Konsiloj pri Higieno/Uzado de mielo
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin kaj Dresden (p. 16-17)
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin kaj Dresden (p. 16-17)
Uzado de mielo
Ne estas sufiĉe konate, ke la mielo ne nur estas bonega nutraĵo, sed ankaŭ por multaj malsanoj malkara kaj sendanĝera kuracilo. Per la digestado ĝi tute transiras al la sango, ne lasante eĉ la plej malgrandan restaĵon. Dank’ al tiu ĉi eco ĝi estas mirinda fortigilo por malfortuloj, klorozuloj, rapide kreskantaj infanoj kiel ankaŭ por maljunuloj. Mielo posedas antisepsajn ecojn, kaj ĝia uzado estas sekve rekomendinda kiel antaŭforigilo por malsanoj de l' gorĝo, kiel tuso, raŭkeco, difterio, ktp.
Ŝmiraĵo farita el mielo efikas bonege kontraŭ
ĉiuj malfermitaj vundoj, ulceroj kaj similaj
malsanoj. Tiu ŝmiraĵo ne nur ŝirmas la
vundon kontraŭ la enpenetro de malpuriga
aero, sed ankaŭ vivigas rapide kuracigan
forton.