Konsiloj al la Printempaj Poetoj
Oni obeu la regulojn de la gramatiko.
Ju pli multe vi uzas la "poetan liberon" des malpli vi estas poeto.
- Prefere ne traduku, sed verku originale. - Evitu kiom eble la elizion (la senvostigo estas barbara kutimo)
Komparu: - Ĉe l'subiĝ' de l' sun', - Subiras nun la suno,
- Aŭ l'aper' de l' lun' - Aperas dolca luno,
- Estas mort' de l' malĝoj' - Kaj ĉia maltrankvilo mortas for.
Elizieblaĵoj (en okazo de nepra neceso): - (a) La "o" de substantivo ununombra nominativa (kor'=kor, ne koron, koroj, korojn, kora); (b) La "a" de "la": - 1.- post prepozicio vokalfiniĝa (de l', tra l', pri l'). - 2.- (nur en la poezio) antaŭ vorto-vokalkomenca (L' espero, l'obstino).
Elizio ne ŝanĝas la pozicion de la akcento.
Se vi nepre devas traduki, elektu tekston ritme taŭgan. (T.e. kun multe da inaj finaĵoj).
Rimoj estu perfektaj. T.e.: - (a) ili ne estu nura ripeto. - (b) ili komenciĝu ĉe la akcenta silabo, kaj - (c) per malsama konsonanto. - -(Bonega, fortega; benas, donas; peti, ripeti, ne rimas.)
Ne enmetu superfluaĵojn (afiksojn, la, ja, do) por ŝtopi ritman mankon. La plena nekomprenebleco ne estas merito. Por la poezio estas necesa iom da poezia sento - inspiro. Versaĵo regulon obea ne estas necese poezio.
Sentu ion dirindan - difinitan "mesaĝon" aŭ penson, kaj esprimu ĝin, kiel eble plej trafe.
Ciun vorton oni kritike pesu kaj ĉion konstante poluru, relegu, kaj repoluradu.