ĈAPITRO XXI
Kandid kaj Marten proksimiĝas al la bordoj de Francio kaj rezonadas
Fine oni ekvidis la bordojn de Francio.

— Ĉu vi jam vizitis Francion? diris Kandid.

— Jes, diris Marten, mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie la duono el la loĝantoj estas freneza, kelkaj, kie ili estas tro ruzaj, aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj, aliaj, kie oni afektas spriton; kaj, en ĉiuj, la ĉefa okupado estas la amoro[1], la dua malice paroli, kaj la tria, diri stultojn.

— Sed, sinjoro Marten, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin, almenaŭ laŭ tio, kiel ŝajnis al mi. Mi restis tie dum mallonga tempo; tie, vizitante, ĉe mia alveno, la foiron Sankta Germano, friponoj ŝtelis mian tutan havon; min mem oni rigardis kiel ŝteliston, kaj mi sidis ok tagojn en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por iri piede al Holando. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[2] kaj la konvulsianta kanajlaro[3]. Oni diras, ke en tiu urbo troviĝas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, nenian deziron vidi Francion mi havas, diris Kandid; vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni nur deziras vidi sur la tero F-inon Kunegond; mi en Venezion iros por ŝin atendi; ni transiros Francion por iri en Italion; ĉu vi akompanos min?

— Tre volonte, diris Marten; oni diras, ke Venezio estas bona nur por la nobelaj Venezianoj, sed ke oni bone akceptas la fremdulojn, kiam ili havas multe da mono; da ĝi mi ne havas, vi havas, ĉie mi akompanos vin.

— Jen, mi pensas, diris Kandid, ĉu vi opinias, ke origine la tero estis iu maro, kiel oni asertas en ĉi tiu dika libro[4], kiu apartenas al la kapitano de l’ŝipo?

— Mi tute ne kredas tion, diris Marten, nek je la revoj, kiujn oni pribabilas de kelka tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? diris Kandid.

— Por spiti nin, respondis Marten.
— Ĉu ne mirigas vin, pludiris Kandid, la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Tute ne, diris Marten; mi ne vidas ion stranga en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi kredas, diris Kandid, ke la homoj ĉiam buĉis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi kredas, diris Marten, ke ĉiam la nizoj manĝis kolombojn, kiam da ili troviĝis ĉe ilia renkonto?

— Jes, sendube, diris Kandid.

— Nu bone! diris Marten, se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho! diris Kandid, estas granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante, ili alvenis ĉe Bordo.

Piednotoj redakti

  1. Seksa amo.
  2. La jezuitoj.
  3. Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitis la tombon de la diakono Pâris kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Tiuj fanatikuloj estis ĝenerale jansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj. — Trad.
  4. La Biblio.