Konsiloj pri Higieno/Flegado al dronintoj

de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Flegado al dronintoj

Tute ne estas bone meti la droninton kun kapo malsupre por liberigi lin de la eniĝinta akvo. Tio ĉi okazas plej bone laŭ sekvanta procedo: Oni kuŝigu lin tiamaniere, ke lia vizaĝo estu turnita teren. Tiam oni malfermu lian buŝon per premo de la malsupra makzelo, oni tenu la frunton alte kaj fleksu kolon kaj bruston de l’ malsanulo malalten. La korpo devas esti forte frotata kaj metata en varmigitan liton. Oni purigu la nazon, buŝon kaj orelojn de la enpenetrinta ŝlimo, donu klisteron kun salo kaj metu ĉirkaŭ la man- kaj piedartikoj pansaĵojn trempitajn en salamoniako. Oni tiam enblovu aeron kaj penu okazigi vomadon per vomekscitaj procedoj.