Internaciaj monpruntadoj dum milito

Internaciaj monpruntadoj dum milito ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Espero Pacifista - Aŭgusto 1905.pdf/3 internaciaj havas ekonomiajn fundamentojn. Konsekvence, la demando pri monpruntado dum milito, kiu povas kaŭzi gravajn konfliktojn (tion pruvas la teorio de S-ro Delaisi) prezentas grandan intereson por pacifismo.

II

Ĉiu scias ke dum milito, regno neŭtrala devas alporti absolute nenian helpon al unu el la militantoj aŭ al ili ambaŭ. Inter la helpoj alporteblaj, unu konsistas sendi al militanto necesajn objektojn por la daŭrigo de milito. Ĉiuj juristoj opinias ke regno neŭtrala devas sendi nek militajn municiojn, nek armilojn, nek nutraĵojn, nek monon. Sed ĉu tio, kio estas malpermesata al regnoj neŭtralaj, povas esti permesata al regnanoj de tiuj regnoj? Jes, diras la juristoj (kaj pli malsupre ni diskutos tiun teorion), sed, tre ofte, la malo fariĝas. Oni malpermesas al regnanoj de neŭtrala regno sendi difinatajn objektojn al la militantoj, kaj tiu malpermeso estas farita por du rimedoj :

1-e, la neŭtralaj regnoj povas malpermesi ke la difinataj komercaĵoj eliru el la regno ; tiel dum la franca-germana milito, Svisujo kaj Belgujo malpermesis eksteren sendadon de armiloj ;

2-e, ĉiu el la du militantoj difinas ian kolekton da komercaĵoj kiel kontrabandaĵo.

Sed la juristoj ne plu estas interkonsentaj kiam ili devas difini la objektojn kiuj estos konsiderataj kiel kontrabandaĵo. Ĉu oni devas tiel difini nur la armilojn kaj la militajn municiojn, aŭ ĉu oni devas difini ankoraŭ la nutraĵojn… kaj la monon? Je l’komenco de rusa-japana milito, Rusujo sciigis ke ĝi konsideros kiel kontrabandaĵo karbon, rizon, nutraĵon (deklaracio de 14/27-an de februaro 1904) kaj Japanujo sciigis ke ĝi tiel konsideras nutraĵojn, trinkaĵojn, karbon kaj monon (deklaracio de la 11-an de februaro 1904). Ni pli malsupre vidos ke praktike, tiuj deklaracioj havas tre malmulte da intereso, ed nun, ni nur demandos ĉu jure oni povas konsideri monon kiel kontrabandaĵo.

Se estas juste ke oni permesas al regnanoj de neŭtrala regno vendi municiojn militajn, armilojn kaj nutraĵojn al militanto, ĉu oni devas ankaŭ permesi ke ili sendu monon ?

Vendi armilojn, municiojn, nutraĵojn estas nur komerca afero. La komercantoj kontraktas indiferente kun ĉiu, kiu sin turnas al ili. Ilia komerco estas farata same indiferente dum paco kaj dum milito. Tio estas nur afero komerca. Pruntado de mono estas aliaĵo. Oni pruntas monon al tiu kiu estas la plej inda je konfido, al tiu kiu estas la plej simpatinda, al tiu kies konduton oni aprobas. De la komenco de la nuna milito, Angloj pruntis monon al Japanoj, kaj Francoj al Rusoj. Do, vendi komercaĵojn estas fari aferon, prunti monon estas fari servon. Kaj pruntado de mono estas do tre grava malrespekto de neŭtraleco.

Tiu tezo ne estas tute ĝusta kaj oni povas al ĝi prezenti du kontraŭdirojn.

1-e, monpruntado estas ofte afero komerca kaj ne sentimentala. Oni aĉetas akciojn de komercaj societoj kiujn oni tute ne konas, por kiuj oni havas nenian simpation, nur por ricevi grandan profiton. Multaj personoj tute abomenas la agojn de la turka sultano kaj tamen pruntas sian monon al li, ĉar ili pensas ke tiu afero alportos al ili multe da profito.

2-e, aliflanke vendi municiojn kaj aliajn komercaĵojn povas esti ofte konsiderata kiel servo, helpo, ĉar la komercistoj, en tiuj okazoj, ne estas senpartiaj kaj vendas pli volonte aŭ kun pli bonaj kondiĉoj al la kliento kiun ili preferas.

Konsekvence, se oni permesas la transsendon de ĉiuj komercaĵoj al militantoj, oni devas permesi ankaŭ la transsendon de mono.

Sed, se oni malpermesas la transsendon de tiuj objektoj (municioj, armiloj, nutraĵoj kaj aliaj), ĉu oni devas ankaŭ malpermesi la transsendon de mono ? Tio estas alia problemo.

III

Nenia regno, diras kelkaj juristoj, estas responda je la agoj de la regnanoj. Ĉiuj regnanoj estas liberaj agi laŭ sia volo. Ili konas la regulojn pri kontrabandaĵo, publikigitaj de ambaŭ militantoj. Ili do estas tute liberaj riski individue la aferon.

Sed oni tre bone povas respondi ke regno kaj regnanoj ne estas apartigeblaj. Regno estas regnanaro. Kiam tre multaj regnanoj pruntas monon al alia regno, ili estas incitataj tre ofte de sia regnestraro. La pruntado povas sukcesi nur, se la regnestraro ĝin favorigas kaj faciligas.

Sed alian respondon oni povas fari. La samaj juristoj kiuj tre bone apartigas regnon kaj regnanojn, proklamas ke ĉiu regno neŭtrala povas tre bone malpermesi vendadon eksteren de iaj objektoj al la militantoj, pro iaj politikaj kaŭzoj. Ili tre bone konsentas ke neŭtrala regno punu la regnanojn kiuj malrespektas tiun malpermeson ! Konsekvence ni povas konkludi ke regno havas perfekte rajton malpermesi la pruntepetadon de la militantoj, en sia lando[1].

Sed ĉu tiuj malpermesoj povas esti efikaj ?

Ni pli supre diris ke tiu malpermeso povas esti farita de du rimedoj, 1-e, aŭ de la neŭtralaj regnoj, kiuj ne permesas ke siaj regnanoj sendu objekton al militantoj 2-e, aŭ de la militantoj, kiuj decidas ke tiuj objektoj estas milita kontrabandaĵo.

La reguloj pri kontrabandaĵo ne povas havi gravan efikecon. Se hodiaŭ, mi deziras sendi el Parizo grenon al Vladivostok, Japanujo ne povas tion malebligi. Se mi deziras sendi nutraĵojn al Japanujo, perŝipe, Rusujo povos tre malfacile tion malebligi. Japanujo konsideras monon kiel kontrabandaĵo, tamen li militas kun mono ricevita de Anglujo, kaj Rusujo uzas francan monon ! Por ke la reguloj pri kontrabandaĵo estu vere efikaj, la militantoj devus esti tute blokataj kaj apartigataj de la cetero de l’mondo. Sed tiu blokado, farita kompreneble de la neŭtralaj regnoj, estus kaŭzo de multegaj konfliktoj kun tiuj regnoj kaj baldaŭ naskus universalan militon.

Ĉu la regnoj povas pli facile malpermesi la komercon de kontrabandaĵoj al siaj regnanoj ? Ni jam vidis ke Belgujo kaj Svisujo, neŭtralaj, malgrandaj kaj malfortaj regnoj, dezirante zorge observi neŭtralecon, kaj timante severajn venĝojn de la militantoj, se tiu neŭtraleco estus malrespektata, devis malpermesi ĉiun ajn eliron de armiloj, ekster siaj landlimoj. Tiu sola energia rimedo povas respektigi neŭtralecon kaj regulojn pri kontrabandaĵo. Sed ĉu oni povas praktike ĝin uzi ? Supozu ke hodiaŭ, la grandaj eŭropaj regnoj volante respekti neŭtralecon, kaj respektigi ĝin de siaj regnanoj, malpermesus ĉian eksteren sendon de nutraĵoj, trinkaĵoj kaj mono !

Tio haltigus la tutan ekonomian vivon de la mondo. Oni ne diru ke sufiĉus malpermesi la sendon difinitan speciale por militantoj, ĉar hodiaŭ mil rimedoj ekzistas por malobei tian malpermeson ! Tiel, en 1855, la hanovra ŝipo Vrot Howina iris, kun ŝarĝo de salpetro, de Anglujo al Lisboa, de kie la ŝarĝo devas esti transportita en Hamburgon, por esti poste sendata en Rusujon!!

Rilate al sendo de mono, estas tre malfacile ankaŭ tute malpermesi tiun sendon al militanto. Sed tamen regno povas malpermesi pruntepetadon de militanto en sia lando. Tiu malpermeso estis cetere jam farita. Tre vere, ĝi ne malebligas la transsendadon (S-ro Delaisi, en la suprecitita artikolo, diras ke rusa caro ne estus povinta militadi, eĉ dum ses monatoj, se li ne estus povinta ĉerpi laŭvole monon el kasoj de grandaj francaj financaj firmoj). Sed tamen, tiu malpermeso malfaciligas tiun monan helpon.

Ĉar hodiaŭ, oni ne nur permesas ofte tiun pruntadon, sed eĉ la registaroj uzas sian tutan influon por ke la regnanoj bonvolu prunti sian monon! En franca vilaĝo, mi mem vidis la sekvantan fakton: S-ro B…, kiu ne kutimas sin okupi pri financaj aferoj, deziris procentedoni kelkajn milojn da frankoj. Jam li aŭdis du financistojn, kiuj diris ke la pruntado al Brazilujo estis tre bona kaj tre profita. S-ro B… do rapidis telefoni al sia bankiero, petante ke li aĉetu brazilajn akciojn. La bankiero konsentis. Sed, la morgaŭan tagon, du oficistoj de la banko alvenis ĉe S-ron B… Ili klarigis al li ke li bone farus, aĉetante akciojn rusajn, ĉar Rusujo estas granda, potenca kaj riĉa lando, ĉar ĝi povus nun prosperi ĉiam pli kaj pli, ĉar prunti al ĝi monon estus afero tre profita kaj tute senriska. Fine S-ro B… konvinkita, aĉetis akciojn rusajn anstataŭ brazilajn!!

Estus do tre facile ke la neŭtralaj regnoj ne plu tiel favorigu kaj helpu la pruntepetadon de militanto, kaj eĉ tute malpermesu tiun pruntepetadon.

IV

Kiel do konkludi tiun studadon?

Absoluta, tuta neŭtraleco estas justa kaj dezirinda. Sed ĝi estas kimero, ne realigebla praktike. Ni vidis, ke por ĝin efektivigi, estus necese ke neŭtralaj nacioj ĉesu ĉiujn rilatojn ekonomiajn, kaj eĉ ĉiujn eksteren sendadojn de komercaĵoj, kun la militantoj, kaj tio estas tre malfacila. Tamen, ni povas postuli neŭtralecon ĉiam pli severa kaj pli rigora.

Oni povas pli malfaciligi la neobservon de la reguloj de neŭtraleco, apliki tiujn regulojn al la sendoj de mono, kaj por tio la malpermeso de monpruntado estas rimedo efika kaj dezirinda. Cetere tiuj problemoj pri neŭtraleco estas unuj el la plej malklaraj el ĉiuj tiuj de la juro internacia. Feliĉe, oni scias ke la konferenco de Hago esprimis la jenan deziron:

« La konferenco esprimas la deziron ke la problemo pri la rajtoj kaj devoj de la neŭtralaj regnoj estu enskribitaj en la programon de proksime venonta konferenco. » Tiel ni ne devas malesperi. Tamen, ĉar en la kongreso en Lille, la pacifistoj sin okupis pri la programo de tiu venonta konferenco, ĉar ili opiniis ke pacifismo povus havi influon pri la starigo de tiu programo, ili estus bone agintaj se ili estus enskribintaj en siajn dezirojn pri tiu afero, la malsimplan kaj malklaran problemon pri neŭtraleco kaj precipe la problemon pri la internaciaj monpruntadoj dum milito.

Gabriel Chavet.

  1. Pri tiu demando, la germana revuo Friedens-Warte de aprilo 1905 enhavis tre interesan artikolon de aŭstra financisto kiu, pro sia alta situacio en la banka mondo ne permesis publikigi sian nomon. La artikolo, titolata « Militaj monpruntadoj », kaj subskribata C. M., estas tiam pli grava, kiam oni konas ĝian devenon : versimile, ĝi estis la unua kondamno de militaj monpruntadoj elveninta el la specialaj financaj rondoj.
    En tiu artikolo, ni legas la jenan bonegan deklaracion :
    « Eĉ moralo ŝanĝas kun la tempo : ne la ŝtelon punis la Spartanoj, sed la mallertecon de tiu, kiu sin lasis kapti. Ni preparu la fariĝon de nova etiko :
    « Ne nur kiu militas kontraŭ nia patrujo, sed ankaŭ kiu ajn militas, estas nia malamiko : subteni lin per mono, estas kulpiĝi pro krimo de ofendo de nacio. »