

—La "novulo" forrestas longe hodiaŭ—, ŝi diris kvazaŭ al si mem.

La "novulo" estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo.

Bus jese kapklinis, sed ne respondis.

—En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.

Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.

—Ŝajnas al mi ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras eĉ dum pluveta vetero.

Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atenante, ke la moviĝema edzino ekparolus, pro ke li kiel kutime povu responde kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj ŝi diris plue:

—Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la "Reĝan".

La "Reĝa" estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu bone sciis, kio estas la "Reĝa", haltigis sian frotadon, preme fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:

—Kom... kom... pren... en... en... eble li le... le le...

—Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn librojn.

Bus volonte dezirus klarigi, ke en la "Reĝa" sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn kvazaŭ por diri, ke lia edzino estas prava, kaj li ekfrotis sian kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon.

—Plej plaĉas al mi, ke "la novulo" pagas antaŭe—, aliris plue sinjorino Bus; —preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.

Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj premfermante la okulon, li balbutis:

—J... j... jen la no... no... no...

—Jes, estas "la novulo".

Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun kvinan ŝtupon. Post tiuj, ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.

—Ĉu vi a-a-alport...?

—Jes, mi alportos al li kafon—. Kaj verŝinte kafon en tason, kie jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse meblitan ĉambron.

Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:

—Mi dankas.

—Ĉu vi laciĝis, sinjoro?

—Ne.

La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis la kafon.

—Ĉu ĝi estas bona, sinjoro?— demandis sinjorino Bus, dum ŝi rigardis la fumantan tason.

—Kompreneble... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.

—Ĉiam kaj ĉie!?— Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto kaj kun miro rigardis la pensionulon.

—Kompreneble, sinjorino.

—Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.

—Tio dependas de cirkonstancoj.

—Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.

—Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo devas dependi de cirkonstancoj.

—Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.

—Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia vidpunkto.

Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi ŝanĝis la interparoladon demandante:

—Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa teatraĵo?

—Kion oni ludos?

—"La du orfojn."

—Mi ne amas "La du orfojn," tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel plu.

—Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?

—Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.

Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:

—Vi estas aktoro!?

—Mi estis aktoro.

—Ho, mi ne sciis tion.

—Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.

La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj ŝiaj okuloj klare petis klarigon.

La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:

—Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis kaj fariĝis maristo.

—Ŝipestro?

—Ne, simpla maristo.

—Simpla maristo!?— Refoje ŝi kunfrapis la manojn.

—Jes, kaj poste promenanta reklamilo.

Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:

—Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la ŝultro?

—Jes.

—Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!

—Kial? ... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn. Ĉiuj homoj estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj? ... Absolute nenio. Pli multe valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen reĝo.

—Mi tamen preferus esti reĝo.

—Kial?

—Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.

—Tio dependas de cirkonstancoj.

—Ankaŭ tio?

—Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.

—Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.

—Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.

—Vi trograndigas, sinjoro.

—Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.

—La reĝo tamen pagas por tiu laboro!

—Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?

—De la subuloj.

—Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al la pagado por tiu purigado.

—Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.

—Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.

Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable ridetanta ĉiametiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan tason aŭ ion alian, kaj li respondis:

—Mi dankas, sinjorino.

Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. je la dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.

Tiam li kalkulis:

—Dek, — dudek, — tridek, — kvardek, — kvindek, sesdek..., tio estas sesdek—. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin aparte kaj kalkulis plue:

—Cent, — ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.

Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, promenadis tien kai reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante kaj fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon kondukantan sur la straton.

Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstre, li laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan bildolibron.

—Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua Barbo... Bela, ĉu ne?

—Jes, kaj kio estas tio?

—Kaleŝo de la reĝo.

—Kaleŝo?

—Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.

—Kion do faras tiu kato en botoj?

—Ĉu[**] vi ne scias? ... Ĝi krias: "Helpon! ... helpon! ... la markizo de Karabaso estas dronanta! ..." Sed tio ne estas markizo, sed nur filo de muelisto.

La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.

La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post ili, ridetis tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo.

—Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?

—Jes sinjoro—, respondis la pli aĝa.

—Ĉu vi povas legi tian bildolibron?

—Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.

—Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?

—Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.

—Ĉu li povas legi?

—Iomete; li sidas en la dua.

—Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?

—Ni havas nenian.

—Ĉu vi volus havi tiun?

La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis unu la alian, sed ne respondis.

—Nu? ... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?

Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:

—Eniru kun mi.

Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo neatendite dirus al li: "Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton de mil guldenoj!"

Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata nur por riĉaj infanoj.

Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la strangaj klientoj.

—Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.

—Kiajn, sinjoro?

—Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.

La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.

—Ankaŭ tiun, fraŭlino—. La fremdulo fingre montris la botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:

—Nu, buboj, elektu!

La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.

—Tiun?— demandis la sinjoro.

—Jes, ... se plaĉas al vi.

—Nu, prenu, ĝi estas via—, kaj al la alia knabeto li diris:

—Kaj vi? ... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?

La pli juna trafe maltrafe montris "Fabelojn de Ezopo".

—Ĉi tiun?

La knabeto kapjesis.

—Ezopo!? ... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere elektu tiujn rakontojn de Grimm—, kaj malfermante dikan lukse ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis "La lupo kaj la sep kapridoj".

—Jes, tiun, diris la bubeto.

—Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.

La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela Koningsplein. Tiu plein (=placo), ornamita de multaj florbedoj, altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis al angulo de la placo, kie staris du benkoj. Eksidante sur unu, li rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu momento sin banantan en la radioj de la suno.

Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.

Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.

La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.

La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, rigardadis momenton silente; subite li diris:

—Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.

—Ĵetstarigi mian turbon? ... Aĉetu mem turbon!

—Mi ja ne havas monon.

—Iru al via patrino pro mono.

—Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.

Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude staranta benko, diris:

—Jen, prenu por aĉeti novan turbon.

Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li povus aĉeti por tiom da mono.

Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne povas imagi, ke ekzistas altruismo.

La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:

—Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno.—Li etendis la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:

—Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?

—Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.

—Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.

—Dankon, sinjoro.— Refoje li ektuŝis sian ĉapon.

—Kion vi aĉetos plue?

La knabo pripensis, tiam li respondis:

—Ovojn por mia patrino.

—Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur malmultajn... atendu...

Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj reaperis el ĝi kun riksdalero [arĝenta monero valoranta 2 1/2 guldenojn.]. Prezentante ĝin al la surprizita knabo, li diris plue:

—Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.

—Mi dankas, sinjoro.

Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.

La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.

Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la bastono trafis nur la sablon.

—Demetu liajn ŝuojn, Jakobo—, kriis unu el la knaboj.

Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.

Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.

Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, turnis sin kaj ekkriis:

—Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos aferon kun mi!

Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin prezentis por protekti la ebrian viron.

La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la piedo de la arbo.

La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:

—Ĉu mi helpu al vi ekstari?

La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.

—Sprechen Sie deutsch? [Ĉu vi parolas germane?]— demandis la alia.

—Ein wenig deutsch..., bin Russe. [Malmulte germane, mi estas ruso.]

Ĉu vi estas Ruso? ... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie—, kaj kaptante lin ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al la Regentesse-placo kaj fine al al Daguerrestrato. — —

Post kiam lia "novulo" estis elirinta, Bus estis frote puriginta du kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu estis tuj apud la kuireja pordo.

Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado ili renkontis.

—Atentu viajn piedojn, mia kara—, diris la "novulo", —precipe atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... atentu!

Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.

—Ki... ki... ki...—, balbutis la pensionestro.

—Kion mi kunportas?

—Jes, ... ki ...

—Mian novan amikon.

—A... m... m... ikon!?

—Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.

Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu postenpaŝis kun surprizo.

—Sed tio es... s... s...

—Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton por fordormi sian ebriecon.

—Ho, ĉu li es... s... s...

—Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la piedoj... Antaŭen, mia kara... pli supren, ĉar miaj apartamentoj estas sur la dua etaĝo.

Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en la ĉambron de la pensionulo.

Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. Li tute ne sciis, kion pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi supreniris kaj ŝia koro ekbategis.

—Kara ĉielo, kio estas? Ĉu la domo brulas?

Bus fingre montris supren kaj balbutis:

—La no... no... n...

—Ĉu okazis io al la novulo?

—Ebria ru... ru... ru...

Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la "novulo".

Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.

—Jen, nun dormu!— li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.

—Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?

—Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.

Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, balancis gin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.

—Kiun vi do enmetis tien?

—Novan amikon.

—Mi ne komprenas.

—Nek mi.

—Nek vi?

—Nek mi... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj sen danĝero povu fordormi sian ebriecon? ... Kiu pensus, ke mi tirus lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?

—Mi ne komprenas, sinjoro.

—Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el iliaj manoj.

Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; tiam li diris plue:

—Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., mi tial metis lin sur tiun kanapon.

—Kaj...?

—Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de cirkonstancoj.

—Sed... ĉu li ne estas danĝera?

—Danĝera!? ... Ne timu! ... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas ordinara drinkulo.

—Sed mi tamen timas, ke...

—Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝi kiam li estos tiel malebria kiel mi mem.

—Ĉu tio ne estos enuiga?

—En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, aŭ ĝis la dek-unua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.

—Kaj kion vi faros post via legado?

—Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.

—Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?

—Nu, li vekiĝu.

Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la dormanton.

—Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel vera bandito.

—Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li mortigus?

—Kompreneble por priŝteli nin.

—Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.

—Li povas mordrompi la ŝnurojn.

—Tion li eble povos... Nu,mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.

Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post momento:

—Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?

—Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas nur ĉe maristoj.

—Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.

—Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas belajn harojn.

La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.

—Vi estas stranga sinjoro—, ŝi diris bonhumore.

—Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan "ĝibo"... Vi vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam ja tute ne ekzistus "belaj" haroj, ĉar la belaj ekzistas nur tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.

—Ĉu li restos provizore tie ĉi?

—Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.

—Tri acidaj haringoj!?

—Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas acidajn haringojn kun peco da pano.

—Nu, mi ĝin alportos—, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj malfermis post si la pordon de la ĉambro.

La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el "Etiko" de Spinoza.

Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.

Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la 57a tezo:

"Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj (ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin laŭ lia indeco...“

Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis al li tiel malfacile kompreneblaj, ke li multfoje devis relegi ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda filozofo Spinoza.

Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.

La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.

Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.

Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto. de la tablo ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.

La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.