Kion la vivo alportis/Antaŭparolo

Antaŭparolo ()
Kion la vivo alportisUniversala Esperantia Librejo (p. 7-8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
[Ornamaĵo mankas]
ANTAŬPAROLO.


En nia mondo, aŭ pli ĝuste, sur nia tero nur tre malofte okazas io nova, tion certigas kaj jesigas kapbalancante saĝegaj maljunuloj en ĉiuj epokoj. Sed se iafoje tamen io nova ekaperas sur nia astro, tiam la surprizo estas senlima. Oni dubas, nekredas, malaprobas kaj mallaŭdas plengorĝe. »Tia novaĵo ja neniam ekzistis, tial ĝi ne povas esti, vivi, prosperi kaj sukcesi.«

Sed kelkaj, malmultaj riskemuloj ekvidas antaŭ siaj larĝe malfermitaj okuloj grandan, belan perspektivon, ili sentas kapturnon, la sango rapide kuras en la vejnoj, la koro laŭte batas — granda emocio ilin kaptas. Ili ne timas la danĝeron de la novaĵo, kuraĝe ili sin profundiĝas en la nekonatan vastaĵon.

Emocio fariĝas entuziasmo, entuziasmo naskas infanon: la poezion. Granda epoko sen poezio ne estas imaginebla.

Nia esperantista movado estas granda epoko, ĝi estas unu el la maloftaj, novaj okazintaĵoj de nia homa evolucio. Tial, ekaperinte, ĝi vekis poezion. Ĝia genia elpensinto esprimis sian grandan emocion per versaĵo; kiu Esperantisto ne konas kaj ne simpatias kun la ekĝemo: »Ho, mia kor’?« Ses modelajn ekzemplojn Dro Zamenhof aldonis al sia »Plena lernolibro« de 1887. Nur unu el ili, la letero, estas prozaĵo, la kvin aliaj havas altan stilon, riman kaj senriman. Sen beleco lingvo ne povas vivi, sen floro ne fariĝas frukto.

La homo ne nur bezonas prozon, li ankaŭ bezonas poezion. Poezio estas la forta flugilo, kiu alkondukos nian Esperanton al la venko.

Marie Hankel.