ĈAPITRO IX
Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo
Tiu Isaĥar estis la plej kolerema hebreo, kiun oni vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono. »Kio! li diris, hundeca galileanino, ĉu do ne sufiĉas al vi la sinjorego inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ĉi tiu fripono estu ankaŭ partoprenanto?« Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj, kredante, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas al Kandid; sed nia bona Vestfaliano estis ricevinta de la maljunulino belan spadon kun kompleta vestaro. Li elprenas la spadon, kvankam li estis pacema, kaj mortfaligas la izrealidon sur la plankon, ĉe la piedoj de la bela Kunegond.

— Sankta Virgino! ŝi ekkriis, kio okazos kun ni? Homo ĉe mi mortigita! se venos juĝistaro, ni pereos.

— Se Panglos ne estus pendigita, diris Kandid, li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Ĉe lia foresto ni petu konsilon al la maljunulino.

Ŝi estis tre prudenta, kaj komencis diri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la sinjorego inkvizitoro. Li eniras kaj vidas la sidvange batitan Kandid kun spado en la mano, mortinton sterniĝinta surtere, Kunegond frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.

En ĉi tiu momento jen kio okazis en la animo de Kandid, kaj kiel li rezonis: »Se ĉi tiu sankta homo vokas por helpo, li nepre bruligos min; li povos same fari pri Kunegond, li jam senkompate vipigis min; li estas mia amkonkuranto; mi nun mortigas, ne temas ŝanceliĝi.« Tiu rezono estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian memregecon, li trapikas kaj ĵetas lin apud la judon.

— Jen alia bela afero, diris Kunegond; ne plu ekzistas pardoneblo; ni estas ekskomunikataj, alvenis nia lasta horo. Ĉu estas eble, ke tiom milda homo, kia vi estas, povis en du minutoj mortigi unu judon kaj unu prelaton?

— Mia bela fraŭlino, respondis Kandid, kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj vipita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas la konscion.

Tiam la maljunulino ekparolis: »En la stalo estas tri andaluziaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj: la brava Kandid pretigu ilin; sinjorino havas monerojn kaj diamantojn: ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni iru al Kadiz; estas plej eble bela vetero, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’nokto.«

Tuj Kandid selas la tri ĉevalojn. Kunegond, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili foriris, la Sankta Hermandad[1] venas en la domon; oni entombigas la sinjoregon en bela preĝejo kaj oni ĵetas Isaĥar en la rubejon.

Kandid, Kunegond kaj la maljunulino estis jam en la malgranda urbo Avacena, meze en la montoj de Siera-Morena; kaj ili jene parolis en gastejo.

Piednotoj

redakti
  1. Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.