Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Sepa

Hachette & CieParis (p. 183-206)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por ĝin malfermigi.

— Kiu estas tie ĉi? petis Andreo.

— Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo mallaŭte.

— Tuj. Kial vi troviĝas ekstere, en tia horo?

Parolante, Andreo tiris la riglilojn.

— Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?

— Antaŭsciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.

Heleno rapide alvenis. Ŝia instinkto al ŝi diris, ke ŝia filo revenas el la kastelo: sed ŝi konservis en sia koro siajn pripensojn.

Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, algluiĝintajn sur lia haŭto, Heleno reenpaŝis terurita. La korpo de ŝia filo estis nur unu vundo.

— Sed fine ĉu oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la ĉambron.

— Post momento, kiam mi estos enlitiĝinta, respondis Viktoro.

Kiam li troviĝis en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.

— Nu, li diris, mi estis ĉasonta en embusko sovaĝajn anasojn.

— Vi bone scias, ke ne estas ankoraŭ la sezono.

— Jes, ili alvenas.

— Mi ne ankoraŭ ilin rimarkis.

— Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.

— Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naskiĝo neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infanaĝo de mia patro, ili fariĝis tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.

— Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almenaŭ restis, ĉar estas ĝi, kiu min vundis tiel kruele.

— Nu, estas eble, murmuris Andreo. Daŭrigu.

— La timeginda besto min ekkaptis al la gorĝo, min disŝiris per siaj ungegoj. Por min liberigi el ĝiaj atakoj, mi havis nur rimedon: min ĵeti en la riveron. Mi tion faris; kaj ĝi ne kuraĝis min persekuti tien. Nun, patro mia, ĉar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.

Andreo eliris el la ĉambro kun ŝajno nekredema, murmurante:

— Sovaĝaj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.

Premegite pro laciĝo, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidiĝis apud lia lito, kiun ŝi lasis nur matene. Nur kiam la matenruĝo ekaperis, oni venigis la kuraciston; ĉar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.

La ekzameno de tiuj strangaj vundoj kaŭzis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la bandaĝoj almetotaj, li sin direktis al sia kabrioleto, kiu lin atendis apud la pordo, kiam Andreo stariĝis antaŭ li:

— Nu, doktoro, kion vi opinias?

— Estas tre danĝere, respondis la kuracisto. Troviĝas en la kolo du vundoj penetrantaj, kiuj min maltrankviligas. Ambaŭ okuloj estas okupataj de brulumo treege forta. Nur la vundetoj de la vizaĝo kaj la kontuzoj de la dorso ŝajnas negravaj. Mi kredas ke li resaniĝos; sed la malsano daŭros longatempe.

— Do, komencis Andreo, la du dentoj de la lupo ...

La kuracisto malfacile detenis nekredeman rideton. Sin klinante al la orelo de Linŝardo:

— Konfidencie, li diris, ĉu vi kredas tian historion?

— Sendube, ĉar li ĝin certigas. Kian profiton li ricevus per mensogo?

— Jes, jes, vi estas prava, murmuris la doktoro, kiu ne volis protesti; ĉar li tre deziris konservi la amikecon de ĉiuj siaj klientoj.

Ne aldoninte unu vorton, li supreniris en sian veturilon. Sed, dum li incitis sian maljunan ĉevalon per forta vipfrapo, li pensis mallaŭte:

— Tio estas tre stranga. Fine oni estas devigata elpensi rakontojn, kiam oni ne volas diri la veron.

Post du tagoj, oni parolis en la vilaĝo nur pri la kapitano kaj pri lia lupo. Ĉar la servistoj de la markizo ne misterigis pri la nokta atako, okazinta en la kastelo, oni tre facile rilatigis la du fariĝojn. Ili tro akurate koincidis, por ke Viktoro ne estu konsiderita kiel la suprenrampinto. La spritaĵulo de la lando, nomita Blagardo, trovis la vorton finan, dirante:

— Tiu Linŝardo, kia ŝerculo! Lia lupo estas nur ŝafo. Ĉiuj ridegis: oni gratulis la eltrovinton de la ludvorto, dirante, ke ĝi estas tre bone pafita. Sed tiam alia demando trudiĝis:

— Kion la junulo faris en la parko?

Tamen oni ne povis kulpigi oficiron, ke li suprenrampis muron por ŝteli pirojn.

— Nu, nu, mokridetis la elpensinto de la spritaĵo, kiu ne volis halti senresponde, troviĝas en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la ĝardeno.

— Kion vi volas diri?

— En ĝi loĝas du belulinoj; kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongustaĵoj.

— Nu, ĉu vi kredas?

— Oni vidis aferojn pli strangajn. Viktoro sufiĉe sin famigis por batigi la koron de unu el tiuj junulinoj.

Post tiuj vortoj oni disiĝis. Revenante hejmen, ĉiu pripensis al la paroloj de tiu petolanta Blagardo.

— Ofte oni diras la veron ridante, rimarkigis la fortaj kapoj de la vilaĝo.

— Sed tiam, se tio estas vera, por kiu li venis?

Kaj, kiel sinjoro de Prelongo, oni ripetis:

— Kiu el ambaŭ?


La doktoro ne eraris, certigante, ke la kapitano estis grave tuŝita, kaj antaŭvidante, ke lia malsano estos longedaŭra. Dum la vespero, forta febro naskiĝis. En la deliro kaŭzita de la cerba ekscitego, ĉiam la sama vidaĵo prezentiĝis antaŭ la okuloj de la junulo incitita: Matildo tute senvestigita, briliganta en la opala lumo de la noktolampo la perlamotajn rebrilojn de sia virgina haŭto, aŭ la skulptajn formaĵojn de antikva Galateo, kiu estus anstataŭinta per viva karno la senvivan marmoron. Jen li ŝin persekutis, kredante ŝin ekkapti: sed la ĉarma aperaĵo vaporiĝis inter liaj brakoj, reaperis piede de lia lito, kaj moke ridetis, dirante ĉiam: “Ne”. Jen kontraŭe, ŝajnis al li, ke li sentas sur siaj lipoj la kontakton de buŝo freŝa kaj parfumita, sur sia tuta korpo la impreson de silka epidermo, kiu apenaŭ lin tuŝetas de senhalta kaj volupta kareso. Tiam li leviĝis, prezentis la manojn al la neviditino, jen ridetis, jen ploregis, kaj fine refalis sur la kapkusenon, sufokiĝante, baniĝante en ŝvito, kaj ekkriante: — Venu, venu; mi amas vin: estu al mi por ĉiam.

Ian vesperon, kiam Josefino lin flegis, sidante apud lia lito, observante lian spiron, Viktoro sin turnis al ŝi. Kredante, ke ŝi estas fraŭlino de Prelongo, li ŝin ekkaptis en siajn brakojn. Tiam li malŝparis al sia infaneca amikino la plej pasiajn karesojn, kaj samtempe li balbutis al ŝi konfesojn tiel varmegajn, ke la plendinda knabino sentis grandegan ĝojon plenigantan ŝian koron, kaj redonis procentege al sia amiko la frenezajn ŝmacadojn per kiuj li ŝin kontuzis.

Tamen la nerva ekscitego, kiu suferigis la vunditon iom post iom kvietiĝis: ĉiutage malpliiĝis la febro. La kuracisto, kiu komence respondis nur tre rezerveme al la senĉesaj demandoj de Heleno, fine certigis, ke nun la kapitano estas konsiderota kiel savita el tuja danĝero.

— Nur, li aldonis, la resaniĝo estos longedaŭra, pli longa ol la malsano.

La fortoj renaskiĝis, sed samtempe la memoro de la terura nokto. Tio similis sieĝadon. Tuj kiam li ekdormis, la junulo estis certa, ke li revidus la adorindan virgulinon, starantan antaŭ li en la gloro de sia venkanta senvualiĝo. La sonĝo ŝajnis tiel reala, ke la realeco ne estus gravuriginta en liajn nervojn impreson pli sentitan, pli materiigitan. Pro la neebleco posedi sian ĥimeron, Viktoro tordis siajn brakojn per krispiĝo de ĉiuj siaj muskoloj, kaj poste falis en malviglecon, kiu kelkafoje daŭris dum multaj horoj.

De kiam la filo Linŝardo estis malsana, Josefino apenaŭ forlasis la ĉambron de tiu, kiun ŝi konsideris kiel estron kaj adoris kiel dion. Dum la unuaj tagoj, Heleno volis tion malpermesi, pretekstante tre laŭte, ke la ĉeesto de junulino, en ĉambro, en kiu kuŝas ŝia filo, estas treege malkonvena. Sed tute alia estis la vera motivo de ŝia konduto: ŝi timis, ke Viktoro sentos renaskiĝi siajn iamajn amsentojn al sia amikineto. Ĉar nun lia edziĝo kun Matildo ŝajnis neebla, la junulo estus kapabla edziĝi pro ĉagreno kun tiu malriĉulino kompate akceptita.

Sed la kapitano ne povis toleri alian flegistinon ol Josefinon. Tiu mano malpeza kaj amema estis la sola kiu, tuŝante liajn vundojn, ne lin kriigas. Ĉar la kuracisto rekomendis, ke precipe oni al li evitu ĉiun ĉagrenon, ĉar li aldonis, ke kolera ekmovo eble estus pereiga, sinjorino Linŝardo devige obeis kaj cedis sub premo pli forta ol ŝia volo.

Sed kiam alvenis la resaniĝo, kiam la senperaj kuracaĵoj ne tiel urĝis kiel antaŭe, la junulino estis devigata malplidaŭrigi siajn vizitojn al sia amiko. Kiam ŝi povis momente trompi la aktivan observadon de Heleno, ŝi supreniris en sian ĉambron, aŭskultis ĉu ŝi aŭdas en tiu de Viktoro bruon de interparolado: kaj kiam ŝi estis certa, ke la junulo troviĝas sola, ŝi pasigis en lia intimeco la plej agrablajn horojn de sia vivo. Ian tagon, la kapitano diris al ŝi:

— Ĉar vi ĉiam timas surprizon kaj riproĉojn, kial do vi ne transiras per la pordo komunikiganta? Ĉar ĝi estas fermita de dekvin jaroj, ĉiu forgesis ĝian ekziston.

— Sed ĝi estas najlita.

— Tiuvespere, alportu do al mi prenilon. Kiam la junulo estis sola, li eltiris unu post la alia ĉiujn najlojn, sen ia penso kaŝita, nur por fari ŝercon al sia patrino: ĉar, lin senigante da flegoj de Josefino, Heleno lin treege tedis. Ne volante fariĝi kaŭzo de malkonsento en la hejmo, li estis tre feliĉa pro tiu aranĝo, kiu ĉion simpligis.

Ian nokton, la resaniĝanto vekiĝis, baniĝante en malvarma ŝvitado. Li sonĝis, ke fine li posedas la objekton de siaj deziroj kaj ke Matildo bonvolas kontentigi lian amon. Sed ŝin prenante por edziĝi kun ŝi, li sentis en ŝia kontakto nur naŭzigan impreson de glacia karno. La junulino kuŝanta sur la lito konservis senmovecon de statuo. Por ŝin vivigi, li lacegiĝis per vanaj penadoj, kaj fine ekvidis, ke li premas sur siajn lipojn nur lipojn de kadavro jam rigida. Tiam li ruliĝis sur sia lito, ĝemante kaj plorante. La bruo de liaj ploregoj estis tiel forta, ke ĝi vekis Josefinon tra la mureto. Konvinkita, ke ŝia amato suferas sed volas malhelpi neniun, ŝi petis tra la truo de la seruro ĉu li bezonas ion. Viktoro ĉiam dormanta ne respondis. Tiam Josefino, en noktovesto, kun piedoj nudaj en pantofloj, tenante en mano kandelingon, malrapide malfermetis la komunikigantan pordon, kaj ĵetis en la ĉambron rapidan rigardon.

Vidinte ke la junulo ĉiam dormetas kaj ke li parolis nur pro sonĝo, ŝi ekreeniris al sia lito, kiam la lumo, frapinte la okulojn de la dormanto, lin tuje vekis. Tiu blanka aperaĵo, kiu lin rigardis per timigitaj okuloj, ŝajnis al li fantomo. Li rapidis al Josefino, ekkriante:

— Demono! Vi do eliras el via tombo por min tenti ankoraŭ? Nu! vivan aŭ malvivan mi vin havos! Tiam, ekkaptinte en siajn brakojn la junulinon teruritan, li ŝin ĵetis sur la liton kaj ŝin amis.

Ŝi toleris tiun amon sen krio, sen protesto, kun sento de natura afero atendita de tempo tre longa. La estro parolis, ŝi devis nur obei. Josefino tre bone komprenis ke, ĉar ŝi ne povis fariĝi lia edzino, ĉu unu ĉu alian tagon ŝi devige fariĝos lia amantino. Ŝi do akceptis rezignacie kiel neeviteblaĵon la agon plenumitan.

Ne estis same por Viktoro. Kiam, tute rekonsciiĝinte, la junulo ekvidis, ke li estis la ludilo de senteraro, li montris grandegan konfuzon. Li sentis veran konsciencriproĉon, malrespektinte tiun infaninon, kiu neniam provis ian kontraŭbatalon, kaj kiun kontraŭe li estus devinta protekti eĉ kontraŭ ŝin mem. Lia pento kaj liaj bedaŭroj estis sinceraj. Li ŝajnis tiel ĉagrena, ke la junulino metis sian manon sur lian buŝon por haltigi parolojn, kiujn ŝi timis aŭdi, dirante ke ŝi lin amas, ke de longa tempo ŝi al li apartenas, ke, ŝin prenante, li uzis nur posedrajton al li donitan de ŝi sur ŝia persono, kaj fine ke ne nur ŝi havas nenion por al li riproĉi, sed ke kontraŭe estas ŝi, kiu nun troviĝas la plej feliĉa inter virinoj.

De tiu tago, la komunikiganta pordo ĉiunokte restis malfermata.

La amo al Josefino iom kvietigis en Viktoro la troecojn de sia pasia febro. Kiam li eliris el brakoj de sia amantino, li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan. Tiu intermeto lin savis; ĉar sen ĝi, lia nerva sistemo estus tute difektiĝinta.

Lin tro lacegigis multnombraj kortuŝecoj: atendado sur la kornico, ekscitegoj de la batalo, ridinda malsukceso de lia entrepreno, korpaj vundoj, kaj fine penegoj de li faritaj kiam li glitis sur la deklivo de la krutaĵo. Sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon.

Pro tio, la resaniĝo tre rapide progresis, tiel rapide ke la doktoro mem miris pri tio, ne suspektante la misteran kuracilon, kiun uzis lia kliento.

Pro fenomeno tre ofta ĉe tiuj, kiujn manĝegas unu nura pasio, ne estis Josefino, kiun vidis kaj al kiu pensis la juna oficiro, kiam li ŝin premis inter siaj brakoj; ne, ĝi estis Matildo. Tuj kiam li fermis la okulojn, tuj li revidis la ensorĉantan figuron. Nur post longa tempo li fine konsentis ilin malfermi, tiel potenca estis lia iluzio. Tiam nevole li ofte montriĝis bruta kaj malĝentila por sia kuzino. kiu nenion komprenis pri tio kaj mallaŭte ploregis. Ve! ĉu li ne havis kontraŭ ŝi la plej gravan el ĉiuj kulpigoj, la senperan revenigon al la realeco.

Krom tiuj neegalecoj de karaktero, kiujn ŝi kredis kaŭzitaj de la malsano, Josefino estis plene feliĉa. Ŝi kredis, ke ŝin mem amas Viktoro. Kaj kiam ŝi vidis sian amanton forportitan tra la senfineco per unu el tiuj ĉarmoplenaj elmontroj, kiuj ŝin entuziasmigis, ŝi ne suspektis, ke al aliulino li balbutis tiujn flamajn parolojn, kaj ke ŝi estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo.


Ian tagon, sinjoro Benojto faris al la malsanulo sian ĉiutagan viziton. La interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo.

— Kredeble vi aŭdis, kapitano, pri la lasta provo de suprenrampo.

— Jes, respondis Viktoro, kiu ne povis deteni rideton; mi ĝin konas laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj.

— Nu, tiun nokton, simila afero ankoraŭ okazis.

— Rakontu tion al mi. Neniam vi scios, kiel vi min interesas.

— Tiumatene, oni trovis en la dometo de Ŝafo pantalonan postaĵon sangoplenan. La ŝtelistoj eniris per la parto de la muro en kiu nun mankas la botelfundoj. Pro tio, sinjoro de Prelongo ordonis al sia ĉefmasonisto, ke li ilin remetu.

— Sed iam, sinjoro Benojto, respondis la resaniĝanto per voĉo iom kolertona, vi certigis al mi, ke Ŝafo estis enĉenumita.

— Dio mia, mi ripetis tion, kion ŝia markizina Moŝto diris al mi mem. Kredeble la Novterhundo, enĉenumata dum la tago, estas senĉena dum la nokto.

Tio estis vera. Kiam alvenis la vespero, oni liberigis Ŝafon en la ĝardenon.

Se Viktoro ne lin renkontis alirante, estis kulpigota pri tio la servisto komisiita zorgi pri la hundo: tiu viro, haltinte en la kuiroficejo kaj babiladinte kun siaj kunuloj, liberigis Ŝafon multe pli malfrue ol li devis tion fari. Sen tiu servista malzorgo, eble la filo Linŝardo estus forlasinta sian abomenan entreprenon: tiam li ne portus, sur la du flankoj de la kolo, tiujn profundajn cikatrojn, kiujn la dentegoj de Ŝafo kavigis en lian karnon.

Ha! tiuj cikatroj! Ofte la kapitano sin metis antaŭ spegulo. Tie li pasigis horojn, ilin rigardante, ilin palpante, sentante sian malnovan malamon suprenirantan al lia cerbo, pli varmegan, pli senkompatan ol antaŭe. Do ne nur oni lin vundis en lian memestimon, en lian indecon, sed ankaŭ en lian karnon; kaj oni ricevis tiun rezultaton, ke la vundo post sia resaniĝo lasos neforigeblan postsignon. Ha! Prelongoj volis, ke li ne forgesu: ili estos kontentaj. Kiam sonoros la horo al la venĝo, li scios memori: tiam, malfeliĉo al ĉiuj! Oni lin insultis, mokegis, suferigis, markis senripareble: tio kapitaliĝas, formas grandegan sumon. Li al si promesis, ke li pagos centoble la procentojn amasigitajn. La korsa sango de Boldinoj bolegis en la vejnoj de la juna oficiro. En lia malamo la tuta familio estis enhavita, Matildo, tiel fiera, tiel insultema, pli eble al la aliaj. Li ŝin malamis tiom kiom li ŝin deziris.

La plej granda ĝuo, kiun li antaŭvidis, estis jena: renovigi lian provon de l’ alia nokto, tiufoje sukcesi, kaj elĵeti poste for de si la junulinon kontuzitan kaj gravedigitan, portantan en ŝia internaĵo bastardon kaj honton. Alifoje li ruĝiĝis, sentante la malnoblecon de tiaj deziroj, revante, ke li sin ĵetas antaŭ ŝiajn genuojn, ke li ŝin ricevas nur de ŝi mem. Sed kiam hazarde la spegulo al li resendis lian figuron, kaj lin devigis revidi liajn cikatrojn, tiam la malamo resupreniris en lian koron. Se iam fraŭlino de Prelongo falos en lian potencon, la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion.

Feliĉe por Prelongoj la kolerego de l’ kapitano povis nur vaporiĝi per senfruktaj riproĉegoj. Ili tro alte staris sur la sociala skaldo, por ke ilin maltrankviligu la malamikaj projektoj elpensitaj de la filo Linŝardo. Tion Viktoro tre bone komprenis: nun li havis la manojn ligitaj.

De la aventuro, kiu estis preskaŭ mortiga por la kapitano, la parko estis observita, dum la nokto, de gardisto, kies funkcio estis senĉesa promenado tra ĝi. Kiam liaj du horoj de observado estis finitaj, alia viro lin anstataŭis. Plie sinjoro Benojto rakontis al la junulo kiel potence tiu gardostaranto estis helpata de la Novterhundo, kiu senŝancele puŝegis siajn dentegojn en la karnhavajn partojn de tiuj, kiujn ĝi renkontis. Viktoro estis tro larĝe pagita por tion forgesi.

Tamen voĉo sekreta al li diris, ke la lasta vorto ne estas ankoraŭ elparolita. En la devigata senokupado, al li trudita de lia resaniĝo, lia cerbo, multe klopodinte en la malplenaĵo, fine alkroĉiĝis al ideo. En la kastelo okazis misteraĵoj. La miro de la markizo trovanta la ruinaĵon lumigita estis por li luma montro. La kapitano havis gravajn motivojn por esti certa, ke oni ne povis pri tio kulpigi Matildon; sinjorino de Prelongo preteriris la aĝon de amindumaj intrigoj: do restis Valentino. Oni ne povis suspekti sinjoron de Blasano tro ameman al lia fianĉino: sed la grafo tie troviĝis. Jam Viktoro rimarkis, ke li daŭrigis sian ĉeeston preter la limtempo anoncita de li al li mem, dum la tago de la kuradĉaso. Ĵus, dum la antaŭtago de lia eliro, intervidiĝo kredeble ama okazis en la dometo. Certe, akceptante kiel vera amintrigon inter sinjoro de Ruvezo kaj fraŭlino de Savinako, Viktoro ne antaŭvidis ĉu li povas eltiri el ĝi ian profiton: sed li opiniis, ke ekzistas neniu diferenco inter la persekutado al venĝo aŭ al korpuso. Lerta armea ĉefo devas atentege studi la kampon, kaj ne malzorgi pri la cirkonstancoj ŝajne plej senvaloraj, antaŭ kiam li sur ĝin kondukos siajn batalionojn.

Du monatoj fluis: la folioj ekflaviĝis kaj falis, anoncante la alvenon de la vintro. Laŭ la decidoj antaŭe prenitaj, ĉiuj kastelloĝantoj pretiĝis por aliri Parizon, kaj por tie festi la geedziĝon de la duko de Blasano kun Matildo de Prelongo. Pro tio, post la festo de ĉiuj Sanktuloj, la servistoj rapide enpakis en vastajn kestojn ĉiujn objektojn, kiujn eble la kastelmastroj bezonos en Parizo: kaj la eliro estis difinita al la morgaŭa tago.

Du kaleŝoj estis veturigontaj al la stacidomo ĉiujn vojaĝantojn. En unu lokiĝis la junularo: Matildo, Valentino kaj Gastono; en la alia, la seriozuloj, tio estas la dukino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. La veturiloj atendis antaŭ la perono. Sur la sidejo troviĝis veturigisto kaj piedlakeo, malridemaj, gravaj, korektaj, senmovaj kvazaŭ ili estus vaksopupoj. La ĉevaloj, kiuj de kelkaj tagoj ne promenadis pro la malbona vetero, senpacience frapis la teron per siaj hufoj, subite skuadis siajn kapojn kaj alĵetis sur la pavimon la ŝaŭmon, kiu blankigis iliajn enbuŝaĵojn.

Ĉiuj estis kuniĝintaj supre de la ŝtupoj: oni atendis por eliri nur sinjorinon de Blasano. Ĉi tiu alkuris, ĉagreneta, ĉar ŝi malfruiĝis. La lakeo, malsuprenirinte el sia sidejo, malfermis la kaleŝpordon. Sed en momento kiam la maljuna sinjorino metis la piedon sur la ĉaroŝtupon, la ĉevaloj, malpaciencaj pro tro longa senmoveco, faris antaŭen neatenditan ekmovon. La dukino, perforte frapita de la pordo, estis rapidigita sur la ŝtupojn: la rado, supreniris sur ŝian kruron, kiu tuŝis nur la randon de la ŝtupo sed ne kontaktiĝis kun la plata supraĵo, kaj ĝin rompis tuje kun seka bruo, kiu estis aŭdita de ĉiuj ĉeestantoj. Vane la veturigisto altiris la bridojn: estis tro malfrue. Plie tiu movado malantaŭen irigis la veturilon, kiu duafoje pasis sur la membro rompita, pligravigante la vundon faritan. Sinjorino de Blasano puŝis teruran kriegon kaj svenis. Oni rapidis al ŝi; kun multaj antaŭzorgoj oni ŝin realportis en ŝian ĉambron, kaj senprokraste oni venigis la kuraciston. Neutile aldoni, ke la vojaĝo estis remetita al epoko tute nekonita.

La doktoro skuis la kapon, vidante ostrompon tiel malsimplan. Momente eĉ li parolis pri la ebleco de membra detranĉo. Sed, almetinte unuan provizoran bandaĝon, li konsilis, ke oni tuj telegrafu Parizen, kaj ke oni venigu por konsiliĝo unu el majstroj de la ĥirurgio, la profesoron Nelatonon.

La sciencprinco opiniis la samajn malcertigojn ol sia provinca kolego, kaj li konsilis la saman kuracmanieron. Poste, klariginte ke, se la resaniĝo ne estas neebla, tamen ĝi plenumiĝos nur post tre longa tempo, li eliris, rekomendante, ke oni tuj lin sciigu, ĉu okaze alvenus ia maltrankviliga simptomo.

Dum la unuaj tagoj, kiuj postvenis post la akcidento, la juna duko sentis ĉagrenon tiel plorigan pro la malfeliĉo frapinta lian patrinon, ke li eĉ ne pripensis al la prokrasto, kiun tiu malsano trudos al lia edziĝo. Sed post kelke da tempo, kiam la unuaj ektimoj estis iom malaperintaj, li timeme parolis pri tio kun la markizo.

Ĉi tiu tre facile al li komprenigis ke, kvankam lia malpacienco estas tre rajta, tamen ne estus konvene, ke oni festu tiun ceremonion, tiel longe kiam sinjorino de Blasano estos nekapabla ĉeesti ĉe ĝi.

— Prokrasto de kelkaj monatoj, daŭrigis Raŭlo, estas konsiderota kiel negravaĵo, kiam oni havas antaŭ si longan vivadon por esti feliĉaj.

Kaj la semajnoj postvenis post la semajnoj. La ostrompo firmiĝis, sed malrapidege; ĉar multaj osteroj naskis ĉiumomente novajn abscesojn, kiuj prokrastis la resaniĝon. Tamen la ĝenerala farto ĉiam montriĝis kontentiga; kaj la timoj esprimitaj de la fama ĥirurgiisto ne efektiviĝis. Tio, klarigis la doktoro de la lando, devenas de la granda pureco de l’ aero spirita en Prelongo.

Se la prokrasto trudita al la geedziĝo multe ĉagrenis la junan dukon, ne estis same por Matildo. De la abomeninda atako de Viktoro, ŝi ne povis pensi sentremete ke, kiam ŝi estos edzino, Gastono havos sur ŝia persono neprotesteblajn rajtojn, kaj ke ŝi estos devigita vole konsenti tion, kion la kapitano provis proprigi al si per la perforto. Pro tiu penso, ŝi sentis sin tremetanta. Ŝi ne povis kompreni kiamaniere simpla formulo civila kaj religia povas konvenigi kaj eĉ moraligi agon tiel tedegigan, kaj aliformigi en devon aferon, kiu al ŝi aperis laŭ ĝia plej malbelega vidaĵo. Ŝi ofte paroladis pri tio kun Valentino, sed kompreneble per vortoj malprecizaj. Instruita de l’ eksperimentado, fraŭlino de Savinako malice ridetis, kaj nur respondis, ke iam ŝi konis inter ŝiaj amikinoj kelkajn novedziniĝintojn, kiuj trovis en la edzineco neniun aferon tedigan, kontraŭe.

De sia eliro el Prelongo, sinjoro de Ruvezo skribis regule al Gastono longan kaj ĉiusemajnan leteron, kiun la juna duko diligente legis antaŭ la kuniĝanta familio. Kiam li ricevis la unuajn leterojn, la junulo estis iom mirigita pri tiu bezono al korespondado, kiu malbone rilatis kun la kutimoj de lia amiko. Sed, ĉar sinjoro de Blasano estis provizita de tre delikata spriteco, li tre rapide komprenis, ke Frederiko uzas lin kiel risortplankon, difinitan resendi al la celitino la esprimon de sentoj, al kiuj Frederiko aludis, per konfuzaj frazoj, dum la vespero de la kuradĉaso. Kun la plej ĝentila afableco Gastono partoprenis tiun ludon. Kiam li respondis al sinjoro de Ruvezo, neniam li forgesis aldoni postskribe, ke fraŭlino de Savinako ĉiam ĝuas bonegan farton, kaj ke ŝi ŝajne aŭskultis la legadon de lia lasta letero kun la plej videbla intereso.

Subite ĉesis la alveno de grafaj leteroj al la kastelo. Unue oni kredis, ke la poŝto malfruiĝas, kaj oni ne estis tro maltrankvila pro tio. Post la unua semajno, la amikoj de la grafo fariĝis iom malkvietaj. Sed kiam la monato estis tute fluinta, dum kiu neniu letero alvenis al Prelongo, sinjoro de Blasano kaj la markizo estis certaj ke devige tia silento kaŝas gravaĵojn. Pri Valentino, ŝi ne vivis plu. Ĉiumatene, kiam la pordisto donis al la ĉambristo la leteraron trovitan en la skatolo, ŝi troviĝis tie kaj ĵetis rapidan rigardon sur la pleton plenan da kovertoj. Ĉar neniam ŝi rekonis la skribecon de Frederiko, ŝi rapidis al sia ĉambro kaj en ĝin sin enfermis, por plori sola dum multaj horoj. Ŝi sciis kiel ŝi estis amata: sed same ŝi sciis kiel ŝia amanto estis kuraĝa kaj malŝatis la danĝeron. Se li ne skribas, tio devenas ne de indiferenteco, ne de forgeso: tio okazas nur ĉar li sin ĵetis en militan aventuron, similan al tiuj, kiujn li al ŝi iam rakontis, kaj kiujn ŝi ne povis aŭskulti ne paliĝante. Malgraŭ aŭ prefere pro lia maltimo li ne revenis el ĝi.

Fine la farto de la junulino videble difektiĝis. Ŝi ne perdis sian dikecon, kiu kontraŭe ŝajnis pligrandiĝi; sed ŝiaj trajtoj lacaj, ŝiaj okuloj kavaj, ŝia pala mieno perfidis la moralajn suferojn, kiujn ŝi toleris senplende, kaj kiuj ŝin iom post iom malsanigis, dum la longaj horoj de ŝiaj sendormaj noktoj. Tio fariĝis tiel videbla, ke la markizino estis kortuŝita.

— Mia kara infanino, ŝi diris iam, vi suferas, vi eĉ multe suferas. Diru al mi kion vi havas.

— Sed nenion, sinjorino.

— Vi estas la intima amikino de mia filino: kaj vi scias, ke ni ĉiuj vin amas multe.

— Ho, jes! tion mi scias. Sed, kredu min, mi ne estas maldankema. Mia koro superfluas pro dankeco.

— Nu, kial vi ne konfidas al mi kiel al dua patrino? Kial vi ne konfesas la sekreton, kiu vin sufokas?

— Kiu al vi kredigas, ke mi havas sekreton? Ŝajnas, ke mia sintenado…

— Infanino! Vi do ne vidas, ke mi scias ĉion.

Aŭdante tiujn vortojn, Valentino preskaŭ svenis pro miro kaj maltrankvileco. Kion signifas tiuj paroloj diritaj de sinjorino de Prelongo: “Mi scias ĉion”? Ridetante, la markizino daŭrigis:

— Vi amas sinjoron de Ruvezo. Kiam vi kredis, ke vi kaŝis vian sekreton en la plej profundan parton de via koro, vi ne ekvidis ke per viaj paroloj, per viaj gestoj, eĉ per viaj silentoj, vi ĝin perfidis ĉiumomente. Tiel cetere agas ĉiuj amantoj. Ĉar vi ne havas sciigojn pri la grafo, jen estas pro kio vi malsaniĝas. Vi lin kredas en danĝero, eble malviva. Tiu dubo vin pereigas.

La junulino ekploregis.

— Vi do vidas, mia kara Valentino, ke mi divenis. Sinjoro de Ruvezo estas perfekta ĝentilhomo: la grandega servo de li farita al ni lin fariĝigis nian amikon. Mi opinias, ke li estas tute inda de la amo, kiun li al vi inspiris. Post tiuj vortoj, fraŭlino de Savinako spiris: la markizino konis nur parton de la vero.

— Kial malesperi? daŭrigis sinjorino de Prelongo. Tiu malesto de leteroj pruvas nenion. En la lasta, kiun ni ricevis de li, ĉu li ne diris ke kredeble li estos sendita al El Goléa. Sed tiu antaŭgvardia posteno troviĝas meze de la dezerto. Preskaŭ ĉiam mankas la komunikrimedoj. Oni havas nur karavanojn tro ofte rabitajn de Tuaregoj. Dum vi ĉagreniĝas, eble sinjoro de Ruvezo estas tre trankvila en sia fortikaĵo, havante kiel malamikon mortigotan de li nur la tempon, kiu fluas tro malrapide laŭ lia deziro. Nu, infanino mia, sekigu viajn larmojn, kisu min kaj esperu.

Kaj ŝi metis ameman kisadon sur la frunton de Valentino, kiu plimultigis ankoraŭ siajn ploradojn: sed tiufoje ili estis larmoj de dankemo.

Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la junulino restis malgaja; kaj ŝia farto fariĝis pli kaj pli malbona. Nun ŝi suferis vomajn bezonojn, kiuj ŝin ekkaptis subite, eĉ meze de manĝadoj, kaj ŝin devigis lasi la tablon, aŭ nevenkeblan lacecon kunirantan kun senĉesa dormbezono. La morgaŭan tagon ĉiuj tiuj fenomenoj malaperis; kaj ilin anstataŭis ĉu senkaŭza bezono de kuradoj tra la kamparo, ĉu strangaj gustoj, kiuj neniel rilatis kun la delikateco de ŝia edukado.

Ian tagon, fraŭlino de Savinako promenadis en la kampoj kun Matildo kaj la markizino. Ŝi vidis kamparanojn, kiuj manĝis lardan supon. Ŝi tiel forte deziris fari la samon, ke momente ŝi timis, ke tiu bezono ne estos venkebla de ŝi. Post kelkaj paŝoj, ĉar tiu deziro ŝin tro suferigis, ŝi serĉis en sia poŝo kvazaŭ ŝi estus perdinta ion, kaj petegis sinjorinon de Prelongo kaj ŝian filinon, ke ili daŭrigu sian promenadon, aldonante ke ŝi rekuniĝos ilin post kelkaj minutoj: tiam ŝi revenis kurante apud la kamparanojn. Metinte en ilian manon moneron da dek frankoj, ŝi petis la permeson gustumi ilian lardosupaĵon. Komencinte, ŝi ĝin manĝegis ĝis la lasta panpeceto, bedaŭrante ke ne troviĝas plio en la kaserolo. Stranga afero! Ŝia malforta stomako, kiu antaŭtage ne povis toleri fluidan ovon, tre facile digestis la densan mastikon, kaj pro tio ne eĉ malsanetiĝis.

Multajn fojojn, la markizino esprimis la deziron, ke Valentino konsiliĝu kun la doktoro, kiam li faras sian ĉiutagan viziton al sinjorino de Blasano. Sed ĝis nun la junulino obstine rifuzis lian ekzamenon. Eĉ, por ke li ne ŝin renkontu, ĉiutage ŝi elpensis novan pretekston por foriri la kastelon dum la horo de lia vizito.

La farto de la dukino ĉiam pliboniĝis sed tiel malrapide, ke ne estis ankoraŭ antaŭvidebla la epoko en kiu la geedziĝo estos ebla. Certe sinjorino de Blasano diris: — Oni tre bone povas ĝin festi, kvankam mi ne ĉeestos en ĝi: mi donos skribe mian konsenton.

Sed Matildo respondis senŝancele al sia bopatrino: — Mi ne volas, ke la ago la plej grava de mia vivo okazu en kondiĉoj tiel malgajaj. La neceso uzi tiun rimedon difektus mian ĝojon.

Fundkore feliĉa pro tiu senta delikateco, la dukino ĉiutage montris al sia bofilino amikemon pli kaj pli kreskantan. Sola Gastono estis iom ĉagrena, vidante kiel malforte lia fianĉino deziras la edziniĝon. Tamen, ĉar li kredis, ke tiu decido devenas de ĝentileca sento eble trograndigita, li al ŝi facile pardonis, ĉar tiu sento elmontriĝis pro lia patrino. Se la malfeliĉa fraŭlo estus suspektinta la veran motivon, kiu instigis la junulinon, kredeble ne nur li estus prokrastinta sian unuiĝon kun ŝi, sed plie li estus kompreniginta al la markizo, ke tiu projekto de longa tempo kulturita, fariĝis revo tute ne efektivigebla.

Se la resaniĝo de sinjorino de Blasano malrapidiĝis, ne estis same por tiu de Viktoro. Dank’ al sia juneco kaj la amo de Josefino, la kapitano estis tute resanigita.

Sed, ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li daŭrigon de sia libertempo, kiu alvenis al la fino.

Por klarigi siajn vundojn, kompreneble li rakontis historion tute fantazian.

Poste li aliris al la urbo por peti ateston de la militkuracisto: li aldonis al sia letero tiun necesegan skribaĵon kaj sendis la tuton al sia hierarkia ĉefo.

La respondo de la regimentestro ne malfruiĝis. Dezirante montri al la kapitano, ke li tre multe lin ŝatas, ne nur li konsentis lian peton, sed plie li volis, ke tiu permesaĵo estu alportita de unu el kolegoj de Viktoro, la leŭtenanto Karadelo, kiu revenis Francujon.

— Ĉar vi estas devigata trairi Prelongon, por aliri al via familio, li diris iam al la juna oficiro, estu do sufiĉe afabla por halti en tiu urbo, kaj konigi al la kapitano Linŝardo la ĉagrenon, kiun mi sentis, kiam mi eksciis la malfeliĉon al li okazintan.

Komprenante ke tiu peto estas nur komando maskita, Karadelo respondis al la regimentestro, ke li trankviliĝu, ĉar la komisio estos plenumita.

Viktoro estis tre flatita de tia procedo. Dum la kelkaj tagoj, kiujn la leŭtenanto vivis en Prelongo, ĉiuj farmoloĝantoj klopodis, por ke la sendito de la regimentestro, reveninte al sia korpuso, forportu la plej bonan memoron de la gastado de li ricevita.

Eksciinte ke ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo, Valentino ektremetis. Ŝi pensis ke eble tiu junulo povos doni al ŝi sciigojn pri la viro, kiun ŝi amas. Pro tio, ŝi petegis Matildon, ke ŝi instigu sian patron al intervidiĝo kun la leŭtenanto. La markizo, kiu siavice estis pli kaj pli maltrankvila pri la sorto de Frederiko, akceptis senproteste la proponon de sia filino. Do li skribis al Karadelo leteron en kiu li diris:

— Mi estus tre feliĉa interparoladi kun vi pri afero kiun mi konigos. Do estu sufiĉe afabla por fari al mi la honoron akcepti vespermanĝan inviton en la kastelo.

La leŭtenanto ĝoje konsentis. La manĝado estis tre kora. La vespero pasiĝis en la vintroĝardeno, en kiu la markizino prezentigis la teon.

Sinjoro de Prelongo sprite parolis pri multaj aferoj; poste, sin turnante al Karadelo:

— Je Dio, leŭtenanto, li diris, mi estas nekonita de vi. Kredeble mia invito ŝajnis al vi tre stranga: tamen lasu min vin danki pro via akcepto.

Karadelo sin klinis, ne respondante kaj atendante tion, kion oni petos de li.

En tiu momento, Matildo alproksimiĝis fraŭlinon de Savinako kaj diris mallaŭte:

— Venu do; mi volus montri al vi kiel delikate la tabakujo estas restarigita. Neniam mi faris pentraĵon pli ŝatindan. Estas neeble ekvidi eĉ la plej malgrandan riparon.

— Mi dankas vin, Matildo, respondis Valentino ridetante malĝoje. Vi estas bona kiel ĉiam. Ĉar vi antaŭvidas malbonan novaĵon, vi volas min foririgi.

— Sed mi ĵuras ...

— Ne ĵuru; vi dirus mensogon.

— Nu, kiam eĉ tio estus reala? Por ke la vero estu pli facile konita, ĉu ne estas pli bone, ke vi forestu? Eble via ĉeesto ĝenos tiun sinjoron, kaj malhelpos, ke li parolu libere.

— Ho! amikino mia, vi ne kredas eĉ unu vorton pri paroloj de vi diritaj. Vi scias ke la leŭtenanto Karadelo tute ne scias la naturon de ligiloj, kiuj min jungas kun Frederiko. Do iel mi ne povas lin ĝeni. Cetere, daŭrigis la junulino ekscitiĝante, tia necerteco min mortigas. Mi pli amas koni la veron tuj, kia ajn doloriga ĝi estu.

La du amikinoj, kiuj, por paroli pli senmalhelpe, estis alirintaj ĝis la fundo de la ĝardeno, revenis apud la tablon, sur kiu liniiĝis maldikaj tasoj el porcelano. En tiu momento, la markizo diris al sia gasto:

— Vi kredeble konis junan sub-leŭtenanton nomitan Frederiko de Ruvezo.

— Ho, jes, tre bone. Pro tiuj vortoj la koro de Valentino batis rompeble. Ŝiaj belaj okuloj pafis al la fremdulo rigardon tiel borantan, ke ĝi ŝajnis fosonta lian cerbon tra la kranio, por ĉerpi lian penson, antaŭ kiam li ĝin elirigos.

— Li estas unu el niaj amikoj, daŭrigis Raŭlo. Ĝis tiuj lastaj semajnoj, ni regule ricevis sciigojn pri li. Sed liaj leteroj subite ĉesis. Ni ne scias tion, kio li fariĝis. Ĉu vi tion konas, sinjoro, kaj ĉu vi povas nin sciigi pri tio? Aŭdinte tiujn parolojn, la frunto de la juna oficiro videble malĝojiĝis.

— Ne, sinjoro: nek mi, nek iu inter miaj kolegoj estas kapabla certigi akurate tion, kion Ruvezo fariĝis.

Valentino palegiĝis: eltirinte sian poŝtukon, ŝi plendente ĝin mordis por haltigi la ploregojn. Ĉiuj silentis kortuŝe. Fine la markizino renaskis la interparoladon, dirante:

— Ĉu estus maldiskrete peti de vi en kiu loko li troviĝis kaj kion li faris, la lastan fojon kiam vi lin vidis?

— Ne, sinjorino. Mi parolos pri Ruvezo tiel pli volonte, ke tio, kion mi rakontos, estos tute laŭdplena por li.

— Parolu, sinjoro, parolu.

— Estis matene. Troviĝis en El-Goléa du skadroj de Afrikĉasistoj, kiujn mi partoprenis, kaj la infanteria regimento, en kiu via amiko estas oficiro. La antaŭan nokton estis atakitaj la antaŭpostenoj. La regimentestro, kiu komandas la fortikaĵon, decidis ke li provos militeliron por fari ekzemplon. Parto de la garnizono antaŭeniris. Ĉar la malamiko sin malvidigis, la ĉefo haltigis la korpuson kaj demetis korpuseron, al kiu li komisiis la rekonon de marabuto staranta post kelka interspaco. Oni opiniis ke tiu konstruaĵeto kredeble liveris rifuĝejon al la forkurantoj. Al Ruvezo, kiu ĉefis la malgrandan bandon, oni ordonis senkompatan batalon. Mi troviĝis kun miaj rajdistoj, en la flugiloj, por lin helpi, se li estus atakita. Subite aro da Araboj, ne ekviditaj de ni pro faldo de l’ ebenaĵo, rapidis al ni. Post pafado multa kaj korpotuŝe pafita, ili forkuris sammaniere kiel ili estis alvenintaj, galope de siaj malgrandaj ĉevaloj, lasante sur la batalkampo kelkajn mortantojn kaj vunditojn. La infanterio same estis grave tuŝita: ĝi eĉ estis devigita iom reeniri malantaŭen pro la perforto de l’ atako. Pro tio, kiam, persekutinte la forkurantojn, mi revenis al ĝi por ĝin kolekti, mi ĝin retrovis nur malproksime de la loko en kiu okazis la batalo. Mirante, ĉar mi ne renkontis la oficiron, kiu ĝin ĉefas, mi petis de ĉefserĝento, ĉu sinjoro de Ruvezo estis mortigita dum la batalo. Tiu viro respondis, ke li ne scias, ĉar li estis tro okupita pro la memdefendo, por atenti al tio, kio okazis ĉirkaŭ li. Devigata preni la komandon de la tuta korpuso, ĉar mankis ĝia ĉefo, mi provizore devis forlasi ian serĉadon, kaj alkonduki al la tendaro tion, kio restis el la malgranda bando. La morgaŭan tagon nur ni povis aliri al la batalkampo, kaj enterigi niajn malvivulojn.

— Tiam sinjoro de Ruvezo ne troviĝis inter ili? petis sinjoro de Prelongo.

— Ne, sinjoro; ni malkovris neniun postsignon pri tiu malfeliĉa oficiro.

— Kial vi parolas tiamaniere? respondis la markizino. Ĉar vi trovis neniun divenigaĵon pri la sorto de nia amiko, kredeble lin oni militkaptis. Do restas espero.

— Ve! sinjorino, mi volus ĝin partopreni. Sed mi konas Ruvezon: li ne estas viro, kiun oni kaptas senbatale. Kredeble li kare vendis sian vivon; li falis, nur post kiam li estis farinta ĉirkaŭ si amason da kadavroj. Kiam li estis vundita sufiĉe grave por ke iu defendo estu neebla de li, tiam sed nur tiam, li estis kaptita kaj forportita.

— Tio senvaloriĝas, dum li estas ĉiam viva.

— Ve! respondis la oficiro per voĉo mallaŭta, sin turnante al la markizo por esti aŭdata nur de li, Araboj havas abomenindan kutimon: ili tranĉas la kapon de vunditoj.

Kvankam Karadelo tre mallaŭte parolis, tamen Valentino aŭdis. Ŝi subite stariĝis, puŝis ekĝemon haltigitan de sufoko, frapis la aeron per siaj brakoj kaj falis malantaŭen sur la sablon de l’ aleo. Ĉiuj leviĝis, klopodante por doni al ŝi la necesajn flegojn. Ŝia sveno daŭris almenaŭ dum kvarono da horo. Fine kiam ŝi estis iomete resaniĝinta, oni metis la malsanulinon sur apogseĝon, kiun du fortikaj servistoj portis en ŝian ĉambron.

Matildo kun ruĝaj okuloj malĝoje sekvis sian amikinon. Sinjorino de Prelongo ŝin kuniris por certiĝi mem, ĉu al la junulino nenio mankas. Kiam ŝi estis trankvila pri ŝia farto, ŝi proponis al sia filino, ke ambaŭ realiru al la ĝardeno, sed, ĉar Matildo petis de sia patrino la permeson resti apud sia amikino, la markizino malsupreniris sola.

Dum ŝia foresto, sinjoro de Prelongo informis Karadelon pri la situacio, al li sciigante, ke fraŭlino de Savinako estas la fianĉino de la grafo. La juna oficiro grande sin kulpigis, dirinte parolon, kiu en lia buŝo havis teruran verŝajnecon. La vespero finis silente; kaj kun profunda malĝojo la leŭtenanto premis la manon al li prezentitan de la markizo:

— Permesu al mi, li diris al Raŭlo, ke mi revenu morgaŭ min informi pri la junulino, kiun mia malprudenta frazo frapis tiel kruele.

Kiam Valentino estis enlitigita, ŝi falis en rigidan malviglecon: kaj Matildo timigita volis, ke la ĉambristino petu helpadon. Sed fraŭlino de Savinako premis la manon de sia amikino per premo tiel elokventa, ke ĉi tiu kredis kompreni, ke la malsanulino deziras resti sola por plori senmalhelpe. Ŝi do ekeliris, kiam Valentino ŝin altiris al si, kaj diris mallaŭte:

— Elirigu Celestinon; mi dezirus paroli kun vi konfidencie.

La servistino estis sendita al la farmacisto por aĉeti eteron. Tuj kiam ŝi estis foririnta, la du amikinoj sin reciproke rigardis malĝoje. Matildo tre bone komprenis, ke Valentino estas rakontonta al ŝi tre gravan sekreton, sed ke ŝi ne scias kiamaniere komenci.

— Nu, karulino mia, diris fraŭlino de Prelongo, vi ne devas tiel malespere vin ĉagreni. Mi aŭskultis tre atente, mi al vi certigas, la rakonton de la leŭtenanto: kaj en ĝi troviĝas tre konsolanta afero: sinjoro de Ruvezo ne estas mortigita.

— Sed se li troviĝas inter la kaptitoj, la afero estas sama; ĉar Araboj tranĉas iliajn kapojn.

— Tio ne estas tute certa. Mi akceptos tiun malfeliĉon nur kiam oni estos retrovinta la korpon de Frederiko, aŭ kiam oni havos aliajn pruvojn, ke li ne ekzistas plu.

— Sed, ni konjektu, ke li vivas ankoraŭ, lia kaptiteco kredeble estos longedaŭra.

— Eble; sed tio negraviĝas. Kiam vi havos la certecon, ke li estas savita, vi tre bone povos atendi, ke via fianĉo estu redonita al vi. Ĉu mi ne atendas por edziniĝi, ke la farto de sinjorino de Blasano estu restarigita?

— Ho! por vi, Matildo, la afero ne estas sama. Facile vi povas prokrasti vian unuiĝon kun la duko. Pri mi, estas neeble.

— Kial?

— Promesu al mi, Matildo, ĵuru sur tion, kio estas al vi plej sanktega, ke vi absolute silentos pri tio, kion mi al vi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.

La juna kastelmastrino mire rigardis sian amikinon: neniam ŝi estis vidinta sur ŝia vizaĝo ŝajnon tiel solenan. Kortuŝita mem de la ĵuro, kiun Valentino petis de ŝi, ŝi prezentis la manon al krucifikso, dirante:

— Mi ĵuras sur la animojn de Prelongoj, miaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam mi perfidos la sekreton, kiun vi al mi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.

— Kaj ĉu vi ĵuras same, daŭrigis Valentino, ke vi ĉiam min amos, ke neniam vi min malbenos, ke neniam vi min elĵetos for de vi?

— Sed certe, karulino, kaj tutkore; mi tion certigas. Sed fine kial tiuj misteroj, kial tiuj teatraĵoj?

— Matildo, respondis fraŭlino de Savinako, kaŝante sian kapon sur la bruston de sia amikino, mi tro amis sinjoron de Ruvezo; kaj post ses monatoj, mi estos patrino.