Kandid/XI
»Mi fianĉiniĝis kun princo, suvereno de Masa-Karara: kia princo! tiel bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, distinginda pro sprito kaj ardanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, kun malmodero. La edziĝo estis preparita: ĝi estis nepriskribebla pompo, ĝi estis festoj, karuseloj, senĉesaj opero-burleskoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono. Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, kiu estis estinta amdonantino al mia princo, invitis lin al si por trinki ĉokoladon: li mortis en malpli ol duhora tempo kun teruraj konvulsioj; sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kaj malpli afliktite ol mi, volis fortiri min dum kelka tempo el tiu restadejo tiom pereiga. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaieta; ni ekvojaĝis per landa galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Sale[2] rapidege alkuras kaj nin atingas; niaj soldatoj sin defendas kiel la soldatoj de l’papo: ili ĉiuj surgenuiĝis, forĵetante siajn armilojn kaj petante al la korsaro absolvon in articulo mortis[3].
»Tuj oni senvestigas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Estas admirinda afero la diligento, laŭ kiu tiuj sinjoroj senvestigas personojn; sed kio pli surprizis min estis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en iun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur kanulojn. Tia ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel oni juĝas pri ĉio, kiam oni neniam forlasis sian landon. Baldaŭ mi eksciis, ke oni volis konstati ĉu ni ne kaŝis tie kelkajn diamantojn: ĝi estas kutimo starigita jam de nememorebla tempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj trakuras la marojn. Mi eksciis, ke sinjoroj la religiuloj kavaliroj de Malta neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.
»Mi ne diros al vi, kiom estis peniga por princino esti kondukata kiel sklavo al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en ia korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiu floro, kiu estis rezervata por la bela princo de Masa-Karara, estis al mi rabata de la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke sinjorino la princino de Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Maroko! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.
»Maroko naĝis en sango, kiam ni alvenis. Kvindek filoj de la imperiestro Mulej-Ismael[4] havis ĉiu unu partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de negroj kontraŭ negrojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de duonnegroj kontraŭ duonnegrojn. Estis konstanta hombuĉado tra la tuta imperio.
»Ni apenaŭ estis elŝipiĝintaj, kiam negroj de partiaĉo malamika al tiu de mia korsaro alvenis por forpreni lian rabaĵon. Ni estis, post la diamantoj kaj la oro, tio, kio estis plej altvalora. Mi estis atestanto ĉe batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas pasiegon por virinoj kiel ĝi estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de la monto Atlas kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Oni batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj, por decidi al kiu ni apartenos. Iu Maŭro kaptis mian patrinon ĉe la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano tenis ŝin ĉe la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Niaj akompanantinoj preskaŭ ĉiuj troviĝis dum mallonga tempo tiel distirataj de kvar soldatoj. Mia kapitano tenis min kaŝita malantaŭ li; li havis kurban glavon ĉe la mano, kaj mortigis ĉiun, kiu kontraŭis lian furiozon. Fine, mi vidis ĉiujn niajn Italinojn kaj mian patrinon disŝirataj, distranĉataj, buĉataj de la monstroj, kiuj batalis pro ili. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, ŝipistoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, duonnegroj, kaj fine mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis mortiĝanta sur amaso da mortigitoj. Similaj scenoj okazis, kiel estas konate, sur la spaco de pli ol tri cent mejloj, kvankam oni ĉiutage ne forgesis la kvin preĝojn, ordonitajn de Mahometo.
»Kun granda peno mi eltiris min el inter tiom da sangantaj kadavroj amasigitaj, kaj trenis min sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ poste, miaj senenergiitaj sentoj ebligis al mi dormadon, kiu pli similis svenon ol ripozon. Mi estis en tia stato el malforto kaj sensenteco, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io, kio moviĝis sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun bona mieno, kiu ĝemetis kaj murmuris: O che sciagura d’essere senza c......!«[5].
Piednotoj
redakti- ↑ Ne ekzistis tiatitola papo. Trad.
- ↑ Maroka urbeto.
- ↑ En la horo de la morto. — Trad.
- ↑ Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur la filoj superis la nombron okcent. La lastaj jaroj de lia reĝado estis tumultigataj per la ribelo de liaj filoj.
- ↑ Itale: »Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!«