ĈAPITRO XVII
Pri alveno de Kandid kaj de lia servisto en la landon Eldorado[1] kaj pri tio, kion ili tie vidis
Kiam ili estis ĉe la limoj de la lando de la Grandoreluloj, Kakambo diris al Kandid:

— Vi vidas, ke ĉi tiu mondparto ne estas pli bona ol la alia: kredu al mi, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reiri tien, diris Kandid, kaj kien iri? Se mi iras en mian landon, la Bulgaroj kaj Abaroj tie buĉas ĉion; se mi revenos en Portugalion, tie oni bruligos min; se ni restos en ĉi tiu lando, ni riskas je ĉiu momento esti stange trapikataj kaj rostataj. Sed kiel decidi forlasi la parton de l’mondo, kie loĝas F-ino Kunegond?

— Ni direktu nin al Kajeno, diris Kandid: tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos helpi al ni. Dio eble kompatos nin.

Ne estis facile iri al Kajeno: ili bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, profundegoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandid:

— Ni estas elĉerpitaj, ni sufiĉe marŝis; mi ekvidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni plenigu ĝin per kokosoj; ni enboatiĝu, ni konfidu nin al la fluo; rivero ĉiam kondukas al iu loĝigata loko. Se ni ne trovos agrablajn aferojn, ni almenaŭ trovos novajn aferojn.

— Nu, diris Kandid, ni konfidu nin al la Providenco.

Ili alnaĝis kelkajn mejlojn inter bordoj jen flororiĉaj, jen senkreskaj, jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝis; fine ĝi forfluis sub arkaĵo el teruraj rokoj, kiuj altiĝis ĝis la ĉielo. La du vojaĝantoj havis la kuraĝon sin fordonadi al la akvoj sub tiun arkaĵon. La riverego, mallarĝa en tiu loko, portis ilin kun terurega rapido kaj bruo. Post dudek kvar horoj ili revidis la lumon; sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; ili devis treniĝi de roko al roko dum tuta mejlo; fine ili eltrovis vastegan horizonton, ĉirkaŭitan per nealireblaj montoj. La lando estis kulturita por la plezuro, kiel por la bezono; ĉie la utilo estis agrabla. La vojoj estis kovritaj aŭ pliĝuste ornamitaj per veturiloj el formo kaj materio brilanta, portantaj virojn kaj virinojn de aparta beleco, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[2], kiuj superis je rapideco la plej belajn ĉevalojn el Andaluzio, el Tetuan kaj el Meknes.

»Jen lando, diris Kandid, kiu tamen pli valoras ol Vestfalio.« Li alteriĝis kun Kakambo ĉe la unua vilaĝo, kiun li renkontis. Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj ĉe la enirejo de l’vilaĝo; niaj du viroj el la alia mondo amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis rondaj pecoj, flavaj, ruĝaj, verdaj, kiuj havis tute apartan brilon. Kaptis ilin la deziro kolekti kelke da ili; ĝi estis oro, ĝi estis smeraldoj, ĝi estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Mogol. »Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando, kiuj ludas per ĵetdisketoj.« La vilaĝa instruisto ĉe tiu momento aperis por revenigi ilin en la lernejon. »Jen estas, diris Kandid, la guvernisto de la reĝa familio.«

La malgrandaj buboj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj princaj moŝtoj forgesis sian oron kaj siajn gemojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandid kun multe da surprizo, kaj daŭrigis sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn. »Kie mi estas? ekkriis Kandid; certe la infanoj de la reĝoj de ĉi tiu lando estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la gemojn.« Kakambo estis same surprizata kiel Kandid. Ili fine proksimiĝas al la unua domo de la vilaĝo; ĝi estis konstruita kiel palaco el Eŭropo. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas peruve: ĝi estis lia gepatra lingvo: ĉar ĉiu ajn scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukuman, en vilaĝo, kie oni konas nur tiun lingvon. »Mi servos al vi kiel interpretisto, li diris al Kandid; ni eniru; ĉi tio estas gastejo.«

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la tablo de la gastiganto. Oni alportis kvar supojn garnitajn ĉiu per du papagoj, bolitan kondoron, kiu pezis du cent funtojn, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tri cent kolibrojn sur unu plado, kaj ses cent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn saŭcaĵojn, delikategajn kukojn; ĉio kuŝis sur pladoj el ia speco de diafana kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj treege ĝentilaj, kiuj faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej singardema diskreto, kaj kiuj respondis liajn laŭ kontentiga maniero.

Kiam la manĝado estis finita, Kakambo, same kiel Kandid, opiniis, ke ili malavare pagas sian parton, ĵetante sur la tablon de la gastiganto du el tiuj larĝaj oraj pecoj, kiujn ili kolektis; la gegastigantoj ekrideigis, kaj longe tenis al si la koksojn. Fine ili kvietiĝis: «Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, se ni ekridis, kiam vi proponis ŝtonojn el niaj vojoj kiel pagilon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed tio ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. Ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’komercado estas pagataj de la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, tial ke ĝi estas malriĉa vilaĝo; sed ĉie alie vi estos gastigataj kiel vi meritas esti.« Kakambo klarigis al Kandid ĉiujn parolojn de la gastiganto, kaj Kandid ilin aŭskultis kun la sama admiro kaj sama konfuzo, laŭ kiu lia amiko Kakambo tradukis ilin. »Kiu do estas tiu lando, ili ambaŭ diris, de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas el speco, kiu tiom malsimilas la nian? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu unu el tia speco. Kaj, malgraŭ tio, kion diris majstro Panglos, mi ofte ekvidis, ke ĉio sufiĉe malbonstatas en Vestfalio.«

Piednotoj redakti

  1. Nomo, kiun la Eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo, en la nuna Venezuelo. — Trad.
  2. Sendube Volter aludas al la alpako, al la lamao, kaj aliaj remaĉuloj, kun flavruĝaj haroj, el Sud-Ameriko. — Trad.