Interpopola Konduto/Nacia vantego

(p. 16-20)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/17 sudamerikaj mbajaoj kredas sin »la plej nobla nacio en la mondo, la plej malavara, la plej lojale honesta kaj la plej kuraĝa«.[1] Konkurantojn ili havas ankaŭ en Eŭropo.

Vere gajigan krestomation oni povus kunverki el gazetartikoloj kaj paroladoj ilustrantaj nacian vantecon. Ne nur la ŝaho de Persujo elektis la titolon centro de l’ mondo. Paris estas lum-urbo, Ĝenevo ĉefurbo de la nacioj.

En la gazetaro de …, ni diru Balavujo por utiligi algebran X kaj ofendi neniun, plurfoje en ĉiu gazetkolono vi legas bone konatajn esprimojn: gesto vere balava, nobleco tute balava, kuraĝo tipe balava, ne forgesante la balavan honestecon, la balavan elegantecon kaj la nekompareblan brilon de Balavujo en la mondo.

La sola manko riproĉata de Balavujo al si mem estas kritiki sin tro facile. Vane vi serĉus ekzemplon de tio. Verdire ĝi estas la sola eco, kiu mankas al ĝi kaj al ĉiuj ceteraj. La Bruyère estus dirinta tion multe pli bone.

Eĉ la scienculoj de Balavujo plenigas siajn malfermajn prelegojn per laŭdegoj al la balava scienco, kvazaŭ povus ekzisti io alia ol scienco sen iu ajn adjektivo. Estas pluraj Balavujoj en la mondo.

Kaj kio estas vera pri Balavujo, tio estas ankaŭ vera pri multaj aliaj, kiuj vidas ĉi tie nur la portreton de l’ najbaro. Balavismo sin kaŝas en ĉiu el ni. Ĉi estas komplekso de malsupereco. Vere supera popolo ne bezonas fanfaroni. Nacia modesteco estas signo de alta civilizo, tre malofta.

En la nacia lingvo svarmas do la esprimoj neĝentilaj pri aliaj popoloj. Nomaĉojn krudajn aŭ ridigajn ili ricevas. Ilia simpla adjektiva nomo jam entenas fi-sencon. Se »gesto vere balava« signifas en Balavujo noblan agon, ĝi kredeble trans la limo signifas sentaktan konduton.

Se vi ŝteliras el hotelo forgesinte pagi la restadon, tion oni nomas en Francujo filer à l’anglaise (angle foriri) kaj en Anglujo prendre congé à la française (france adiaŭi). Eĉ la plej diskretaj apotekaĵoj estas nomataj »francaj« en Londono kaj »anglaj« en Parizo.

Ofte la naciaj himnoj rebriligas kolektivan vantecon kaj malamikecon al aliaj. Se iliaj vortoj estus lumbilde prezentataj sur teatra kurteno dum oficiala vizito de fremdlanda estro, li rajtus suspekti malbongustan ŝercon.

Oni povas kompreni, kial angla episkopo proponis ŝanĝi kelkajn versojn de God save the King. Ili sonas malĝentile kontraŭ la fremdaj ambasadoroj invititaj al Guildhall. Jam Tolstoj rimarkigis la ironion de la Marseillaise, kantata kontraŭ tiranoj tuj poste la Dio Ŝirmu Caron en la tempo de la franca-rusa alianco. En kiom da naciaj himnoj ne troviĝas unu verso, kiu sonus iom maldece dum ceremonio de la Ligo de Nacioj?

Reale ĉiu afero posedas du kolorojn kontraŭajn. Ĉu el ekstero, ĉu el interno vi ĝin vidas? Ĉu el unu, ĉu el alia vidpunkto vi ĝin rigardas? Simbolo, ceremonio, ago de tradicia respekto povas al eksterulo aspekti treege komika. Tia vidaĵo tiklas eble lian Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/20

La plej multaj homaj grupoj produktas similajn fenomenojn. Tuj kiam ili ekstarigas sian apartan ekziston, ili aperigas samspecajn arajn sentojn. Rigardu ilian mistikon, la kolektivan vantecon, la ĵaluzon, la malestimon pri la ceteraj grupoj. Ne menciante partiojn, nur vidu la studentajn societojn.

Jen ili marŝas en procesio, kun rapiroj en pugno, kun flagoj flirtantaj, kun skarpoj koloraj brilantaj al suno! La verdĉapuloj havas proprajn solenajn tradiciojn. La flavĉapuloj havas la siajn. Fratetoj aŭ amikinoj de la verduloj nepre volas scii, ke ekzistas ja vera diferenco. Por ilin feliĉigi, necesas absolute, ke la flavuloj estu malpli literaturamaj aŭ malpli bravaj, aŭ ke la manieroj de la verduloj estu pli noblaj kaj pli elegantaj. Foje sin enmiksas ia klasa diferenceto, por akrigi la kontraŭecon.

Herediĝas tiuj tradicioj kaj antaŭjuĝoj de patroj al filoj. En certaj familioj oni ĉiam esti »verda« jam de generacioj. Veran ĉagrenon kaŭzus la studento al siaj gepatroj, se li aliĝus al la »flavaj« aŭ al »bluaj« anstataŭ al la »verdaj«. Tian fenomenon konas la sportaj unuiĝoj, ankaŭ la laboristaj.

Eĉ inter samcelaj grupoj, ekzistas tradiciaj sentoj kaj interbataloj por prestiĝo. Ili malhelpas kuniĝojn, ĉiuflanke deziratajn almenaŭ teorie. Tiu prezidanto, tiu sekretario estas aplaŭdata, ĉar li brile defendis la meritojn de la grupo kaj iel lerte malutilis al la alia. Neniom gajnis la komuna celo.

Ankaŭ ne la gratulito. Tute malavara povas esti lia fervoro. Ĝin li dediĉas al glorigo de sia grupo. Eble sin mem li forgesas, sed ankaŭ la celon. Se lia memintereso ligiĝas kun la sinpuŝo de l’ grupo, tiam fariĝas eĉ pli danĝere.

  1. Azara: Vojaĝoj en Sudameriko, citita de Westermarck en Deveno kaj evoluo de moralaj ideoj.