ĈAPITRO VI
Kiel oni faris belegan bruligon[1] por malhelpi la tertremojn, kaj kiel Kandid estis sidvange punfrapata
Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro[2], ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi.

Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta kun sia sambaptopatrino[3], kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de kokido deprenis ties lardon; post la tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno: ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis; ok tagojn poste, oni vestis ilin per iu »san-benito«[4], kaj oni ornamis iliajn kapojn per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la »san-benito« de Kandid estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj, kiuj havis nek ungojn, nek vostojn; sed la diabloj de Panglos havis ungojn kaj vostojn kaj la flamoj staris nerenversite. Estante tiele vestitaj, ili procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima[5]. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado[6].

Ekterurite, konsternite, duonfreneziĝinte, tute sangante, Kandid diris al si: »Se ĉi tie estas la plej eble bona mondo, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia sidvanga frapado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho, mia kara Panglos! la plej eminenta el la filozofoj, ĉu estas eble, ke mi vidis vin pendigata, ne konante eĉ la kialon! Ho, mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, ĉu estas eble, ke vi dronis en la haveno! Ho, fraŭlino Kunegond, la plej inda el ĉiuj, ĉu estas eble, ke oni trafendis al vi la ventron!«
Aŭdinte predikon, ricevinte batojn sur la postaĵon, absolvon kaj benon, li revenis apenaŭ povante stari, kiam maljunulino aliris al li kaj diris: »Mia filo, havu kuraĝon, iru kun mi.«

Piednotoj redakti

  1. Tiu bruligo reale okazis la 26. junio 1756.
  2. La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).
  3. En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptotpatroj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.
  4. Flava jako, per kiu la inikvizitoroj vestis la bruligotojn.
  5. La Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn.
  6. Efektive okazis aliaj tremoj en 1756.