Kiel naskiĝis kaj disvolviĝis la faŝismo?

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 105-106)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KIEL NASKIĜIS KAJ DISVOLVIĜIS LA FAŜISMO?

El diversaj fontoj mi eksciis, ke eĉ inter esp-istoj troviĝas uloj, kiuj malamegas senescepte ĉiujn germanojn; sekve, eĉ siajn "samideanojn" el Germanio. Evidente tiaj malamantoj ne kapablas kompreni, kial la demagogaj naci-socialistoj sukcesis influi la menson de la plimulto el la germanoj.

Unue, konvenas ne malatenti la fakton, ke la iniciatinto de l' faŝismo ne estis la aŭstro Hitler, sed la italo Musolini. Kaj kial li sukcesis akiri la regadon en Italio?

Por ĝuste respondi tiun demandon, necesas memori, ke en la unua mondmilito Italio – kaj Japanio – estis alianciĝinta kun Britio, Francio ktp. Sed en la packontraktoj ĝiaj petoj estis grandparte malatentataj, kaj pro tio okazis granda elreviĝo ĉe la itala popolo.

Ne eblas en ĉi tiu artikoleto mencii la petojn de la itala registaro tiama. Sed sufiĉas scii, kaj ne forgesi, ke Italio estas superloĝata lando, malriĉa je naturaj krudaĵoj. Oni prezentu al si, ke 45 milionoj da italoj devas vivi sur areo je 312 000 kvadrataj kilometroj. Aliflanke, nemalatentenda estas la fakto, ke en multaj ne dense loĝataj landoj estas starigitaj limigoj al la enmigrado. Tial Musolini havis tre bonan grundon por sia agitado.

Nu, Germanio same estas superloĝata: tie 70 milionoj da homoj disponas malpli grandan teritorion ol la 42 milionoj da francoj.

Similan konstaton oni povas fari pri Japanio kaj el tio nepre deduktiĝas, ke tiuj 3 superloĝataj landoj pli bezonas koloniojn ol Britio, Francio kaj Usono. Kiam senantaŭjuĝe oni frontas al tiuj faktoj, tiam klare aperas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la naskiĝo kaj elvolviĝo de la nigra, bruna kaj flava faŝismoj. Kaj mi estas firme konvinkita, ke se ekzistus en la t.n. landoj demokrataj similaj kondiĉoj, tie ankaŭ aperus demagogoj el la speco de Musolini kaj Hitler, kiuj sukcesus akiri la regadon.

Estas mensoge aserti, ke la germana, itala kaj japana popoloj pli militemas ol aliaj. La Historio male pruvas, ke dum la lastaj jarcentoj la nacioj, kiuj plej ofte militis estis Britio kaj Francio.

– Sed Belgio kaj Nederlando estas ankaŭ superloĝataj landoj kaj tamen tie ne ekregis faŝistoj…

– Jes, sed la unua landeto posedas en Afriko kolonion je 2 385 120 kv. kilometroj, kaj la dua, koloniojn je 1 900 000 kv. km en Oriento…

Kaj kiam oni prezentas al si, ekz-e, ke tuta kontinento, kiel Aŭstralio, havas nur 8 milionojn da loĝantoj, tiam oni povas facile kompreni, ke tia nenormala stato, kompare al Eŭropo, Ĉinio kaj Japanio, entenas militĝermojn.

Neniam regos daŭra paco sur nia planedo ĝis ties naturaj riĉaĵoj estos dispone al ĉiuj teranoj senescepte; alivorte, ĝis ekzistos mondmastrumado, t.e. sennacieca mondo.

Povas esti, ke eĉ inter la SAT-anoj estas kelkaj, kiuj malamas la germanojn. Se ili troviĝas en Holando, ekzemple al tiuj mi diras: "ĉu do vi ne scias, ke same indonezoj malamas la holandanojn?"

Almenaŭ, koncerne min, se iam mi havos denove la okazon kontakti kun malnovaj SAT-anoj el Germanio, estas tute certe, ke tiam kun granda ĝojo kaj forta emocio mi premegos al ili la manojn…

E. LANTI
("Sennaciulo", septembro 1946)