Interpopola Konduto/Kompleta teksto

(p. 3-151)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/4
TEMO KAJ CELO

Tiu ĉi libro estas frukto de multjara observado kaj aperis en 1931 en la franca Filozofia Kolekto Felix Alcan en Parizo. La nuna reverko en Esperanto ne aldonis ian mencion pri faktoj okazintaj dum la postaj jaroj. Ili ne ŝanĝus ion al la sufiĉa instruo de la ĝistiama Historio tra sinsekvaj centjaroj. Tial bonvolu legantoj unue legi la antaŭparolon.

La celo ne estis esprimi partian opinion, sed ekzameni faktojn sur psikologia kampo ne sufiĉe atentata. Kiuj ŝatas insultojn, tiuj ne legu ĝin. Ili ne trovos ion por nutri pasion. Ne ofendi, sed pripensigi, jen la intenco: Kiel homoj kondutas de nacio al nacio? Kiel ili sentas are?

Ĉu Historio povas esperigi sur tiu kampo ian progreson etikan, tion esploras la persona konkludo. Kiu de l’ frua knabeco jam aŭdis la homarajn alvokojn de Zamenhof kaj observis la kontraston kun kruda realo, tiu neniam povis forlasi temon konstante sin trudinta al observemo.

Locarno, Pasko 1934.

E. P.
ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi libro montras observitajn faktojn. Verkinte pri la historio de polaj ribeloj kaj pri slavaj nacioj batalintaj por libereco, la aŭtoro sidis kiel konsilanto ĉe kvar kunvenoj de la Ligo de Nacioj kaj notis siajn impresojn.

Ĉiuj centjaroj aperigas kontrastojn. La XX-a estos ja vidinta du fortajn klopodojn en kontraŭaj direktoj: apartiĝo kaj kuniĝo de nacioj. Ambaŭ naturaj.

En Azio, kiel en Eŭropo, la popoloj emas al plena liberiĝo el fremda rego. Sendependaj ili fariĝas. Samtempe sian internacian vivon ili provas organizi. Tasko malpli facila!

Sur la vojo al memrego klare brilas la baro: unu premanto kiel sola pafcelo. Kontraŭ ĝi fajras ĉiuj lumoj.

Sur la vojo al federacio, malpli nete vidiĝas la baroj. En mallumo ĉiuflanke aperas ili. La plej grava nomiĝas: timo. Estas eĉ ne certe, ĉu oni ĉiam deziras antaŭen veturi.

Ankaŭ reiri ŝajnas danĝere. Tial oni piedumas ofte kiel opera ĥoro surloke restanta kaj kadence levanta la krurojn laŭ milita kanto: »Antaŭen! Iru ni, marŝu ni, paŝu ni, senĉese antaŭen!…«

La ekonomia flanko de tiu kontraŭeco ricevis abundan studon. Ankaŭ la politika. Eĉ la jura. Sed restas alia flanko malpli esplorita. Estas tradicioj, moroj, hereditaj ideoj, kolektivaj emocioj, vasta reala mondo ne pli forgesinda ol la mondo de ciferoj. La vivo miksas ĉion, enligas ĉion en sia konstanta fluo.

Por ekkompreni tion, kio okazas en Azio aŭ en Okcidento, necesas aŭdi, kion la homoj manĝas tie, kion ili gajnas. Necesas ankaŭ aŭdi, kion ili kredas.

Ĉu la unu dependas de l’ alia? tiam eĉ pli necesas ekstudi ambaŭ. Kial? Ĉar unu ŝanĝiĝas antaŭ alia kaj trovas ĝin baranta la vojon. Aŭ male.

Kondiĉoj novaj kontraŭ kutimoj hereditaj. Sentoj malnovaj kaj bezonoj kontraŭaj. Kolektivaj pasioj. Moralo enlanda kaj moralo nacia en interbatalo. Ĉu tio ne meritas esploron?

La virinon interesas la temo eĉ pli ol la viron, kiu forgesas tiun muron kaj rompas sian nazon. Se la legantoj bonvolas iom peni por eliri el si mem kaj rigardi la mondon, ŝanĝante lokon en ĉiu momento, eble tiuj paĝoj helpos ilin pli bone kompreni la moviĝantan realon ĉirkaŭ si.

Por ĝin ekvidi, necesas turni konstante la binoklon kaj rigardi per ambaŭ flankoj.

Se la mondo nur konsistus el anĝeloj kaj friponoj, ĉio estus ja multe pli simpla. Sed nek unu, nek alia ni estas entute.

Malpli komplikas la situacion la escepta krimulo, kiu vin izole dolorigas, ol la bonaj homoj, kiuj vin suferigas amase kredantaj eĉ agi prave.

Valoras do serĉi la kialon. Facile vi diras, ke sufiĉus ŝanĝi la koron de l’ homo por alvenigi la pacon definitivan. Historio pruvas alion. Necesas krome, ke la homo lumigu sian inteligenton kaj adaptu siajn organizojn. Sen tio lia plej heroa virto servas nur la kolektivajn pasiojn, kiuj ŝtopas liajn okulojn.

La hereditaj kutimoj kuntrenas la korojn. La sentoj ligiĝas al ekzistantaj organizoj.

Ni rigardu la spertojn kaj provu eklegi en animo de popoloj, kien tempo fluanta ĉion enskribas.

Junio 1931. Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/8 floro. Ĝi ne suspektas landlimon ignoratan de naturo. Sed la homoj havas propran historion kaj memoras pri ĝi.

Ili vivas en gentoj. Unua patrujo de l’infano estas la patrino. El ŝi li apartiĝas kun timo, kaj ekkonscias malrapide pri ekzisto sendependa. Kiam li akiris tiun iluzion, li jam devas ĝin perdi.

Unue familio. Poste patrujo. Al ĝi li devas reporti la filan amon kaj la sopiron al varma rifuĝejo.

Se venos milito, li devos al la patrujo la vivon mem oferi. Laŭ tiu mezurilo jam li komprenas, ke tio estas la ĉefa religio ĉirkaŭ li.

Kiu kredo plej multe postulas, tiu plej multe gravas.

Nacian konscion oni kulturas en lernejo, en preĝejo, en la hejmo, en gazetaro, en armeo. Per ĝi la homo super si mem altiĝas. Per ĝi li partoprenas en estaĵo multobla kaj dia.

Naskiĝa tero fariĝas templo, gepatra lingvo kvazaŭ komunio, nacia flago kvazaŭ sanktaĵo, ŝtata himno kvazaŭ preĝo kaj milito jam ofero sur altaro.

Tiuj profundaj emocioj kortuŝas eĉ la plej skeptikajn. Tiu mokema sendiulo, nomita »La Tigro«, ekploradis aŭdante La Marseillaise. Pie li konservis eĉ saketon da nacia tero. Kiam estis minacata la korpo de l’ patrujo, li per tuta kredo laŭdegis ĝian animon.[1]

Paul Valéry pentras tiun amon, vekitan per milito: Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/10

Kiam ĝi havas la korpon, tiam ĝi ekvivas kiel ŝtato. Nova ekzistanto inter popoloj, ĝi havas emojn, bezonojn, deziron preni kaj posedi. Tute same kreskas vivo besta aŭ infana. Ekzisto fizika turnas sin al intereso, kapto kaj konservo, envio kaj defendo. La korpo batalas por vivo.

Kaj animo sekvas. En tiu batalo aperas la reagoj de l’ menso, konataj en ĉiu ekzisto individua: ambicio, ĵaluzo, timo, memadmiro. Ili kuniras kun la volo vivi.

Animo de nacio formiĝas el ties sentoj kaj rememoroj, antaŭ ĉio la defendo.

Plej forte dum milito regas la sento nacia. Eĉ la miraklon de l’ sankta unueco ĝi ebligas.[2]

Dum paco l’ animo kolektiva estas malpli streĉita,[3] sed ĝi konservas la postsignon de la krizoj, dum kiuj ĝi vibris. Ĉu patrujo kontraŭ ceteraj montriĝas egoista, fanfarona, maljusta aŭ ignorema, pri tio ne tro zorgas tiuj, kiuj ĝin amas. Eterne ĝi defendas sin kaj sur okuloj ili havas blindotukon.[4]

Amantoj de patrujo ne donas al ĝi animon ĉiam egalan aŭ eĉ tiel noblan kiel la ilia. Ĉu vi ne vidis blindiĝintajn gepatrojn igi sian filon dorlotita sentaŭgulo post malsano vivdanĝera, kiam ili riskis perdi lin tute?

Kion faras la homoj el sia dio nacia? Valoras iom pripensi tion. Unue observu. Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/12 ekstero por promenadi ĉirkaŭ niaj armilejoj kaj fotografadi, ĝi estas hontiga. Sed, se ni sendas iun fari tion ĉe l’ najbaro, ĝi estas heroa, kaj la kuraĝulo sukcesinta ricevas honorigon pro lia braveco.

Sed, en ara konduto, eĉ pli frape sin montras nia du-ŝranka moralo. Ĉe la fino de milito, premita popolo postulas kontentigon de siaj sopiroj en la nomo de l’ principo pri nacieco. Apenaŭ gajninta sian propran unuecon aŭ liberecon, tuj ĝi rifuzas al ceteraj la rajton profiti la saman principon. Tuj ĝi klopodas akiri kiom eble plej multe da teritorio kaj aneksi alilingvajn loĝantarojn sen ia konsidero al iliaj preferoj.

Poste ĝi suferigas ilin ĝuste per la sama ĉikanado, pri kiu ĝi mem antaŭe plendadis… »Sed tio estas ja tute alia afero!« Tiun ĉi respondon vi aŭdos al ĉiu rimarko. Kompreneble ĝi estas alia afero kaj kia estas do la fundamenta diferenco? Ĝuste tia, kia difinis ĝin afrika ĉefo tiel trafe.

Estas ja nature, ke la homoj kreis sian dion nacian laŭ la propra bildo. Psikologio de l’ amasoj — ankoraŭ tro malmulte progresinta scienco — trovas eĉ tre multajn okazojn, kiam ara konduto montriĝos rimarkinde malsupra je meza moralnivelo de la individuoj enkalkulitaj.[5]

Tamen impresas malpli la konduto mem ol la frapante nekapableco eĉ imagi alian agmanieron. Individuo ja povas agi maljuste kaj poste rekoni tion, sed patrujo konas nenian malbonon, krom la suferata. Ĝi ne povas esti malprava, eĉ ne venkita. Nur legu ĝian historion en ĝiaj lernolibroj. Preskaŭ neniam ĝi perdis batalon, escepte kiam ĝin perfidis krimulo.

Ĝi vere okupas lokon de dio. Ĝi estas maksimumo al si mem sufiĉanta kaj ne kapabla erari. La tuta moralo pri ĝi estas ŝuldata: servi ĝin kun amo. Ofero al la patrujo estas nobla devo. Ofero de la patrujo al ceteraj estas ne imagebla. Juĝo pri ĝi estas blasfemo. Ĝi povas eĉ esti punata kiel ŝtatperfido.

Reprenu la ekzemplon de premita popolo, fine liberiĝinta kaj poste premanta la ceterajn siavice. Sento pri justeco igis vin pledi por tiu popolo, dum ĝi suferadis. La sama sento vin igos defendi tiujn, kiujn ĝi nun ĉikanas. Neniam ĝiaj nacianoj kapablos vin kompreni. Hieraŭ vi estis amiko, hodiaŭ malamiko; nur tiel ili vidos kaj maltrafe cerbumos por malkovri kialon.

Via juĝo estas ekstera. Ilia sento estas interna rilate al ilia patrujo. Sub ties tegmento ili restas kaj ne povas ekvidi, al kio vi aludas. Ĉu vi estas por ili aŭ kontraŭ ili? Ĉu vi adoras ilian dion aŭ alian?

Dumlonge la homoj kredis, ke rondiras la suno ĉirkaŭ nia tero. Ĝin atestas ankoraŭ postsignoj en ĉiuj lingvoj. Kial do miri pri la limiteco de la prinaciaj religioj?

Por ke ne tiel estu sed alie, devas ekzisti kredo je io pli vasta aŭ la kapableco pense meti sin en la haŭton de l’ najbaro. Meti sin tien nur per armeoj postulas malpli kreskintan cerbon.

Eniĝi en ĉemizon aŭ ĉapon de ceteruloj, imagi sin en ilia loko por ekkompreni, kiamaniere ili vidas aferojn, estas mensa ekzerco, kiu faciligas al ĉiu la vivadon en socio. Se ĝin provas malmulte la homoj, ankoraŭ pli malofte la nacioj! Vidu pri armiloj. Tiuj de l’ najbaroj nin timigas. Ni aĉetas do pluajn aviadilojn kaj pluajn militŝipojn, »Tion postulas sekureco«.

Ke la najbaroj siavice maltrankviliĝos pri nia aĉeto, tia ideo eĉ ne venas en nian cerbon. Kiam ili estos farintaj kiel ni mem kaj pligrandigintaj sian materialon pro timo al la nia plua, nur tiam ni maltrankviliĝos kaj denove kreskigos nian armilaron. Tio kompreneble ripetigos la fenomenon, kaj tiel plu, k. t. p. senfine. Refleksoj. Konduto besta. Cerbo mallarĝa. Tiel progresadis jam duoncentjaron la konkurado por armiloj. Se ĉiu, antaŭvidante la reagon de l’ najbaro, estus timinta la proprajn aĉetojn kiel kaŭzojn de la ceterlandaj, ĉiu estus ŝparinta la elspezon, kaj la sekureco estus pli granda. Nur la vendistoj estus malpli profitintaj.

Ĉe la senarmigaj konferencoj, kunvokitaj por haltigi la konkuradon, ne regas tia logiko, tiom elementa. Eĉ se oni devos redukti, oni partoprenas kun la intenco konservi ĉiuokaze pli ol tiu alia.

Kion li konkludos el tiu intenco, tio ni ricevas eĉ konsideron, ankaŭ ne la eventuala malsukceso de la kunveno. Se iu ŝtatisto malsame rezonus kaj akceptus egalecon hontigan, li ja riskus famiĝi kiel perfidulo, aŭ almenaŭ kiel malvenkisto.

Intervenas ankaŭ demandoj pri prestiĝo. Madariaga komparas iujn ŝtatojn al senmoniĝinta kastelano, kiu nun devas kontentiĝi je tri servistoj. Sed akcepti kvazaŭ kontrakton, kiu trudus al li tian limon, tion li ne konsentas. Propran defalon li rifuzas subskribi.[6]

Dum jaroj elportas regno tre malvolonte la maljustecon de kontrakto brutale trudita de venkinta najbaro. Posta milito ŝanĝas la rolojn. Tiam la najbaro estas la venkito. Siavice oni trudas al li severajn kondiĉojn. Sed, se li plendos kaj rompos harmonion per siaj protestoj, jen forta surprizo kaj nekompreno ĝuste ĉe tiuj, kiuj neniam akceptis por si mem la staton de venkiteco.

Kie kuŝas logiko, racio, inteligento en ĉio ĉi? Ne serĉu ilin, kie mankas ili. Dezerta kampo tie. Ĉu vi serĉus racion, kiam vi frapetas lignon gratulante vin mem pri evitita malsano? Hodiaŭ ne kredebla ŝajnas al vi kruda superstiĉo aŭ naŭza kruelaĵo de la Mezepoko. Dume, por la homoj tiutempaj, ĝi estas vero nediskutebla.

Vi tro ignoras la stampon kaj kutimon. Potenco fortega. Pozitiva kaj negativa. Kiam ĝin subtenas sento sanktiga, ne sufiĉas unu tago por ĝin aliigi.

Enkonduki logikon en similan kampon estus kompleta revolucio. Uzante ĝin por ekmezuri la universon, Einstein eltrovis relativecon. Vi malkovrus tre parencan trovaĵon.

Tuj la bezonoj de l’ aliaj nacioj aspektus tiom gravaj, kiom la niaj. Tuj alies rajto al feliĉa vivo fariĝus fundamenta por ni. La prinacia religio, en si mem enŝlosita, malfermus la fenestrojn. Etiko nova transkovrus ĝian tegmenton. La Olimpaj dioj estus trovintaj juĝistojn en Hago kaj superleĝon en la spirito de l’ homoj. Kia renverso! Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/17 sudamerikaj mbajaoj kredas sin »la plej nobla nacio en la mondo, la plej malavara, la plej lojale honesta kaj la plej kuraĝa«.[7] Konkurantojn ili havas ankaŭ en Eŭropo.

Vere gajigan krestomation oni povus kunverki el gazetartikoloj kaj paroladoj ilustrantaj nacian vantecon. Ne nur la ŝaho de Persujo elektis la titolon centro de l’ mondo. Paris estas lum-urbo, Ĝenevo ĉefurbo de la nacioj.

En la gazetaro de …, ni diru Balavujo por utiligi algebran X kaj ofendi neniun, plurfoje en ĉiu gazetkolono vi legas bone konatajn esprimojn: gesto vere balava, nobleco tute balava, kuraĝo tipe balava, ne forgesante la balavan honestecon, la balavan elegantecon kaj la nekompareblan brilon de Balavujo en la mondo.

La sola manko riproĉata de Balavujo al si mem estas kritiki sin tro facile. Vane vi serĉus ekzemplon de tio. Verdire ĝi estas la sola eco, kiu mankas al ĝi kaj al ĉiuj ceteraj. La Bruyère estus dirinta tion multe pli bone.

Eĉ la scienculoj de Balavujo plenigas siajn malfermajn prelegojn per laŭdegoj al la balava scienco, kvazaŭ povus ekzisti io alia ol scienco sen iu ajn adjektivo. Estas pluraj Balavujoj en la mondo.

Kaj kio estas vera pri Balavujo, tio estas ankaŭ vera pri multaj aliaj, kiuj vidas ĉi tie nur la portreton de l’ najbaro. Balavismo sin kaŝas en ĉiu el ni. Ĉi estas komplekso de malsupereco. Vere supera popolo ne bezonas fanfaroni. Nacia modesteco estas signo de alta civilizo, tre malofta.

En la nacia lingvo svarmas do la esprimoj neĝentilaj pri aliaj popoloj. Nomaĉojn krudajn aŭ ridigajn ili ricevas. Ilia simpla adjektiva nomo jam entenas fi-sencon. Se »gesto vere balava« signifas en Balavujo noblan agon, ĝi kredeble trans la limo signifas sentaktan konduton.

Se vi ŝteliras el hotelo forgesinte pagi la restadon, tion oni nomas en Francujo filer à l’anglaise (angle foriri) kaj en Anglujo prendre congé à la française (france adiaŭi). Eĉ la plej diskretaj apotekaĵoj estas nomataj »francaj« en Londono kaj »anglaj« en Parizo.

Ofte la naciaj himnoj rebriligas kolektivan vantecon kaj malamikecon al aliaj. Se iliaj vortoj estus lumbilde prezentataj sur teatra kurteno dum oficiala vizito de fremdlanda estro, li rajtus suspekti malbongustan ŝercon.

Oni povas kompreni, kial angla episkopo proponis ŝanĝi kelkajn versojn de God save the King. Ili sonas malĝentile kontraŭ la fremdaj ambasadoroj invititaj al Guildhall. Jam Tolstoj rimarkigis la ironion de la Marseillaise, kantata kontraŭ tiranoj tuj poste la Dio Ŝirmu Caron en la tempo de la franca-rusa alianco. En kiom da naciaj himnoj ne troviĝas unu verso, kiu sonus iom maldece dum ceremonio de la Ligo de Nacioj?

Reale ĉiu afero posedas du kolorojn kontraŭajn. Ĉu el ekstero, ĉu el interno vi ĝin vidas? Ĉu el unu, ĉu el alia vidpunkto vi ĝin rigardas? Simbolo, ceremonio, ago de tradicia respekto povas al eksterulo aspekti treege komika. Tia vidaĵo tiklas eble lian Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/20

La plej multaj homaj grupoj produktas similajn fenomenojn. Tuj kiam ili ekstarigas sian apartan ekziston, ili aperigas samspecajn arajn sentojn. Rigardu ilian mistikon, la kolektivan vantecon, la ĵaluzon, la malestimon pri la ceteraj grupoj. Ne menciante partiojn, nur vidu la studentajn societojn.

Jen ili marŝas en procesio, kun rapiroj en pugno, kun flagoj flirtantaj, kun skarpoj koloraj brilantaj al suno! La verdĉapuloj havas proprajn solenajn tradiciojn. La flavĉapuloj havas la siajn. Fratetoj aŭ amikinoj de la verduloj nepre volas scii, ke ekzistas ja vera diferenco. Por ilin feliĉigi, necesas absolute, ke la flavuloj estu malpli literaturamaj aŭ malpli bravaj, aŭ ke la manieroj de la verduloj estu pli noblaj kaj pli elegantaj. Foje sin enmiksas ia klasa diferenceto, por akrigi la kontraŭecon.

Herediĝas tiuj tradicioj kaj antaŭjuĝoj de patroj al filoj. En certaj familioj oni ĉiam esti »verda« jam de generacioj. Veran ĉagrenon kaŭzus la studento al siaj gepatroj, se li aliĝus al la »flavaj« aŭ al »bluaj« anstataŭ al la »verdaj«. Tian fenomenon konas la sportaj unuiĝoj, ankaŭ la laboristaj.

Eĉ inter samcelaj grupoj, ekzistas tradiciaj sentoj kaj interbataloj por prestiĝo. Ili malhelpas kuniĝojn, ĉiuflanke deziratajn almenaŭ teorie. Tiu prezidanto, tiu sekretario estas aplaŭdata, ĉar li brile defendis la meritojn de la grupo kaj iel lerte malutilis al la alia. Neniom gajnis la komuna celo.

Ankaŭ ne la gratulito. Tute malavara povas esti lia fervoro. Ĝin li dediĉas al glorigo de sia grupo. Eble sin mem li forgesas, sed ankaŭ la celon. Se lia memintereso ligiĝas kun la sinpuŝo de l’ grupo, tiam fariĝas eĉ pli danĝere. Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/22 Ĝi subigas ilin al la ĝenerala vero, deviganta vidi ĉiujn faktojn per ĉies okuloj. La ĵurintaro devas konkludi la realeco de l’ krimo antaŭ ol la juĝisto rajtas kondamni la kulpulon. Unue pruvi la okazintaĵon. Poste informiĝi pri la motivoj. Fine mezuri la kulpon kaj la domaĝon.

La scienco haltas ĉe la dua operacio. Ĝi ne juĝas, sed nur klasigas, kvazaŭ mortintaj estus la agintoj. Sed scienco kaj justeco ambaŭ kontrolas kaj esploras la faktojn. Ilia vero devas esti unu. Ambaŭ serĉas la evidenton, akcepteblan de ĉiu. Tial ambaŭ tiom zorgeme procedas: enketo, ekzameno, atestoj, aŭdo de du flankoj.

La privata iluzio konas nenion similan. Ĝi nur kredas. Ankaŭ la grupaj veroj estas kredaĵoj. La popolo estas edukata sen klopodo al scienca kontrolo. Certajn faktojn ĝi lernas. Aliajn ĝi ignoras kaj dum ĝi koleras, ĝi ja volas ilin ignori. Multe ĝi preferas imagi faktojn pli respondajn al sia animstato.

Infano sonĝas kaj bonafide mensogas. Popolo amas aŭ malamas. Al si mem ĝi mensogas en plena sincereco. Vi ridas pri lavistinoj ĉe vilaĝaj fontoj. Ili klaĉas kaj babilas. Ili laŭdas proprajn gefilojn, kalumnias najbarinon. Ĉiu popolo tiel agas.

En iliaj tribunaloj, eĉ la plej malinda krimulo ricevas oficialan defendanton. En ilia gazetaro male cent kalumniantojn rajtas havi najbara lando, sed neniun advokaton. Sola ŝanco, ke ĝia vidpunkto estu klarigita, kuŝas en korupto de iu perfidulo aŭ en soleca braveco de unu justulo. Cetere danĝerplena kuraĝo, ĉar la publiko rifuzos distingi la du motivojn.

Ĉiu homo dubanta pri la komuna vero aspektas mensogulo al okuloj de la grupo. Foje li fariĝas heroo al okuloj de l’translima grupo. Por la sia, li nur estas perfidulo.

Gazetaro kaj gepatra lingvo estas la potencaj disvastigiloj de la naciaj veroj. Dum la mondmilito aldoniĝis propagando. La neŭtralaj landoj ricevis inundadon.

En Svisujo la interbato de kontraŭaj klopodoj montris ilian vanecon. Sen ia propagando, la gepatraj lingvoj jam estis fiksintaj la limon inter la sentoj. Kiu parolas france, tiu vidis kune kun Francujo. Kiu parolas svisgermane, tiu dividiĝis, same kiel en Svedujo aŭ Nederlando la publika opinio. Iuj vidis kun Germanujo, aliaj malfidis ambaŭ flankojn kaj restis objektivaj.

Kiam alvenis propagando, ĝi nur malutilis sin mem. Mensoga malbonodoro naŭzis la nazojn. Oni ja emis kredi pro amo, ne laŭ mendo de ŝtatoj.

La vero pro amo aŭ pro malamo estas maltolerema kiel dogmo eklezia. Sur la tuta teritorio de granda lingvo ĝi posedas senapelacian aŭtoritaton. Kruelaĵoj, persekutoj, premado de popoloj, eĉ malvenkoj, ne estas eblaĵoj en la favorata tendaro.

Se gazeto redakcio riskus mencii tiajn aferojn, la ŝtonoj jam pafus al ĝiaj fenestroj. Negativaj historiaĵoj rajtas okazi nur en la kontraŭa tendaro.

Dum pactempo, apenaŭ malpli vi rimarkos tion. Almenaŭ unu nigran beston vidas ĉiu nacio, ĉu proksiman, ĉu malproksiman. En tiu landaĉo nenio sukcesas, sed ĉio estas danĝera. Ĉiumonate ĝia registaro estas falonta la venontan semajnon. Ne restas eĉ soldo en kaso. Ĝenerala ruino, malordo, bankroto. Samtempe armeo kolosa kaj industria konkurenco mortigminacanta. Eĉ la plej frapantaj kontraŭdiraĵoj ne impresas la publikon.

Kiu zorgas pri logiko, ho vi naivulo, kiam parolas pasio? Jam de longe lingvistoj studas la uzon de l’ homa parolo. Malofte ĝi servas por konigi ĝustajn faktojn. Tion faru matematiko. Lingvo estas ilo de pasio. Ĝi esprimas niajn sentojn. Ĝi blekas niajn amojn kaj kraĉas niajn indignojn. Aŭskultu iun ajn parolantan nature. La faktoj nur servas por pravigi ekkriojn.

Redakcioj havas du tirkestojn por depeŝtitoloj. Flataj dekstre, insultaj maldekstre. Elektu laŭ la deveno de la novaĵo. Se el la dorlotata lando ĝi venas, tiam taŭgos la plej belaj adjektivoj. Se el la alia, tiam ironia demandsigno. Laŭ la regno, bonflanka aŭ malbonflanka, ĉefministro nomiĝas »eminenta prezidanto« aŭ »tiu sinjoro«. Lia parolado fariĝas »lojala deklaro« aŭ »trompa ŝajnigo«.

Gazetaro disvastigas la eltranĉitajn citaĵojn, forigojn de vortoj, suspektigojn, rakontaĉojn kaj kalumniojn kontentigajn al la momenta animstato kolektiva. La plej basaj personaj ecoj de anonimuloj projektiĝas milionope sur paperon. Ĉar la gazetaro laboradas ambaŭflanke de landlimoj, vidu la danĝeron de apartaj veroj.[8]

Eĉ la nomo de popolo fariĝas sinonima kun »suspektinda«. En certa lando ĉian novaĵon el Balavujo ili tuj klasigas kiel malveran, escepte se ĝi anoncas katastrofon. Kelkajn jarojn pli poste, ne plu Balavujo, sed… Rotacujo ricevas oficon de nigra besto. Tiam ili nur ŝanĝas la surskribon de la tirkestoj.

En lernejo vi lernas Nacian Historion, Fakte ĝi ne povas esti. Nur historio de la nacio povas ekzisti. Tute alia afero ĝi estas. Kion oni instruas, tio estas nur historio vidata de la nacio. Se oni ĝin instruadus vidatan de la ceteraj, tiam ĝi pli riskus esti ĉie sama, t. e. iom pli vera.

Se nur objektiva kaj malvarma ĝi estus, ankaŭ tio ne estus kompleta. Necesas ja scii, kiel la prapatroj komprenis aferojn. Sed same ni bezonas ekscii, kiel eksteruloj ilin sentis. Komparo de lernolibroj ebligas tion.

En ĉiuj landoj edukistoj ekatentis pri tio. Eĉ internaciajn konferencojn oni kunvenigis. Konstatinte la danĝeron de kontraŭaj veroj, ili provis malpliigi la diferencojn.[9]

El nacianista flanko tia klopodo ricevas malaprobon. Oni malkapablas vidi, kiom la nacio gajnos, se maloftiĝos eksterlanda kalumniado pri ĝi. Oni kredas nur, ke ĝi perdos liberecon nigrigi la ceterajn. Tial estas priskribita la klopodo al historia vero kiel »marŝo al mensogo«. Nur unu historio rajtas esti vera. Vi divenas kiu. Ĉiuj aliaj estas »nuraj fabeloj«. Ĉar en ĉiu nacio la samon oni diras, entute rezultas ia stranga multnombro, eĉ ridinda kakofonio. Sed nur malmulte ĝi maltrankviligas tiujn samajn lernestrarojn, kiuj instruigas la junularon pri tutmondaj leĝoj de fiziko.

En multaj lernejoj historio ankoraŭ ne estas scienco. Ĝi estas nura literaturaĵo. Ankaŭ la lernado de fremdaj lingvoj, kiu povus utili al historio, ne estas turnita tiuflanken.

Tiu literaturaĵo estas ĉefe primilita. En ĝi la bataloj okupas la plej grandan lokon. Tion kune konstatis francaj kaj germanaj edukistoj, kunvenintaj en kongreso post la mondmilito. Ilin oni hontigis.

Oni timis, ke ili volas senigi la historion je lipharoj kaj muziko. Verdire nur tion ili postulis, ke ankaŭ la nombro de mortintoj estu menciata.

La vero scienca, eĉ literatura, entenas ankaŭ la historion de la pactempaj kutimoj. Vi ja lernas kiel vivadis la homoj kavernaj. Kion vi aŭdas pri la vivmaniero kaj laboro de niaj malpli foraj prapatroj?

Riĉa estas la legendaro pri la dukornaj ĉapeloj de Napoleono. Kion oni instruadas pri la kamparanoj, burĝoj kaj metiistoj envarbitaj en liaj armeoj? Kion oni diras pri la loĝantaroj en la tempo de l’ Renesanco aŭ de l’ Mezepoko? Kompare nur malmulte.[10]

Dume, pri sekretaj amoj de Henriko VIII aŭ Ludoviko XIV, ni konas ĉiujn detalojn, aŭtentikajn aŭ ne.

La nacia vero estas privata iluzio, nekompleta fabelo. Por vivi are, la homoj bezonas komunan veron. Por vivi en societo, ankaŭ la nacioj nepre ĝin bezonos. La vero, en unu simpla vorto, estas eble ambicia parolo. Pli vasta vero estu almenaŭ la proksima ŝtupo.

Kiuj ĝin serĉadis, tiuj ekŝajnis mensogistoj al okuloj de sia komuno. Sur punfajro niaj prapatroj bruligis la unuajn pionirojn, kiuj malkovris ĝeneralajn principojn de fiziko kaj astronomio.

Rilate al naciaj veroj, senpartia historio ŝajnas ankoraŭ mensoga. En pli progresinta societo de grupoj, neeviteble renversiĝos la situacio.

Ke malrapida sin montras la fenomeno, tio estas facile komprenebla. Kalkulu pri la kutimoj, barantaj la tempon, kaj pri la diverseco de lingvoj,

dividanta la spacon.
V.
HOMOJ KAJ ŜTATO
Individua egoismo — Ara egoismo — Sindono al patrujo — Maria Terezia — Bismark — Celo kaj rimedoj — Ŝtatistoj-advokatoj — Regnano-soldato — Konflikto inter du moraloj — Lernolibro pri bajoneto — Mortpuno — Ekzekutistoj — Rifuzantoj pro konscienco — Militistaj tribunaloj — Paca helpservo en Skandinavio — Ara indigno — Nacia zorgo super ĉio.
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/30 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/31 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/32 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/33 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/34 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/35 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/36 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/37 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/38 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/39 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/40 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/41 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/42 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/43 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/44 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/45 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/46 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/47 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/48 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/49 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/50 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/51 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/52 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/53 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/54 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/55 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/56 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/57 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/58 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/59 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/60 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/61 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/62 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/63 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/64 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/65 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/66 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/67 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/68 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/69 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/70 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/71 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/72 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/73 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/74 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/75 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/76 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/77 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/78 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/79 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/80 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/81 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/82 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/83 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/84 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/85 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/86 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/87 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/88 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/89 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/90 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/91 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/92 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/93 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/94 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/95 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/96 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/97 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/98 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/99 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/100 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/101 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/102 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/103 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/104 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/105 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/106 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/107 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/108 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/109 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/110 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/111 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/112 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/113 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/114 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/115 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/116 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/117 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/118 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/119 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/120 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/121 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/122 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/123 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/124 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/125 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/126 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/127 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/128 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/129 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/130 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/131 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/132 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/133 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/134 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/135 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/136 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/137 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/138 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/139 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/140 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/141 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/142 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/143 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/144 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/145 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/146 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/147 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/148 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/149 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/150 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/151 Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/152
  1. »La tigro« estas Clemenceau.
  2. En franca lingvo: union sacrée (paco inter partioj).
  3. escepte dum revolucioj.
  4. Ricevitaj suferigoj enskribiĝas profunde en la kolektivan animon kaj poste ree elŝprucas en perfortaj manifestiĝoj. La venĝo celas kompreneble tiun, kiu suferigis, sed la senkonscia revenĝo trafas iun ajn, kiu survoje troviĝas.
  5. Ekzemple konsideru linĉadon (kiam civilizitaj blankuloj mort-turmentas ankoraŭ ne juĝitan negron).
  6. Salvador de Madariaga: Disarmament, p. 26 kaj 53.
  7. Azara: Vojaĝoj en Sudameriko, citita de Westermarck en Deveno kaj evoluo de moralaj ideoj.
  8. Pri kleruloj en la servo de araj pasioj, vidu J. Benda: La perfido de la kleruloj (La trahison des clercs).
  9. Vidu la enketon de la Carnegie Fondaĵo pri la lernolibroj. Paris 1923.
  10. Vidu la raporton de F. Maurette al la Universala Kongreso de Pedagogiaj Asocioj en Genève 1928.