Komerca Korespondo/Plenumo de mendoj

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Plenumo de mendoj

Kun plezuro ni ricevis vian mendon kaj plenumos ĝin akurate.

Ni tuj okupos nin pri viaj mendoj kaj faros la ekspedon senprokraste.

Estu certa, ke mi faros ĉion, kio dependas de mi, por pravigi vian fidon.

Mi nepre konformiĝos al viaj deziroj kaj ŝparos neniun klopodon por kontentigi vin.

Ni esperas, ke vi havos plenan kontentecon pri la plenumo de viaj ordonoj.

La fiksita de vi prezlimo estas tro malalta.

Ni bedaŭrinde ne povis plenumi vian mendon pro la tro altaj prezoj en nia urbo.

Estas necese, ke vi donu al ni pli grandan liberecon.

Mi esperas, ke vi aprobos mian decidon.

Jen listo pri niaj aĉetoj ĝis hodiaŭ.