Kanto de triumfanta amo

Tradukita de Andreo Fiŝer
Librairie de l'Esperanto (p. 5-33)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
IVAN TURGENEV



KANTO
DE
TRIUMFANTA AMO

(MDXLII)

EL RUSA LINGVO TRADUKIS
D-ro Andreo FIŜER
(Tiflis)

PARIS
LIBRAIRIE DE L’ESPERANTO
15, RUE MONTMARTRE, 15

1908

Kanto de triumfanta amo.



«Wage Du zu irren und zu träumen!»
Schiller.
(Risku do nur vagi kaj revadi.)


Jen kion mi estas leginta en iu malnova itala manuskripto:

I

Proksimume je la mezo de XVI-a centjaro, en Ferrara[1] — ĝi floradis tiutempe sub la sceptro de siaj luksemaj dukoj, protektuloj de artoj kaj de poezio — vivis du junaj homoj, nomataj Fabio kaj Mucio. Samaĝuloj, proksimaj parencoj, ili preskaŭ neniam disiĝis; kora amikeco kunigis ilin de frua infanaĝo… sortsameco fortikigis tiun ligon. Ili apartenis al antikvaj familioj; ili ambaŭ estis riĉaj, sendependaj kaj senfamiliaj; la gustoj, la inklinoj estis similaj ĉe ili ambaŭ. Mucio sin okupadis pri muziko, Fabio — pri pentrarto.

La tuta Ferrara estis fiera je ili, kiel plej bela ornamo de la kortego, de la societo kaj de la urbo. Per sia eksteraĵo, tamen, ili ne similis unu la alian, kvankam ili ambaŭ distingiĝis per gracia junula beleco: Fabio estis pli altkreska, blankvizaĝa kaj blondhara, kaj li havis bluajn okulojn; Mucio, kontraŭe, estis brunvizaĝa, nigrahara, kaj en liaj okuloj forestis tiu gaja brilo, sur liaj lipoj tiu afabla rideto, kiuj estis ĉe Fabio; liaj densaj brovoj surkovris la mallarĝajn palpebrojn, dum la ornuancaj brovoj de Fabio supreniĝis, kiel maldikaj duonrondoj, sur la puran kaj ebenan frunton. Mucio en la interparolado estis malpli viveca; malgraŭ ĉi ĉio ambaŭ amikoj same plaĉis al la sinjorinoj, — ĉar ne vane ili estis modeloj de kavalira servemeco kaj malavareco.

Samtempe kun ili vivis en Ferrara fraŭlino, nomata Valerio. Oni ŝin opiniis unu el la unuaj belulinoj de la urbo, kvankam oni povis ŝin vidi tre malofte, ĉar ŝi vivis izole kaj forlasis sian domon nur por iri en la preĝejon aŭ — dum la grandaj festoj — al la promenado. Ŝi loĝis kun sia patrino, nobela sed malriĉa vidvino ne havinta aliajn idojn. Al ĉiu, kiu nur renkontis Valerion, ŝi inspiris la senton de nevola miro kaj de same nevola, dolĉa estimo: tiom modesta estis ŝia sintenado, tiom malmulte, videble, ŝi mem konsciadis la tutan forton de siaj ĉarmoj.

Iuj, certe, trovis ŝin iom pala; la rigardo de ŝiaj okuloj, preskaŭ ĉiam mallevitaj, esprimis ian hontemecon kaj eĉ timemecon; ŝiaj lipoj ridetis malofte — kaj eĉ iomete; apenaŭ iu ajn estis aŭdinta ŝian voĉon. Sed iris famo, ke ĝi estas bela, kaj ke, enferminte sin en sia ĉambro, frumatene, kiam ĉio en la urbo ankoraŭ dormetas, ŝi ŝatis kanteti malnovajn kantojn kun akompano de liuto, kiun ŝi mem ludis.

Malgraŭ la paleco de sia vizaĝo, Valerio floradis per saneco; eĉ maljunuloj, ŝin rigardante, ne povis ne ekpensi: — Ho, kiom feliĉa estos tiu junulo, al kiu ekfloros, fine, ĉi tiu ankoraŭ kunvolvita en siaj folietoj, ankoraŭ netuŝita kaj virga floro!

II

Fabio kaj Mucio ekvidis Valerion unuafoje dum luksa popola festo, aranĝita laŭ ordono de la duko de Ferrara, Herkolo, filo de la fama Lukrecio Borĝio, je la honoro de eminentaj grandsinjoroj, venintaj el Parizo laŭ invito de la dukino, filino de la franca reĝo Ludoviko XII-a. Apud sia patrino sidis Valerio en la mezo de bela tribuno konstruita, laŭ desegno de Paladio, sur la ĉefa placo de Ferrara, por la plej honorindaj sinjorinoj de la urbo. Ili ambaŭ — kaj Fabio, kaj Mucio — pasie enamiĝis je ŝi samtage; kaj ĉar ili nenion kaŝadis unu de la alia, — ĉiu el ili baldaŭ eksciis, kio fariĝis en la koro de la kunulo. Ili reciproke decidis: ili ambaŭ penu kunproksimiĝi kun Valerio, — kaj se ŝi bonvolos elekti iun ajn el ili, — la alia senplende submetiĝos al ŝia decido. Post kelke da semajnoj, dank’ al bona famo, kiun ili rajte ĝuis, ili sukcesis penetri en la malfacile alireblan domon de la vidvino; ŝi permesis al ili ŝin vizitadi. De tiam ili preskaŭ ĉiutage povis vidi Valerion kaj interparoli kun ŝi, — kaj kun ĉiu tago la flamo, ekbrulinta en la koroj de ambaŭ junuloj flamadis pli kaj pli forte; tamen Valerio al neniu el ili vidigis sian preferon, kvankam ilia ĉeestado al ŝi, videble, plaĉis. Kun Mucio ŝi okupis sin pri muziko; sed ŝi pli interparolis kun Fabio: lin ŝi malpli timis. Fine, ili decidiĝis ekscii sian definitivan sorton — kaj sendis al Valerio leteron, en kiu ili petis, ke ŝi malkaŝe diru, al kiu ŝi estas preta fordoni sian manon. Valerio montris tiun leteron al sia patrino — kaj anoncis, ke ŝi estas preta resti fraŭlino; tamen, se ŝia patrino opinias, ke estas por ŝi tempo edziniĝi, ŝi sekvos la patrinan elekton. La respektinda vidvino elverŝis kelkajn larmojn ĉe la penso pri disiĝo de la amata idino; tamen rifuzi la fianĉojn estis nenia kaŭzo: ŝi opiniis ilin ambaŭ same indaj je la mano de sia filino. Sed, kaŝe preferante Fabion kaj suspektante, ke Valerio ankaŭ lin pliŝatas, ŝi decidis pri li. La morgaŭan tagon mem Fabio sciiĝis pri sia feliĉo; kaj Mucio devis teni sian parolon — kaj rezigni.

Li do tion faris; sed alesti la triumfon de sia amiko, de sia konkurinto — li ne estis povanta. Senprokraste li vendis la plej grandan parton de sia posedaĵo — kaj, kolektinte kelkajn milojn da dukatoj, li forveturis por malproksima vojaĝo al Oriento. Adiaŭante Fabion, li diris, ke li ne revenos, antaŭ ol li sentos, ke la lastaj postsignoj de la ampasio estas foriĝintaj el li. Estis malfacile al Fabio disiĝi de l’ amiko de sia infaneco kaj juneco… sed la ĝoja atendo de proksima feliĉo baldaŭ ensorbis ĉiujn aliajn sentojn, — kaj li sin tutan fordonis al la ravoj de kronita amo.

Baldaŭ li edziĝis kun Valerio — kaj nur tiam li konis la tutan valoron de la trezoro, kiun posedi li prosperis. Li havis belan kampodomon, ĉirkaŭitan de ombra ĝardeno, en proksimeco de Ferrara; li transloĝiĝis tien kune kun sia edzino kaj ŝia patrino. Lumplena tempo venis tiam por ili. La geedza vivado elmontris ĉiujn kvalitojn de Valerio en nova, ĉarmiga lumo; Fabio fariĝis rimarkinda pentristo — jam ne amatoro, sed majstro. La patrino de Valerio ĝojis kaj dankis Dion, rigardante la feliĉan paron. Kvar jaroj traflugis nesenteble, kvazaŭ rava sonĝo. Io nur mankis al la junaj geedzoj, nur unu malĝojo ilin suferigis: ili ne havis infanojn… sed la espero ne forlasis ilin. Je la fino de la kvara jaro ilin vizitis granda, tiufoje vera malĝojo: la patrino de Valerio mortis, estinte malsana dum kelke da tagoj.

Multe da larmoj ploris Valerio; dum longa tempo ŝi ne povis alkutimiĝi al sia perdo. Sed pasis ankoraŭ unu jaro, la vivo denove eniris en siajn rajtojn, ekfluis laŭ iama kuŝujo. Kaj jen, en bela somera vespero, neniun avertinte, Mucio revenis Ferrara’n.

III

Dum la tutaj kvin jaroj, pasintaj de lia forveturo, neniu ion pri li estis scianta; ĉiuj aŭdaĵoj pri li formortis, kvazaŭ li estus malaperinta for de la tersupraĵo.

Kiam Fabio renkontis sian amikon sur unu el la Ferraraj stratoj, li ekkriis, antaŭe pro ektimo, poste pro ĝojo — kaj tuj invitis lin en sian kampodomon. Tie en lia ĝardeno estis aparta, sufiĉe vasta pavilono. Mucio volonte konsentis kaj tiun saman tagon transloĝiĝis tien kune kun sia servanto, muta malajo — muta, sed ne surda, kaj eĉ, juĝante laŭ la viveco de lia rigardo, tre komprenema homo… Lia lango estis fortranĉita.

Mucio alportis kun si dekojn da kestoj, plenigitaj per diversspecaj multekostaĵoj, kolektitaj de li dum liaj longedaŭraj migradoj. Valerio ekĝojis pri la reveno de Mucio; li ankaŭ ŝin salutis amike-gaje, tamen kviete: laŭ ĉiu ŝajno, li estis plenuminta la parolon, donitan al Fabio.

Unu tago sufiĉis al li por sin aranĝi en la pavilono; li eligis, helpata de la malajo, la alportitajn maloftaĵojn: tapiŝojn, silkajn ŝtofojn, velurajn kaj orŝtofajn vestojn, armilojn, kalikojn, pladojn kaj pokalojn, emajlitajn, orajn, arĝentajn objektojn, ornamitajn per perloj kaj turkisoj, ĉizitajn skatolojn el sukceno kaj elefantosto, facetitajn botelojn, spicaĵojn, fumigaĵojn, bestajn felojn, plumojn de nekonataj birdoj kaj multajn aliajn aĵojn, kies uzado eĉ ŝajnis mistera kaj nekomprenebla.

Inter ĉi ĉiuj juveloj sin trovis riĉa perla ĉirkaŭkolo, kiun Mucio estis ricevinta de la persa ŝaho por ia granda kaj sekreta servo; li petis de Valerio la permeson propramane meti tiun ornamaĵon ĉirkaŭ ŝian kolon; ĝi ŝajnis al ŝi multepeza kaj provizita de ia stranga varmo… ĝi tuj kvazaŭ algluiĝis al la haŭto.

Je la vespero, post la manĝo, sidante sur la teraso de la kampodomo, en la ombro de oleandroj kaj laŭrujoj, Mucio ekrakontis siajn aventurojn. Li parolis pri viditaj de li malproksimaj landoj, supernubaj montoj, senakvaj dezertoj, pri riveroj marsimilaj; li parolis pri grandegaj konstruaĵoj kaj temploj, pri miljaraj arboj, pri ĉielarkkoloraj floroj kaj birdoj; li nomis la vizititajn de li urbojn kaj popolojn… io fabeleca blovetis sole de tiuj nomoj. Tuta Oriento estis konata de Mucio: li estis trakurinta Persujon, Arabujon, kie la ĉevaloj estas pli nobelaj kaj belaj ol ĉiuj aliaj vivaj estaĵoj, li penetris en la profundon mem de Hindujo, kie la homa gento similas majestan kreskaĵon, li atingis la limojn de Ĥinujo kaj Tibeto, kie viva dio, nomata Dalaj-Lama, loĝas sur la tero sub la eksteraĵo de senparola homo kun mallarĝaj okuloj.

Mirindaj estis liaj rakontoj! Kvazaŭ enĉarmitaj, lin aŭskultis kaj Fabio kaj Valerio. Propradire, la trajtoj de la vizaĝo de Mucio ŝanĝiĝis malmulte: bruna de l’ infaneco, ĝi ankoraŭ plimalheliĝis, bruletiĝis sub la radioj de pli hela suno; la okuloj ŝajnis pli profundaj ol antaŭe — kaj nenio pli; sed la esprimo de tiu vizaĝo iĝis alia: kuncentrigita, grava: ĝi eĉ ne plivigliĝis, kiam li rememoradis pri la danĝeroj, kiujn li estis riskinta, nokte, en la arbaroj, plenigitaj de tigraj ĝemkrioj, aŭ tage, sur la dezertaj vojoj, kie la vojirantojn kaŝe atendas fanatikuloj, kiuj ilin sufokas al la honoro de fera diino, postulanta homajn oferaĵojn.

Kaj la voĉo de Mucio fariĝis pli malsonora kaj pli egala; la ekmovoj de liaj manoj, de lia tuta korpo, perdis la senĝenon, propran al la itala gento. Helpata de sia servisto, la humile-vigla malajo, li montris al siaj gastoj kelkajn ĵonglojn, pri kiuj lin instruis hindaj bramanoj. Tiel, ekzemple, li, sin kaŝinte antaŭe per kurteno, subite aperis sidanta en la aero kun fleksitaj kruroj sin apoganta iom per la fingropintoj sur vertikale starigita bambua kano, kio ne malmulte mirigis Fabion, kaj Valerion timigis… — «Ĉu li ne estas, eble, magiisto?» — ŝi pensis. Kiam do li komencis, fajfetante sur malgranda fluto, elvokadi el surkovrita korbo malsovaĝigitajn serpentojn, kiam iliaj malhelaj, plataj kapoj, movetante la pikilojn, ekvidiĝis el-sub la multkolora teksaĵo, Valerion ekkaptis teruro, kaj ŝi petis Mucion, ke li plej rapide forkaŝu tiujn malamindajn rampaĵojn.

Dum la vespermanĝo Mucio regalis siajn geamikojn per ŝiraza vino el ronda botelo kun longa gorĝo; tre odora kaj densa, orkolora kun dubdverda nuanco, ĝi enigme briletis, enverŝita en tute malgrandajn jaspajn tasetojn. Laŭ sia gusto ĝi ne similis la eŭropajn vinojn: ĝi estis tre dolĉa kaj spica, kaj eltrinkita malrapide, per malgrandaj glutoj, ĝi ekscitis en ĉiujn membrojn la senton de agrabla dormetado. Mucio trinkigis po unu taseto kaj Fabion, kaj Valerion, kaj li mem trinkis. Super ŝia taseto li, sin klininte, murmuretis ion kaj skuis la fingrojn. Valerio tion rimarkis; tamen, ĉar ĝenerale en la procedoj de Mucio, en tuta lia sintenado vidiĝis io fremda kaj malkutima, ŝi nur pensis: «Ĉu li ne alprenis en Hindujo ian novan religion, aŭ tie estas tiaj kutimoj?»

Poste, iome silentinte, ŝi lin demandis: ĉu li estis daŭriganta, dum sia vojaĝo, sin okupi pri muziko? — Responde al ŝi, Mucio ordonis al la malajo alporti sian hindan violonon. Ĝi similis al la nuntempaj, nur anstataŭ kvar kordoj ĝi havis tri; ĝia supraĵo estis tapetita per blunuanca serpenta haŭto, la maldika kana arĉo havis duonrondan formon, kaj sur ĝia fino mem brilis akropinta diamanto.

Mucio unue ludis kelkajn malgajsonajn, laŭ lia diro popolajn kantojn, — strangajn kaj eĉ sovaĝajn por itala orelo; la sono de metalaj kordoj estis plenda kaj malforta. Sed kiam Mucio komencis la lastan kanton, — tiu sama sono subite plifortiĝis, ektremis sonore kaj laŭte; pasia melodio fluis el-sub la larĝe irigata arĉo, ekfluis bele ondiĝanta, kiel tiu serpento, kies haŭto tapetadis la violonan supraĵon; kaj per tia fajro, per tia triumfanta ĝojo briladis kaj bruladis ĉi tiu melodio, ke al Fabio kaj al Valerio fariĝis timetige sur la koro, kaj larmoj eliĝis sur iliajn okulojn… kaj Mucio, kun klinita, alpremata al la violono kapo, kun paliĝintaj vangoj, kun brovoj, unustreke kuntiritaj, ŝajnis ankoraŭ pli kuncentrigita kaj grava, — kaj la diamanto sur la arĉa finaĵo ĵetis laŭmove radiajn fajrerojn, kvazaŭ ankaŭ bruligita per la fajro de tiu miregiga kanto.

Kiam Mucio finis kaj, forte kunpremante ankoraŭ la violonon inter la mentono kaj la ŝultro, faligis la manon, tenantan la arĉon, — «Kio ĝi estas? Kion vi estas ludinta por ni?» ekkriis Fabio. Valerio ne elparolis eĉ unu vorton, — sed, ŝajne, tuta ŝia esencaĵo ripetis la demandon de ŝia edzo. Mucio metis la violonon sur la tablon — kaj, iomete ekskuiginte la hararon, kun afabla rideto diris: «Ĉi tion? Tiun ĉi melodion… tiun kanton mi aŭdis unufoje sur la insulo Cejlono. Tiu kanto havas tie, meze de la popolo, la famon de kanto de feliĉa, kontentigita amo.» — «Ripetu», ekmurmuretis Fabio. — «Ne; estas neeble ĝin ripeti, — respondis Mucio, — nun estas ja malfrue. Sinjorino Valerio bezonas ripozon; por mi ankaŭ estas tempo… mi estas laca.»

Dum la tuta tago Mucio estis kondutinta je Valerio respekte-simple, kiel longtempa amiko; sed forirante, li fortege premis ŝian manon, premante per la fingroj ŝian manplaton — kaj tiom insiste enrigardante ŝian vizaĝon, ke ŝi, kvankam ne levinte la palpebrojn, eksentis tamen tiun rigardon sur siaj subite ekflamintaj vangoj. Ŝi diris nenion al Mucio, sed fortiris sian manon kaj, kiam li estis foririnta, ŝi rigardis la pordon, tra kiu li eliris. Ŝi rememoris, kiel ankaŭ dum la antaŭaj jaroj ŝi lin estis timanta… kaj nun ŝin kaptis malkomprenpovo. Mucio foriris en sian pavilonon; la geedzoj sin direktis al dormoĉambro.

IV

Valerio ne baldaŭ ekdormis; ŝia sango ondiĝadis malrapide kaj sopirsente, en la kapo iome sonoradis… pro tiu stranga vino, kiel ŝi opiniis, tamen povas esti, pro la rakontoj de Mucio, pro lia violonludo… Je la mateno, fine, ŝi ekdormis kaj vidis neordinaran sonĝon.

Al ŝi ŝajnis, ke ŝi eniras vastan ĉambron kun malalta arkaĵo… Tian ĉambron ŝi neniam dum sia vivo estis vidinta. Ĉiuj muroj estas kovritaj per malgrandaj ĉielbluaj kaheloj kun oraj desegnaĵoj; maldikaj skulptitaj kolonoj subapogas marmoran arkaĵon; tiu arkaĵo mem kaj la kolonoj ŝajnas duontravideblaj… palrozkolora lumo el ĉie penetras la ĉambron, mistere kaj unutone lumigante ĉiujn objektojn; orŝtofaj kusenoj kuŝas sur mallarĝa tapiŝo en la mezo mem de glata, kiel spegulo, planko. En la anguloj apenaŭ rimarkeble fumiĝas altaj fumigilujoj, prezentantaj monstrajn bestojn; nenie estas fenestroj; pordo, surkovrita per velura kurteno, silente nigriĝas en la mura kavaĵo.

Subite tiu kurteno malrapide glitas, foriĝas… kaj eniras Mucio. Li salutas, malfermas siajn brakojn, ridetas…. Liaj malmolaj manoj ĉirkaŭvolvas la talion de Valerio; liaj sekaj lipoj ekbruligas ŝin tutan… Ŝi falas sur la dorson, sur la kusenojn…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Ĝemante pro teruro, post longaj penoj, Valerio vekiĝis. — Ankoraŭ ne komprenante, kie ŝi estas kaj kio al ŝi fariĝas, ŝi sin levas sur la lito, ĉirkaŭrigardas… Tremo trakuras tutan ŝian korpon… Fabio kuŝas ĉe ŝia flanko. Li dormas; sed lia vizaĝo, lumigata de ronda kaj hela luno, rigardanta tra la fenestroj, estas pala kiel tiu de mortinto… ĝi estas pli malĝoja ol morta vizaĝo. Valerio vekis sian edzon, — kaj tuj kiam li ŝin rigardis — «Kio al vi okazas?» — li ekkriis. — «Mi vidis… mi vidis terurigan sonĝon», ŝi murmuris, ankoraŭ tremante…

Sed sammomente, de l’ direkto de la pavilono, alflugis fortaj sonoj, — kaj ambaŭ, Fabio kaj Valerio, rekonis la melodion, kiun estis ludinta por ili Mucio, nomante ĝin kanto de kontentigita, triumfanta amo. Fabio malkomprene rigardis Valerion… ŝi fermis la okulojn, sin deturnis, — kaj ili ambaŭ, kaŝante sian spiradon, traaŭskultis la kanton ĝisfine. Kiam la lasta sono formortis, la luno sin kaŝis post nubeto, en la ĉambro fariĝis mallume… Ambaŭ geedzoj mallevis siajn kapojn sur la kusenojn, ne interŝanĝinte iun vorton, — kaj neniu el ili rimarkis, kiam ekdormis la alia.

V

La morgaŭan matenon Mucio venis al la matenmanĝo; li ŝajnis kontenta — kaj gaje salutis Valerion. Konfuze ŝi lin respondis — rigardis lin rapide — kaj al ŝi fariĝis timigige pro tiu kontenta, gaja vizaĝo, pro tiuj traigaj kaj scivolemaj okuloj. Mucio denove rakontis… sed Fabio lin interrompis je la unua vorto.

— Vi, videble, ne povis ekdormi en nova loko? Mi kun mia edzino aŭdis, kiel vi reludis la hieraŭan kanton.

— Jes? vi aŭdis? — diris Mucio. — Mi ĝin reludis, vere; sed antaŭ tio mi dormis kaj eĉ vidis mirindan sonĝon.

Valerio iĝis atenta. — Kiun sonĝon? — demandis Fabio.

— Mi estis vidanta, — respondis Mucio, ne forigante sian rigardon de Valerio, — kvazaŭ mi enirus vastan ĉambron, ornamitan orientmaniere. Skulptitaj kolonoj subapogis la arkaĵon, la muroj estis kovritaj per kaheloj, kaj, kvankam malestis fenestroj kaj kandeloj, la tutan ĉambron plenigis rozkolora lumo, kvazaŭ ĝi tuta estus konstruita el travideblaj ŝtonoj. En la anguloj fumiĝadis ĥinaj fumigilujoj, sur la planko kuŝis orŝtofaj kusenoj laŭlonge de mallarĝa tapiŝo. Mi eniris tra pordo, surkovrita per kurteno, kaj el alia pordo, ĝuste kontraŭa aperis virino, kiun mi iam estas aminta. Kaj ŝi ŝajnis al mi tiom bela, ke mi tuta ekbrulis per iama amo…

Mucio signifplene silentis. Valerio sidis senmova kaj nur malrapide paliĝadis… ŝia spiro fariĝis pli profunda.

— Tiam, — daŭrigis Mucio, — mi vekiĝis kaj ludis tiun kanton.

— Sed kiu estis tiu virino? — ekparolis Fabio.

— Kiu ŝi estis? Edzino de iu hindo. Mi ŝin renkontis en la urbo Delhi… Ŝi ne estas plu inter la vivuloj. Ŝi mortis.

— Kaj la edzo? — demandis Fabio, ne sciante li mem, kial li demandas pri tio.

— La edzo ankaŭ mortis, laŭ diro. Mi ilin ambaŭ perdis baldaŭ el vido.

— Strange! — rimarkis Fabio. — Mia edzino ankaŭ ĉi tiun nokton estas vidinta neordinaran sonĝon, — Mucio atentege rigardis Valerion, — kiun ŝi al mi ne rakontis, — aldonis Fabio.

Sed tiumomente Valerio leviĝis kaj eliris el la ĉambro. Tuj post la matenmanĝo, Mucio ankaŭ foriris, sciiginte, ke li bezonas esti en Ferrara, pro aferoj, — kaj ke li ne revenos antaŭ la vespero.

VI

Kelke da semajnoj antaŭ la reveturo de Mucio, Fabio estis komencinta portreton de sia edzino, pentrante ŝin kun atributoj de Sankta Cecilio. Li estis farinta grandajn progresojn en sia arto; la fama Luini, lernanto de Leonardo-da-Vinci, venadis ĉe lin Ferrara’n kaj, helpante lin per propraj konsiloj, redonis ankaŭ la instruaĵojn de sia granda majstro. La portreto estis preskaŭ tute preta; restis ankoraŭ fini la vizaĝon per kelkaj linioj, — kaj Fabio povus rajte esti fiera pri sia verko.

Forlasinte Mucion en Ferrara, li sin direktis al sia studĉambro, kie Valerio kutime lin atendis; tamen li ne trovis ŝin tie; li ŝin vokis, — ŝi ne respondis. Fabion ekkaptis sekreta maltrankvileco; li ŝin ekserĉis. ŝi malestis en la domo; Fabio kuris en la ĝardenon, — kaj tie, en unu el la plej malproksimaj aleoj, li vidis Valerion. Kun kapo mallevita sur la bruston, kun brakoj krucigitaj sur la genuoj, ŝi sidis sur benko, — kaj malantaŭ ŝi, eliґante el malhela verdaĵo de cipreso, marmora satiruso, kun vizaĝo aliformigita per mizerĝoja rideto, almetis siajn akrapintajn lipojn al ŝalmo. Valerio rimarkeble ĝojis pri la apero de sia edzo — kaj al liaj zorgplenaj demandoj ŝi respondis, ke ŝi sentas iometan kapdoloron, ke tio tamen signifas nenion, kaj ke ŝi estas preta iri por sin pentrigi.

Fabio alkondukis ŝin en la studoĉambron, ŝin sidigis, prenis la penikon; tamen, je sia granda ĉagreno, li tute ne povis fini la vizaĝon tiamaniere, kiel li ĝin deziris. Kaj ne, ĉar ĝi estis iom pala kaj ŝajnis laca… ne; sed tiun puran sanktan esprimon, kiu tiom al li plaĉis en ĝi kaj donis al li la ideon reprezenti Valerion en la figuro de Sankta Cecilio, — li ne trovis hodiaŭ. Fine, li forĵetis la penikon, diris al sia edzino, ke li ne estas preta, kaj ke al ŝi ankaŭ ne malutilus kuŝiĝi, ĉar laŭvide ŝi ŝajnas ne tute sana, — kaj li starigis la pentrostablon kun la pentraĵo al la muro. Valerio lin konsentis, ke ŝi bezonas ripozon, kaj, ripetinte sian plendon pri kapdoloro, ŝi foriris en sian dormoĉambron.

Fabio restis en la studoĉambro. Li sentis strangan, por li mem nekompreneblan konfuziĝon. La alesto de Mucio en lia domo, alesto, pri kiu li, Fabio, mem estis petinta, lin ĝenis. Kaj ne pro tio, ke li ĵaluzus… ĉu estas eble ĵaluzi Valerion! — sed en sia amiko li ne rekonis la iaman kunulon. Ĉi ĉio fremda, nekonata, nova, kion Mucio alportis kun si el tiuj malproksimaj landoj, — kaj kio ŝajne eniĝis en lian karnon kaj sangon, — ĉi ĉiuj magiaj procedoj, kantoj, strangaj trinkaĵoj, tiu muta malaĵo, eĉ la spica odoro, kiu eliras el la vestaĵoj de Mucio, el liaj haroj, el lia spiro, — ĉi ĉio inspiris al Fabio senton, similan al malkonfidemo, eble, eĉ al timemo.

Kaj, kial tiu malajo, servante ĉe la tablo, kun tia malagrabla atento rigardas lin, Fabion? — Vere, iu povus opinii, ke li komprenas itale. Mucio estis dirinta pri li, ke, paginte per sia lango, tiu malajo alportis grandan oferon — kaj pro tio posedas nun grandan forton. — Kian forton? kaj kiamaniere li povis ĝin akiri per la prezo de sia lango? Ĉi ĉio estas tre stranga! tre nekomprenebla! — Fabio iris al sia edzino en la dormoĉambron; ŝi kuŝis sur la lito, — vestita, — kaj ne dormis. — Aŭdinte liajn paŝojn, ŝi tremis, poste ĝojis pri li tiel same, kiel en la ĝardeno. Fabio sidiĝis apud la lito, prenis la manon de Valerio kaj, malmulte silentinte, ŝin demandis: kia malordinara sonĝo estis timiginta ŝin dum la pasinta nokto? ĉu ĝi similis la sonĝon, pri kiu rakontis Mucio? — Valerio ekruĝiĝis kaj rapide respondis: — Ho, ne! ne! mi vidis monstron, kiu volis min disŝiri. — Monstron? homforman? demandis Fabio. — Ne, beston… beston! — Kaj Valerio sin deturnis kaj kaŝis en la kusenon sian flamantan vizaĝon. Fabio ankoraŭ dum kelka tempo tenis la manon de sia edzino, senparole alportis ĝin al siaj lipoj — kaj foriris.

Malgaje pasigis ĉi tiun tagon ambaŭ geedzoj. Ŝajnis, ke io malluma pendas super iliaj kapoj… sed kio ĝi estas, ili ne povis diri. Ili deziris esti kune, — kvazaŭ danĝero ilin minacus; — sed kion diri unu al la alia — ili ne sciis. Fabio provis sin okupi pri la portreto, legi Arioston, kies poemo, ĵus aperinta en Ferrara, jam bruegis tra Italujo, — sed nenio sukcesis… Malfruvespere, je la vespermanĝo mem, revenis Mucio.

VII

Li ŝajnis kvieta kaj kontenta — sed rakontis malmulte; li plie demandis Fabion pri iamaj komunaj konatuloj, pri la germana militiro, pri la imperiestro Karlo; li parolis pri sia deziro viziti Romon, vidi la novan papon. Li ree proponis al Valerio ŝirazan vinon — kaj, responde al ŝia rifuzo, diris, kvazaŭ por si mem: «Nun estas superflue».

Reveninte kun sia edzino en la dormoĉambron, Fabio baldaŭ ekdormis… kaj, vekiĝinte post unu horo, li povis konvinkiĝi, ke neniu dividas la liton: Valerio ne estis kun li. Li rapide leviĝis kaj sammomente vidis sian edzinon, en nokta vesto, enirantan la ĉambron el la ĝardeno. — La luno lumadis helege, kvankam antaŭ ne longe estis iom pluvinta. Kun fermitaj okuloj, kun esprimo de sekreta teruro sur senmova vizaĝo, Valerio alproksimiĝis al la lito kaj, palpetinte ĝin per etenditaj manoj, sin kuŝis rapide kaj silente. Fabio sin turnis al ŝi kun demando, sed ŝi respondis nenion; ŝajnis, ke ŝi dormas. Li ŝin altuŝis kaj eksentis sur ŝia vestaĵo, sur ŝiaj haroj, pluvajn gutojn, kaj sub la plandoj de ŝiaj nudaj piedoj, sablerojn.

Tiam li eksaltis kaj kuris en la ĝardenon tra duonfermita pordo. Luna, ĝis krueleco helega lumo surverŝadis ĉiujn objektojn. Fabio rerigardis — kaj vidis sur la sablo de la vojeto postsignon de duobla paro da piedoj, — unu paro estis nudpieda; tiuj postsignoj kondukis al laŭbo el jasmenoj, sin trovanta flanke, inter la domo kaj la pavilono. Li haltis malkompreneme, — kaj jen, ree aŭdiĝas sonoj de tiu sama kanto, kiun li estis aŭdinta la hieraŭan nokton! Fabio ektremetas, enkuras la pavilonon… Mucio staras meze de la ĉambro kaj ludas la violonon. Fabio kuras al li.

— Vi estis en la ĝardeno, vi estas elirinta, via vestaĵo estas malseka pro pluvo.

— Ne… mi ne scias… ŝajne… mi ne estas elirinta… — paŭze respondas Mucio, kvazaŭ mirigita pro la alveno de Fabio kaj pri lia ekscitiĝo.

— Fabio kaptas lian manon. — Kial do vi ree ludas tiun melodion? Ĉu vi do ree vidis sonĝon?

Mucio rigardas Fabion kun tiu sama miro — kaj silentas.

— Respondu do!

— Luno staras, kvazaŭ ronda ŝildo…
Serpentŝajne la rivero brilas…
Vekiĝis do amiko, dormas malamik’ —
Akcipitro la kokidon ja ungbatas…
Helpu!
— murmuras Mucio kantetante, kvazaŭ en forgesiĝo.

Fabio malantaŭeniĝis je du paŝoj, atentege rigardis Mucion, ion pripensis… kaj revenis domen, en la dormoĉambron.

Klininte la kapon sur la ŝultron kaj senforte disĵetinte la brakojn, Valerio dormis en peza dormo. Li ne baldaŭ sukcesis ŝin veki… sed tuj kiam ŝi lin vidis, ŝi sin ĵetis al lia kolo, lin konvulsie ĉirkaŭprenis; tuta ŝia korpo tremetadis. — Kio al vi okazas, mia karulino, kio? — ripetadis Fabio, penante ŝin kvietigi. Tamen ŝi daŭris formorteti sur lia brusto. — Ho, kiajn terurajn sonĝojn mi vidas! — ŝi murmuris, alpremante al li sian vizaĝon. Fabio intencis ŝin demandi… sed ŝi nur tremis…

Per frua matena rebrilo ekruĝiĝis la fenestraj vitroj, kiam ŝi fine, ekdormis en liaj brakoj.

VIII

La morgaŭan tagon Mucio malaperis de l’ mateno, kaj Valerio anoncis al sia edzo, ke ŝi intencas viziti la apudan monaĥejon, kie loĝas ŝia konfesprenanto, maljuna kaj serioza monaĥo, al kiu ŝi havas senliman konfidon. A1 la demandoj de Fabio ŝi respondis, ke ŝi deziras per konfeso malpezigi sian animon, ŝarĝegitan per la eksterordinaraj impresoj de la lastaj tagoj. Rigardante la konsumiĝintan vizaĝon de Valerio, aŭskultante ŝian estingiĝintan voĉon, Fabio, li mem, aprobis ŝian intencon: la respektinda pastro Lorenco povus doni al ŝi utilan konsilon, distri ŝiajn dubojn…

Sub la gardo de kvar akompanantoj, Valerio forveturis al la monaĥejo, — Fabio restis hejme kaj, ĝis la reveno de sia edzino, vagadis en la ĝardeno, penante kompreni, kio fariĝis al ŝi, — kaj sentante konstantan timon, kaj koleron, kaj doloron de neprecizaj suspektoj… Ne unu fojon li eniris la pavilonon; tamen Mucio ne estis reveninta, — kaj la malajo rigardis Fabion, kiel idolo, humile klininte la kapon, kun profunde — tiel almenaŭ ŝajnis al Fabio — kun profunde kaŝita rideto sur la bronza vizaĝo.

Dume, Valerio ĉion rakontis al sia konfesprenanto, ne tiom hontante, kiom teruriĝante. La pastro aŭskultis ŝin atente, ŝin benis, pardonis ŝian nevolan pekon — sed interne de si ekpensis: «Sorĉaĵo, diablaj agoj… ĝi ne estas allasebla…» kaj kune kun Valerio veturis al ŝia kampodomo, kvazaŭ por ŝin definitive kvietigi kaj konsoli. — Vidante la monaĥon, Fabio iom ekmaltrankviliĝis; sed la spertega maljunulo jam antaŭe estis pripensita, kiamaniere li estos aganta. Restinte sola kun Fabio, li, certe, ne perfidis la sekreton de konfeso, tamen konsilis al li, se eble, forigi la invititan de li gaston, kiu per siaj rakontoj, kantoj, per tuta sia konduto malordigis la imagon de Valerio. Krom tio, laŭ opinio de la maljunulo, Mucio eĉ antaŭe, kiel oni memoras, ne estis tute firma en sia kredo, kaj pasiginte tiom longan tempon en landoj, ne feliĉigitaj per la lumo de kristanismo, li eble alportis de tie la infekton de falsaj instruaĵoj, li eble eĉ konatiĝis kun la misteroj de magio; tial do, kvankam la malnova amikeco havas siajn rajtojn, tamen prudenta singardemo montris la necesecon de disiĝo. Fabio plene konsentis kun la respektinda monaĥo; Valerio eĉ tuta tralumiĝis, kiam la edzo komunikis al ŝi la konsilon de ŝia konfespreninto, — kaj akompanata de bondeziroj de ambaŭ geedzoj, provizita per riĉaj donacoj por la monaĥejo kaj por la malriĉuloj, la patro Lorenzo forveturis hejmen.

Fabio intencis tuj post la vespermanĝo interparoli kun Mucio; sed la stranga gasto ne revenis al la vespermanĝo. Tiam Fabio decidis prokrasti la interparolon kun Mucio ĝis la sekvonta tago, — kaj la geedzoj iris sian dormoĉambron.

IX

Valerio baldaŭ ekdormis; sed Fabio ne povis ekdormi. En la nokta silento al li pli vive sin prezentis ĉio vidita, ĉio trasentita de li; li ankoraŭ pli insiste faris al si demandojn, pri kiuj li, kiel antaŭe, ne trovis respondon. Ĉu efektive Mucio fariĝis magiisto, — ĉu eble li venenis Valerion? Ŝi estas malsana… tamen je kia malsano?

Dum, apoginte la kapon per la mano kaj retenante sian varman spiron, li donis sin al peza meditado, — la luno ree supreniĝis sur la sennuban ĉielon, kaj kune kun ĝiaj radioj, tra la duontravideblaj fenestraj vitroj, el la direkto de la pavilono — aŭ tio nur ŝajnis al Fabio? — ekenverŝiĝis blovo, simila al malpeza, odora fluero… jen aŭdiĝas trudema, pasia murmuro… kaj sammomente li rimarkis, ke Valerio komencas iomete moviĝi. Li ektremis, — li vidas: ŝi sin levas, malsuprenigas el la lito unue unu piedon, poste la alian — kaj, kiel lunatikulo, senvivece direktante la malklariĝintajn okulojn rekten antaŭ si, etendinte antaŭen la brakojn, ŝi sin direktas al la ĝardena pordo! Fabio momente elsaltis tra la alia pordo de la dormoĉambro — kaj, vigle ĉirkaŭkurinte la doman angulon, li fermis tiun, kiu kondukis en la ĝardenon… Apenaŭ li havis la tempon por kapti la seruron, kiam li sentis, ke iu penas malfermi la pordon el-interne, premas ĝin… ree kaj ree… post tio eksonis tremantaj ĝemoj…

«Tamen ja Mucio ne estas reveninta el la urbo», pensis Fabio — kaj sin ĵetis al la pavilono…

Kion li vidas?

Renkonte al li, sur la vojeto, helege surverŝita per la brilo de lunaj radioj, marŝas, ankaŭ kiel lunatikulo, ankaŭ etendinte la brakojn antaŭen kaj senvivece malferminte la okulojn, — marŝas Mucio… Fabio kuras al li, — sed tiu, ne lin rimarkante, iras, mezure marŝas paŝo post paŝo, — kaj lia senmova vizaĝo ridas sub la luna lumo, kiel ĉe la malajo. Fabio volas lin voki per lia nomo… sed ĉitiumomente li aŭdas: malantaŭe, en la domo, ekfrapis fenestro… Li rigardas…

Efektive: la fenestro de la dormoĉambro estas plene dismalfermita, — kaj, enŝovinte la piedon trans la sojlo, Valerio staras en la fenestro… ŝiaj manoj kvazaŭ serĉas Mucion… ŝi tuta fortiriĝas al li…

Neeldirebla furiozeco plenigis la bruston de Fabio kiel subite alfluinta ondego. — «Malbenita sorĉisto!» li ekkriegis freneze — kaj kaptinte per unu mano Mucion je la gorĝo, per la alia li ekpalpis ponardon ĉe lia zono — kaj ĝistenile enpuŝis ĝin en lian flankon.

Traigvoĉe kriis Mucio — kaj, kunpreminte per manplato la vundon, li forkuris, faletante, malantaŭen, en la pavilonon… Sed sammomente, kiam lin ekfrapis Fabio, tiel same traige ekkriis Valerio kaj, kvazaŭ subfalĉita, falis teren.

Fabio flugkuris al ŝi, ŝin levis, forportis sur la liton, ekparolis…

Ŝi dumlonge kuŝis senmova; tamen, fine, ŝi malfermis la okulojn, spiris profunde, interrompe kaj ĝoje, kiel homo, ĵus savita el neevitebla morto, — vidis la edzon — kaj, ĉirkaŭvolvinte per siaj brakoj lian kolon, sin alpremis ĉe lian bruston. — «Vi, vi, ĝi estas vi», ŝi balbutis. Iom post iom ŝiaj brakoj disiĝis, la kapo forkliniĝis malantaŭen, — kaj, murmurinte kun ravplena rideto: «Dank’ al Dio, ĉio estas finita… sed kiom laca mi estas!» — ŝi ekdormis per fortiga, sed ne peza dormo.

X

Fabio malleviĝis apud ŝian kuŝejon — kaj ne foriĝante la okulojn de ŝia pala kaj malgrasiĝinta, sed jam kvietiĝinta vizaĝo, li komencis pripensi, kio estis okazinta… kaj ankaŭ pri tio, kiamaniere nun li estas agonta? Kion entrepreni? — Se li estas mortiginta Mucion, — kaj rememorante, kiom profunde estis eniĝinta la ponarda tranĉanto, li ne povis dubi pri tio, — se li estas mortiginta Mucion, ne estas do eble ĝin kaŝi! Estas devige sciigi pri tio la dukon, la juĝistaron… tamen kiel komprenigi, kiel rakonti tian nekompreneblan aferon? Li, Fabio, mortigis en sia domo sian parencon, sian plej bonan amikon! Oni demandos pro kio? pro kia motivo?… Sed se Mucio ne estas mortigita?

Fabio ne estis kapabla plu resti en nesciado, — kaj, certiĝinte, ke Valerio dormas, li singardeme leviĝis de l’ seĝo, eliris el la domo — kaj sin direktis al la pavilono. Ĉio en ĝi estis mallaŭta; sole en unu fenestro sidiĝis lumeto. Kun formortanta koro li malfermis la eksteran pordon — (sur ĝi restis postsigno de sangigitaj fingroj, kaj sur la sablo de la vojeto nigriĝadis sangaj gutoj), trairis la unuan malluman ĉambron… kaj haltis ĉe la sojlo, miregfrapite.

Meze de la ĉambro, sur persa tapiŝo, kun orŝtofa kuseno sub la kapo, kovrita per larĝa ruĝa ŝalo kun nigraj desegnoj, kuŝis Mucio, rekte etendinte ĉiujn membrojn. Lia vizaĝo, pala kiel vakso, kun fermitaj okuloj kaj bluiĝintaj palpebroj, estis turninta al la plafono; la spirado ne estis rimarkebla: li ŝajnis kadavro. Apud liaj piedoj, ankaŭ envolvita en ruĝa ŝalo, staris surgenue la malajo. Li tenis en sia maldekstra mano branĉeton de nekonata kreskaĵo, simila je filiko, — kaj, iomete kliniĝinte antaŭen, fikse rigardis sian mastron. Malgranda torĉo, enigita en la plankon brulis per verdnuanca fajro kaj sole lumigis la ĉambron. La flamo ne ŝanceliĝis, nek fumis. La malajo ne moviĝis je la eniro de Fabio, nur levis sur lin la okulojn kaj ree turnis ilin al Mucio. De tempo al tempo li supren kaj malsupren movadis la branĉeton, skuetis ĝin en la aero, — kaj liaj mutaj lipoj malrapide malfermiĝis kaj moviĝis, kvazaŭ elparolante sensonajn vortojn. Inter la malajo kaj Mucio kuŝis sur la planko la ponardo, per kiu Fabio estis frapinta sian amikon: la malajo fojon ekfrapis per tiu branĉeto la sangigitan tranĉilon.

Pasis minuto… dua. Fabio proksimiĝis al la malajo kaj, sin klininte al li, diris duonvoĉe: «li mortis?» — La malajo klinis la kapon de supre malsupren kaj, eliginte el-sub la ŝalo sian dekstran manon, montris ordone la pordon. Fabio volis ripeti sian demandon, — sed ordona mano reigis sian movon, — kaj Fabio eliris, indignante kaj mirante, tamen obeante.

Li trovis Valerion dormanta kiel antaŭe, kun ankoraŭ pli trankvila vizaĝo. Li ne senvestiĝis, sidiĝis ĉe la fenestro, sin apogis sur la manon — kaj denove enpensiĝis. La leviĝinta suno trovis lin en tiu sama loko. Valerio ne vekiĝis.

XI

Fabio volis ĝisatendi ŝian vekiĝon kaj forveturi al Ferrara, — kiam subite iu ekfrapis delikate la dormoĉambran pordon. Fabio eliris kaj antaŭ si vidis sian maljunan domadministranton, Antonion. — «Sinjoro», komencis la maljunulo, — «la malajo ĵus nin sciigis, ke sinjoro Mucio malsaniĝis kaj deziras transloĝiĝi kun siaj havaĵoj en la urbon; tial li petas, ke vi donu al li homojn por helpi la enpakadon, kaj ke je la tagmezo vi alsendu ŝarĝĉevalojn kaj rajdantojn, kaj ankaŭ kelke da akompanantoj. Ĉu vi permesas? — La malajo tion diris al vi? demandis Fabio. Kiamaniere? Li estas ja muta. — Jen, sinjoro, estas papero, sur kiu li ĉion skribis en nia lingvo — tre regule. — Kaj Mucio, vi diras, estas malsana? — Jes, malsanega, — kaj lin vidi estas neeble. — Ĉu oni venigis kuraciston? — Ne; la malajo malpermesis. — Tion ankaŭ skribis al vi la malajo? — Jes, li. — Fabio iom silentis. — Nu, do — aranĝu ĉion», li elparolis. — Antonio foriris.

Fabio nekompreneme postrigardis sian serviston. — Sekve, li ne estas mortigita? — li pensis… kaj ne sciis, ĉu li devas ĝoji — ĉu bedaŭri. — Malsana? — Sed antaŭ kelke da horoj — li estis vidinta malvivulon!

Fabio revenis al Valerio. Ŝi vekiĝis — kaj levetis la kapon. La geedzoj interŝanĝis longan, signifplenan rigardon. — Li ne estas plu? diris subite Valerio. Fabio tremis. — Kiel… ne estas? ĉu vi… — Li estas forveturinta? ŝi daŭrigis. Al Fabio fariĝis pli malpeze sur la koro. — Ankoraŭ ne; sed li forveturos hodiaŭ. — Kaj mi lin neniam, neniam revidos? — Neniam. — Kaj tiuj sonĝoj ne ripetiĝos? — Ne. — Valerio ree ĝoje spiris; ravplena rideto denove aperis sur ŝiaj lipoj. Ŝi etendis ambaŭ brakojn al sia edzo. — Kaj ni neniam parolos pri li, neniam, vi aŭdas, mia karulo? Kaj mi ne eliros el la ĉambro, ĝis kiam li estos forveturinta. Nun sendu al mi miajn servistinojn… kaj atendu: prenu ĉi tiun aĵon! ŝi montris perlan ĉirkaŭkolon, kuŝantan sur nokta tablo, la ĉirkaŭkolon, kiun al ŝi estis doninta Mucio, — kaj tuj ĵetu ĝin en nian plej profundan puton. Ĉirkaŭprenu min — mi estas via Valerio — kaj ne venu al mi, ĝis kiam… tiu homo estos forveturinta. — Fabio prenis la ĉirkaŭkolon — la perloj ŝajnis al li malbriliĝintaj — kaj plenumis la ordonon de sia edzino.

Poste li vagadis en la ĝardeno, el-malproksime rigardante la pavilonon, apud kiu jam komencis klopodoj de enpakado. Homoj elportadis kestojn, ŝarĝis la ĉevalojn… sed la malajo malestis inter ili. Neforigebla sento logadis Fabion por rigardi ankoraŭ unu fojon, kio fariĝas en la pavilono. Li memoris, ke en ĝia malantaŭa flanko ekzistas kaŝita pordo, tra kiu oni povas penetri en internon de la ĉambro, kie kuŝis tiun matenon Mucio. — Li ŝteliris ĉe tiun pordon, trovis ĝin nefermita kaj, disiginte la pezajn kurtenduonojn, enĵetis maldecidan rigardon.

XII

Mucio jam ne kuŝis sur la tapiŝo. Vestita per vojira vestaĵo, li sidis en apogseĝo, sed ŝajnis kadavro, same kiel dum la unua vizito de Fabio. Ŝtonŝajna kapo estis ekfalinta sur la seĝodorson, kaj la etenditaj, plate kuŝantaj brakoj senmove flaviĝis sur la genuoj. La brusto ne suprenmoviĝis. Apud la seĝego, sur la planko, surŝutita per sekiĝintaj herboj, staris kelke da plataj tasoj kun malhela fluidaĵo, eliriganta fortan, preskaŭ sufokan odoron, la odoron de mosko. Ĉirkaŭ ĉiu taso estis kunvolviĝinta malgranda serpenteto, kuprakolora, de tempo al tempo briletanta per oraj okuletoj; kaj rekte antaŭ Mucio, dupaŝe de li, altiĝadis la longa figuro de la malajo, vestita per orŝtofa multkolora kitelo, zonita per tigra vosto, kun alta ĉapelo en formo de korna tiaro sur la kapo. Sed li ne estis senmova: jen li pie salutadis kaj kvazaŭ preĝis jen li denove rektiĝis je tuta sia kresko, eĉ staris sur la piedfingroj; jen li mezure kaj larĝe disiĝis la manojn, jen insiste movis ilin direkte al Mucio kaj, ŝajne, minacis aŭ ordonis, kuntiris la brovojn kaj piedfrapis. Ĉi ĉiuj movoj, videble, kostis al li grandan penon, eĉ suferigis lin: li spiris malfacile, ŝvito fluis sur lia vizaĝo.

Subite li senmoviĝis sur sia loko kaj, enspirinte aeron en la bruston, sulkiginte la frunton, li streĉis siajn kunpremitajn brakojn kaj altiris ilin al si, kvazaŭ li tenus ĉevalkondukilojn…. kaj, al nepriskribebla teruro de Fabio, la kapo de Mucio malrapide apartiĝis de la seĝodorso kaj eksekvis la movon de la brakoj de la malajo… La malajo forlasis ilin, — kaj la kapo de Mucio ree peze forkliniĝis malantaŭen; la malajo ripetis siajn movojn, — kaj la obeema kapo ankaŭ ripetis ilin.

La malhela fluidaĵo en la tasoj ekbolis; la tasoj mem eksonis per delikata sonorado, kaj la kuprakoloraj serpentetoj onde ekmoviĝis ĉirkaŭ ĉiu el ili. Tiam la malajo faris unu paŝon antaŭen kaj, alte levinte la brovojn kaj larĝiginte ĝisekstreme la okulojn, balancis sian kapon direkte al Mucio… kaj la palpebroj de la malvivulo ektremetis, malegale disgluiĝis, kaj el-sub ili vidiĝis malklaraj, kiel plumbo, pupiloj. Per fiera triumfo kaj ĝojo, per ĝojo preskaŭ malica, ekbrilis la vizaĝo de la malajo; li larĝe malfermis siajn lipojn, kaj el la profundo mem de lia laringo penege eliĝis tirata ĝemkrio… La lipoj de Mucio ankaŭ malfermiĝis, kaj malforta ĝemo tremis sur ili responde al tiu nehoma sono…

Sed ĉi tiam Fabio ne eltenis plu: al li ŝajnis, ke li ĉeestas iajn diablajn jeĵurojn! Li ankaŭ ekkriegis kaj forflugkuris senrerigarde domen, plej rapide domen, farante preĝojn kaj signojn de kruco.

XIII

Post ĉirkaŭe tri horoj, Antonio venis ĉe lin kun raporto, ke ĉio estas preta, ĉiuj aĵoj estas enpakitaj, kaj sinjoro Mucio prepariĝas por forveturo. Neniun vorton respondinte al sia servisto, Fabio eliris sur la terason, de kie estis vidata la pavilonon. Kelke da ŝarĝĉevaloj grupiĝis antaŭ ĝi; ĉe la peronon mem estis alkondukita fortika ĉevalviro kun larĝa selo, priaranĝita por du rajdontoj. Tie ankaŭ staris servistoj senĉapelaj kaj armitaj akompanantoj.

La pavilona pordo malfermiĝis, kaj aperis Mucio, subtenata de la malajo, denove surmetinta kutiman vestaĵon. La vizaĝo de Mucio estis morta, kaj la brakoj pendis, kiel ĉe mortinto, — tamen li paŝis… jes! li paŝis per la piedoj kaj, sidigita sur la ĉevalon, li sin tenis rekte kaj palpe trovis la kondukilojn. La malajo enigis liajn piedojn en la piedingojn, sursaltis post li la selon, ĉirkaŭprenis per sia brako lian talion, — kaj la tuta vojirantaro ekmoviĝis. La ĉevaloj marŝis paŝe, kaj kiam ili preteriris antaŭ la domo, al Fabio ŝajnis, ke sur la malhela vizaĝo de Mucio brilis du blankaj makuletoj… Ĉu vere li direktis al li siajn pupilojn? — Sole la malajo lin salutis… moke, laŭkutime.

Ĉu Valerio estis vidanta ĉi ĉion? Ŝiaj fenestrokovriloj estis fermitaj… tamen, eble ŝi staris post ili.

XIV

Por la tagmanĝo ŝi venis en la manĝoĉambron kaj estis tre kvieta kaj afabla, kvankam ŝi ankoraŭ plendis pri laceco. Tamen nek maltrankvilo, nek antaŭa ĉiama mirego kaj sekreta miro jam estis rimarkebla en ŝi; kaj kiam, la sekvintan tagon post forveturo de Mucio, Fabio denove sin prenis je ŝia portreto, li trovis en ŝiaj trajtoj tiun puran esprimon, kies momenta estingiĝo tiom lin estis konfuzinta… kaj la peniko kuris sur la tolo facile kaj certe.

La geedzoj rekomencis sian antaŭan vivadon. Mucio malestiĝis por ili, kvazaŭ li neniam estus ekzistinta. Kaj Fabio, kaj Valerio ambaŭ kvazaŭ interkonsentis rememori pri li per neniu vorto, nek informiĝi pri lia plua sorto: tiu lasta, tamen, por ĉiuj ankaŭ restis malkonata. Mucio efektive malaperis, kvazaŭ subteriĝis. Al Fabio unufoje ŝajnis, ke li devas rakonti al Valerio, kio nome estis okazinta tiun fatalan nokton… sed ŝi, kredeble, divenis lian intencon kaj haltigis sian spiron, ŝiaj okuloj fermetiĝis kvazaŭ ŝi atendus frapon… Kaj Fabio ŝin komprenis: li ne faris tiun frapon.

Unu belan aŭtunan tagon Fabio finis la pentraĵon de sia Cecilio; Valerio sidis antaŭ orgeno, kaj ŝiaj fingroj vagadis sur la klavoj… Subite, ekster ŝia volo, sub ŝiaj manoj eksonis tiu kanto de triumfanta amo, kiun iam estis ludinta Mucio, — kaj sammomente, unuafoje post sia edziniĝo, ŝi eksentis interne de si tremeton de nova, eknaskiĝanta vivo… Valerio tremis kaj haltis…

Kion ĝi signifis? Ĉu do efektive…


Kun tiu vorto finiĝadis la manuskripto.

  1. Urbo itala.