Kantareto/Infanet’ orfiĝis
2. [: Ĉar ĝi plikreskadis, :]
[: je patrin’ demandis. :]
3. [: Ĝi la patron petis: :]
[: „Kien vi ŝin metis?“ :]
4. [: „Dormas panjo via :]
[: en ĉambreto sia. :]
5. [: En tombej’ ŝi kuŝas, :]
[: pordon tombo tuŝas." :]
6. [: Patro tien diris, :]
[: tuj infan’ foriris. :]
7. [: En tombej’ fosetis, :]
[: fingron ĝi vundetis. :]
8. [: Kaj ĝi finfosetis, :]
[: ekplorinte petis :]
9. [: „Aĥ kompatu, panjo, :]
[: al mi, al infano! :]
10. [: Venku, panjo, morton, :]
[: diru unu vorton!“ :]
11. [: „Neeblas parolo :]
[: pro peza argilo; :]
12. [: kaj sur mia koro :]
[: estas flama ŝtono. :]
13. [: Infanet’, foriru :]
[: je dua panj’ ridu!“ :]
14. [: „Ŝia am’ ne tia :]
[: estas kiel via! :]
15. [: Ŝi la panon donas, :]
[: ĝin trifoje turnas. :]
16. [: Sed vi, panjo kara., :]
[: estis malavara. :]
17. [: Kiam ŝi min kombas, :]
[: sangon planko sorbas. :]
18. [: Vi la harojn tenis :]
[: kaj min ĉirkaŭprenis. :]
19. [: Kiam ŝi min lavas. :]
[: mi frapvundojn havas. :]
20. [: Kiam vi min lavis, :]
[: vi per kis’ min ravis. :]
21. [: Ŝi ĉemizon prenas :]
[: kaj min ŝi malbenas. :]
22. [: Vi ĝin, aĥ, lavante :]
[: min ĝojigis kante.“ :]
23. [: „Iru for, infano, :]
morgaŭ en mateno
estos mia veno.“
24. [: Infanet’ revenis, :]
[: la kapeton tenis :]
25. [: „Paĉjo, aĥ, patreto, :]
[: jen la patrineto! :]
26. [: Mia panjo kara :]
[: en vestaĵo pura!“ :]
27. [: „Kion vi nur faras? :]
[: Panjon vi ne havas! :]
28. [: Nenies ĉeesto :]
[: kaj nenia vesto!“ :]
29. [: „Patro, ĉerkon faru, :]
[: min al mort preparu! :]
30. [: Anim’ al Di’ venos, :]
[: korpon tombo tenos. :]
31. [: Tombo de l’patrino :]
[: post la vivofino.“ :]
32. [: Tuj ĝi malsaniĝis, :]
poste portpaliĝis,
trian tagon mortis.