Kandid/II


ĈAPITRO II
Kio fariĝis Kandid inter la Bulgaroj[1]

Kandid, forpelite el la tera paradizo, marŝadis longe, ne sciante kien, rigardante al la ĉielo kaj al la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj; nemanĝinte li kuŝiĝis meze de kampoj inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo, kiun oni nomis Valdberghof-trarbkdikdorff, estante senmona, mortiĝante pro malsato kaj laco. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj[2], rimarkis lin.

— Kamarado, diris unu, jen estas junulo kun bela staturo kaj kiu havas la postulitan alton.

Ili iris al Kandid kaj tre ĝentile invitis lin por tagmanĝi.

— Sinjoroj, diris al ili Kandid kun ĉarma modesto, vi tre honoras min, sed monon mi ne havas por pagi mian parton.

— Ha! sinjoro, diris al li unu el la bluuloj, la personoj kun vizaĝo kaj indo similaj al la viaj neniam pagas: ĉu vi ne estas alta je kvin futoj kaj kvin coloj?

— Jes, sinjoroj, tioma estas mia alto, li diris, riverencante.

— Nu! sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, diris Kandid, tion ĉiam instruis al mi S-ro Panglos kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn monerojn, li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni rifuzas ĝin kaj altabliĝas.

— Ĉu vi ne havas fortan korinklinon?…

— Ho! jes, li respondas, mi tre forte amas F-inon Kunegond.

— Ne, diris unu el la sinjoroj, ni demandas vin, ĉu vi ne havas fortan korinklinon por la reĝo de la Bulgaroj.

— Tute ne, li diris, ĉar neniam mi vidis lin.

— Nu! li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho! tre volonte, sinjoroj; kaj li trinkas.

— Sufiĉas, oni diris al li; nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; vi trafis riĉon, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren, altigi la vergon[3], remeti la vergon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn[4]; la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo.

Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon; li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi. La reĝo de la Bulgaroj[5] preterpasas ĉe tiu momento, li informiĝas pri la krimo de la paciento; kaj, ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis, per ĉio, kion diris Kandid, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis kun pardonemo, kiu estos laŭdata en ĉiuj ĵurnaloj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Iu bonkora kuracisto resanigis Kandid dum tri semajnoj per moligaj kuraciloj, rekomenditaj de Dioskoridos[6]. Li jam havis iom da haŭto kaj povis marŝi, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekbatalis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

PiednotojRedakti

  1. En ĉi tiu ĉapitro Volter nomas la Prusojn Bulgaroj; kaj la Francojn Abaroj.
  2. Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.
  3. En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — Trad.
  4. La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — Trad.
  5. Frederiko la II.
  6. Greka kuracisto. — Trad.