Kain ()
Tradukita de Abram Kofman
(p. 7-9)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La sekvantaj scenoj estas titolitaj "mistero" konforme malnovajn titolojn, donitajn al dramoj, havantaj similan enhavon kaj nomitaj "misteroj" aŭ "moraldramoj". La aŭtoro metis en la enhavon neniajn arbitrojn, uzaditajn antaŭe, kiel la leganto povas vidi, se li estas sufiĉe scivola por tralegi la tre profanajn misterojn, skribitajn en lingvoj angla, franca, itala aŭ hispana. La aŭtoro zorgis doni al la personoj de lia mistero bonrespondan lingvon, kaj kie tio ĉi estas prenita el la Biblio (tio ĉi okazas nur malofte), li ŝanĝis ĝin tiel malmulte, eĉ rilate vortojn, kiel nur permesis la ritmo. La leganto rememoru ke la unua libro de la Biblio ne diras ke Evo estis tentita de diablo, sed nur de serpento, kaj scie ĉar ĝi estis "pli ruza ol ĉiuj bestoj sur la kampo". Kiajn ajn klarigojn Rabenoj kaj Patroj estis donintaj al tiuj ĉi vortoj, mi prenis la lastajn tiel, kiel mi ilin trovis, kaj mi ripetas la diron de sinjoro Watson, kiun li faris ĉe simila okazo, kiam la Patroj estis vokitaj kontraŭ la ekfarita de li purigo en la lernejojn de Cambridge: "Rigardu la libron!" li diris, montrinte la Biblion. Estas necese memori ke la nuna mistero ne havas aferon kun la Nova Testamento, al kiu oni ne povas fari ian aludon, ne farante anaĥronismon. Poemojn, havantajn la saman enhavon, mi de longtempe ne legis. De mia dudeka jaro mi ne vidis la verkon de Milton, sed antaŭe mi legis ĝin tiel ofte, ke tio ĉi ne faras grandan diferencon. La "Morton de Abel", verkitan de Gessner, mi legis en Aberdeen, kiam mi havis ok jarojn, sed neniam poste. La komuna impreso de mia rememoriĝo estas agrabla; sed el enhavo mi memoras nur tion ke ĉe Gessner la edzino de Kain estas nomita Mahalo, kaj la edzino de Abel — Tirzo. Sur la sekvantaj paĝoj mi nomis ilin "Ado" kaj "Zilo"; tio estas la unuaj virinnomoj, kiuj troviĝas en la unua libro de l' Biblio kaj estas nomoj de Lameĥedzinoj: la edzinoj de Kain kaj Abel ne estas nomitaj. Ĉu la nomoj havis difinon esprimi la karakterojn de personoj, mi ne scias kaj ankaŭ ne prizorgas.

La leganto memoru (kion cetere nur malmulte da homoj volas memori) ke en la kvinlibro, kaj entute en la Malnova Testamento, estas nenia aludo pri estonta vivado. Pri la kaŭzo de tiu ĉi malesto oni povas sciiĝi en la "Divine Legation" de Warburton: kontentiganta aŭ ne, nenie troviĝas plibona klarigo. Pro tio ĉi mi faris supozon ke la transa vivo estis por Kain novaĵo, kaj mi esperas ke per tio ĉi mi ne kontraŭas la sanktan Skribon.

Rilate la lingvon de Lucifero, estis al mi malfacile paroligi lin kiel pastron. Sed mi faris ĉian eblon por lin meti inter limoj de sprita ĝentileco. Se li neigas ke li tentis Evon sub la formo de serpento, tio ĉi estas nur pro tio, ke en la unua libro de l' Biblio malestas ia aludo pri tio ĉi kaj estas tie parolata nur pri simpla besto.

Rimarko. La leganto rimarkos ke la aŭtoro parte metas en lian verkon la opinion de Cuvier (Kuvje), laŭ kiu la mondo estis detruadita kelke da fojoj antaŭ la kreo de homo. Tiu ĉi ideo, supozita dank' al eltrovo de malsamaj tertavoloj kaj al trovitaj en ili ostaroj de strangaj kaj malkonataj bestoj, ne kontraŭdiras la rakonton de l' Biblio, sed nur konstatas ĝin, ĉar en tiuj ĉi tavoloj oni ĝis nun trovis neniajn homajn ostojn, kvankam apud restaĵoj de konataj bestoj oni rimarkis postsignojn de malkonataj. La certigo de Lucifero, ke la antaŭ-adama mondo estis loĝita de kreitaĵoj multe pli prudentaj ol homoj kaj havintaj forton egalan al forto de mamuto k. t. p. estas videble nur poeta libero por plihelpi al li plenumi lian rolon.

Mi devas kromdiri ke ekzistas "tramelogedio" Abel de Alfieri. Sed mi ĝin ne legis kiel ankaŭ la aliajn verkojn de tiu ĉi aŭtoro, escepte lian biografion.

Ravenna, la 20 de Septembro 1821.