Ifigenio en Taŭrido/Akto Kvina

Tradukita de L. L. Zamenhof
(p. 90-110)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

TOAS. ARKAS.


ARKAS.

Mi devas kun konfuz' al vi konfesi,
Ke mi ne scias, kien la suspekton
Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas
Ruzaĵo de l' kaptitoj, kiuj penas
Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino 5
Al ili donas helpon? Pli kaj pli
La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu
Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn,
Ankoraŭ ie staras en la golfo;
Kaj tiu frenezeco de la viro, 10
Kaj tiu resanktigo, la preteksto
De la prokrasto, vekas ĉiam pli
Suspekton kaj postulas singardecon.

TOAS.

Rapide al ni venu la pastrino!
Kaj poste iru, akre kaj rapide 15
Esploru, serĉu sur la tuta bordo,
De l' promontoro ĝis la arbareto
De la diin'. Sed sanktan la profundon
Respektu; nur embuskon saĝe faru,
Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, 20
Laŭ la kutimo via ilin kaptu.

TOAS (sola).

Terure nun alternas la kolero
En mia kor': jen kontraŭ ŝi, en kiu
Mi vidis tiel puran sanktulinon,
Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco
Kaj per boneco mi ŝin mem edukis 5
Por la perfido. Homo tre facile
Alkutimiĝas al la sklava stato
Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,
Se oni lian tutan liberecon
Forprenas. Jes, se en la krudan manon 10
De la prapatroj miaj ŝi enfalus,
Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,
Ŝi danke alte ŝatus sian sorton
Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon
Volonte verŝus, kaj la necesaĵon 15
Ŝi nomus sankta devo. Dume nun
En ŝia brust' boneco mia naskas
Deziron arogantan. Vane mi
Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;
Ŝi mem por si preparas sian sorton. 20
Per flatoj ŝi akiris mian koron;
Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,
Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos
Al si la vojon, kaj boneco mia
Al ŝi aperas kiel posedaĵo, 25
De longe jam al ŝi apartenanta.

IFIGENIO. TOAS.


IFIGENIO.

Vi vokas! Kio vin al ni venigas?

TOAS.

Oferon vi prokrastis; diru, kial?

IFIGENIO.

Al Arkas ĉion klare mi rakontis.

TOAS.

De vi mi volus tion aŭdi.

IFIGENIO.

                          Tempon
Al vi Diano donas, por pripensi. 5

TOAS.

Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas
Tre taŭga por vi mem.

IFIGENIO.

                      Se via koro
En la decid' kruela rigidiĝis,
Por kio do vi venis? Reĝo, kiu
Postulas kruelaĵon, povas trovi 10
Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje
Por rekompenco prenos sur sin mem
Duonon de l' malbeno, kaj la reĝo

Almenaŭ ŝajne restus senmakula.
En peza nubo faras Jupitero 15
Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
Pereon al la kapoj malfeliĉaj;
Sed li trankvile marŝas en la altoj,
Neatingebla dio en ventego.

TOAS.

La sankta lipo kantas nun sovaĝe. 20

IFIGENIO.

Ne la pastrino nun al vi parolas,
Sed la filino de Agamemnono.
De nekonata virgulin' la vorto
Sanktecon por vi havis; nun subite
Al la princino volas vi ordoni? 25
Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
Mi lernis obeadon, en komenco
Al la gepatroj, poste al diino,
Kaj plej libera mi min ĉiam sentis
En obeado; tamen submetiĝi 30
Al kruda vorto kaj ordon' kruela
De viro—tion mi neniam lernis.

TOAS.

Ne mi—malnova leĝ' al vi ordonas.

IFIGENIO.

Avide ni alligas nin al leĝo,
Se la pasion nian ĝi favoras. 35
Al mi alia, pli malnova leĝo
Parolas kaj ordonas kontraŭstari:

La leĝo, kiu diras, ke fremdulo
Por ĉiu homo devas esti sankta.

TOAS.

Videble la kaptitoj por vi estas 40
Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo
Vi la plej ĉefan vorton de l' saĝeco
Forgesas, kiu diras: ne incitu
La potenculon!

IFIGENIO.

               Sed ĉu mi parolas,
Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio 45
En mia koro estas nun kaj ĉiam.
Ĉu rememoro pri egala sorto
Ne naskas la kompaton en la koro?
Kaj tiom pli en mia kor'! En ili
Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro 50
Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
Solene min ĉirkaŭis genuantan;
Jam la tranĉil' ekbrilis, por trabori
La bruston, plenan de bolanta vivo,
Teruro trapenetris mian koron, 55
Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle
Mi trovis savon. Se al ni la dioj
Favore sendis savon kontraŭ morto,
Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo
Repagi tion al malfeliĉuloj? 60
Vi tion scias, vi min konas, tamen
Vi volas nun perforte min devigi!

TOAS.

Obeu la oficon, ne la reĝon!

IFIGENIO.

Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,
Ĝojantan de virina malforteco! 65
Libera mi naskiĝis, kiel viro.
Se nun la filo de Agamemnono
Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
Al li postulon, kiun vi ne devas:
Li ankaŭ havas glavon, havas brakon, 70
Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
Sed mi nenion havas krom la vortoj,
Kaj nobla viro devas dece ŝati
La vorton de virino.

TOAS.

                     Mi ĝin ŝatas
Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato. 75

IFIGENIO.

Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo;
Ne taksu malamikon tro malforta.
Eĉ malfortulon la natur' ne lasis
Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
Ĝi al li donis ruzon, artifikojn; 80
Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn.

TOAS.

Ruzaĵon neniigas singardeco.

IFIGENIO.

Animo pura ruzon ne bezonas.

TOAS.

Vin mem vi nesingarde ja kondamnas! 85

IFIGENIO.

Ho, se vi vidus, kiel la animo
En mi batalas forte, por rebati
Malbonan tenton tuj en la komenco!
Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
La belan peton, tiun ĉarman branĉon, 90
En mano de virino pli potencan
Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
Per kio do mi povas min defendi?
Ĉu mi miraklon petu de l' diino?
Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas? 95

TOAS.

Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj
Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?

IFIGENIO.

La viroj—ili estas—mi supozas,
Ke ili estas grekoj.

TOAS.

                     Samlandanoj? 100
Kaj certe ja en vi ili revekis
La belan bildon de reveno hejmen?

IFIGENIO (post mallonga silento).

Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro
La rajton havas sole nur la viro?

Ĉu neeblaĵon sole li alpremas 105
Al sia forta kaj heroa brusto?
Sed kion oni nomas granda? Kio
Kun ekscitado levas la animon
De ĉiam ripetanta rakontanto,
Se ne la faro, kiu preskaŭ tute 110
Sukceson ne promesas, kiun tamen
Kuraĝa homo brave entreprenas?
Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
Penetras en tendaron malamikan
Kaj kiel flamo ne antaŭvidita 115
Atakas furioze la dormantojn
Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
De l' leviĝintoj, tamen forrapidas
Kun multo da akiro,—ĉu li sola
Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu 120
La vojon sendanĝeran malŝatante,
Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
Por landon liberigi de rabistoj?
Por ni nenio restas? Ĉu virino
Naturan sian rajton devas perdi? 125
Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
La rajton de la glav' de vi forrabi
Laŭ maniero de amazoninoj
Kaj la premadon venĝi nur per sango?
En mia brusto ondas malkviete 130
Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
Sed mi al vi transdonas mian sorton,
Ho, dioj! Se vi amas la justecon, 135
Kiel pri vi glorante oni diras,

Ho, tiam montru ĝin per via helpo
Kaj nun per mi la veron vi honoru!
Jes, sciu, reĝo, estas preparata
Sekreta trompo. Vane vi demandos 140
Pri la kaptitoj; ili estas for
Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas.
La pli maljuna, kiun la malsano
Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,— 145
Li estas—jes—Oresto, mia frato;
La dua estas lia konfidato,
Amiko lia de l' plej junaj jaroj,
Pilado. Ilin sendis Apolono
El Delfoj al ĉi tiu nia bordo, 150
Kun la ordon' la bildon de Diano
Forrabi kaj venigi la fratinon
Al li, kaj rekompence por ĉi tio
Al la persekutato de l' furioj,
Al la kulpulo pri patrina sango 155
La liberiĝon li promesis doni.
Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
El la Tantala domo, mi nun metis
En viajn manojn: pereigu nin,
Se via konscienco ĝin permesas! 160

TOAS.

Vi pensas, ke la skito la barbara
Aŭskultos tiun voĉon de la vero
Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis
La grek' Atreo?

IFIGENIO.

                Ĝin aŭskultas ĉiu,
Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis, 165
Se nur la fonto de la vivo pure
Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
Vi nun por ni silente en la koro
Preparas? Se ĝi estas pereigo,
Ho, tiam min mortigu la unuan! 170
Ĉar nune, kiam plu nenia savo
Por ni jam restas, nun mi plene sentas
La tutan terurecon de l' danĝero,
En kiun mi per miaj propraj manoj
Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve! 175
Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
Kun kia koro diros mi adiaŭ
Al mia frato, kiun mi mortigas?
Neniam en okulojn la amatajn
Mi povos plu rigardi! 180

TOAS.

                     Do tiele
Per arta elpensado la trompistoj
Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
Al vi, la longatempe izolita!
El tio, kion via kor' deziris,
Facile ili faris por vi kredon! 185

IFIGENIO.

Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,
Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
Se la esplor' alie al vi montros,
Vi tiam povas ilin pereigi,

Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno 190
Por mia malsaĝeco min forpelu
Al la malgaja kaj senhoma bordo
De rifa kaj sovaĝa insuleto!
Sed se montriĝos, ke la viro estas
La kara kaj amata mia frato, 195
Ho, tiam lasu nin libere iri,
Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
Vi nun por la gefratoj estu bona!
La patro mia mortis de l' edzino,
Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero 200
De la Atrea gent' sur li teniĝas.
Permesu do, ke mi kun pura koro
Kaj pura mano iru al la hejmo,
Por tie nian domon senpekigi!
Plenumu vian vorton! Vi promesis, 205
Ke se mi iam havos la eblecon
Reiri al la miaj, vi min lasos:
Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
Ne estas kiel vorto de simpluloj:
Li ne promesas nur por embarase 210
Momente liberiĝi de l' petanto,
Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
Ke la plenum' neniam povas veni.
Nur tiam li eksentas la altecon
De la valoro sia, se li povas 215
Feliĉon doni al la atendanto.

TOAS.

Simile kiel fajro kontraŭ akvo
Batale sin defendas kaj muĝante
Ekstermi penas sian malamikon,

Tiele nun batalas la kolero 220
En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.

IFIGENIO.

Ho, lasu do, ke via favorkoro,
Simila al la sankta oferflamo,
Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
De danko kaj de beno kaj de ĝojo! 225

TOAS.

Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo
Min kvietigis!

IFIGENIO.

               Donu vian manon,
Ĝi estu por mi signo de la paco!

TOAS.

Tro multe vi postulas tro rapide.

IFIGENIO.

Bonfaroj ne bezonas pripensadon. 230

TOAS.

Tre multe! ĉar tre ofte post la bono
Ja sekvas la malbono.

IFIGENIO.

                      Nur la dubo
Malbonon povas fari el la bono.
Ne dubu, sed plenumu mian peton
Libere, kiel diktas via sento! 235

ORESTO (armita). LA SAMAJ.


ORESTO (turnita al la scenejo).

Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,
Rebatu ilin, restas nur momento!
Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo
Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
  (Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)
Ni estas perfiditaj. Tre malmulte 5
Da tempo ni disponas por la kuro.
Rapidu!
  (Li ekvidas la reĝon.)

TOAS (kaptante la glavon).

        Tie, kie mi alestas,
Neniu povas teni nepunate
La glavon nudigitan!

IFIGENIO.

                     Ne profanu
Per furiozo kaj per mortigado 10
La templon de l' diin'. Al la amaso
Ordonu stari pace kaj aŭskultu
Pastrinon kaj fratinon!

ORESTO.

                        Diru, kiu
Li estas, tiu, kiu nin minacas?

IFIGENIO.

Respektu en li reĝon, kiu estis 15
Por mi la dua patro! Ne koleru

Min, frato! La infana mia koro
Konfide metis nian tutan sorton
En lian manon. Vian entreprenon
Konfesis mi al li kaj mi tiele 20
Animon mian savis de perfido.

ORESTO.

Ĉu pace li permesas forveturon?

IFIGENIO.

Min silentigas via nuda glavo.

ORESTO (enigante la glavon en la ingon).

Parolu! mi obeas viajn vortojn.


LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).


PILADO.

Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
La niaj nun kolektis; repaŝante,
Cedante malrapide, ili estas
Premataj en direkto al la maro.
Sed kian paroladon inter princoj 5
Mi vidas! Tio estas ja sendube
La respektata kapo de la reĝo!

ARKAS.

Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,
Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
La aroganta entrepreno estos 10
Punita baldaŭ. La anar' ilia

Falante cedas; jam la ŝipo estas
En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
Kaj tuta ĝi en fajro staros.

TOAS.

                             Iru,
Al la popol' ordonu trankviliĝi! 15
Neniu tuŝu nun la malamikojn,
Dum ni parolas!
  (Arkas foriras.)

ORESTO.

                Mi akceptas. Iru,
Amiko mia kara, kaj kolektu
La reston de l' anaro! kaj silente
Atendu, ĝis ni vidos, kian finon 20
Al niaj faroj la ĉiel' preparis!
  (Pilado foriras.)

IFIGENIO. TOAS. ORESTO.


IFIGENIO.

Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,
Mi petas, liberigu min de zorgoj!
Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,
La voĉon de l' justeco ne aŭskultos,
Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos 5
La rapideman flamon de l' juneco.

TOAS.

Mi, kiel pli maljuna, estas preta
Reteni la koleron. Diru, kiel
Vi pruvos, ke vi vere estas filo

De l' reĝ' Agamemnono kaj la frato 10
De ŝi?

ORESTO.

       Jen, vidu, estas tiu glavo,
Per kiu li batalis kun Trojanoj.
De lia mortiginto mi ĝin prenis
Kaj mi la diojn petis, ili donu
Al mi la kuraĝecon kaj la brakon 15
Kaj la feliĉon de la granda reĝo,
Sed nur pli belan morton. Nun elektu
El viaj militistoj la plej noblan
Kaj lin batale kontraŭ mi starigu!
Nenie sur la tero al fremdulo 20
Tiela peto estas rifuzata.

TOAS.

Ĉe ni antikva moro al fremdulo
Neniam donis tiun rajton.

ORESTO.

                          Sekve
De vi kaj mi la moro komenciĝu!
Per imitado tuta la popolo 25
La noblan agon de l' reganto baldaŭ
Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu
Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,
Batalu por la rajtoj de fremduloj!
Se mi pereos, tiam decidiĝos 30
Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia;
Sed se mi havos la feliĉon venki,
Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon
Fremdulo, kiun ne renkontos tuj

Rigardo de la plej helpema amo, 35
Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!

TOAS.

Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,
La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj
Min akompanas; sed en mia aĝo 40
Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko
Volonte staras, kaj mi estas preta
Kun vi la sorton provi de l' batalo.

IFIGENIO.

Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon
La dioj ne permesos! Prenu for 45
De l' glavo vian manon! Pensu, reĝo,
Pri mi kaj mia sorto! La batalo
Rapide decidita eternigas
La viron; se eĉ falas li, la kanto
Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj 50
De la restintoj, do virin' amata,
Ne estas kalkulataj; la poeto
Silentas pri la miloj de la tagoj
Kaj de la noktoj, kiam orfigita
Animo vane vokas la perditon, 55
Silente konsumiĝas, sopirante.
Min mem avertis tuj en la komenco
La zorgo, ke min trompo de rabisto
Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo
Kaj ne fordonu min al la sklaveco. 60
Kaj diligente faris mi demandojn,
Pri ĉio plej detale informiĝis

Postulis signojn, kaj nun mia koro
Jam estas tute certa. Vidu tie
Sur lia dekstra mano la makulon 65
Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo
Ĉe li aperis kaj pri kiu diris
La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno
De peza faro, kiun por la mano
Rezervis la destino. Kaj duoble 70
Konvinka por mi estas la cikatro
Ĉi tie, ĝuste super lia brovo.
Ankoraŭ kiam estis li infano,
Elektro iam per nesingardeco
Faligis lin; li trafis tripiedon 75
Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!
Kaj ĉu la simileco al la patro,
Ĉu la interna ĝoj' de mia koro
Ne estas certigantaj atestantoj?

TOAS.

Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon 80
En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus
En mia brusto tutan la koleron,
Ni tamen devus inter ni decidi
Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas, 85
Por rabi for la bildon de l' diino;
Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
La greko ofte ĵetas avidege
Okulon al trezoroj malproksimaj
De la barbaroj, al la ora felo, 90
Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;
Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto

Kun malhoneste akirita havo
Feliĉe ilin hejmen revenigis.

ORESTO.

La bild', ho reĝo, nin ne malpacigu! 95
Nun jam klariĝis la eraro, kiun
La dio metis ĉirkaŭ nian kapon,
Simile al vualo, kiam li
Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.
Mi petis, ke li donu al mi helpon, 100
Por liberiĝi de l' furioj; tiam
La dio diris: “Kiam la fratinon,
Restantan kontraŭvole en la templo
De l' malproksima bordo de Taŭrido,
Vi revenigos en la grekan landon, 105
Vi tiam liberiĝos de l' malbeno.”
Ni pensis, ke la vortoj de la dio
Koncernas la fratinon de li mem,
Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj
Nun falis; vi, senkulpa virgulino, 110
Denove apartenas al la viaj.
Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;
En viaj brakoj min la lastan fojon
Atakis la malsano plej kruele
Kaj plej terure skuis mian cerbon; 115
Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi
Mi ĝuas nun denove plej libere
La lumon de la tago. La decido
De la diino nun al mi montriĝas 120
En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
Al kiu per mistera dia vorto

La sorto de la urbo alligiĝis,
Ŝi vin forprenis, la protektantinon
De nia domo, kaj ŝi vin konservis 125
En sia sankta kaj silenta loko,
Ke vi fariĝu beno por la frato
Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo
Jam ŝajnis senespere forperdita,
Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo! 130
Direktu vian koron al la paco!
Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
La patran domon, ke ŝi min redonu
Al la palaco pente purigita
Kaj kronu min per la antikva krono! 135
Redonu por la beno, kiun ŝi
Al vi alportis; rajton pli proksiman
Al ŝia frato nun permesu ĝui!
La forton kaj la ruzon, de la viroj
Plej grandan gloron, kovras nun per honto 140
La vero de ĉi tiu alta koro,
Kaj pura kaj infana konfideco
Al nobla vir' ricevas rekompencon.

IFIGENIO.

Memoru vian vorton! La parolo
El la sincera kaj fidela buŝo 145
Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo
Por tia nobla far' ne ofte venas.
Vi ne rifuzos; cedu!

TOAS.

                     Bone, iru!

IFIGENIO.

Ne tiel, mia reĝ'! Sen via beno
Kaj kontraŭ via volo mi ne iros. 150
Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto
De reciproka gastameco ligu
Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam
Ni estos disigitaj. Tiel same
Profunde, kiel mian propran patron, 155
Mi amas vin per mia tuta koro,
Kaj tiu sento restos por eterne.
Se iam eĉ la plej malgrava homo
El via gento al orelo mia
Alportos sonon de la lingvo, kiun 160
El via buŝo aŭdi mi kutimis,
Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos
La karan formon de la vesto via:
Mi tiam lin akceptos kiel dion,
Mi mem al li pretigos la kuŝejon, 165
Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro,
Demandos nur pri vi kaj via sorto.
La dioj al vi donu rekompencon
Por viaj faroj, via bonkoreco!
Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu 170
Al mi elkoran vorton de disiĝo!
Ho, tiam pli kviete al la veloj
La vento blovos, kaj pli trankvilige
El la okuloj de la foriranto
Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ! 175
Por signo de antaŭa amikeco
La dekstran manon vi al mi etendu!

TOAS.

Adiaŭ!


Fino.