Kanteto pri Steleto
Max Sultzberger (Croydon's Grupo) Kanteto pri Steleto[1].
Kion do vi tie faras,
Bela, brila, eta stel',
Kiu alte supre staras,
Diamanto en ĉiel'?
Vi nin dolĉe alridetas
Kun trankvilo kaj mister';
Jen subite vi flametas,
Ruĝe, blue, en l' aer'!
Vi nin ĉarmas kaj ĝojigas;
Vi nin tuŝas en la kor';
Via lumo nin plenigas
De inspiro kaj fervor'.
Al feliĉaj vi parolas
Per kolora maltrankvil';
La plorantojn ekkonsolas
Via pura, blanka bril',
Ĉiu homo vin admiras;
Nin allogas via bel' ;
Ĉiam alten vi nin tiras,
Pli proksime de l' ĉiel',
Per radioj de espero
Brilu forte, kara stel',
Por ni homoj sur la tero,
ĉar vi estas ja anĝel'!
- ↑ Kantebla laŭ la irlanda melodio: The Last Rose of Summer