Kandid/XXX


ĈAPITRO XXX
Konkludo

Kandid, en la fundo de sia koro, tute ne deziris edziĝi kun Kunegond. Sed la ekstrema aroganto de la barono instigis lin plenumi la edziĝon, kaj Kunegond tiom forte insistis, ke li ne povis malkonfirmi sian promeson. Li konsultis Panglos, Marten kaj la fidelan Kakambo. Panglos verkis belan disertacion, per kiu li pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi kun Kandid — neleĝe. Marten konkludis, ke oni devas ĵeti la baronon en la maron. Kakambo decidis, ke oni devas redoni lin al la malgrandaziana mastro, kiu traktos lin denove kiel punlaborulon; poste oni sendos lin al Romo al la patro generalo per la unua ŝipo. La propono estis aprobata; la maljunulino ankaŭ konsentis; pri tio oni diris nenion al lia fratino; la afero estis plenumata por kelka mono, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Estis tute nature imagi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandid, edziĝinte kun sia amantino kaj vivante kun la filozofo Panglos, la filozofo Marten, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrio de la antikvaj Inkasoj[1], ĝuus plej agrablan vivon; sed la judoj tiom lin friponis, ke restis al li nur lia malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis disputema kaj netolerebla; la maljunulino estis invalida kaj eĉ pli malbonhumora ol Kunegond. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iris al Konstantinopolo, por vendi legomojn, estis trolacigata de laboro kaj malbenis sian sorton. Panglos tre bedaŭris, ke li ne estas distingiĝanta en iu germania universitato. Koncerne Marten, li firme estis konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Kandid, Marten kaj Panglos kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo. Oni ofte vidis preterpasi antaŭ la fenestroj de la farmdomo ŝipojn, ŝarĝitajn de efendoj[2], de paŝahoj[3] de kadioj, kiujn oni sendis ekzile al Lemnos, al Mitilen, al Erzerum. Oni vidis, ke venas aliaj kadioj, aliaj paŝahoj, aliaj efendoj, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj kiuj siavice estis elpelataj. Oni vidis pajle remburitajn kapojn, kiujn oni portis por prezenti al la Noblega Pordo. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke la maljunulino iun tagon kuraĝis diri:

— Mi tre dezirus scii, kio estas plej malbona, ĉu esti seksperfortata centfoje de negraj piratoj, havi sidvangon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la Bulgaroj, esti vipata kaj pendigata ĉe religia bruligado, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis, aŭ resti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, diris Kandid.

Tiu parolo naskigis novajn pripensojn, kaj precipe Marten konkludis, ke la homo naskiĝis por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandid ne konsentis, sed li certigis nenion. Panglos konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke iun fojon estinte defendanta la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam defendas tion, sed ne kredas.

Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos. Tio estis, ke iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Paket kaj fraton Levkojo, kiuj estis en plej ekstrema mizero; ili tre rapide elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, estis metitaj en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis Turko.[4] Paket daŭrigis ĉie sian metion kaj per ĝi gajnis nenion.

— Mi ĝuste antaŭvidis tion, diris Marten al Kandid, ke viaj donacoj estos baldaŭ disperdataj kaj igos ties ricevintojn nur pli mizeraj. Vi estis superŝutata per milionoj da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estis pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Paket.

— Ha! ha, diris Panglos al Paket, ĉu do la Ĉielo rekondukas vin inter nin, mia kompatinda infano? Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la finon de mia nazo kaj unu orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu aventuro instigis ilin pli ol iam filozofadi.

En la najbaraĵo estis tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio; ili iris konsulti lin; Panglos parolis kaj diris:

— Majstro, ni venas peti, ke vi diru al ni, kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis kreata.

— Je kio ci okupiĝas? diris la derviŝo, ĉu tio estas cia afero?

— Sed, mia respektinda patro, diris Kandid, estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, diris la derviŝo, ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la musoj, kiuj estas en la ŝipo?

— Kion oni do devas fari? diris Panglos.

— Silenti, diris la derviŝo.

— Mi flatis al mi, diris Panglos, ke ni rezonados iom pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej eble bona mondo, pri la deveno de l’malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la antaŭstarigita harmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilian nazon.

Dum tiu interparolado, disfamiĝis la informo, ke oni ĵus strangolis en Konstantinopolo du vezirojn de la benko[5] kaj la mufton,[6] kaj ke oni palisumis[7] plurajn el iliaj amikoj. Tiu revoluciego kaŭzis grandan bruon dum pluraj horoj. Panglos, Kandid kaj Marten, revenante al sia farmbieneto, renkontis bonan maljunulon, kiu refreŝigis sin ĉe sia pordo sub laŭbo el oranĝarboj. Panglos, kiu estis tiom scivolema, kiom rezonema, demandis al li, kiel oni nomis la mufton, kiun oni ĵus strangolis.

— Mi ne scias, respondis la bonulo, neniam mi konis la nomon de iu ajn mufto nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la aventuro, kiun vi rakontas al mi; mi supozas, ke ĝenerale kiuj enmiksiĝas en la publikaj aferoj, tiuj iafoje pereas mizere kaj ke tion ili meritas; sed neniam mi informiĝas pri tio, kio okazas en Konstantinopolo; mi kontentiĝas, ke oni iru tien por vendi fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.

Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sia hejmo: liaj du filinoj kaj liaj du filoj prezentis al ili plurajn specojn da ŝorbetoj, kiujn ili mem faris, kaimakojn[8], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, limonojn[9], ananasojn, pistakojn, kafon el Moka, kiu ne estis miksita kun la malbona kafo el Batavio kaj el la insuloj[10]. Poste la du filinoj de tiu bona mahometano parfumis la barbojn de Kandid, de Panglos kaj de Marten.

— Vi sendube havas, diris Kandid al la Turko, vastan kaj bonegan bienon?

— Mi havas nur dudek akrojn, respondis la Turko; mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forigas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Kandid, revenante al sia farmobieno, profunde pripensis la paroladon de la Turko. Li diris al Panglos:

— Ŝajnas al mi, ke tiu bona maljunulo aranĝis al si situacion pli preferindan ol tiun de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangoj, diris Panglos, estas tre danĝeraj, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglon, reĝo de la Moabitoj, estis murdita de Aod; Absalon estis pendigita je la haroj kaj trapikita per tri dardoj[11]; la reĝo Nadab, filo de Jeroboam, estis mortigita de Baasa; la reĝo Ela, de Zambri; Oĥosias, de Jehu; Atalia, de Joiada; la reĝoj Joaĥim, Jeĥonias, Sedecias estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezus, Astiagos, Darius, Dionizio el Sirakuze, Pirhos, Perseis, Hanibalo, Jugurta, Ariovistus, Cezaro, Pompejo, Nerono, Oton, Viteljo, Domitius, Riĉardo la II de Anglio, Mario Stjuat, Karlo la I, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la IV? Vi scias…

— Mi ankaŭ scias, diris Kandid, ke ni devas kulturi nian ĝardenon.

— Vi pravas, diris Panglos: ĉar, kiam la homo estis metata en la ĝardenon de Edeno, li estis metata tien ut operaretur eum,[12] por ke li laboru; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni laboru, ne rezonante, diris Marten, ĝi estas la sola rimedo por igi la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegond estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Paket brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis; li estis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ fariĝis honestulo; kaj Panglos kelkfoje diris al Kandid:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al F-ino Kunegond, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado, vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.

— Tio estas bele dirita, respondis Kandid, sed ni devas kulturi nian ĝardenon.

PiednotojRedakti

  1. Peruvianoj.
  2. Turka titolo por ŝtatoficistoj, pastroj kaj kleruloj.
  3. Turka guberniestro.
  4. Aliĝis al la mahometana religio. — Trad.
  5. Tiel oni nomis vezirojn, kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj.
  6. Mahometana ekleziulo, kiu estas komisiita zorgi pri la observado al la religia leĝo.
  7. Palisumi. Trapike mortigi, sidigante iun sur akran foston.
  8. Speco de ŝorbeto.
  9. Frukto de limonarbo (citrus limonium).
  10. Kredeble el la Antilioj.
  11. Speco de pikilo.
  12. »Por ke li prilaboradu ĝin« (Biblio, Genezo, 2, 15).