Konsiloj pri Higieno/Malvarmaj manoj
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin kaj Dresden (p. 11-12)
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin kaj Dresden (p. 11-12)
Malvarmaj manoj
Tio ĉi devenas plejofte de malbona sangdivido en la korpo; oni do unue klopodu forigi tiun malbonon. Masaĝo, frapado kaj frotado de la manoj kaŭzas baldaŭan pliboniĝon; ankaŭ vaporbano povas helpi. Oni tenas la manojn super poto kun tre varma akvo kaj trempas ilin poste en malvarman akvon. Se la fingropintoj kvazaŭ-mortas pro nebona sang-cirkulado, oni penu atingi regulan sangrondiron per oftaj banoj, multa movado en libera aero kaj simpla dieto.