II

Ni vidis, ke por atingi harmonian organizon de la Esperanto-movado, ni ne bezonas krei novajn organismojn — kiuj povus nur pligrandigi la nunan konfuzon — sed nur kunligi tiujn, kiuj ekzistas, difini al ili precizajn taskojn kaj ebligi ilian kunlaboradon en la intereso de l’tuta movado.
Ni aliparte konstatis, ke en tia organizo devos trovi lokon la naciaj societoj, kun siaj grupoj, U. E. A. kaj la fakaj societoj, la kongresaj kaj lingvaj institucioj. (Centra Oficejo, Kongresa Komitato, Lingva Komitato, k.t.p.).
Unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., estas jam internacie organizita. Ĝi kunigas la pli grandan parton de la aktiva Esperantistaro (8.000 membroj pagantaj individuan kotizaĵon, interŝanĝe de kiu ili rajtas difinitajn servojn) kaj ĝi estas tiamaniere organizata, ke interne de ĝi povas ekzisti memstaraj grupiĝoj por pli specialaj interesoj. Dank’al la deziresprimo, jam parte realigita, de ĝia dua kongreso, la pli multaj fakaj societoj povos facile enkorpiĝi en U. E. A., konservante sian memstarecon kaj tamen ĝuante la profitojn de jam ekzistanta kaj elprovita organizaĵo. Dank’al la uzebleco de iniciatrajto kaj referendumrajto, posedataj de la Delegitoj regule balotataj de la membroj, ĝi estas starigita sur vere demokrataj principoj. Dum 1911 ĝia Jarlibro estis disvastigata je 8.000 ekzempleroj kaj ĝia oficiala organo je 3.000; la movado de la korespondaĵoj atingis 40.000 kaj de la spezoj 12.000 Sm. (sen la ĵurnalo). Tiujn ciferojn ni neniel citas pro fanfaronemo — kiu havus nenian sencon, se oni konsideras la grandan laboron, kiu restas plenumota — sed por montri, ke kompari U. E. A. al unu el la pli-malpli firme ekzistantaj fakaj societoj kaj rigardi ĝin kiel flanklasindan faktoron en la organiza demando, estas granda eraro de juĝo.
La supre cititaj ciferoj estas sendube per si mem ne altaj, sed en la nuna stato de la Esperanta movado, ili estas tamen atentindaj.
Nu, ni asertas, ke flanke de tiu institucio, funkcianta post multe da penoj, starigi novan internacian organizaĵon, kiu sin turnos proksimume al la sama publiko, agos kun la samaj laborantoj en la plej multaj okazoj, publikigos oficialan jarlibron kaj oficialan ĵurnalon, kaj — se ĝi volas vivi — devos organizi servojn, estas simpla absurdaĵo, precipe kiam oni konas la ankoraŭ modestan staton de la Esperantistaro, la malfacilaĵojn por starigi seriozan kaj vivkapablan organizaĵon. El organiza vidpunkto, ĝi estas plia konfuzaĵo; el financa, ĝi estas malutila malŝparo, kiun nia movado certe ne bezonas. Konkurencon U. E. A. certe ne timas por si mem, se oni ĝin trudas al ĝi, sed ni demandas ĉiun saĝan Esperantiston, en la momento kiam oni ankoraŭ povas ĝin eviti, ĉu la kunlaborado, kiun ni proponas, ne estas pli bezonata, ol interna konkurado kaj batalado, kun ĉiuj iliaj ordinaraj konsekvencoj?
La plej elementa saĝo konsilas, ke anstataŭ starigi novan pezan organismon kaj rekomenci laboron, kiu jam estis farata, plej praktike estas, uzi tion, kio ekzistas kaj ĝin kompletigi, se bezone, evitante tiel ĉian malŝparon aŭ duoblan uzon de fortoj multe pli utilaj por ekstera agado.
Kia estas la solvo prezentata de U. E. A.?
Ĝi proponas, ke la diversaj ekzistantaj organismoj kunfederiĝu (ne kunfandiĝu!) sur la bazo de U. E. A., kies organizo jam estas elprovita de tri jaroj, kaj estas sufiĉe fleksebla por adaptiĝi al novaj bezonoj. Kiamaniere povas okazi tiu kunfederiĝo? Tiun demandon ni respondos, reprenante la projekton, kiu estis akceptita de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kaj ni ĝin akompanos per kelkaj pluaj klarigoj[1].
Fundamentaj principoj. — Ĉiuj ĝisnunaj institucioj estas konservataj kaj kunfederiĝas sur la fundamento de U. E. A., kiu sekve havos kiel celon disvastigi Esperanton kaj per ĝi plifaciligi la rilatojn inter la homoj.
Tiu organizaĵo konsideras Esperanton kiel vivantan lingvon, kies prizorgo apartenas sole al la institucioj speciale kreitaj por tio.
Necese estas atenti, ke U. E. A., tiamaniere kompletigata, ne mem sin senpere okupos pri propagando kaj instruado de la lingvo, kiujn ĝi konsideras kiel pli speciale naciajn aferojn. La ĝenerala propagando kaj la instruado de la lingvo estos kiel nun prizorgataj de la naciaj societoj kaj iliaj grupoj, federacioj, ligoj, k.t.p. Tiuj naciaj societoj, kiel ĝis nun, daŭros sin organizi kiel ili deziras. Ili do estos tute memstaraj.
La internacia organizaĵo, t. e. U. E A. kompletigata, sin limigos al la prizorgo de internacia propagando en la okazoj limigitaj, kiam kunagado estas necesa, al la aranĝo de kongresoj, subteno de lingvaj institucioj, bibliografiaj kaj statistikaj servoj, interrilatado de naciaj societoj por demandoj de Komuna intereso.
Organizo. — En ĝenerala maniero, la organizo de U. E. A. restos la sama, kiel ĝi nun estas fiksita de ĝia Statuto, krom pri la jenaj punktoj, en kiuj kelkaj ŝanĝoj estas necesaj pro la kunfederiĝo de novaj organismoj.
Komitato. — En la komenco ĝi havos dudek membrojn, t. e. la dek nunaj membroj de la Komitato de U. E. A. kaj dek novaj, kiuj por la unua fojo estus elektotaj inter la Komitato de la Kongresoj, la Administra Konsilantaro, la estraro de la naciaj societoj. En la estonteco la Komitato estos regule balotata de la delegitoj kaj reprezentantoj (vidu poste). Ĝia tasko estos la sama kiel tiu de la Komitato de la nuna U. E. A., nome fiksi la ĝeneralan agadon de la Asocio laŭ la deziresprimoj de la Kongreso kaj la decidoj de la Delegitoj, difini la organizon de la diversaj servoj, kontroli ilian administradon, voĉdoni la regularojn sub rezervo de la aprobo per ĝenerala voĉdonado (referendumo), starigi la buĝeton, baloti la Direktorojn de la Oficejoj, la fakestrojn, la komisionojn, k.t.p.
Oficejoj. — La du Oficejoj en Ĝenevo (Centra Oficejo de U. E. A.) kaj en Parizo (Centra Oficejo Esperantista) restas kiel ĝis nun. La unua sin okupos pri la praktikaj fakoj, la dua pri la propagandaj kun la tasko, kiun ĝi havis ĝis nun.
Delegitoj kaj reprezentantoj. — La individua kotizaĵo al U. E. A., kiel ĝi nun estas, estas konservata. La aliĝo estas laŭvola.
La Esperantistaj organizaĵoj, por esti oficiale enregistrigataj en la oficialan jarlibron kaj havi la rajton elekti reprezentantojn, devos pagi specialan kotizaĵon (kiel la ĝisnunaj Esperantiaj Entreprenoj havantaj Esperantistan karakteron), kiun oni ekzemple povus fiksi je 2 Sm. por cent membroj[2]. Tiuj kotizaĵoj estos pagataj de la naciaj societoj.
La reprezentado de la Esperantistaro estos duobla:
a) Reprezentado de la Esperantistoj kiel individuoj, per la Delegitoj elektataj laŭ la ĝisnuna maniero uzata por la Delegitoj de U. E. A. Tiuj Delegitoj, kiel nun, kolektos la kotizaĵojn, zorgos pri la servoj, k.t.p. Do, nenia ŝanĝo en tiu rilato.
b) Reprezentado de la Esperantistaj propagandaj organizaĵoj per la Reprezentantoj[3]. Tiuj reprezentantoj estos elektataj de la naciaj propagandaj societoj, proporcie je la nombro de iliaj membroj[4]. Oni kalkulos nur la membrojn, kiuj apartenas al la grupoj, kiuj pagis la kolektivan kotizaĵon supre priparolitan.
La Delegitoj kaj Reprezentantoj havus egalajn rajtojn. Ili voĉdonus pri la regularoj, partoprenus en la balotoj, laŭ la samaj principoj ĝis nun aplikitaj en U. E. A. (entenante referendumon kaj iniciatrajton).
Se oni legas § 30 kaj 31 de la Statuto de U. E. A., oni rimarkas, ke la institucio de reprezentantoj estis jam antaŭvidita por la fakaj organizaĵoj. Sufiĉos do anstataŭigi fakajn organizaĵojn per propagandaj kaj ŝanĝi la proporcion de la reprezentantoj, tiel ke ili estu proksimume samnombraj kun la Delegitoj.
La voĉdonoj kaj balotoj, kiel ĝis nun en U. E. A., estos ĉiam korespondaj kaj sekretaj — necesa garantio por ĉiu serioza demokrata organizo.
Kongreso. — El tio, kio estas supre dirita, sekvas, ke ekzistas nur unu Kongreso[5]. La Kongreso ekzamenas la agadon de la Komitato dum la estinta jaro kaj, per deziresprimoj, fiksas la grandajn liniojn de la agado dum la venonta jaro[6].
La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj organizaĵoj elektitaj en Antverpeno por la unua fojo, estus anstataŭataj de la Reprezentantoj. Ŝajnas efektive tute ne neccse nun komplikigi la organizon per elekto de specialaj dumkongresaj delegitoj. La Kongreso ekzamenas tion, kio estas farita dum la jaro kaj laŭ la raportoj, kiuj estas prezentataj al ĝi, esprimas dezirojn pri tio, kio estas farota dum la venonta jaro, lasante al la Komitato helpata de la specialaj komisionoj la taskon ellabori la regularojn de la diversaj servoj sub rezervo de la aprobo de la Delegitoj kaj Reprezentantoj.
La sperto montris, ke kongreso, kiu kunvenas nur dum kelkaj tagoj, ne povas detale diskuti regularojn kaj serioze pritrakti demandon sub ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ofte ĝi eĉ ne estas kompetenta por tio kaj tial sisteme akceptas ĉion, kion oni prezentas al ĝi, se nur ĝi estas lerte prezentata. Poste kompreneble naskiĝas protestoj. Pli proksima al demokrateco kaj ankaŭ pli justa estas la sistemo, laŭ kiu la lasta instanco estas la Delegitoj kaj Reprezentantoj, voĉdonantaj hejme post interŝanĝo de ideoj kun siaj samlokaj samideanoj, anstataŭ rapide dum kongreso post pli-malpi brila parolado.
Financaj rimedoj. — La kotizaĵoj de la membroj estos speciale difinitaj por la fakoj prizorgataj ĉe la Ĝeneva Oficejo (praktikaj servoj). La kolektivaj kotizaĵoj de la grupoj, alcentrigataj de la naciaj societoj, kiel ni supre vidis, estos difiinataj por la fakoj prizorgataj de la Pariza Oficejo (nome subteno de la lingvaj institucioj, bibliografio kaj statistiko, internacia propagando).
La donacoj (ekz. super 10 Sm.) povos esti difinitaj por tiu aŭ alia fako, laŭ la volo de la donacinto; se ne, ili estos egalparte dividataj inter ambaŭ Oficejoj.
Ni rimarku, ke ŝparoj estos fareblaj dank’al la unueco de organizaĵo[7]. Oni efektive havos nur unu jarlibron, nur unu gazeton. Plie komunikaĵoj pri la laboro plenumata de la organizaĵo povos esti sendataj al ĉiuj Esperantaj gazetoj (kiel nun faras U. E. A.), tiel ke la Esperantistoj estu regule informataj pri ĝi. Aliparte, la fakto, ke estas nur unu internacia organizaĵo certe helpos al la pligrandigo de la enspezoj, forigante ĉiun konkurencon pri tio. Male, la dueco de organizo povus nur malinstigi la donacemulojn.
Fakaj societoj, — Dank’al la sistemo alprenita de U.E.A., povas interne de ĝi kreiĝi memstaraj fakaj sekcioj. Jam nun ekzistas tri el ili kaj oni povos pligrandigi ilian nombron laŭ la bezonoj, Tiuj fakoj memstare organiziĝas kaj laboras uzante la perecon de la ekzistanta centra administracio.
La fakaj societoj, kiuj havas partian aŭ religian karakteron, kompreneble restas absolute memstaraj kiel ĝis nun.

Tia estas, resumite, la esenco de la solvo proponata de U. E. A. Tiuj proponoj, fakte, konservas ĉiujn nunajn instituciojn, respektas la necesan memstarecon de la naciaj organismoj, faciligas ilian kunlaboradon en tiuj okazoj, kiam ĉi tiu estas necesa, kaj el la vidpunkto financa, ili simpligas, kaj ŝparigas, evitante ĉian neutilan konkurencon kaj duecon. Ni havas la konvinkon, ke kunfederiĝo de la nunaj organismoj sur la jam ekzistanta kaj elprovita bazo, kiun ni proponas, certe enkondukos pli da harmonio kaj pli da ordo en nia movado.

Piednotoj

redakti
  1. Estas necese scii, ke tiu ideo estis elmelita ne de ni unue, sed de S-ro Dejean, la fervora prezidanto de la Burgonja Esperantista Federacio, kiu kelkan tempon antaŭ la Sepa, submetis al la internacia Financa Konsilantaro projekton bazatan sur la supraj ideoj. Tiu projekto estis reprenata de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kun kelkaj ŝanĝoj. Ni rekomendas ankaŭ atente legi la trafajn kritikojn de la principo de la dueco de organizaĵoj en la artikolo de S-ro Dejean, kies ekstraktoj aperis en la N° 111. de Esperanto.
  2. La nunaj Esperantiaj Entreprenoj pagas unuforme 2 Sm., kia ajn estas ilia membronombro. En la sistemo kiun ni proponas, ŝajnas preferinde proporciigi la kolizaĵon je la membronombro.
  3. Memkompreneble, la nomo estas ne grava. Oni povas elekti alian, se tiu ŝajnas ne taŭga.
  4. Oni ekz. povus elekti unu reprezentanton po 250 membroj.
  5. Kompreneble krom la naciaj, regionaj aŭ fakaj kongresoj.
  6. Tiu sistemo estas uzata interne de la nuna U. E. A.
  7. Vidu pri tio la artikolon de S-ro Dejean en N° 111 de Esperanto.