Idola fori ()
(p. 1-4)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
IDOLA FORI

Idola fori, idoloj de l’ forumo, nomas Bacon la erarojn, kiujn ni ŝuldas al la influo de certaj publikaj dirmanieroj, de certaj komune akceptitaj aforismoj.

El niaj opinioj pri lingvo artefarita sendube multaj estas tiaj idoloj.

Ni do ekzamenu kelkajn el la inter ni plej kutimaj « truismoj ».

Volonte ni ripetas rilate al la elparolado: unu litero, unu sono! Neniu, kiu havas delikatan orelon, povas tamen dubi, ke pri la vokaloj tio ne estas vera; pri la konsonantoj tiu tro firma certigo ankaŭ estas erara: k sonas necese kiel g en la vorto ekzemplo, se flue kaj ĝuste ni volas alparoli la z, — kaj b sonas kiel p en absurda.

Ĉu oni rajtus riproĉi pri tio D-ron Zamenhof? Ĉu tio estas grava?

Ne, absolute ne!

Niaj reguloj, ĉar ili estas praktikaj, estas kaj devas esti nur proksimumaj. Pli ol sesdek signojn ni bezonus por montri la diversajn sonojn de Esperanto, kiu tamen pro belsoneco ne havas tro da ili. Sesdek signoj! Ĉia uzado, ĉia propagando fariĝus neebla!

Aliformigo de la vorto ne estus pli bona rimedo: la legado terure malplifaciliĝus.

Ĉu sekve la suprecitita regulo estas forĵetinda?

Ne, sed ni ne faru ĝin idolo!

Kelkaj diras: unu vorto, unu senco! Ili ribelas ĉar romano signifas samtempe: homo, kiu loĝas en Romo kaj beletristika verko.

Ĉu tiu ankaŭ estas grava?

Ne, absolute ne!

Se ni forĵetus ĉian samnomecon por aĵoj aŭ ecoj diversaj, ni bezonus tiel multnombrajn radikvortojn, ke neniu povus ilin lerni. La frazo mem difinas la precizan signifon de ĉiu vorto, kaj tio sufiĉas.

Kiel konsilon ni do konservu tiun regulon, sed ni ne faru ĝin idolo!

Aliaj opinias, ke la radikoj neniam devus finiĝi per ŝajna sufisko. Ili malbone dormas, ĉar la Fundamento enhavas la vortojn: betulo, kulero, musline, k. t. p. Ili dezirus, ke oni kripligu ĉiun novan enkondukotan radikon, se la malnovajn ni nepre devas konservi.

Sed, tion konsilante, ili forlasas la tute aprobindan, praktikan vojon montritan de nia Majstro. Baldaŭ la principo de internacieco « dispremiĝus » sub senkompata, komplikanta interne logikeco.

La samon oni povas respondi al tiuj, kiuj deklaras, ke unu radikon, kaj nur unu, ni devas havi por unu sama ideo. Ili riproĉas Zamenhof, ĉar lia Universala Vortaro donas al ni samtempe redaktoro kaj redakcio, barbo kaj barbiro, kancelario kaj kanceliero, k. t. p.

Logike, ili ŝajnas pravaj, sed, praktike, per tia severeco ili fermus la eniron por multaj internaciaj vortoj, kiujn ni nepre bezonas, kiujn ĝenerala uzado fatale, malgraŭ ĉiuj nenaturaj baroj, enkondukos en la lingvon, ĉar ili estas por ĉiuj civilizitaj homoj jam komunaj, por ĉiuj pli radipe kompreneblaj, pli klaraj kaj pli oportunaj, ol la pli logikaj sed ne internaciaj formoj: tiaj estas la radikoj federacio apud federi kaj federo, halucinacio apud halucini kaj halucino, evolucio apud evolui kaj evoluado, elektrizi apud elektrigi[1] kaj elektro, k. t. p.

Kiam ni uzas ilin, ni ne pentu, kvazaŭ ni pekus kontraŭ ia dogmo pri ununura radiko. En tiaj aferoj nenia regulo povas esti absoluta: ĉiam ĝi estas relativa.

Ni ne faru ĝin idolo!

D-ro Zamenhof per siaj liberalaj aplikoj en la Fundamento montris al ni la ĝustan mezuron, la praktikan metodon.

Tiu verko restu nia modelo, kiel ĝi estas la intima garantio de nia unueco!

Th. Cart.
(El Lingvo Internacia, Febr. 1910.)
Dictionnaire Esperanto-Français, avec nombreux dérivés et locutions usuelles. Préface de Em. Robert. VIII + 362 p., 9 × 15. — Paris, Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède. Prezo, broŝurita: 2 fr. (0,80 ₷), bindita: 2,50 fr. (1 ₷). — La sendpago kostas 0,50 fr. (0.20 ₷).

En sia antaŭparolo la aŭtoro skribas: « Tiu verko enhavas 1-e ĉiujn elementojn de l’ Universala Vortaro; 2-e la de la Akademio akceptitajn vortojn; 3-e multajn esprimojn, kiujn oni renkontas en la esperanta literaturo. — Sume: 21.470 vortojn (7.975 radikojn, 13.495 derivitajn vortojn). — La demandpunkto inter krampoj montras tre duban vorton. Se, plie, kelkaj esprimoj ŝajnas riproĉindaj, oni ne forgesos, ke tiu libro estas antaŭ ĉio tradukilo kaj ke, sekve, ĝi devis doni, ne diskutinte ilin, multajn vortojn, kiujn oni jam uzis kaj eble ankoraŭ uzos estonte. Pro samaj motivoj kelkaj vortoj troviĝas tie kun du skribmanieroj (grafioj), inter kiuj ni ne havis rajton elekti: la uzado kaj la Akademio decidos. Vidi en tiu ampleksa « citado » de vortoj jam uzitaj aŭ montritaj de aliaj ian danĝeron por nia lingvo, estus timo senfundamenta: ne la vortaroj faras la lingvon sed la libroj de la verkistoj kaj la komuna uzado. Por ke la formato kaj sekve la prezo de tiu vortaro ne estu tro grandaj, oni zorge evitis la ripetaĵojn; la leganto serĉos do ĉe las la vorton forlasi, kiun li ne trovos en la artikolo for. — Ni tre bone konscias la neeviteblajn mankojn de nia laboro, sed nur dank’ al efektiviĝoj ĉiam malpli neperfektaj oni atingos ian gradon de perfekteco… »

Apud la radikojn, kiuj jam troviĝas en la Universala Vortaro la aŭtoro tute prave metis la literojn UV; apud la radikojn akceptitajn oficiale de la Akademio li metis la literon A. Tio estas uzo rekomendinda al ĉiuj vortaristoj. Kelkaj gazetoj riproĉos lin eble, ke li tro ŝparis la demandsignojn. sed, vere, la riproĉo ne estas tre grava: la plimultajn vortojn li ĉerpis el kelkaj tre zorge faritaj teknikaj vortaroj, kiel tiu de S-ro Verax ekz., aŭ el bonaj gazetoj kiel Lingvo InternaciaLa Revuo. La difinitiva elekto estas ja tasko de la Akademio! Tre dezirinde estus, ke la Angloj, la Germanoj kaj aliaj nacioj donu ankaŭ al ni tiajn « returnitajn » vortarojn de siaj naci-esperantaj vortaroj. Tiamaniere oni certe konstatos pli ol unu diferencon inter ili, sed tio tute ne estas motivo por senkuraĝiĝo: facile, rapide la Akademio restarigos plenan akordon inter ili. Fari la akordon antaŭe, kiel dezirus kelkaj, estas nek praktike, nek eble: nur super tekstoj eldonitaj oni bone, utile, klarvide laboras. La malakordo, cetere, inter « Fundamentistaj » Esperantistoj, ne estas profunda; ĝi vere rilatas nur detalojn, kies gravecon oni ne devas malice trograndigi.

Multaj gramatikaj rimarkoj (pri sia ekz.), kiujn S-ro Em. Robert enŝovis en diversajn artikolojn, estos tre utilaj al lernantoj. Modeste, la aŭtoro esprimas la deziron, ke oni helpu lin plibonigi lian jam tre ŝatindan verkon. Tion ĉiuj tre certe faros volonte, kaj tiel, dank’ al ĝenerala kunlaborado, iom post iom la lingvo, restante unu, ĉiam plipleniĝos, ĉiam pliriĉiĝos, ĉiam plifirmiĝos. Grava materialo amasiĝas por la Akademio!

Th. C.
  1. Kvankam la signifoj de elektrigi kaj elektrizi ne estas samaj, ilia diferenco tamen ne estas grava en la komuna lingvo.