(p. 4-62)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Devizo: "Se forestas la suno, sufiĉas la luno."

Inkubo.
(originale verkita)


1. Pro la festo.

Jam dum preskaŭ du monatoj Ĉulkov ĉiumarde vespere per unuĉevala veturilo venis el sia eta vilaĝo al la fervojstacio kaj de tie per vagonaro en la urbon, kie en hospitalo kuŝis malsana lia juna kaj amata edzino. Delonge estis plu ne prizorgata de li la mastrumado kaj interrompitaj ĉiuj rilatoj kun multenombraj konataj najbaroj, kiujn antaŭe li ofte vizitis kun la edzino, — tuta lia atento, ĉiuj pensoj estis koncentrigitaj sole je la edzino kaj unujara fileto. Kiam li estis hejme, li senfine sopiris je la edzino, malpacience kalkulis tagojn kaj horojn, kiuj apartigis lian kunvidiĝon kun la amata estaĵo, ĉiuminute maltrankvile atendis funebran telegramon kaj povis nek manĝi, nek dormi; kiam venis longe-atendita mardo kaj li venis la urbon, li, sidante apud ŝia lito, maltrankviliĝis pri la infano kiu estis restigita je prizorgado de sindona, sed jam maljuna kaj malsaĝa vartistino. Kaj tiel la afero daŭris senindulge-turmentige senŝanĝe de tago al tago. Li malgrasiĝis, fariĝis nervema kaj koleriĝema.

Estis aŭtuna pluva vespero, kiam Ĉulkov, kutime ŝarĝita de siaj malgajaj pensoj kaj maltrankvilaj timoj pri sorto de la forlasitaj edzino kaj filo, eliris el sia veturilo kaj, doninte al la veturigisto lastajn ordonojn, ekpaŝis al la stacidomo. Sur la perono renkontis lin du relŝanĝistoj, kiuj jam konis lin pro liaj oftaj vojaĝoj, kaj serveme malfermis antaŭ li la pordon. La servemo, tamen, nun ŝajnis al li ne natura, suspektinda kaj, kiam li pli atente ekzamenis iliajn vizaĝojn, li estis surprizita: la vizaĝoj de ambaŭ ili estis ruĝegaj, ili ŝanceliĝis, — estis nenia dubo, ke ili estis ebriaj. Li sulkigis la frunton kaj rapidmove glitis preter ili tra la pordo. Estis dek minutoj post la sepa, post duonhoro devis veni la vagonaro, tamen la salono estis preskaŭ malplena. Nur apud unu fenestro sidis maljuna kamparanino, malrapide maĉinta ion per siaj sendentaj makzeloj; sur kontraŭa benko estis apogitaj je angulo du longaj, hele brilintaj segiloj, posedantoj kies, en malpuraj ŝiritaj vestaĵoj, kuŝis proksime de ili sur la planko, almetinte la kalkanojn al varmospirinta kameno; ia dande-vestita junulo legis ĉe la pordo mem hortabelon de vagonaroj, ne ellasante el la buŝo cigaredon; en malantaŭa malluma angulo laŭlarĝe de vasta ligna placeto de granda decimala pesilo, turninte supren sian maldikan vizaĝon kun maldensa hirta barbaĉo kaj larĝe dismetinte la piedojn, ronkis la stacigardisto. Krom tiuj ĉi personoj en la salono estis neniu.

Ĉulkov fiksrigarde, ĉiam sulkigante la vizaĝon, ree ĉirkaŭrigardis ĉiujn kaj iris tra la ĉambro al pordo, kondukinta en la deĵorejon. La pordo kun malgranda, nun fermita, fenestreto de biletkaso estis kutime fermita kaj je tiu ĉi fojo nenia sono penetris tra ĝi el la deĵorejo. Kun profunda ekspiro li malleviĝis sur benkon apud la pordo mem. La junulo baldaŭ finis la legadon kaj sidiĝis apud li. Komenciĝis la interparolo:

— Ĉu vi ankaŭ veturas en Rybinsk’on? — demandis Ĉulkov. — Ĉu la vagonaro kutime malfruiĝas hodiaŭ?

— Jes, — ĝentile respondis la junulo, — mi veturas Rybinsk’on, pli ĝuste ne Rybinsk’on mem, sed iom pli malproksime… Ĉu vi aŭdis, je kvardek verstoj de Rybinsk estas stacio Ĥárino, nu-s, mi celas tien… Tie, — li daŭrigis post mallonga paŭzo kun rimarkebla hezito kaj subita ruĝiĝo de la vizaĝo, — tio ĉi estu „inter ni”, tie… ne en Ĥárino, sed tre proksime de ĝi, en vilaĝo Nekouz loĝas mia fianĉino… Kvankam ni ankoraŭ ne gefianĉiĝis oficiale, tamen, parolante sincere, „inter ni”…

— Bonege… Mi komprenas… Mi deziras al vi…

— Mi dankas vin. Mi tre ĝojas, ke mi havos tian afablan kunvojaĝanton. Sendube ni veturos kune, en la sama vagono? Parolante sincere, „inter ni”, mi…

— Mi nenion havas kontraŭ via propono, tamen… Ĉu oni sonorigis de la proksima stacio? Ĉu oni jam faris de tie telefonsciigon pri la vagonaro baldaŭ venonta?

— Oni sonorigis dufoje, mi aŭdis, tamen nenia voĉo estis aŭdata… Ŝajne, oni nenion respondis de tie ĉi, — li montris per kapmovo la deĵorejon. — Oni parolas, hodiaŭ ĉiuj estas ebriaj!… — li aldonis iom pli mallaŭte kaj ekridis.

— Neeble! — laŭte ekkriis Ĉulkov kaj nerveme saltleviĝis de la benko. — Ĉu oni povas?… Ja centoj, miloj da homoj konfidas al ili sian vivon, — la lastan vorton li elparolis kun akcento, — ja ne brutaro estas en vagonaroj...

Subite lia rigardo falis sur la ronkintan gardiston, samtempe li ekmemoris la ebriajn relŝanĝistojn kaj tuj ekkredis je vereco de la vortoj de sia kunulo. Li ne finis la frazon kaj ree sidiĝis, sulkigante la vizaĝon.

— Hodiaŭ, parolante “inter ni”, estas Pokróv* — granda festo de kamparanoj... Oni kutime festas ĝin...

Akresona sonorilbruo post la pordo supersonis pluajn vortojn de la junulo. Ĉulkov plivigliĝis kaj maltrankvile ekmoviĝis sur la benko.

— Jen, de la najbara stacio oni demandas, ĉu la vojo estas libera por la vagonaro, — li diris.

La sonorilbruo daŭris longe kaj silentiĝis. Responde je ĝi neniu ekmoviĝis post la pordo, neniu donis respondan sonorilsignalon. Ĉulkov ekrigardis poŝhorloĝon.

— Estas deksep minutoj post la sepa... — li diris. — Laŭ la hortabelo la vagonaro venas ĉi tien en kvardek tri minutoj post la sepa... por trakuri la interspacon inter nia stacio kaj la najbara ĝi uzas dudek minutojn, sekve, nun ĝi jam...

La sonorilbruo ripetiĝis. Je tiu ĉi fojo ĝi bruis pli obstine, pli trudeme kaj daŭris pli longe, ol antaŭe, kun oftaj mallongaj interrompoj, sed neniu atentis ĝin, neniu respondis. La interparolantoj interŝanĝis maltrankvilajn okulsignojn.

— Vi vidas, — diris la junulo, — la deĵoranto dormas ankaŭ ebria kaj ne aŭdas la signalon. Parolante “inter ni”...

__________

  • Pokróv estas rusa eklezia festo de la 1-an de oktobro.

— Karulo, iru, veku lin!... — Ĉulkov interrompis lin, petegante. — Ja ĉiu minuto, ĉiu momento...

La junulo obeeme prenis per la mano la pordon, sed ĝi estis nemalfermebla. Li el ĉiuj fortoj puŝis ĝin tien kaj reen, skuis, nenio efikis.

— Ĝi estas ŝlosita, — li diris, fine, revenante al sia loko. — Mi vekos la gardiston, ke li... — kaj ne fininte la frazon, li saltis al la pesilo. — He, vi!... — li diris, puŝante per la piedo la ronkinton. — Estimata sinjoro, ĉu vi surdiĝis?... Oni sonorilsignalas...

— Nun ne estas plu sinjoroj! — edife respondis la gardisto, ordigante ĉapon sur la kapo kaj ĵetante ĉirkaŭe malkontentan, kolereman rigardon de la postdormaj, ŝvelintaj okuloj. — Nun ĉiuj estas egalaj!...

Ree ekbruis la sonorilo. La gardisto malrapide ekiris al la deĵorĉambro, frotante la okulojn.

— Ĝi estas ŝlosita, — diris Ĉulkov, montrante per la okuloj la pordon, — ni...

— Ĉu ŝlosita?... — la gardisto ekridis. — Ĉu oni povas ŝlosi ĝin? Ne, ĝi simple havas unu sekreton.

Kun granda forto li ekpuŝis la pordon per la genuo, poste ektiris ĝin, — ĝi tuj malfermiĝis. Li triumfe-mokeme ekrigardis Ĉulkov’on kaj diris, malaperante post la pordo:

— Kaj vi parolas, ke ĝi estas ŝlosita!...

Post unu momento ekbruis alitona, responda sonorilsono kaj ekaŭdiĝis laŭta, maldelikata kaj malkontenta virvoĉo, videble, antaŭ telefono:

— Nu?... Jes, mi scias!... Jes... Ĉu tiel? Vi mem, diabloj, dormas ĉiam!... Kio?... Azeno, stultulo!..

La voĉo silentiĝis. Eksonis alia signala sonorilo.

— Gloro al Dio! — diris Ĉulkov. — Fine, ĉio estas en ordo. Jen oni signalas al la semaforo.

Kun laŭta frapo malfermiĝis la fenestreto de la kaso, tra ĝi ekrigardis en la ĉambron paro da dormemaj, koleraj ruĝaj okuloj.

— Kiu bezonas je biletoj?.. — tuj laŭte demandis la jam konata maldelikata kaj raŭka voĉo.

Ĉulkov sin ŝovis je la alvoko.

— Unu bileton ĝis Rybinsk... — li diris.

— Ha, Sergej Sergeiĉ!.. — balbutante interrompis lin la deĵoranto, traŝovante al Ĉulkov sian manon. — Mi gratulas vin kun la festo!.. Ĉu vi ree en la urbon?.. Ĝustokaze, iru en la telegrafejon, tie kuŝas unu telegramo por vi...

— Ĉu telegramo? Kiam ĝi estis ricevita?..

— Mi ne scias... Ŝajne, hodiaŭ matene...

— Ĉu matene? Do kial oni ne sendis ĝin al mi tuj? Mi ja petis, mi pagus...

— Mia karulo, ne forgesu, ke hodiaŭ estas la festo... Nu, kiu portus ĝin al vi?.. Mi konfesas, ĉiuj estas ebriaj de la mateno mem, ke vergu ilin diablo...

Tiutempe aliris la gardisto kaj, flate rigardante la okulojn de Ĉulkov kun sekreta espero je ricevo de trinkmono, etendis al li la telegramon. Ĉulkov senkonscie metis la manon en monujon kaj, ne rigardante en ĝin, donis al la bonservemulo ian moneron. Poste, sidiĝinte sur sian lokon, li disŝiris la koverton kaj eklegis malrapide, paliĝante: “Venu. La operacio pasis feliĉe, sed okazis unu neantaŭvidita komplikaĵo. Al via edzino nun minacas serioza danĝero.”

La manoj mem malleviĝis, en la oreloj io ekbruis obtuze. Tamen li faris ankoraŭ unu fortuzon kaj rigardis noton sur la telegramfolio pri sendhoro de ĝi. Tie estis klare notite: “akceptita en la telegrafejo por sendi la 30-an de Septembro je la 4 horo posttagmeze”.

— Malbeno!.. — li ekkriis. — Ŝi jam plu ne vivas, oni tranĉmortigis ŝin!..

La maljunulino kun teruro kaj kompato ekrigardis lin kaj, ĉesigante la maĉadon, faris krucosignon.

— Ne perdu esperon, — ie proksime flustris la junulo, — parolante “inter ni”...

Ekstere oni eksonorigis, sciigante per tio, ke la vagonaro ĵus ekmoviĝis de la najbara stacio.

En la pordo aperis ŝanceliĝanta figuro de la deĵoranto. Li malkontente sulkigis sian ruĝan ŝvelintan vizaĝon kaj el ĉiuj fortoj penis eltiri per la lipoj strion de tabakfumo el cigaredo, kiu ankoraŭ ne estis ekbruligita.

— Mi nenie vidis tian malordon, ĉu vi scias, ĉiuj estas ebriaj! Venas la vagonaro kaj la relŝanĝistoj... — la junulo subite sin turnis al li.

— Kio?.. Ki-o?.. Ripetu!.. Ĉu vi rajtas instrui? Ĉu vi forgesis, al kiu vi parolas?..

La junulo konfuziĝis kaj retiriĝis.

— Ĉiu sentaŭgulo, fripono kuraĝas instrui!.. — daŭrigis la deĵoranto, kun kolero brufermante post si la enirpordon.

— Kien li iris? — demandis unu segisto la gardiston, metante sur la ŝultron sian ilon.

— Li scias, kien li devas iri!.. — tiu respondis. — Kompreneble, al la relŝanĝilo por vidi, ĉu ĝuste oni... — li ne finis, tuj almetiĝis al vitro mem de la fenestro kaj post unu sekundo ekkuris for, laŭte murmurante: — Ĉu li freneziĝis?..

— Ivan Ivaniĉ!.. Kamarado!.. Kien vi... kien?.. Returniĝu, revenu!.. — tuj de ekstere ekaŭdiĝis lia voĉo plena de malespero. — Ja la atendata vagonaro estas № 13ª, ĝi venas de la tute kontraŭa flanko!.. de Viĥrovo, sed ne de Dokuĉka...


2. “Ĉio estas en ordo”.


En la vagono estis mallume. Sola malhela lanterno, pendinta ie malproksime sub la plafono mem, nur iom lumigis mallarĝan trairejon inter benkoj, sur kiuj en plej malsamaj pozoj dormetis, dormis, siblis kaj ronkis nigraj homaj figuroj. La junulo brave iris antaŭe, subtenante je la mano Ĉulkov’on, fikse rigardis je ambaŭ flankoj, serĉante sidlokon, kaj ĉiam ripetis: — Bonege, bonege!.. Ni tuj... parolante sincere “inter ni”...

— Sidiĝu, jen estas sidloko... — aŭdiĝis subite ie proksime virinvoĉo. — Mi baldaŭ, en Skomoróĥovo, forlasos la vagonon, tiam vi povos okupi ankaŭ mian benkon...

Ili haltis. La junulo palpetrovis la benkon, sidigis sian kunulon. Kontraŭe moviĝis ies ombro. Nur kiam la okuloj sufiĉe alkutimiĝis al la mallumo, oni povis distingi en ĝi kamparaninon kun infano en la brakoj. — Ĉiuj dormas trankvile, blinde-konfidinte sian vivon je dispono de kelkaj dekoj de... Sed estas nokto, ĉiu volas dormi, multaj estas ebriaj... Kaj nur unu neĝusta relŝanĝo, unu momento de hezito kaj ĉio... Vere oni parolas, ke nia vivo ĉiam pendas sur unu harero... — duonvoĉe parolis Ĉulkov, kvazaŭ al si mem.

— Ha, lasu, mi petas, viajn malgajajn pensojn! — interrompis lin la junulo. — Ja oni mortas ne sole pro katastrofoj sur fervojoj, oni ja pli ofte mortas hejme, en sia lito. Parolante “inter ni”, homo tiamaniere...

— En lito... — Ĉulkov senkonscie ripetis kaj en lia imago klare aperis bildo de la juna, bela edzino, kuŝinta en neĝoblanka littolaĵo de la hospitalo.

La infano ektusis. La tuso estis daŭra, spasma. Tusante ĝi ploris. La virino malrapide prenis ion el poŝo, longe turnis la prenitan objekton en la manoj, kiuj tenis la malsanuleton, poste metis ĝin en la buŝon, demordis, elprenis ion el la buŝo kaj, metante en la buŝon de la ido, diris:

— Suĉu, suĉu!.. La tuso tuj ĉesos, nur vi ne mordu la bombonon per la dentoj, sed suĉu...

La infano eksuĉis. Post nelonge — denove la tuso kaj ploro.

— Ĉu mi ne parolis al vi, ke vi suĉu?.. Ĉu iu mordas bombonojn? Oni nur suĉas!..

Ŝi ree demordis peceton kaj metis ĝin en la buŝon de la infano. La vagonaro ekmoviĝis. Frapado de la radoj, tintsonado de iaj feraj ĉenetoj super la kapoj supersonis ĉion kaj faris neebla ian interparolon. Malgraŭ tio la junulo, sin klininte al la orelo mem de Ĉulkov vigle rakontis ion, dezirante amuzi Ĉulkov’on kaj dispeli liajn malgajajn pensojn. Sed tiu, sin transportinte en pensoj hejmen al la forlasita filo, maltrankvile pensis, ke nun, eble, lia vartistino ankaŭ same ion metas en lian buŝeton, ke, eble, ŝi estas malsana je ia abomena, sekreta malsano, ke, eble, la filo jam delonge infektiĝis de ŝi, kaj li nenion aŭdis el la rakonto. Nur en liaj oreloj sonis senĉese la alparolaĵo: “inter ni”... “inter ni”. Fine, al Ĉulkov ŝajnis, ke memafere inter li kaj la junulo kuŝas io, kio maltrankviligas la junulon kaj li dormeme per la mano ekpalpis la benkon.

— Kion? — la kunulo tuj privigliĝis, rimarkinte la movon. — Ĉu vi ekdormetis?..

Sed sekvis nenia respondo. Ĉulkov jam estis ekstere de spaco kaj tempo. Alpremiĝinte al la angulo, li siblis per la nazo, jam konsciante nenion kaj nur iafoje malklare aŭdis dum oftaj haltoj de la vagonaro sonorilsonojn, pordfrapadon, nekonatajn voĉojn kaj ies rapidemajn paŝojn.

Frumatene, ĝuste kiam li sonĝis la edzinon, ne tiun, kiun li alkutimiĝis vidi ĉiusemajne en la hospitalo, sed sian antaŭan sanan edzinon, kiu staris feliĉa, gaja en enirejo de ia luksa urboĝardeno kaj, etendante al li la manojn, ridetante parolis: “Ĉu vi ne ricevis la telegramon? Strange! Mi telegrafis al vi, ke vi plu ne maltrankviliĝu, ke mi resaniĝis...” Ĝuste en tiu momento lin vekis brufrapo de la pordo kaj laŭta, maldelikata voĉo de konduktoro:

— Stacio Skalino! La vagonaro haltos por tri minutoj!..

La dolĉa vizio tuj malaperis. Ree en la brusto vekiĝis antaŭtimoj pri la edzino, pri la fileto. Anstataŭ la promesitaj tri minutoj pasis ne malpli ol kvin — dek minutoj. En la vagono, kiel antaŭe, ĉiuj dormis kaj de ekstere aŭdiĝis nek ia sonorilsono, nek ies voĉo. Ŝajnis, ke ĉio subite mortis ĉirkaŭe, ke ĉio finiĝis, ŝiriĝis.

Sed jen, fine, tra la vagono kuris, malfacile spirante, kun lanterno en la mano ia fervojisto.

— Ĉu baldaŭ ni ekveturos pluen? Oni parolis, ke... — la junulo sin turnis al li.

— Ne pli frue ol post kvar-kvin horoj!.. — tiu respondis nevolonte, abrupte, ne haltante en sia rapida kuro. — Antaŭ nia veno mem okazis apud la stacio katastrofo...

— Ĉu katastrofo?.. — ekkriis Ĉulkov. Sed la fervojisto jam malaperis.

La terura por aŭdosento, malbonpromesa vorto “katastrofo”, kiel eĥo eksonis tra la vagono. Oni tuj ekmoviĝis, ektusis, ekkuris for el la vagono. Kelkaj ion kriis, eĉ ploris.

— Ni iru, — diris ĝentile la junulo, prenante Ĉulkov’on je la mano, — eble, ni ankaŭ estos utilaj al iu, eble, ni ankaŭ helpos... Parolante “inter ni”, tia akcidento...

— Ĉu mi ne estis prava?.. Centoj da homoj konfidis al ili sian vivon, sian plej grandan bonaĵon kaj ili, sentaŭguloj, ebriuloj!.. — kriis Ĉulkov, svingante per la pugnoj. — Kiam estas kara ĉiu minuto, ĉiu momento, oni konsolas, ke la halto daŭros kvar-kvin horojn! Sed dum tiu tempo homo povas morti ne unu fojon, sed cent, mil fojojn!.. Ho, malfeliĉa, malfeliĉa edzino! Ho, mia karulo... — li ploris.

— Vi ne malesperu, mi petas, — mildvoĉe konsolis lin la junulo. — Vi ĉiam trograndigas... Jen, parolante “inter ni”, vi mem vidos tion. Mi certigas vin, la edzinon vi trovos bonstata, la fileton...

Ili malrapide elvagoniĝis. En antaŭtagiĝa krepusko tra pluva nebulo estis vidata en kelkaj paŝoj eta stacidomo, apud kiu malrapide, senbrue moviĝis iaj homsiluetoj. Ĝia mallarĝa pordo senĉese malfermiĝis kaj fermiĝis kun obtuza bruo kaj knarado, kaj homoj kunpuŝiĝante, interinsultante eniris kaj eliris tra ĝi. Ĉulkov kun sia kunulo ankaŭ eniris tien. Meze de negranda staciĉambro, havinta nur unu fenestron, kuŝis alta senorda amaso da pakaĵoj, sakoj, korboj kaj felvestaĵoj. Jen tie, jen aliloke sidis kaj kuŝis sur ili virinoj, infanoj. Apude sur du mallongaj benkoj kaj sur la planko baraktis ĝemante kelkaj kontuzitoj. En la deĵorĉambro aŭdiĝis nesilentiĝanta sonorilbruo de telefono kaj monotona frapetado de telegrafaparato. Tra ĝia malfermita pordo oni povis vidi senmalhelpe, kiel konsternite kuris senĉese tra ĝi de la telefono al telegrafaparato kaj reen pala, hirtbarba altkreska staciestro en laŭforma ĉapo, formovita sur la nukon mem, kaj malbutonumita uniformo, kiel atakis lin de ĉiuj flankoj ĉiam novaj kaj novaj homoj, torente plenigintaj la ĉambron. Nenio estis aŭdebla en tiu ĉi ĥaoso de nervemaj voĉoj kaj sonorbruoj.

Ĉulkov kun sia kunulo trapuŝiĝis antaŭen.

— Diru, mi petas, — li sin turnis al la staciestro, kiu ĵus sidiĝis al telegrafaparato kaj rapideme-nerveme ekfrapis per la mano tremanta je la klavo, — ĉu baldaŭ nia vagonaro daŭrigos la vojon? Mia edzino...

— Ĉu vi ĵus falis de la luno? Ĉu vi ne vidas, ke okazis la malfeliĉo al la tuta vagonaro?.. Je dekoj, eble, centoj da... Lia parolo estis interrompita de telefonsonorado. Li kun indigno forlasis la klavon, alkuris al la telefono kaj metis la tubeton al la orelo.

— Nu?.. Jes, jes, mi jam cent fojojn parolis al vi!.. Mi ne scias, ĉe mi ĉio estis en ordo! Hm, hm... sendube... Ĉu mi kalkulis?.. Oni promesis... Mi ripetas, ke mi nenion ankoraŭ vidis... Ĉu vi ne komprenas, ke mi ja estas sola, ke mi eĉ por unu minuto ne povas forlasi la deĵorĉambron?.. Ĉu mi estas kulpa, ke oni ĝis nun ne donas ian helpon de ie?.. Kio, kio?.. Ne vere, ne!.. Do kion mi faros, oni disŝiras min je pecoj... Ĉu mi estas ne homo?.. He, ke diabloj prenu ĉion kaj ĉiujn... mi freneziĝos!..

Li ĵetis la tubeton.

— Sinjoroj!.. Kamaradoj, mi petas serioze, persiste, ke vi lasu min! — li diris al starantoj antaŭ li. Lia voĉo tremis. — Ĉu vi ne komprenas, ke vi malhelpas?.. ke mi estas sola kaj vi... Atendu, estu pli paciencaj, venos helpvagonaroj, oni ĉion aranĝos, liberigos la vojon, helpos... Aŭskultu! Mi petas vin serioze, ke vi silentiĝu kaj tuj... alie mi... — li prenis en la manon revolveron.

— Ni iru, ni iru, — la junulo ekparolis rapidmaniere, tirante Ĉulkov’on.

Malproksime de la stacio, ĉirkaŭita de nigra silenta arbaro, apud la semaforo mem amasiĝis grupo de scivoluloj. Malgaje aspektis la elreliĝinta lokomotivo, profunde eniĝinta per la antaŭaj radoj en sablon kaj ĥaose ŝutita de supre per grandaj rompopecoj de vagonoj kaj hejtoligno. Tra disbatita vitro de ĝia granda lanterno ankoraŭ malhele verŝiĝis antaŭen tra disrompitaj reloj strio de ruĝa lumo, kiel malfluidiĝinta sango, kaj super la tubo volveflugis lastaj nubetoj de maldensa vaporo. La vagonoj, jen ĵetitaj unu sur la alian, jen tute renversitaj, jen, fine, amasigitaj senorde laŭlarĝe de la vojo, perdis siajn kutimajn formojn kaj aspektis simile al amaso de disrompitaj, duonputriĝintaj ostoj sur bordo de disfosita malnova tombo.

Apud tute disbatita pakaĵa vagono ili ekvidis du virajn figurojn: ili kaŭris kaj rapideme metis en poŝojn kaj surbrustaĵojn iajn aĵojn, kuŝintaj apud granda disrompita kesto. Rimarkinte la homojn, ili tuj ĉesigis la laboron kaj forkuris.

— Ŝtelistoj!.. Ili estas ŝtelistoj!.. Oni devus tuj senindulge pafmortigi tiajn personojn. Parolante “inter ni”...

Kun ankoraŭ neniam sentita konsterniĝo kaj korpremiteco Ĉulkov rigardis la panoramon de la ruiniĝo, malrapide paŝante laŭlonge de la relvojo, kaj ne aŭdis la indignoplenan parolon de sia kunulo. Ie ĝemis iu, ie aŭdiĝis ies antaŭmorta stertoro, ie sub la rompopecoj akresone ploris suĉinfano, sed pro la krepusko kaj ĉiam densiĝinta nebulo estis neeble ekvidi iun suferanton. Subite lia rigardo falis sur ian homan figuron, kiu, duonkuŝante apud radoj mem de unu rompita vagono, vane uzis penojn por fari ion. Li silente sin ĵetis al ĝi. La homo estis belvizaĝa maljuna konduktoro kun glate-razita mentono kaj grandaj, timeme vagintaj en spaco, okuloj. Li tenis en unu mano sian lanternon, kiu pro ia miraklo restis tute nedifektita, kaj per la alia penis elpreni ion el poŝo.

— Permesu, mi helpos al vi, — rapideme komencis Ĉulkov, — donu al mi vian manon, leviĝu... Ĉu vi estas vundita?..

— Jen, la lanterno... la lanterno estingiĝis! — tiu respondis mallaŭte. — Ŝajne, io okazis al la vagonaro kaj la lanterno plu ne lumas... — li aldonis ankoraŭ pli mallaŭte, pli timeme. — La estraro kruele min punos, se oni vidos... Donu, mi petas, alumeton!..

La junulo tiutempe ekbruligis la lanternon kaj ĉe ĝia lumo kun teruro ili ambaŭ rimarkis, ke super la radoj altiĝis nur supra parto de la korpo de la malfeliĉulo, ke liaj piedoj, kaŝitaj sub dika tavolo de rompopecoj, estis neeligeblaj kaj sendube difektitaj. Malgraŭ tio la suferinto sin tenis heroe, ellasinte nenian dolorsonon, nenian plendon.

— Mi dankas, mi dankas... — li diris. — Nun oni vidos, ke mi estas sur mia posteno, ke mi ne dormis...

Kaj li en la antaŭa, duonkuŝanta pozo etendis antaŭ si la manon kun la brulanta lanterno.

Farinte nur du-tri paŝojn antaŭen, la scivoluloj ree haltis por unu momento kaj Ĉulkov, ekrigardinte ion, tuj fermis la okulojn kaj falis en la brakojn de la junulo ne povante vidi la bildon: inter du muroj de du malsamaj kunpuŝiĝintaj vagonoj antaŭ li mem elstariĝis peceto de makzelo kaj ies longa barbo, la kapo estis tute dispremita kaj la ruĝe-griza cerbo, malfluiĝinta inter la muroj, malsuprenpendis apud la sangmakulita barbo.

Lacaj, emociitaj de la nekutimaj impresoj, ili jam revenis al sia vagonaro, evitante rigardi la korŝirantan panoramon de la katastrofo, kiam subite nevole ilian atenton altiris elegante vestita juna homo, starinta senmove sur placeto de unu vagono. Lia dorso estis apogita je vagonmuro kaj ia ronda sufiĉe dika rompopeco de fera krado tiel alpremis lin je la ventro al la muro, tiel profunde eniĝis en ĝin, ke lia eleganta palto ŝajnis pro tio tratranĉita laŭlarĝe sur la ventro. La malfeliĉulo estis kvazaŭ alnajlita al la muro kaj ne povis fari eĉ plej malgrandan movon, malgraŭ tio li aspektis indiferenta al sia stato kaj senemocia. Nur la bela frunto sub danda ĉapelo estis sulkigita kaj la dekstra mano, per kiu li tenis ankoraŭ elegantan bastoneton, tremis iel nenature, febre.

— Eble, vi havas cigaredon?.. — li ĝentile demandis la junulon per voĉo, en kiu sonis mirinda pacienco, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis.

— Kun plezurego!.. — tiu respondis, leviĝante al li tra oblikve kuŝinta, forŝirita tegmento de ia vagono kaj etendante al li cigaredujon.

— Ne, ne... Komence vi ekbruligu ĝin, mi ne povas... — li nerveme ekskuis per la kapo kaj sulkigis la tutan vizaĝon. — Mi delonge ne fumis kaj...

— Kia teruro, kia teruro!.. — konfuzite flustris la junulo, konsciante sian senfortecon helpi al li iel. — Kion fari?.. Estu pacienca, karulo, ankoraŭ iom da tempo, parolante “inter ni”, oni baldaŭ donos helpon... Mi tuj venigos al vi...

— Bagatelo!.. — tiu respondis, kun ĝuo plenbruste enspirante tabakfumon kaj, kvazaŭ, senkonsciiĝante.

En tiu sama minuto venis helpvagonaro. Sur vagonplacoj de ĝi alte leviĝis ŝarĝoleviloj, iaj grandampleksaj strangformaj iloj, neniam antaŭe viditaj de la junulo, kuŝis dikaj ĉenoj, ŝnuregoj. Dum li trarigardis la aĵojn, el aliaj vagonoj larĝonde eliĝis roto de soldatoj kun hakiloj kaj segiloj en la manoj, malsanulistoj kun signo de ruĝa kruco sur la manikoj, flegistinoj, kuracistoj. Senhezite, senprokraste ĉiuj ili, kvazaŭ laŭ komando, tuj sin ĵetis al la amasoj de rompopecoj kaj post unu minuto ĉie inter la lastaj ekmoviĝis, kiel formikoj, la novevenintoj. Jen tie, jen tie ĉi aŭdiĝis sonoj de segiloj, de hakilfrapoj, sonis disbatitaj vitroj, kun obtuza bruo falis deĵetataj tabuloj, feraĵoj. Laŭlonge de la relvojo flugrapide trakuris vico de homoj kun portiloj sur la ŝultroj.

La junulo ekmemoris pri la alpremito, al kiu li ĵus promesis helpon kaj, forlasinte Ĉulkov’on, li alkuris al soldatoj, kiuj proksime de li energie disĵetis rompopecojn.

— Li staras ankoraŭ vivanta... li atendas!.. — li diris al ili. — Venu, mi petas, liberigu lin!.. Li estas tie ĉi, tre proksime...

Kaj, akompanata de kelkaj soldatoj, armitaj per segiloj, li ree ekrampis sur la konatan vagontegmenton.

— Ha, ree vi venis!.. — tiu diris. — Se eble, ankoraŭ unu!.. la lastan...

La junulo etendis al li brulantan cigaredon. Li tuj kunpremis ĝin per la dentoj kaj, ferminte la okulojn, kun ia feliĉa mieno komencis enspiradi la fumon kaj larĝstrie elspiradi ĝin tra la buŝo kaj nazo. Dume apud li rapidege grincis du segiloj de la venigitaj soldatoj. La feraĵo tre baldaŭ estis trasegita, sed pli frue, ol oni povis preni lin liberigitan per la manoj kaj meti sur alportitan portilon, li falis senviva.

Ŝvitkovritaj, malfacile-spirantaj portistoj kurportis de ĉiuj flankoj en specialajn vagonojn tiujn el suferintoj, kiuj elmontris ankoraŭ ian signon de vivo, kadavrojn, senformajn, kripligitajn homkorpojn oni metis en unu amason apud la semaforo mem.

Kaj subite ies laŭta ordonema voĉo tremigis la junulon, kiu ankoraŭ vagis sencele, observante la bolintan laboron:

— Kaptu lin, tenu!.. Ĉu vi ne vidas, li freneziĝis?..

Renkonte al li kuris de la stacidomo inteligentvizaĝa viro sen ĉapo. Lia surtuto estis malbutonumita, la kravato formovita flanken. Blankan, amelitan ĉemizon, kiu liberiĝis eksteren, disblovis vento. Sovaĝe svingante per la manoj, ŝirante la ĉemizon, li ploris kaj, terure brilante per la malklaraj, elorbitiĝintaj okuloj, ĝemis:

— Kie estas la mono?.. Redonu mian monon!.. Kie estas la mono?..

Du soldatoj baris al li la vojon kaj penis deteni lin, sed tuj falis sub neatendite-elmontrita de li neordinara forto. Por helpi al la soldatoj alkuris iaj homoj. Ili ĉirkaŭis lin, faligis teren, kunligis kaj ektrenis al la stacidomo. Li baraktis, kontraŭstaris kaj ne ĉesis krii laŭte, korŝirante:

— Redonu mian monon!.. Kie estas la mono?..

Poste oni rakontis, ke li estis kasisto de ia banko, ke oni konfidis al li tre grandan monsumon por veturigi ien, ke li ne sukcesis kunporti la monon el la vagono, de kie li elsaltis sendifekta pro ia miraklo en momento mem de la katastrofo.

Nur antaŭ la sunsubiro oni liberigis kaj riparis la difektitan relvojon kaj Ĉulkov, lacigita kaj elturmentita de ĉio vidita kaj trasentita dum la tago, povis senmalhelpe veturi pluen. Frumatene li disiĝis de la junulo en la urbo kaj rapidis en la hospitalon.
3. Surprizo.

Meze de vasta, luma vestiblo de la hospitalo malgaje, mallaŭte flustris granda fontano. Kun bruetado la akvo falis en la akvujon, supersonante paŝojn kaj mallaŭtajn voĉojn de flegistinoj, kiuj, kvazaŭ fanfaronante per siaj senriproĉe-puraj vestaĵoj kaj neĝoblankaj antaŭtukoj, kiel fantomoj, glitis senbrue tien kaj reen tra ŝtuparoj, bele volverampintaj supren je ambaŭ flankoj de la fontano. Tiu ĉi senbrueco, silento ĉiam efikis je Ĉulkov premegate, maltrankvilige. Li malrapide leviĝis en la trian etaĝon kaj haltis en la delonge-konata atendejo — granda ĉambro kun tri fenestroj, rigardintaj en la korton, kaj kun longa tablo kun karafo de akvo kaj glasoj, kun amaso de malnovaj, jam multeuzitaj ilustritaj libroj. Antaŭe ol sidiĝi al la tablo, li informiĝis de unu preterpasinta senemocia, trankvilmiena flegistino pri la edzino, sed tiu impone-estre interrompis en la komenco mem lian scivolemon, aludinte, ke lia vizito estas tro frua, neĝustatempa, ke nun malsanuloj akceptas matenan banujon, post kiu ili matenmanĝos, ke poste vizitos ilin la ĉefkuracisto kaj nur post tio, t.e. post tri-kvar horoj, oni permesos al parencoj kunvidiĝi kun ili.

— Mi scias, mi scias la ordojn, — rapideme siavice interrompis ŝin Ĉulkov, — mi ja estas ofta vizitanto, mi scias ĉion... Sed mi atendis ricevi de vi ĝenerale ian sciigon pri stato de la edzino...

— En kia ĉambro ŝi estas?

— En la ĉambro № 8... Ŝi estas...

— Mi ne scias, — ŝi diris sektone kun malŝate-“acida” mieno, — mi servas en la ĉambro № 14ª... Atendu, kiam venos la tempo, oni diros al vi... — ŝi aldonis indiferente-apatie kaj malaperis.

La sintenado de la flegistino nek mirigis, nek ofendis Ĉulkov’on, li tro bone konis la hospitalon kaj ĉiujn ordojn kaj morojn de ĝi. Li sidiĝis al la tablo kaj trinkis glason da akvo.

En liaj oreloj estis aŭdata ankoraŭ trudema bruado de vagonradoj, la koro estis kutime premegita de antaŭtimoj kaj neklaraj antaŭsentoj. La tempo pasis turmentige-malrapide kaj ŝajnis, ke granda horloĝo, pendinta ĝuste kontraŭ li inter la fenestroj kaj laŭte monotone tiktakinta, jam delonge ne funkciis plu. Por mallongigi la atendadon, Ĉulkov jen komencis trarigardi la ĉambron, kies plej malgrandajn detalojn li jam konis, jen foliis unu libron post la alia, sed ankaŭ tie ĉio estis delonge konata, ne interesa, enuiga. Li formovis la librojn, apogis la lacan kapon je la mano super la tablo kaj enpensiĝis. Subite li ekmemoris sian vojkunulon — la dande-vestitan junulon kaj apenaŭ rimarkebla rideto tuj glitis tra liaj palaj lipoj. “Li flegis min dum la tuta vojo, — li tuj ekpensis, — kaj mi eĉ ne dankis lin, mi eĉ ne demandis lin pri la nomo... Jes!.. “Inter ni”, “inter ni”... Iafoje homoj alkutimiĝas al uzado de pure-stultaj alparolaĵoj, kiel tiu ĉi “inter ni”!.. Tamen li estas bonulo kaj naivulo, ankoraŭ tute ne scianta la vivon... Iam ankaŭ mi estis tia, iam ankaŭ mi estis ema kredi je mirakloj. Kaj li parolis... Jes... li parolis, ke mi trovos la edzinon en bonstato, dume oni jam avertis min telegrafe pri la mala... Tamen... Mi ja sonĝis ŝin en la vagono ĝuste tian, sanan!.. Ho, se!.. Sed tio ĉi estas neebla, neebla... Sed, se?.. Tiam mi estus plej feliĉa homo en la mondo! Mi dorlotus ŝin, kiel infanon, mi gardus ŝin... Mi ne forlasus ŝin sola eĉ por unu minuto...”

— Ĉu vi enuas? Jen estas bona libro, se vi volas, — diris subite ia maljuna kuracisto, kun rideto metante sur la tablon dikan lede-binditan Biblion. — Iu el malsanuloj legis ĝin kaj de tiam ĝi restis...

Ĉulkov instinkte etendis al ĝi la manojn kaj, ĉiam ankoraŭ ĝuante la feliĉajn scenojn, kiujn li havis en sia imago, decidis hazarde malfermi la libron kaj tralegi tekston tiamaniere aperontan antaŭ liaj okuloj. “Mi tuj sciiĝos, ĉu...” — li ekpensis kaj fikse ekrigardis la malfermitan paĝon. Li estis tuj treege surprizita, traleginte en la komenco mem de la paĝo: “Se iu el vi suferas, tiu preĝu... Se iu el vi malsanas, tiu venigu la pliaĝulojn de la eklezio, kaj ili preĝu super li... Kaj la preĝo de la kredo savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin...” Ĉio tio ĉi estis tiel simpla kaj klara, tiel nova kaj neatendita, ke li longe ne povis fortiri la okulojn de la konsoligaj vortoj kaj ĉiam legis ilin denove, ĉiam trovante en ili novan, antaŭe kaŝitan por li sencon, kaj sentante nekutiman emocion. “Do kies estas la konsilo? Ĉu de Kristo?..” — li pensis, serĉante la titolon de la libro kaj la aŭtoron. “Jakobo...” — li, fine, tralegis la solvon kaj senkonscie malfermis aliajn paĝojn de la libro, kie li kun ne malpli granda miro tralegis: “...Pro la malgrandeco de via kredo, ĉar vere mi diras al vi, ke se vi havos kredon... nenio estos neebla por vi...” “Kredo, kredo, preĝo... — li flustris, — jen, kie estas la savo, la ĉefa!..” Kaj li ekmemoris, ke li iam antaŭ tre longe ankaŭ kredis kaj preĝis. Li ekmemoris, ke li, estante ankoraŭ knabo-gimnaziano, ĉiumatene kune kun aliaj knaboj vizitis survoje al la lernejo ĉiun preĝejon, ĉiun kapelon, kie ili arde preĝis kaj kisis krucifikson kaj ikonojn, ke li formetis sian ĉapon antaŭ ĉiu renkontata pastro, petis de li benon kaj poste respektoplene kisis lian manon. Li klare ekmemoris jam delonge-forgesitan malgrasetan, kvazaŭĝiban modestan figuron de la maljunulo pastro, kiu instruis en la lernejo la religion, kiun oni tre amis pro lia neordinara boneco kaj afableco. Li ekmemoris liajn konversaciojn, kiuj tiam entuziasmigis ĉiujn knabojn, li ekmemoris liajn kortuŝajn rakontojn pri la lastaj tagoj de la surtera vivo de Kristo, dum kiuj nek li mem, nek liaj aŭskultantoj povis sin deteni de larmoj. La rememoroj estis tiel dolĉaj, agrablaj. “Ĉu ne pro tio, ĉu ne pro la blinda, knaba kredo mi tiam sukcesis en ĉio?” — li pensis. Ie en proksima preĝejo oni eksonorigis al meso kaj tiu ĉi sonoro ŝajnis al li tia parenca, elkora alvoko, ke li ne povis kontraŭstari ĝin kaj tuj eksentis nevenkeblan deziron ĉeesti la diservon. Li jam leviĝis de la seĝo, kiam li estis surprizita: kontraŭ li staris tre juna, ĉarmvizaĝa flegistino, rigardinta lin kun nekutima kondolenco kaj partopreno.

— Ĉu vi atendas kunvidiĝon kun iu? — ŝi demandis lin mildvoĉe, ĵus iliaj rigardoj renkontiĝis.

— Jes, jes, — li balbutis, konfuziĝinte kaj ĝojante, — en la ĉambro № 8 estas mia edzino... Johanna Jak... Ŝi estis operaciota... kaj mi ne scias, ĉu ŝi...

— Ha, mi scias, mi scias! — la knabino vigle interrompis lin kaj ŝiaj okuloj ekbrilis per feliĉa rideto. — Kvankam mi servas nur kelkajn tagojn en la ĉambro, mi konas ŝin bonege. Ŝi estas bonstata, ŝi baldaŭ resaniĝos... Bonvolu atendi iom. Mi diros al vi, kiam venos la horo...

— Mi dankas vin, ĉarma knabino, vi revivigis min, vi...

Pro subita emocio Ĉulkov ne povis daŭrigi. Sed tio estis superflua, la knabino komprenis, ke ŝi konsolis unu suferulon kaj jam same senbrue, kiel ŝi venis al li, malaperis en labirinto de la hospitalo.

Restinte sola, li ree sidiĝis kaj almovis la Biblion. Li bedaŭris, ke antaŭe li malmulte konis la libron kaj, ŝajne, nun deziris dum la turmentiga atendado rekompenci sin pro la longa indiferenteco al ĝi. Iom post iom la ĉambro pleniĝis, ĉie aŭdiĝis mallaŭta interparolado, sed Ĉulkov tiel profundiĝis en la legadon, ke li rimarkis nenion. Nur kiam tra la ĉambro brue iris laŭte piedfrapante korpulenta figuro de la ĉefkuracisto, akompanata de kuracistoj kaj flegistinoj, kiam ĉiuj sidintoj en la ĉambro leviĝis kaj riverencis al li, nur tiam revenis al la realeco ankaŭ Ĉulkov. Li fikse ekrigardis la horloĝon, poste la indiferentajn, ridintajn vizaĝojn de la trairintoj. Tuj post ili en la pordo aperis la knabino, ŝi okulsigne invitis lin sekvi post si. Kun la koro preskaŭ ĉesinta bati pro la ĝojo li sekvis ŝin, ĉiam demandante sin: “Ĉu ŝi resaniĝas? Ĉu ree la feliĉo estas tiel proksima de mi?..” Antaŭe estis videbla la konata ĉambro № 8 kun malfermita pordo. Apud ĝi la knabino haltis kaj cedis al li la vojon. Larĝpaŝe li preteriris longan vicon de litoj, turniĝis maldekstren, ja tie apud fenestro staris la lito de lia edzino.

— Sinjoro, sinjoro, kien vi iras? — flustris la knabino post li. — Jen estas via malsanulino!..

Li supraĵe ekrigardis la montritan direkton kaj daŭrigis la vojon. Li ĉion scias, ŝi sendube eraras. Jen estas la fenestro, jen la lito. Sed kio okazis, la lito estas malplena... Sur la kusenon estas metita ne ĉifita neĝblanka tegilo, la litkovrilo estas ordigita... Unu momenton li staras silente, hezitante.

— Kie ŝi estas?.. Kie estas mia Johanna?.. — li flustras. — Ĉu ŝi...

— Ŝi, karulino, mortis... Ŝi ĉiam atendis vin, — de la najbara lito li ekaŭdis virinan voĉon.

— Kiun vi bezonas? Ĉu Johanna’n Jakovlevna?.. Ŝi kuŝas jen tie, malantaŭe, — flustris konfuziĝinte la knabino.

— Ne... Ŝia nomo estis Johanna Jakimovna. Ŝi mortis, — respondis la voĉo de la najbara lito.

————————————————

En la korto de la hospitalo staris unuetaĝa malbonaspekta masonita mortintejo kun rustiĝinta tegmento kaj forfalinta stukaĵo. Sur ĝia larĝa pordo pendis granda seruro. Ĉulkov longe staris senmove antaŭ ĝi.

— Ĉu vi volas ricevi kadavron de mortinto? — subite li aŭdis ies voĉon.

Antaŭ li staris sen ĉapo mezkreska viro en multeportita pelto kaj flate rigardis lin per siaj ruzaj mallarĝetaj okuloj.

— Jen estas loĝejo de la gardisto, — la viro daŭrigis. — Se vi permesos, mi tuj venigos lin, sed mi antaŭe petos vin, ke vi aĉetu ĉerkon ĉe mi... Mi havas bonegajn ĉerkojn kaj vendas ilin pli malkare ol iu ajn, mi certigas vin. Kian vi bezonas, ĉu grandan, ĉu porinfanan?..

En la malgranda gardobudo estis malpure kaj mallume. Densa nubo de tabakfumo plenigis ĝin ĝis la plafono mem. Ĉe tablo sidis du buboj en ĉapoj kaj, laŭte interinsultante per abomenaj vortoj, ludis je kartoj.

— Páŝa, — diris la ĉerkkomercisto al unu el la buboj, — jen la sinjoro deziras ricevi kadavron...

— Ĉu sinjoro?.. — demandis sarkasme-ridetante unu el la ludintoj, ĵetante sur la plankon restaĵon de cigaredo. — Se li estas sinjoro, li atendu, lia kadavro nenien forkuros, ĝi estas ŝlosita...

Nur post longaj kontraŭparoloj, dum kiuj Ĉulkov silentis, kiel mutulo, la bubo ekfumis novan cigaredon kaj prenis de najlo en la muro pezan kunligaĵon de ŝlosiloj.

Kun obtuza bruo la pordo de la mortintejo malfermiĝis kaj de tie en la vizaĝon de Ĉulkov ekblovis malvarma, naŭza kadavrodoro. Nek formetinte la ĉapojn, nek ellasinte el la buŝoj cigaredojn la buboj eniris. Post ili sekvis Ĉulkov kaj la ĉerkkomercisto.

— Bonvenon! — diris al ili unu bubo. — Elektu, kiun vi deziras. Nia komercaĵo estas bonega, sortimentita! He, maljunulaĉo, — li aldonis, frapante per la mano je la ŝvelinta ventro de kadavro de ia maljunulo, — vi ankoraŭ kuŝas, neniu vin prenas... Videble, ni estos devigitaj elĵeti vin al hundoj... ĥe-ĥe-ĥe!.. — li ekridis sovaĝe, vulgare.

Meze de la ĉambro staris larĝega tablo kaj laŭlarĝe de ĝi kuŝis vico de tute nudigitaj kadavroj. Ĉulkov alpaŝis al ĝi kaj tuj rekonis inter la kuŝintaj tiun, kiun li serĉis. Lia Johanna kuŝis meze de la tablo kun la manoj kruce kunmetitaj sur la brusto kaj ŝiaj longaj haroj pendis ĝis la planko mem. Ŝia pala vizaĝo ankoraŭ konservis trajtojn de iama beleco kaj nur bluintaj freŝaj kunkudroj postoperaciaj sur la ventro malbeligis ŝian kadavron en ĝia nekutima nudeco. Ĉulkov ekploregis kaj svenis.


4. “Li fariĝis tia religiema...”

Vintre venis en la vilaĝon la bopatrino de Ĉulkov. Ŝin renkontis la vartistino kaj kelkaj el samvilaĝaj virinoj, ĉiuvespere vizitintaj la domon. La renkonto kaj interparolo okazis pro neceso en la kuirejo, ĉar la mastro post enterigo de la edzino ĉiam ŝlosis la pordojn en la ĉambrojn kaj ne permesis, ke oni malhelpu al li.

— Nu, kiel vi fartas? — demandis la gastino, kisante la vartistinon. — Ĉu estas sana la nepo? Kaj la mastro?..

— Dank’al Dio, ĉiuj ni fartas bone, bona sinjorino. La knabeto estas sana, mi gardas lin, kiel mian okulon. Li dormas nun en la lulilo, tie... — ŝi montris per la mano la fermitajn ĉambrojn. — Kiam li ekploras, li — la mastro vokas min tien...

— Do kion li faras? Ĉu li akceptas iun tie? Mi aŭdis, li malfeliĉulo tute freneziĝis...

— Ho, kian teruraĵon vi parolas, mia kara... Oni mensogas, oni mensogas, ne kredu! Vere, li tute aliiĝis, li ne permesas, ke oni maltrankviligu lin...

— Do kion li faras tie sola?

— Dio scias, kion li faras. Li — karulo fariĝis tia religiema, tia religiema, kvazaŭ ermito: ĉiutage li vizitas la preĝejon kaj hejme li multe, tre multe preĝas, ĉiam li legas religiajn librojn kaj ĉiuvespere kunvokas jen ĉiujn nin, — ŝi montris la virinojn, — kaj ankaŭ devigas preĝi.

Ŝi viŝis la okulojn per antaŭtuko.

— Sidiĝu, sidiĝu! Sidiĝu ankaŭ vi, karulo, — ŝi sin turnis al la veturigisto, — jam baldaŭ li finos la preĝadon kaj vokos nin.

Kaj post nelonge ŝi aldonis pli mallaŭte:

— Ĉu vi aŭdas? Li preĝas...

Ĉiuj streĉis la aŭdosenton kaj en la veninta silento memafere oni klare ekaŭdis post la pordo ies profundajn ekspirojn kaj laŭtan flustrvoĉon.

— Li preĝas!.. — multesignife aldonis okulsigninte la vartistino.

— Kia malfeliĉo, kia malfeliĉo, — flustris la gastino. — Tio ĉi estas ĝuste religia frenezeco, pri kiu oni parolis al mi. Kaj kia bona homo li estis, kiel li amis Johan...

— Ĉu ĉiuj kunvenis? — iu laŭte demandis post la pordo.

— Ĉiuj, ĉiuj, karulo! — tuj vigle respondis la vartistino, alkurante al la pordo mem. — Li tuj enlasos ĉiujn nin, ke ni preĝu kun li. Tion ĉi li aranĝas ĉiuvespere. Ni iru!.. Ne ploru, karulino, li ne ŝatas...

— Eniru! — ordonvoĉe ripetis Ĉulkov, malfermante la pordon, sed ankoraŭ ne aperante. — Vartistino, elprenu la knabon el la lulilo!

— Kion li ordonas ankoraŭ?..

— Ke mi alportu la infanon, ke ĝi alkutimiĝu al preĝo kaj...

— Sinjoro, li pereigos la infanon! Karulino, ne tuŝu la etulon, mi petas...

— Mi ne povas... Kion vi timas? Ja ĉiutage...

— Eniru! — la voĉo ree ripetiĝis.

La bopatrino faris krucosignon kaj sin ĵetis antaŭen. Sed ĵus ŝi faris kelkajn paŝojn, sur la sojlo iu ĉirkaŭprenis ŝin kaj kovris ŝian vizaĝon per varmaj kisoj.

— Panjo!.. Kiel mi ĝojas, ĉu vi ankaŭ?.. — li balbutis emociite, apenaŭ spirante. — Ĉu vi aŭdis?.. Ŝi... Johannjo mortis, oni tranĉmortigis ŝin en la hospitalo! Mi mem vidis, jen tiel!.. — li faris rapidmovan mangeston laŭlonge de la ventro super sia malbutonumita surtuto. — Sed vi, panjo, ne malĝoju, ne malesperu, mi petas...

— Karulo, ĉu estas eble ne malĝoji? — ŝi, plorante, interrompis lin. — Mi kompatas vin. Ankoraŭ antaŭ nelonge vi estis tia bona, belaspekta... kaj nun vi aspektas tute maljunulo...

— Ĉu vi jam ploras, panjo?..

— Sen larmoj estas neeble...

— Jes!.. — li diris pensoplene. — Antaŭe mi ankaŭ ploris, ĉar tiam mi ankoraŭ sciis nenion, mi vagis en mallumo... Mi suferis kaj ploris...

— Mi ankaŭ suferas...

— Preĝu, panjo!.. Ĉu vi legis iam: “Se iu el vi suferas, tiu preĝu...” Ĉu vi scias? Ĉio malbona okazas al ni sole pro manko de nia kredo, pro nesufiĉa preĝo, mi mem tion spertis. Se mi antaŭe preĝus, se mi kredus, ŝi ne mortus! Kredu, panjo, kredu! Kreskigu en vi la kredon, kiel mi! Ho, la kredo ĉion povas!.. Ĉu vi ree ploras? Jen, kia maljuna vi fariĝis kaj plorema! Nu, pri kio vi ploras? — li ekridetis kaj post nelonge daŭrigis: — Pri kio?.. Ĉu vi timas la morton? Ne timu ĝin, panjo, ne timu! Ĉu vi scias? Ĉu oni parolis al vi? Mi nun kreskigas en mi la kredon kaj poste, eble jam post nelonge, kiam ĝi sufiĉe kreskos en mi, mi faros miraklojn, mi revivigos mortintojn, mi revivigos ĉiujn!.. Vere, vi vidos! Komence mi revivigos Johannjon, poste vi, kara panjo, poste la vartistinon, onklinon Lukerja’n, onklinon Matrena’n... — li parolis kun kreskanta entuziasmo, glitante per la arde-brilintaj okuloj de unu ĉeestinto al la alia. — Poste mi revivigos vin, ankaŭ vin... — li daŭrigis, montrante per la mano la ceterajn.

La virinoj kortuŝe plorĝemetis kaj viŝis la okulojn. La bopatrino, aŭskultante la sensencan parolon, nur malgaje skuetis la kapon.

— Sed vin sentaŭgulon, mortigiston, mi ne revivigos! — subite li tondrvoĉe ekkriis, mangeste montrinte la veturigiston, kiu kun scivoleco observis la nekutiman scenon, sin apoginte malantaŭe je la muro. — Vi tranĉmortigis ŝin, vi estu malbenita, ankaŭ tuta via idaraĉo! Via sorto estu eterna morto, geheno!

— Kara mia, kion vi parolas? Trankviliĝu, kiun vi malbenas? Li ja estas mia veturigisto...

— Ĉu la veturigisto? Ha, mi eraris... Bone... — li daŭrigis ĉiam fikse rigardante la ulon. — Tamen... tamen, ĉu vi scias? Nun mi rekonas lin, jes, mi rekonas... Li estas la bubaĉo, kiu mokis tie je la kadavroj! Mal-be-ni-ta, ke vi...

— Faru krucosignon, mia kara! Kion vi parolas? Mi certigas, ke li estas...

— Ĉu vere?.. Nu, pardonu, panjo!.. Plu ne ploru, plu ne timu! Mi revivigos vin, mi ĉiujn, ĉiujn revivigos, vi vidos!.. Kaj nun ni ĉiuj genuiĝu, genuiĝu, preĝu!.. — li kun plorego genuiĝis antaŭ ikonoj meze de la ĉambro, furioze kriante ion, kion plu jam neniu povis kompreni.