Interpopola Konduto/Antaŭparolo

ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi libro montras observitajn faktojn. Verkinte pri la historio de polaj ribeloj kaj pri slavaj nacioj batalintaj por libereco, la aŭtoro sidis kiel konsilanto ĉe kvar kunvenoj de la Ligo de Nacioj kaj notis siajn impresojn.

Ĉiuj centjaroj aperigas kontrastojn. La XX-a estos ja vidinta du fortajn klopodojn en kontraŭaj direktoj: apartiĝo kaj kuniĝo de nacioj. Ambaŭ naturaj.

En Azio, kiel en Eŭropo, la popoloj emas al plena liberiĝo el fremda rego. Sendependaj ili fariĝas. Samtempe sian internacian vivon ili provas organizi. Tasko malpli facila!

Sur la vojo al memrego klare brilas la baro: unu premanto kiel sola pafcelo. Kontraŭ ĝi fajras ĉiuj lumoj.

Sur la vojo al federacio, malpli nete vidiĝas la baroj. En mallumo ĉiuflanke aperas ili. La plej grava nomiĝas: timo. Estas eĉ ne certe, ĉu oni ĉiam deziras antaŭen veturi.

Ankaŭ reiri ŝajnas danĝere. Tial oni piedumas ofte kiel opera ĥoro surloke restanta kaj kadence levanta la krurojn laŭ milita kanto: »Antaŭen! Iru ni, marŝu ni, paŝu ni, senĉese antaŭen!…«

La ekonomia flanko de tiu kontraŭeco ricevis abundan studon. Ankaŭ la politika. Eĉ la jura. Sed restas alia flanko malpli esplorita. Estas tradicioj, moroj, hereditaj ideoj, kolektivaj emocioj, vasta reala mondo ne pli forgesinda ol la mondo de ciferoj. La vivo miksas ĉion, enligas ĉion en sia konstanta fluo.

Por ekkompreni tion, kio okazas en Azio aŭ en Okcidento, necesas aŭdi, kion la homoj manĝas tie, kion ili gajnas. Necesas ankaŭ aŭdi, kion ili kredas.

Ĉu la unu dependas de l’ alia? tiam eĉ pli necesas ekstudi ambaŭ. Kial? Ĉar unu ŝanĝiĝas antaŭ alia kaj trovas ĝin baranta la vojon. Aŭ male.

Kondiĉoj novaj kontraŭ kutimoj hereditaj. Sentoj malnovaj kaj bezonoj kontraŭaj. Kolektivaj pasioj. Moralo enlanda kaj moralo nacia en interbatalo. Ĉu tio ne meritas esploron?

La virinon interesas la temo eĉ pli ol la viron, kiu forgesas tiun muron kaj rompas sian nazon. Se la legantoj bonvolas iom peni por eliri el si mem kaj rigardi la mondon, ŝanĝante lokon en ĉiu momento, eble tiuj paĝoj helpos ilin pli bone kompreni la moviĝantan realon ĉirkaŭ si.

Por ĝin ekvidi, necesas turni konstante la binoklon kaj rigardi per ambaŭ flankoj.

Se la mondo nur konsistus el anĝeloj kaj friponoj, ĉio estus ja multe pli simpla. Sed nek unu, nek alia ni estas entute.

Malpli komplikas la situacion la escepta krimulo, kiu vin izole dolorigas, ol la bonaj homoj, kiuj vin suferigas amase kredantaj eĉ agi prave.

Valoras do serĉi la kialon. Facile vi diras, ke sufiĉus ŝanĝi la koron de l’ homo por alvenigi la pacon definitivan. Historio pruvas alion. Necesas krome, ke la homo lumigu sian inteligenton kaj adaptu siajn organizojn. Sen tio lia plej heroa virto servas nur la kolektivajn pasiojn, kiuj ŝtopas liajn okulojn.

La hereditaj kutimoj kuntrenas la korojn. La sentoj ligiĝas al ekzistantaj organizoj.

Ni rigardu la spertojn kaj provu eklegi en animo de popoloj, kien tempo fluanta ĉion enskribas.

Junio 1931.